AVENO 27/28

Majo 2004 20 Jaroj - Asocio de Verduloj Esperantistaj
kun Eŭropa Verda Manifesto 2004

Gratulon & Dankegon al ĉiuj kunlaborintoj

Karaj verdaj gesamideanoj,
ni devus fari grandan komunan feston okaze de nia 20a "naskiĝtago". Tiel ne eblas; pro tio ni festos plurfoje. ĉiukaze grandan dankon: unue al la fondintoj de AVE; due al tiuj kiuj verkis artikolojn, partoprenis la diversajn renkontiĝojn kaj provis konvinki la diverslandajn verdajn partiojn kaj movadojn; kaj trie al vi ĉiuj - sen membroj asocio ne eblas; kaj kvare ni ne forgesas tiujn samideanojn kiuj subtenis nin diversflanke: kuna agado ĉe terminologiaj demandoj, ĉeesta helpo je informotabloj okaze de kongresoj de la Verdaj Partioj, kuna diskutado de niaj rezolucioj kaj eĉ al nia konkurenca ERA, kiu kelkfoje estis pli sukcesa kaj tiel subtenis nian ideon ĉe la Verdaj Partioj. Dank' al nia daŭra kunlaboro Esperanto ekzistas ene de la Verdaj Partioj en la tuta mondo, kaj eĉ en landoj kie Verda Partio ankoraŭ ne ekzistas. Do - tute koncize: elkoran dankon al ĉiuj - kaj ek al plia agado !

La fiksdatoj de AVE:
2004-02-20/22 Romo (IT) okazis Eŭropa Kongreso de la Verdaj Partioj, Sinopoli Hall
2004-05-09 Strasburgo (FR), Eŭropa Bunto, Manifestacio por lingva demokratio en Eŭropo. AVE-anoj alvenis kun verdpartia afiŝoj en E-o. http://europa.bunto.free.fr
2004-07-24/31 Pekino (CN), Internacia Konferenca Centro, 89a UK de UEA. Enkadre de tio publika AVE-Renkontiĝo.
2004-08-15/21 Bratislava (SK), 77a SAT-Kongreso, AVE-Renkontiĝo enkadre de la ekologia frakcio.
2004-08-25/29 Bilbao (ES), EEU-Kongreso Publika AVE-kunsido
2004-11-26/28 Dublin (IE), Konsilio de la EFVP. Bone se la irlandaj AVE-Membroj povus viziti ĝin; eble kiel delegitoj ?

Aliaj Fiksdatoj:
2004-02-02 Internacia Tago de la Marĉoj.
2004-06-01 Bonn (DE) Konferenco pri Renoveblaj Energioj en Bonn.
2004-08-09/23 Slot Loevestejn (NL), "ecotopia"

Statistiko:
mi bonvenigas novajn interesulojn kaj AVE-membrojn. Nia statuso rilate la Verdaj Partioj pliboniĝis ĉar pliaj partianoj el Francio, Germanio kaj Makedonio aliĝis al AVE.

> AVE-Aktivado ene de la Verdaj Partioj:
AVE estas organizaĵo rande de la Verdaj Partioj. Ni esperantistoj en ĉiuj landoj devus aktiviĝi por trovi la potencialajn esperantistojn en la ekologia, pacema kaj tutmondiĝa movado - kaj aparte en la Verdaj Partioj. Nur se kreskas la nombro da esperantistoj en la partioj ni povas efike instigi ilin alpreni nian vizion de neŭtrala Lingvo Internacia. Diversaj verdaj TTT-ejoj interligas AVE sub "Esperanto".

