Mozaiko / Ekologio
Altaj-Montaro
Arbaroj en Kanado kaj Amazonio / Sonar& Balenoj
Klimataj anomalioj (komence de 2008)
Neĝo en Irako, Arabio kaj suda Ĉinio - kie kutime ne
neĝas.
Samtempe tro varma vetero en Germanio; sekeco en Hispanio (parte
pro troa konsumado da akvo); regiono de la Balta Maro spertis
averaĝan plivarmigon en la pasinta jaro. (MW, 2008-02)
Tutmonde: forbruligo de tergaso:
Je la ekspluato de nafto kutime kunvenas ter-gaso. Tiun gason
oni plej ofte forbruligas.
Ne nur Rusio estas unu el la landoj kie okazas tia senutila
forbruligo.
La flamegoj ne estas tute puraj (kiel la purigita metano), sed
malpurigas la ĉirkaŭaĵon - ekz-e ankaŭ
legonmojn kaj nutraĵon por la bestoj.
Kiam la regiono estas neĝkovrita, la neĝo iĝas
griza - kaj tial pli rapide degelas., kaj tiel produktas duoblan
(malbonan) klimatan efekton; kaj pli rapide tiu resurso estos
forkonsumita.
La firmao Jukos - intertempe neniigita de la Kremlo - 2006
proksime de Tomsk (Siberio) investis por uzi tiun ter-gason en
kurento-generatoro.
(MW, 2008-02)
Amazonio:
Malgraŭ la paroloj de la brazila prezidento Lula da Silva,
plidaŭras la grandarea forhakado de proarbaroj en Amazonio.
La registaro unuflanke planas protekti la arbaron kaj la
medio-ministrino Marina Silva klopodas, sed la agrikulturo kaj
bovo-bredado ĝuas protekton de Lula kaj de la regionaj
guberniestroj; ekz-e Blairo Maggi en Mato Grosso, kiu aliflanke
estas la plej granda produktisto de soj-faboj. Ŝi anoncis,
ke inter Aŭgusto ĝis Decembro 2007 denove 7.000 km^2
estis senarbarigitaj.
(laŭ Gerhard Dilger, taz, 2008-02-01, p.8)
Kanado: La grandskala forhakado de la grandaj arboj
(Ruĝarboj) en la okcidento de Kanado endanĝerigas la
montaraj karibuoj (simile al boacoj).
Aktivuloj de Robin Wood protestis antaŭ la kanada
ambasadejo en Berlino kaj transdonis 4.500 da subskriboj. Kanado
estas la kvara granda paperliveranto al Germanio. (laŭ
Robin Wood, taz 2008-02-01, p.8)
Usono: Sonar & Balenoj
Kalifornia juĝejo devigis la Usona mararmeo ne plu uzi
mezondaj Sonar (bruigiloj) je ekzercoj, dank' al National
Resources Defense Council.
Intertempe pruviĝis, ke ofte post tiaj ekzercoj amasaj
surbordiĝoj de mortantaj balenoj kaj grandaj sepioj
montriĝis.
Antaŭ la marbordo de Kalifornio ili tute ne plu rajtas uzi
Sonar je distanco de 12 mejloj, ĉar tie regule
troviĝas balenoj.
Okaze de ekzercoj la mararmeo devas certiĝi ke en
ĉirkaŭaĵo de 2 mejloj (km ?) ne troviĝas
balenoj aŭ fokoj.
Por imagi la bruon: la mezonda Sonar faras pulsantan bruon de
pli ol 235 Dezibel, kiu estas pli laŭta ol ekfluganta
duz-aviadilo, kaj en la akvo la sono estas aŭdebla pli for
ol en aero.
(laŭ Rainer Borcherding, taz, 2008-02-06, p.7)
Pri oro kaj uranio je la ekspluatado
Jen malbona novaĵo el Sudafriko,
serioza por amikoj niaj en regiono de Johannesburgo, interesa
por la membroj de AVE:
Oni trovis radioaktivajn legomojn en regiono tuj okcidente de
Johannesburgo.
