:

2007-01-16/19, Najrobio:
Tutmonda Kongreso de la Verda Junularo
MSF
Tanzanio

diskuto pri la Militoj en Afriko

Dank' al grandanima subteno de Ute Haas, AVE povis subteni la
partoprenon de Mramba Simba en ambaŭ kongresoj.
Fotoj senditaj (finfine) de Renato Corsetti.
Teksto kunmetita el du leteroj de M.S. (2007-02-23)

Kara Manfred, Hieraŭ mi estis survoje al Najrobio. La vojaĝo per busoj estis bona kaj mi alvenis en Najrobio hodiaŭ matene. Tuj post mia alveno mi iris laŭ la sendita maparo al M-F Hostel. Tie mi trovis multajn partoprenantojn kiuj jam alvenis el diversaj landoj, ili bone akceptis min, kaj ĝoje bonvenigis min S-ino Caroline el Aŭstralio. Ŝi montris al mi la tendon en kiu mi loĝos kun 3 aliaj partoprenantoj; poste ŝi registrigis min kaj mi kun aliaj iris en la salono por babiladi atendante novajn alvenantojn; ni poste tagmanĝis bonajn manĝaĵojn. Post tio mi kun kelkaj partoprenantoj el Nigerio, Ruando, Kenjo, Benino, Hindio, Suda Koreujo kaj Ugando decidis iri en la urbon por viziti la urbon; kaj nun estas en la ret-oficejo por vin informi. Morgaŭ matene komencos la kongresaj programoj. Mi esperas ke multaj junuloj interesiĝos pri Esperanto. Kvankam estas mi sola esperantisto kaj sola partoprenanto el Tanzanio, dank' al Esperanto mi estas nun partoprenanto en tiu tre interesa evento. Ĝis, Mramba Simba (2007-01-15 el Najrobio)

2007-01-23, Raporto de Mramba Simba de la Tutmonda Kongreso de la Verd(parti)a Junularo


