Agendo 21 - Ni kaj la Akvoaktuale: 2007-07-31 |
Prelego (PDF formato)
Jen, sekve kelkaj aldonaj notoj, detalaj klarigoj kaj ret-adresoj
Nia vivo sur la blua planedo Tero baziĝas sur la ekzisto de
akvo krom deko da aliaj elementoj kaj de mezaj temperaturoj.
La Agendo 21 celas al daŭripova evoluo dum la 21-a
jarcento.
La bildoj pri la Klimata Ŝanĝiĝo montras la
kompleksecon. Homaj aktivecoj (fosiliaj fueloj, kemiaĵoj
kaj agrikulturo) influas la terman ekvilibron de la planedo;
ĉar ili retenas la varmon (forceja efiko de la gasoj
karbondioksido, metano kaj dinitrogen-oksido).
La degelo de
glaciaj tavoloj sur la tero ŝanĝas la salinecon, kaj
sekve povas kaŭzi ŝanĝon en la oceanaj fluegoj
(Golfa-Fluego, k.a.).
La plivarmigo de la mara akvo altigas la kvanton da akvo en la nuboj kaj forton de
ventegoj. La altigo de la mar-nivelo endanĝerigas la landojn sur la mara nivelo.
Klimata komplekseco
Krom la respondeco de la UN kaj de la registaroj la Agendo 21
devigas ankaŭ la urbajn administraciojn kunlabori kun siaj
civitanoj en la Loka Agendo 21.
Unu el tiuj surlokaj agadoj rilatas al la akvo.
Agenda 21, Freiburg/Breisgau (de)
Federacia Instituto, klarigas 24 Indikatorojn (de)
ICLEI: Internaciaj Urboj por Daŭripoveco (en,es)
La instruado de infanoj pri la kunvivado inter homo kaj naturo
estas la bazo de respondeca vivo de plenkreskuloj.
Oekostation (pluraj lingvoj sube de la paĝo)
BUND (de, xx, eo)
"Ni kaj la Akvo" montras nur kelkajn ligojn inter la diversaj
tipoj de akvo kaj la respektiva homa agado.
"Malbonaj Sekvoj de nia Plasta Mondo" montras glason kun
ĉerpita akvo el unu el la grandaj maro-kirloj. En tiu kazo
inter Havajo kaj Kalifornio troviĝas areo, samgrande kiel
la usona Teksaso, kie la marakvo malleviĝas. Sekve de tio, la
malpli pezaj pecetoj da plastaĵo kolektiĝas en la
surfaca
tavolo kaj tie troviĝas plastaĵoj en ĉiuj
grandecoj (polvo, pecetoj kaj pecoj) laŭ artikolo de Charles Moore
en Best Life Magazine (2007-05-11).
Li fondis NRO-on "Algalita",
kiu okupiĝas pri la poluado de la akvaroj per
plastaĵoj.
Algalita (en)
Sur la paĝo "Ne-tuj-videblaj Sekvoj de nia Plasta Mondo" mi
resumis la severajn efikojn por la tutmonda vivantaro de tiuj
kemiaĵoj, kiujn oni uzas por plibonigi la kvaliton de la
plastaĵoj (moligenzoj, ekflamiĝ-reduktenzoj,
surfacaĵoj).
(-enz estas sufikso simile al -ilo, kiu devenas el la vorto reagenzo).
"Testudo kun O-ringo" nur montras tuj videblan sekvon de plasta
rubaĵo, kiam tiu troviĝas je la malĝusta loko.
"Granda Birdo = Rubujo" - marbirdo, kiu kaptis plastajn pecojn -
supozante ke ili estas kraboj aŭ simila nutraĵo. Tiaj
plastaĵoj evidente ne estis digesteblaj. Finfine la birdo aŭ
estis tro peza, aŭ mortis pro malsano.
"Kion Faru NI MEM ?" montras kelkajn pli aŭ malpli
mem-kompreneblajn farojn kaj ne-farojn, por ne tro ĝeni la
akvarojn de nia mondo.
Sekvas du paĝoj gravaj por la politikistoj en niaj urboj,
registaroj, parlamentoj, super-registaroj (EU, UN).
La teksto en la germana pri la "Kemiaĵoj" estas de la EU-
Parlamentanino de la Verda Partio, Hiltrud Breyer*, kiu jam
delonge laboras en la EP por eviti tiajn poluojn pere de
kemiaĵoj. La teksto temas pri la analizo de ŝia sango,
kiu montras, ke ŝi - kaj ni ĉiuj - havas sufiĉe
danĝeran kemian koktelon en nia sango.
Kiel patrino ŝi
mamnutris siajn du
filinojn, kaj post la analizo de la sango eksciis, ke pere de
ŝia lakto ŝi transdonis tiajn kemiaĵojn, kiuj
kolektiĝas en la graso, al ŝiaj infanoj.
Tia scio donas al ŝi la energion engaĝi sin
kontraŭ tro
libera uzo da danĝeraj kemiaĵoj (EU-regularo REACH).
*) ŝi estas unu el tiuj EP-anoj kiu subtenas Esperanton)
Hiltrud Breyer, MEP
pri REACH (de, en, fr)
La sekvaj du paĝoj montras gamon da informoj kaj necesaj
reguloj por ke la homo vivu en pli bona ekvilibro kun la naturo,
alia vivantaro.
Finfine - ĉar la kongreso okazis en Maribor, je la rivero Drava, en la regiono de la
rivero-sistemo de la Danubo - la bildo de la Danuba delto je la enfluo en la Nigran Maron
rememorigu nin por nia akvo-rilata respondeco.
Internacia NRO por protekti la Danubon (en)
Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE) Email: Autoro: Dr. M. Westermayer) |