La kaŭzo estas la uzado de poluita minej-akvo en la
produktado.
La famaj oro-resursoj en tiu regiono ankaŭ enhavas uranion.
Pro la kontakto kun aero kaj akvo, la sulfuro en la erco estas
ŝanĝiĝanta en sulfur-acidon, kiu siaflanke
elsuĉas uranion kaj multajn aliajn toksajn elementojn el la
erco.
La sudafrika nacia nuklea reguligulo priskribas tiun malbonan
novaĵon en raporto, kaj nun ankaŭ klopodas eltrovi
ĉu bova lakto kaj viando estas poluigataj.
Ĉu iu povas konsili kiel aĉeti instrumenton por mezuri
radioaktivecon ("Geiger-mezurilo"), uzebla de simpla konsumanto
en butiko?
Profesoro Harro von Blottnitz
Sekretario, Esperanto Asocio de Suda Afriko
+27.(0)21.4486775 (hejme)
+27.(0)71.2440289 (poŝtelefone)
Pli pri radioaktiveco de Uranio, ktp. ĉe:
CRIIRAD
Jen ĉi-sube en la germana kaj franca la invito al prelego
de Tuareg-ano Almoustapha Alhacen el la respubliko Niger.
Oni ekspluatas Uranion en Kanado, Aŭstralio kaj Afriko
(ktp).
La franca firmao AREVA (antaŭe COGEMA) ekspluatas Uranion
en la regiono Arlit/Niger.
La ŝtato Niger enspezas trionon de la tutaj enspezo el tiu.
Sed la loka populacio, la Tuareg, suferas de alta radioaktiveco
de la trinkakvo, de polvo (de la rubaĵo), kiu ankoraŭ
entenas uranion, entute toksa elemento.
Prelegoj de s-ro Alhacen:
2008-01-25, 20:00, 79367 Weisweil/Rhein (proksime de Wyhl kaj la
nuklea centralo Fessenheim)
2008-01-30, 20:30, en Valence
Rusio: Gazprom planas venenigi la Baltan Maron:
La planita gas-dukto inter Rusio kaj Germanio trans la Balta
Maro ne nur ĝenas la marbestojn pro la konstruado mem; sed
mortigos multajn, ĉar ili planas - por purigi la tubojn
post la konstruo - la trafluigon de veneno, por demeti iujn
algojn, ktp de la tubo-muro.
Temas pri 2,4 bilionoj da litroj Glutaraldehido, kiun ili planas
post la trafluo pumpi en la maron. Ĝi iritas la okulojn kaj
pulmojn kaj la miksaĵo estos alkala, do iritos kaj mortigos
multajn marvivulojn. G. estas uzata por tani ledon, kaj por
desinfekti kuracistajn instrumentojn.
Svedio jam protestis, ĉar la elfluo okazos proksime de
Sveda insuleto.
(laŭ Reinhard Wolff, TAZ, 2008-01-18)
Serbio: Laŭ la vortoj de nuna ministro por medioprotektado, dum
ĉi jaro en Serbio
oni fine devus komenci realigadon de la projektoj por
klasifikado kaj
reciklado de forĵetaĵoj ankaŭ je ĝenerala,
nacia, nivelo.
Ĉio komencos per konstruado de 26 novaj regionaj deponejoj
kiuj
anstataŭgos ĝisnunaj "provizoraj" funkciantaj jam dum
dudeko da jaroj.
Krome, ĉiuj publikaj komunumaj entreprenoj devos klasifiki
siajn
forĵetaĵoj kaj la restoracioj kiuj vendas pli ol 40
porcioj tage devos
kolekti uzitan oleon, anstataŭ simple forĵeti
ĝin. Antaŭnelonge estis
ŝanĝita (signife plialtigita) ankaŭ alteco de
mon-punoj por tiuj kiuj
malpurigas la medion. Mankas ankoraŭ kelkaj pli konkretaj
leĝoj kiuj donos
pli da agadpovo al la Ministerio por medioprotektado, sed la
leĝoj jam
pretigas.