Mramba_Budo

Ekde la 16a ĝis la 19a de Januaro 2007 kunveniĝis en la ĉefurbo de Kenjo Najrobio preskaŭ 180 verduloj el 55 landoj por diskuti inter alie la statuton de la Tutmondaj Junaj Verduloj - angle: Global Young Greens. La programoj komenciĝis en la kongresejo en la granda salono ĉe USIU - United States International University. Dum la malferma ceremonio parolis s-ro Peter Mungai, direktoro de Green Belt Movement, kaj s-ino Anna Luehrmann, membro de la Germana Parlamento por la Verda Partio. Dum iliaj paroloj ili diris ke la kunvenantaj Verduloj precipe gejunuloj devos fondi fortan komunan unuecon kaj serioze diskuti por havi solvojn pri kvar aferoj kiuj suferigas nian mondon: Ekologio, Demokratio, Sociala Justeco kaj Paco. Ankaŭ ili diris ke la statuto de la Junaj Verduloj kiun la kongresanoj pridiskutos kaj pasigos en tiu kongreso, devas esti la statuto kiu estas dezirata en la nuna epoko por ĉiuj partoj de la mondo. Ĝi devas esti pli demokrata kaj ili devas elekti seriozajn respondeculojn, kiuj respondecos pri la asocio. Ankaŭ la junuloj ĉiam devas en siaj agendoj paroli pri Aidoso kaj ofte ili devas interŝangi la infomojn kaj la ideojn, kiel agadi kontraŭ Aidoso. S-no Anna diris al la Afrikaj Verduloj ke la regiono de Afriko havas multajn problemojn, kiujn ili devas pripensi kion ili povas fari por solvi ilin, kaj ke ili devas organizi la projektojn pri Akvo, Sano, Edukado kaj Ekologio kaj samtempe ili nun devas vekiĝi kaj partopreni en la politiko. Post la malfermo de la kongreso sekvis la interkonatiĝo en kiu ĉiuj reprezentantoj de ĉiuj landoj kaj la asocioj estis invititaj sinprezenti pri sia agado kaj pri la agadoj faritaj de la asocio kiun ili reprezentas. AVE, Asocio de Verduloj Esperantistaj estis reprezentita tie de Mi, Mramba Simba el Tanzanio, informis pri sia agado; kiel AVE agadas informante la tutmondajn esperantistojn pri la celoj de la Verduloj kaj inverse informante la Verdulojn pri la potencialo de Esperanto subteni la tutmondan komunikadon. La unua estis en la loĝejo ĉe la manĝejo, tie mi havis unu sufiĉe grandan tablon sur kiu mi metis la broŝurojn pri Esperanto (kaj ankaŭ librojn kaj ĵurnalojn) kaj tekstojn de AVE en la angla, la franca, en Esperanto kaj en la swahila lingvoj. Tie mi senpage disdonis la tekstojn kaj la broshurojn al la interesintoj. La dua flanko estis ĉe la kongresejo, kie mi havis la saman tablon sur ĝi mi metis ankaw la samajn informilojn. Mi povis respondi multajn demandojn pri Esperanto kaj disdonis la tekstojn varbis multajn homojn al la lernado de Esperanto kiel neŭtrala lingvo por ĉiu; kaj ke ili devis sciu ke Esperanto ekzistas kaj vivas. La 17a komencis per raportoj de la diversaj grupoj kaj la prezentado de verdaĵoj: broŝuroj, informiloj, glumarkoj , libroj, ktp. AVE ankaŭ prezentis kelkajn tekstojn, kiuj vere interesiĝis multajn partoprenantojn kiuj parte eĉ ne sciis ke Esperanto ekzistas. Kelkaj interesiĝis pri Esperanto kaj donis siajn adresojn por lerni per korespondaj kursoj Esperanton. Okazis ankaŭ la regionaj kunvenoj por diskuti kaj malkovri la ĉefajn problemojn de iliaj regionoj, la regionoj estis Afriko, Ameriko, Azio, Aŭstralio kaj Europo. Post la regionaj kunvenoj ĉiu regiono prezentis en la plena sesio kion ili malkovris dum sia kunveno. Post la tagmanĝo komencis la diskuto pri la statuto de la Tutmondaj Junulaj Verduloj. Oni tralegis ĉiun ĉapitron de la statuto, faris korekton se estis necesa kaj aldonis kelkajn vortojn. La statuton oni povos legi en la retpaĝaro de GYG - www.globalyounggreens.org - en Februaro. La 18a estis ekskurso al Karura arbaro tute proksime de Najrobio nur duonhora veturo per buso, Ni iris tien per 3 aŭtobusoj. La arbaro kovras 1441 hektarojn plene je grandaj arboj. En la arbaro ni povis piediri kaj finfine atingis la lokon kie ni devis planti arbojn, Do 5 arboj estis plantitaj unu po ĉiu regiono. En la arbaro oni povis vidi diverskolorajn birdojn kaj sovaĝajn antilopojn. Revenante al la kongresejo posttagmeze ni dividis nin en grupoj por pridiskuti kiel ni faros la elekton de respondeculoj. Post tio ĉiu grupo prezentis sian deziron al la kongresanoj, kaj oni decidis, ke ĉiu regiono devas elekti 4 personojn kiuj estos la respondeculoj kaj prenos la mandato por 3 jaroj. Kaj ili kuniĝos kiel ĝeneralaj komitatanoj de GYG. La 19a estis la tago por la elekto kiu komencis post la matenmanĝo kaj daŭris preskaŭ la tutan tagon. Finfine 20 personoj estis anoncitaj kiel la respondeculoj de GYG. Mi faris multajn fotojn. Mramba Simba

:

2007-01-24, Raporto de Mramba Simba de la MSF en Najrobio
Solvo de la tutmonda problemo pri manko de manĝaĵoj kaj bonaj nutraĵoj.

Partoprenis pli ol 80 000 personoj el la tuta mondo; MSF estas la nuna plej granda evento kiun kunigas homojn de diversaj nacioj por libere paroli pri sociala justeco, demokratio, ekonomio, ekologio, homaj egalaj rajtoj, paco, politiko, komerco, sano, edukado, ktp.. Kutime partoprenas al la MSF lokaj, naciaj kaj internaciaj organizoj. Individuaj grupoj, kaj politikistoj rajtas libervole partopreni kaj paroli pri iliaj programoj. Inter la ĉefaj celoj de la internaciaj organizaĵoj estas la forigo de malriĉeco kaj forigo de malsato en la mondo ĝis la jaro 2015. La malriĉeco estas la plej grava problemo kiu kaŭzas la mankon de la nutraĵoj en la mondo. Krom la diskutado, okazis manifestacioj, lamentante pri la manko de nutraĵoj. Kelkaj grupoj anoncis, ke la malpaco kaj la sekeco en diversaj mondpartoj kune kun la malriĉeco kaŭzas la problemon.
Najrobi - Mramba_Manifestacio

Dum la internacia prinutraĵa kunveno en la jaro 1992 en kiu ĉeestis reprezentantoj el 159 landoj kun la reprezentantoj de la EU oni decidis ke la nutraĵoj devas esti por la tuta mondo. Ĉiuj nacioj interkonsentis ke la malsato kaj manko de bonaj nutraĵoj estas ne akceptebla kaj ke la certeco havi nutraĵon estas rajto por ĉiuj. Dum la prinutraĵa kunveno en la jaro 1996 pli ol 180 nacioj ĉeestis kaj promesis ke ili duonigos la nombron de malsatuloj antaŭ la jaro 2015 kaj subskribis du rezoluciojn. La "Rezolucio de Romo pri certeco de la nutraĵo en la mondo" anoncis sep gravajn okupojn, kiujn la ĉeestintaj nacioj devis fari por certigi la provizon de nutraĵo. Ĉiuj ĉeestintiaj nacioj akceptis tion kaj subskribis la dokumentojn. Nun restas nur 8 jaroj al 2015 kaj ŝajnas ke ili ne sukcesos. Pro tio la partoprenantoj en la prinutraĵa kunvenego en la MSF en Najrobio plendis, ke la malrapida reagoj faritaj de iliaj ŝtatoj ne donas al ili bonan esperon. Ĉefe por la Afrikaj ŝtatoj kie ĉiam regas la milito, malsato kaj malsanoj. Kelkaj afrikanoj volis ke ili dum la MSF aldonu novan rezolucion, kiu eble povas puŝi iliajn ŝtatojn al pli serioza reago, por ke la rezolucio pri sufiĉo de nutraĵo kaj forigo de malriĉeco estu atingebla antaŭ la jaro 2015 kiel estis decidita en la jaro 1992.

La estroj de Afrikaj landoj estas riproĉitaj pro Aidoso.

Multaj registaroj en Afriko ne agas sufiĉe kontraŭ la Aidosa epidemio. Tion diris F-ino Felicia Matola, la reprezentanto de la organizaĵo "Edukado por la Vivo" (angle: Education for Life) en Kenjo. Ŝi diris ke afrikaj landoj ĝis nun ankoraŭ ne sukcesis aldoni 15 percentojn de iliaj ŝtataj buĝetoj al iliaj ministerioj pri sano. Dum la kunveno, kiu okazis en Abuĝo, Niĝerio, en la jaro 2001, la afrikaj registaroj promesis aldoni sufiĉe da mono el la ŝtataj buĝetoj por la kampanjo kontraŭ la Aidosa epidemio, kiu suferigas multe da homoj en tuta Afriko. Ili subskribis la "Deklaracion de Abuĝo" en la jaro 2001. Sed bedaŭrinde ekde tiam neniu lando en Afriko plenumis tion ĝis nun, kaj pro tio multaj homoj plu suferadas kaj mortas pro Aidoso. La reprezentato el Zambio diris al la partoprenantoj, ke la kampanjo kontraŭ Aidoso povus esti sukcesa, se la estroj de afrikaj ŝtatoj povos doni la subskribitan monon, por doni senpage la pilolojn kiuj helpas kontraŭ Aidoso. Sed li dubas, ke vere afrikaj ŝtatoj povos fari kiel ili promesis kaj subskribis, La reprezentanto el Ugando diris ke multaj infanoj en Afriko partoprenas je la kareso (?) kaj komencas seksumadon kiam ili estas ankoraŭ junaj pro la kialo ke ili venas el malriĉaj familioj; tiamaniere ili poste troviĝas inter la suferantoj pri Aidoso kaj ilia nombro nun pliiĝas en diversaj partoj de Afriko sude de la Saharo.