(2008-01, de Zoran Ciric, AVE)
La Verda Partio de Tunizio protestas kontraŭ konstruo de
grandega elektro-centralo, je El Hawarija / Kap Bon, kiu uzas
ter-gason. Itala firmao konstruas ĝin kaj evidente
eksportos la kurenton al Italio. La produktota CO2 videblos sur
la konto de Tunizio, kaj aldonas trionon al la nuna CO2-emisio
de Tunizio.
Krome, la giganta centralo estas konstruata proksime de natura
reservejo Zembra.
2007-12-11, Abdelkader Zitouni, "Green Tunisia Party",
tunisie.verte@gmail.com
Oleo-Entreprenoj - ĉu eblas verdiĝi ?
La ekzemplo de British Petrol (BP) montras, ke tiaj konzernoj
nur celas la profiton, kaj la riskoj aŭ perdoj restas por
la naturo. La antaŭa ĉefo Lord Browne varbis per
verdaj paroloj "Beyond Petrol", sed fakte estis nur surfacaj
ŝanĝoj. La nova Tony Hayward reiris al simpla
profito-ideologio. La sur-mara ekspluatado ofte kaŭzas
poluadon de la akvo.
(laŭ C. Gammelin kaj J.F. Jungclaussen, "Die Zeit"
2007-11-22, p.34/35)
Riveroj sen Akvo / sekvoj de barlagoj:
Multaj riveroj estas uzataj por agrikulturo kaj aliaj celoj,
tiom ke ili ne plu, aŭ preskaŭ ne plu atingas la
maron. Nur kelkaj ekzemploj: en Hispanio (Ebro), P.R.Ĉinio
(Flava Rivero), Israelo/Jordanio (Jordano), Uzbekio (Syr-Darya,
suda Aral-Maro), Egiptio (Nilo).
La problemoj estas la jenaj:
Se temas pri enlandaj maroj/lagoj, tiuj trosaliĝas kaj
malaperadas, kun granda perdo de la biodeiverseco.
Se ili fluas en la maron, la maro enmigras en la deltaon kaj
eĉ en la landon (saligas la grund-akvon), kaj pro la manko
da fluanta akvo la sedimento ne plu atingas la maron, sed
altigas la river-bedon kun la sekvo de pli severaj inundoj.
(Jordano: laŭ BUNDmagazin 2007/4, p.39, BUND = Ter-Amikoj
en Germanio, kiu organizas vojaĝon al la Jordano, tie
ankaŭ pro viziti alternativajn projektojn)
(Flava Rivero: laŭ Nick Reimer, taz, 2007-11-20, p.9)
EdF, Barlagoj kaj fiŝoj ŝparas surkoste de la ekologio
EdF (Electricité de France) jam instalis ŝtuparojn por ke
la fiŝoj povu ĉirkaŭiri la barlagojn je la Rejno
ĉe Iffezheim kaj je Gambsheim. Dank' al grandaj investoj en
Germanio kaj Svisio por eviti la malpurigon de la Rejno la
salmoj denove povas vivi en tiu granda eŭropa rivero. Kaj
la instalita fiŝ-ŝtuparo de Gambsheim estas vizitebla;
oni vidas, ke ĝi bone funkcias. En antaŭaj tempoj la
salmoj naĝis ĝis la Supera Rejno en Svisio.
Sed por la sekvaj francaj akvo-centraloj ankaŭ necesus tiaj
ŝtuparoj. Sed nun EdF havis la ideon transporti la salmojn
daŭre per kamionoj en la Superan Rejnon por ŝpari
monon. Pro tio la naturamikoj kaj la fiŝistoj protestis
kontraŭ EdF. (laŭ Manfred Kriener, Badena
Fiŝisto-Ligo, 2007-11)
"Atako" de meduzoj al kultur-salmoj
Milionoj aŭ eĉ miliardoj da Lumantaj Meduzoj flosis
tre norden kaj norde de Irlando renkontis salmo-farmon. Meduzoj
ne manĝas salmojn. Sed tiuj lumantaj meduzoj agas kiel
urtiko; ili kaŭzas brul-similan ĝenon de la
haŭto. Pro tio 100.000 da salmoj, kiuj ja ne povis
for-naĝi, mortis pro tiu "atako".