Ili uzis desegnaĵojn por sendi siajn mesaĝojn

La malnova metodo por komuniki de unu al la alia per desegnaĵoj troviĝis en la ĉi jara MSF en Najrobio, kiam gejunuloj el ses diversaj nacioj de Kenjo, Suda Afriko, Kolombio, Tanzanio, Mozambiko kaj Svislando, uzis desegnaĵojn por sendi siajn mesaĵojn al la ĉeestantoj de la MSF. Prezentante siajn internajn sentojn per desegnaĵoj ili povas interŝanĝi informojn pri Aidoso, Paco kaj pri la progreso de siaj landoj. Tion ili faris kiam ili prezentis kelkajn teatraĵojn dum la komuna kunveno kiu temis pri socialaj aferoj. Ili kunlaboras kun la asocio "Aegis of the Terres des Hommes Schweiz" de Svislando. La respondeculo de tio grupo de junuloj diris al mi ke ili decidis uzi la malnovan metodon por ke estu facile por ili trasendi sian mesaĝon al la koncernatoj. Kaj respondeculo el Svislando, Raisa Bonjour, diris al mi ke la sola metodo, kiu prezentas siajn internajn sentojn, estas grava por gejunuloj havi inter ili kontakton por informi unu la alian pri la ĉiutagaj okazaĵoj. Irene Busch, kiu estas la direktoro de la projekto, diris ke la projekto sukcesis kunligi gejunulojn al la sama temo kaj kreis amikecon inter ili. S-ro Robert Ngatio el Kenjo diris ke estas pli efektive sendi mesaĝon pere de desegnaĵo ol sendi ĝin per teksto.

Personaj spertoj:

Mi partoprenis al la MSF per la invito kaj la subteno de UEA kiun mi reprezentis kiel partoprenanto kaj ĵurnalisto. Unue mi laboris kiel jurnalisto, eniris al kelkaj sesioj por skribi raporton; kaj due mi okupiĝis pri mia Esperanto-Stando por informi la partoprenantojn pri Esperanto. Mi povis respondi multajn demandojn pri Esperanto kaj disdonis la broŝurojn de UEA kaj kelkajn informilojn; ankaŭ mi havis la oficialan eldonon por la MSF de la "La Monda Diplomatio" en Esperanto kiun mi disdonis al esperantistoj, kiujn mi renkontis kaj kiuj vizitis la Esperanto-Standon. Multaj homoj vere ineresiĝis kaj mi bonvenigis ilin al la lernado de Esperanto - mi jam sendis iliajn adresojn al UEA por la reago.

:

Svedaj esperantistinoj kunvojaĝis al Tanzanio

Najrobi - Mramba_Svedaj
Inter la partoprenantoj kiuj vizitis mian standon estis esperantistinoj el Svedio kiuj poste planis vojaĝi kun mi al Tanzanio post la MSF. Mi kore invitis ilin kaj ni kunvojaĝis per busoj de Najrobio al Bunda en Tanzanio kaj poste per malgranda aŭto al mia vilaĝo Marambeka en kiu ili loĝis kun mia familio dum du tagoj. Iliaj nomoj estas Anita Dagmarsdotter, Cajsa Qviberg, Liv Ambjorsson, Anna Bromee, Alexandra Festinh kaj Camilla Eriksson. En mia vilaĝo ni faris du kunvenojn kun la virinoj en du vilaĝoj; Anita Kaj Anna havis la okazon paroli al virinoj pri kiel ili povas organizi sin mem kaj fondi virinan organizaĵon, pere de kiu ili povas paroli pri la aferoj kiuj koncernas al virinoj kaj infanoj; kaj ili ankaŭ povis instrui al virinoj kiel organizi la Mikrokredito-Projekton, en kiu virinoj povas pruntpreni monon por starigi malgrandajn projektojn.