Kion fari kontraŭ tiaj meduzoj ?
Subteni la naturajn manĝantojn (mi ne volas diri
malamikojn) de la meduzoj: (tun-fiŝo, kaj similaj
rabo-fiŝoj kaj la Karet-Testudoj).
Ĉesi la trofiŝadon: Pro tio kun meduzoj konkurencantaj
fiŝoj malvastiĝas, kaj sekve de tio la meduzoj pli
facile trovas nutraĵon.
Ĉesi la klimato-ŝanĝon: La varmigo de la klimato
ankaŭ varmigas la marakvon kaj tiel ebligas, ke kelkaj
specioj povas vivi pli norde.
(laŭ R. Borcherding (Protektejo de la Vado-Maro,
Schleswig-Holstein), taz, 2007-11-23, p.3)
Saluton karaj verduloj !
Mia nomo estas Boris-Antoine Legault, kaj mi invitas vin
partopreni la 7an TutAmerikan Kongreson de Esperanto (TAKE7),
kiu okazos en Montrealo (Kanado), de la 12a ĝis la 18a de
Julio 2008. Mi kredas ke la kongreso estos aparte interesa al
verduloj, ĉar la kongresa temo estos : "Ekosistemoj,
Lingvoj, Kulturoj : Diverseco por daŭropova evoluigo en la
Amerikoj". Ni invitas vin partopreni kaj ankaŭ kontribui al
la programo.
Nia retejo estas daŭre konstruata, sed vi tamen en ĝi
povos trovi iujn informojn, aliĝilon, ktp :
TAKE7
Notu ke venontaj eldonoj de nia loka bulteno
(La Riverego, Esperanto-Societo Kebekia)
traktos la kongresan temon, kaj mi do
invitas vin sendi artikolon (pri ekologia, lingva aŭ
kultura diverseco), eĉ se vi ne povos partopreni la
kongreson en julio 2008. La bultenoj estos sekve rethavebla
senpage ĉe retejo de TAKE7 kaj de ESK.
Mi plej kore salutas vin ĉiujn !
Boris-Antoine Legault, LKK de TAKE7
Nova iniciativo de la fondinto de la Alternativa Nobel-Premio,
Jakob von Uexkuell:
Tutmonda Konsilio pri la Estonteco, kiu kovras la plej multajn
problemojn kaj defiojn de nia nuna mondo.
Lingvoj de la retejo - [de, en, es]
Tutmonda Konsilio pri la Estonteco
Atomenergio
Rusio, Jekaterinburg/Majak. Pro difekto je ventilo elfluis
eksteren radioaktiva likva rubaĵo. Poste la tero
(fosaĵo de 1,5 km) estis elfosita.
Germanio, Rheinsberg/Lubmin. La unua atomreaktoro de GDR (110 t,
alt-radioaktiva) estas transportita al la intertempa stokejo en
Lubmin, kie troviĝas unu el la germanaj centroj por
prilaboro de eluzitaj atomreaktoroj, ankaŭ el submaraj
ŝipoj.
(taz, 2007-10-31, p.7)
Rusio, Angarsk. La germana firmao Urenco transportas
malriĉigitan uranion (urani-fluorido) al Rusio por plia
preparo aŭ por fina stokado. La regionaj naturprotektantoj
protestas entute kaj aparte ĉar la stokejo ne estas
sufiĉe bonkvalita. (taz kaj raporto el Rusio)
Arbaroj/ Tutmonda Banko
D.R.Kongo, Kinshasa. La pigmeoj, praenloĝantoj en regiono
de la rivero Kongo, postulas haltigi la forhakadon de la
praarbaroj. 12 pigmeaj NRO-oj renkontiĝis kaj protestis
kontraŭ la politiko de la Tutmonda Banko. Ili postulas
evoluo-politikon kaj kontrolon de la medio-akordeco de la
koncesioj je senarbarigo. La plej granda ligno-firmao Siforco
apartenas al la germana firmao Danzer. (taz, 2007-10-18,p.9)
Protekti la montarajn arbarojn, tio estas la celo de
projekto: Montaraj Arbaroj
Ĝis nun ili nur rilatas al la landoj de germana lingvo. La
libervolemulaj grupoj aktive laboras en la arbaroj.