Bonvolu subteni lernejon kun Esperanto-Fako!

Poste ni nizitis la ejon kiu estas proponita por konstrui la Esperanto Sekundara Lernejo en Marambeka. Ĝi estas proponita kiel ŝtata lernejo kiun aldonos la normalajn studprogramojn - kaj Esperanto estos deviga lingvo kiu ĉiu studento devas lerni dum la tuta periodo. La komunumo de Marambeka vilaĝo kun la komunumo de proksimaj vilaĝoj decidis kontribui al la konstruado per portado de ŝtonoj, sablo kaj brikoj. Kaj la registaro ankaŭ pretas kontribui per iom da mono. Parton de la mono ni petas de esperantistoj kiuj intersiĝos subteni tiun projekton: Al La konto de ESPERANTO SECONDARY SCHOOL ĉe UEA (essm-n) ni bonvenigas ĉiu ajn monsumon. Jam kelkaj esperantistoj kontribuis al tiu konto; ni sendos kvintacon, dank-leteron kaj la informojn kiel ni elspezos la monon kun la informo pri la progreso de la projekto. Ni ankaw invitas la esperantistojn kiuj interesiĝas: bonvolu veni kaj labori tie kun la komunumo dum kelkaj tagoj helpante la konstruadon.

Esperantistoj en Tanzanio

Post tio ni vojaĝis al la urbo Bunda por renkonti esperantistojn; en la kunveno ankaŭ ĉeestis la pioniroj de Esperanto en Bunda S-ro Mulele Mbasa kaj S-ro Dismas Robert. Kaj post tiu kunveno ni vojaĝis al Mwanza, kaj havis kunvenon kun esperantistoj de Mwanza urbo. En ambaŭ du kunvenoj ni diskutis pri la renoviĝo de la Esperanto-movado en la norda parto de Tanzanio ĉirkaŭ la lago Viktorio; kaj ni decidis fondi novan organizaĵon kiu okupiĝos nur pri la regionoj ĉe la lago Viktorio. Ĉar la lando estas tro granda, malfacilas kunigi homoj.
Mramba Simba, Bunda, Tanzanio

2007-03-28: plia raporto: Kialoj de la Militoj en Afriko
MILITOJ EN AFRIKO: La kialo estas la malveraj kontraktoj inter la Afrikaj ŝtatoj kaj la eksteraj investantoj. Dum la MSF en Nairobio okazis vasta debato pri militoj. ''Kio estas la kialo de militoj en Afriko". En tio kunveno ĉeestis multaj partoprenantoj kun la reprezentantoj de diversaj landoj kaj reprezentantoj de la fonduso HEINRICH BOELL kaj la membroj de verdaj partioj de Europa Parlamento.la programo okazis kiel seminarieto en kiu ĉiu partoprenanto prezentis sian opinion. Oni vaste parolis pri kiel riĉiĝas la interprenoj kiuj okupiĝas pri nafto en Afrikaj landoj, kie troviĝas nafto kaj aliaj mineraloj. Oni petis, ke la subskribitaj kontraktoj pri investado inter la gvidantoj de la entreprenoj (investantoj) kun la respondeciuloj de afrikaj ŝtatoj devus esti klaraj kaj veraj. Dum jaroj tiaj kontraktoj restis sekreto inter du flankoj. Pro tio estas la ĉefa kialo de la militoj en diversaj landoj en Afriko ĉar nur la investantoj kiuj venas de riĉaj landoj de Europo, Usono, Kanado kaj Oceanio ricevas multe da profito kaj la respondeculoj de afrikaj ŝtatoj ricevas malmulte da profito kiam la popoloj ofte ricevas nenion. Kelkaj homoj kiuj kontribuis al la debato diris ke ili malkovris, ke la riĉaj landoj ĉiam ĝojas kiam internaj militoj daŭras en afrikaj landoj, ĉar tiam ili facile povas ŝteli la afrikajn riĉaĵojn kaj aliflanke havi bonan eblecon vendi la armilojn al la respondeculoj de du flankoj kiuj militas. Oni diris, ke la sola solvo de tiuj problemoj estas reŝanĝigo de la sistemoj de tiaj kontraktoj por ke la popoloj ankaŭ profitu de la riĉaĵoj kiuj troviĝas en Afrikaj landoj. ALVOKO PRI RENOVIGO DE INTERNACIAJ ORGANIZAĴOJ Nova alvoko estis aldonitaj al la internaciaj organizaĵoj ke ili nun devas renovigi iliajn statutojn al la vera demokracio por plifortigi la rajton kaj fortan ekonomion al ĉiuj landoj kiuj progresas samtempe estimi la kulturon kaj sekson de la homoj sub la manifesto por la monda kampanjo pri internaj ŝanghoj de la konstitucioj de la internaciaj institucioj. Tion diris la grupo kiu apartenas al Danielle Mitterand, la edzino de la eksprezidanto de Francio. Federiko Mayor (UNESCO), Shamir Amin de Forum du Tieress Monde, Sara Longwe de African Women Development and communication, kaj Hassan Lorgat de Sangolo (kiu estas la unuiĝo de ne ŝtataj organizaĵo en Sud Afriko),kaj la organizo nomata Trancparency de norda Ameriko. La alvoko estis farita dum la MSF en Nairobio, kiam oni diris ke la internaciaj organizaĵoj devus renovigi iliajn statutojn al la vera demokratio, por ke estu por ili ebleco kiel socialaj organizaĵoj partopreni ankaŭ en la gravaj eventoj kiuj decidas pri aferoj, kiuj koncernas al la tutmondanoj. Longwe diris ke la nunaj statutoj/konstitucioj de la Unuiĝintaj Nacioj kiun ĝia sidejo estas en Usono; kio montras ke ĝi staras sur la bazo de internaciaj organizaĵoj kaj ke la lastaj faritaj ŝanghoj estis nur por kovri la malbonfarojn anstataŭ fari verajn ŝangojn. Sed verdire la nuna situacio de UN aspektas kiel ĝi sekvas la volojn de nur unu forta nacio kiu estas Usono, kaj iom al la volojn de kelkaj riĉaj landoj, kiuj posedas la mondan ekonomion kaj apartenas al Usono. La partoprenantoj al tiu debato decidis, ke tiu alvoko estas decidita por la organizaĵoj internaciaj kiel la MONDA BANKO, MONDA ORGANIZO PRI KOMERCO, WHO ktp, oni diris ke tiuj organizaĵoj devas ekde nun malfermi iliajn pordojn al la vera demokratio, kiu donos rajton al ĉiu havi