Ekz-e: planti taŭgajn arbojn laŭ la regiono; ripari
vojetojn - tiel ke la erozio ne pluiras; subteni la stabilecon
de la arbaroj - ankaŭ por protekti la homoj; formeti
rubaĵon; subteni rojojn; forhaki ne-taŭgajn arbojn,
kiuj pro la klimata ŝanĝiĝo daŭre malsanas.
Dezertiĝo/dezertigo
Dezertiĝo ne nur okazas en la sekaj regionoj, sed
ankaŭ pro perdo de la fekunda grundo - pro maltaŭga
arbaro- kaj agrikulturo. Ekz-e la ekbruligo de arbaroj en suda
Eŭropo, Amazonio, Indonezio, k.a. por gajni terenon por
turismaj loĝejoj aŭ por agrikulturo kaŭzas perdon
de la grundo.
La UN Konvencio por Batali kontraŭ la Dezertiĝo estas
malgranda organizaĵo sen la ebleco sankcii malpermesitajn
agadojn. (taz, 2007-09-04, p.9)
Sano/Aero
Egiptio, Kairo. "Nigra Nubo" La aŭtuna aero en Kairo estas
sandanĝera. El pluraj fabrikoj por produkti tegolojn kaj
brikojn fumas san-danĝera fumo. Ili uzas pez-oleon,
mazuton, kaj ofte mankas teĥniko filtri la rub-gason. Rubo
estas bruligita surstrate. La trafiko de dizelaj busoj kaj
minibusoj aldonas siajn rub-gasojn. La kamparanoj en la
Nil-Deltao finfine bruligas la rizo-pajlon, anstataŭ
komposti ĝin. (taz, 2007-10-29, p.10)
Sano/Mediopolitiko
P.R.Ĉinio. En la lastaj 5 jaroj pliiĝis la nombro de
beboj kun denaska difekto en P.R.Ĉinio, duoble pli alta ol
en Usono. Ĝi estas kaŭzita ĉefe de la malbona
kvalito de la aero kaj akvaroj pro la rapida ekonomia kresko. La
registara politiko ankoraŭ estas for de la regionaj
problemoj. Surloke necesas akcepti, ke ekonomio ne estas pli
valora ol la medioprotekto. Ofte eksterlandaj firmaoj re-sendas
varojn al P.R.Ĉinio pro san-danĝeraj plumbo-farboj kaj
aliaj kemiaĵoj; ekz-e konstru-globetoj kiuj entenas GHB
(kemiaĵo kiu sen-voligas plenkreskulojn, kaj sen-konsciigas
infanojn).
(Bad.Z. 2007-11-02, p.10 kaj 11-09, p.9)
Krome montriĝis, ke laŭlonge de la grandega bar-lago
"Tri Gorĝoj" evoluiĝas neatenditaj problemoj, kaj tial
pliaj 4 milionoj homoj devos ŝanĝi siajn
loĝlokojn.
(Bad.Z. 2007-10-13, p.11)
Pozitive el Chinio: Modela urbo Nantong estas pozitiva ekzemplo; la
arbaro-protekto ene de la lando estas bona - sed
ne-daŭrigebla la importo de ligno; la produktado de
regajneblaj energioj kreskas, kaj estas subtenita de la
leĝo (simile de la germana). La 17-a asambleo de la
Komunista Partio diskutos pri la medioprotektado. (taz,
2007-10-18, p.10 kaj 10-15, p.5)