eblecon decidi pri la aferoj kiuj koncernas al la mondo. Tiu kampanjo pri la renovigo de la internaciaj organizaĵoj komencis en la jaro 2006 kaj daŭros ĝis la jaro 2009, kaj ĝis nun ĝi estas akceptata de multaj homoj, kelkaj el ili estas: S-ro Gabriella Garcia Marquez (Nobel premiita), Mary Robinsson (Unuiĝintaj Nacioj pri Rifuĝintoj), Mario Soares (eksprezidanto de Portugalio) kaj Boutrous Botros Ghali (Unuiĝintaj Nacioj). VIRINOJ DE NOBEL PREMIO DECIDIS KONTRIBUI AL LA PACO KAJ JUSTECO La tri virinoj de Nobel premio dum la MSF decidis anonci iliajn ideojn pri partopreno al la kampanjo por la mondpaco kaj la sociala justeco kaj Homaj Rajtoj en la tuta mondo. Tiuj virinoj estis Prof- Wangari Maathai (Kenio), Prof Jody Williams (Ameriko) kaj D-ino Shirin Ebadi el Irano. Ili diris tion, kiam ili kunvenis kun centoj de virinoj dum la MSF en Nairobio. Ili diris ankaŭ, ke iliaj ideoj estas okupiĝi pri la aferoj kiuj temas pri virinoj, junuloj kaj infanoj. Prof Williams diris ke, kvankam multaj homoj pensas ke la paco troviĝas el la lokoj kie troviĝas armiloj, sed la plej grava estas la vera ekzisto de sociala justeco, bona ekonomio por ĉiuj kaj bona disdonado de la riĉaĵoj kaj kapitaloj, kiuj koncernas al la lando, al ĉiuj popoloj (etnoj/ homoj) de la lando. Tio povas krei bonan interkonsenton kaj porti veran pacon. Prof. Maathai samtempe diris ke la socialaj organizaĵoj en Afriko devas serioze agi por iliaj devoj al la normalaj homoj de Afriko; ĉar se ili ne povas difendi la suferantojn en Afriko tiam la Afrikaj ŝtatoj vekiĝos por iliaj homoj kaj la shtatoj povos fari nenion, se la organizaĵoj ne povos puŝi iliajn ŝtatojn labori por la celitaj aferoj. Prof Mathai diris ke ĝis nun multaj socialaj organizaĵoj en Afriko estas malfortaj eble pro malriĉeco kaj manko da moderna teknologio kaj aliaj malfacilaĵoj. Sed nun tiuj organizoj devos vekiĝi kaj paroli pri iliaj ideoj sen timo kaj ne laciĝi. Ŝi diris ke la aferoj kiel pri Aidoso, Malario , Ekologio kaj sociala justeco kaj Homaj Rajtoj ne sukcesos, se la Afrikaj organizaĵoj ne povos ĉiutage konviki kaj puŝi iliajn ŝtatojn al la reago. Prof Joddy diris, ke la nuna situacio de UN restas en la devoj de riĉaj landoj, pro tio ke iu riĉa lando povas decidi ion kaj neniu lando povas vere plendi pri tio, kvankam la decido povas signifi subpremadon de iu malriĉa lando. Ŝi diris ke Rusio, Ĉinio kaj Sud-Afriko estas la landoj kiuj brakumas la subpremadon de la demokratio en Burma per iliaj povoj en la UN. Tiam aliaj landoj plendetis pri tio, sed faris nenion por savi la subpremitajn homojn de Burmo; la subpremo estas farita de la registaro gvidata de soldatoj. D-ino Ebadi el Irano diris, ke vere la Homaj Rajtoj estas subpremitaj en Irano, sed Usono ne rajtas ataki aŭ agi kontraŭ la Iranan planon pri konstruado de nukea bomboj. Ŝi diris, ke kiam Usono atakos Iranon, Iranaj homoj batalos kontraŭ Usono kun du tranĉiloj - unu por tranĉi Usonanojn kaj la dua por defendi iliajn rajtojn en Irano kiu estas subpremita de la registaro. D-ino Ebadi diris, la vera mondpaco venos kiam la tutmondanoj vekiĝos per la voĉoj de socialaj organizaĵoj por devigi la riĉajn landojn elspezi ilian monon al edukado, sano kaj ekologio, kontraste al la nuna stuacio en kiu la fortaj landoj elspezas grandajn buĝetojn por armiloj. Kiam ili atingos tiun-ĉi punkton, tiam la mondo iĝos bona loko por vivi. Mramba Simba, Tanzania (okaze de la MSF en Najrobio, 2007-01-20f) supren Returne al la Indekso de Aveno 31Returne al la Indekso