> AVE festas sian 20an naskiĝjaron en 2004.
ĉar ne eblas festi kune ni festos plurfoje: Romo, Pekino, Kovrov, Bratislavo kaj eble Bilbao. Okaze de nia 20-jariĝo grandan dankon: Unue al la fondintoj de AVE; Due al tiuj kiuj verkis artikolojn por VERDire kaj AVENO, partoprenis la diversajn renkontiĝojn kaj klopodas konvinki la diverslandajn verdajn partiojn kaj movadojn; Trie al la membroj de AVE; kaj Kvare ni ne forgesas tiujn (ankoraŭ) ne-verdajn samideanojn kiuj subtenis nin diversflanke: kuna agado ĉe terminologiaj demandoj, ĉeesta helpo je informotabloj okaze de kongresoj de la Verdaj Partioj, kuna diskutado de niaj rezolucioj kaj eĉ al nia konkurenca ERA, kiu kelkfoje estis pli sukcesa kaj tiel subtenis nian ideon ĉe la Verdaj Partioj. Dank' al nia daŭra kunlaboro Esperanto ekzistas ene de la Verdaj Partioj en la tuta mondo, kaj eĉ en landoj kie Verda Partio ankoraŭ ne ekzistas. Do - tute koncize: Elkoran dankon al Vi ĉiuj !

AVE en Francio/ EU Bunta
Dum la somertagoj de la francaj Verdanoj, ni (50) havis kolokvon dum du horoj pri la malgrandaj lingvojn en Francio, kaj fine ni parolis favore al Esperanto. ĉefaj disktuantoj estis Roch Julien; franca kandidatino al la Eŭropa Parlamento, Francoise Jaillet parolis favore al Esperanto; ŝi ankaŭ partoprenis la manifestacion Eŭropo Bunta (Charly Dumont)

Konsilio de la Eŭropa Federacio de la Verdaj Partioj:
Estis diskutita kaj decidita la komuna politika platformo: "Manifesto 2004" - do, ili uzas Esperanton almenaŭ en la titolo (la originalo estas en la angla). Ni tradukis la tekston en Esperanton. AVE sukcesis ke en la "Manifesto 2004" la rajto uzi sian propran lingvon estas legeble detale; sed mi ne sukcesis enirigi la proponon laŭ la rezolucio #33 de la Verda Kongreso 2002 en Berlino. Delegito el Makedonio lernis Esperanton kaj ni interparolis. Kelkaj aliaj interesiĝis pri Esperanto kaj virino el Finnlando rakontis pri esperantista patro, kaj ke ŝi emas lerni ĝin. Do, ne necesas malesperi, sed labori konstante. (vidu ankaŭ sub "88-a UK...") Dank' al Walter Klag kaj Pannu Laturi la finna Verda Partio produktis afiŝon kun sloganoj en Esperanto.
2 Ili estis riceveblaj en formatoj jpg kaj pdf el: www.turu.st/sammo/greens/esperanto/ (uzanto/pasvorto: green/league)

> Unua Kongreso de la Eŭropa Verda Partio:
Ĝi okazis 2004-02-20/22 en Romo (IT) Sinopoli Hall, Parco della Musica. Partoprenis ĉirkaŭ mil homoj; ĉefe delegitoj de la 32 individuaj eŭropaj Verdaj Partioj (VP-o), krome delegacioj el la aliaj kontinentoj kaj gastoj. Pluraj elstaraj verdaj politikistoj parolis: pri tutmondiĝo, ekologio, saniga nutraĵo, konflikt-solvado. Sabate estis prezentitaj urbaj sukcesoj de la Verduloj; kaj vizioj por la Eŭropa Konstitucio. Dimanĉe, krom la raportoj el la laborgrupaj renkontiĝoj, prezentiĝis la plej elstaraj kandidatoj por la Eŭropa Parlamento. La nov-fondita Eŭropa Verda Partio estis lanĉita solene en la Kapitolo.
Dank' al Giancarlo, ni havis inform-tablon dum sabato. La afiŝo PACO en Esperanto kaj pli ol 100 aliaj lingvoj interesis multajn, kaj ni disdonis informilojn en la itala, angla, germana kaj franca. Ni montris per la Manifesto de la Eŭropa Verda Partio en Esperanto, ke ĝi taŭgas por la politika sfero.
La "Manifesto 2004" estas la komuna politika platformo por la Eŭropo- Parlamenta Balotado 2004 de ĉiuj Verdaj Partioj. AVE prezentis ĝin en Esperanto. La rajto de eŭropanoj paroli kaj publikigi sian propran lingvon havas detalan lokon en ĝi; tio ankaŭ inkluzivas ŝtate financi ĝian instruadon.

Propono de Rezolucio okaze de la kongreso:
Manfred Westermayer sukcesis kunlaborante en internacia laborgrupo de la germanaj verduloj ke almenaŭ la Homa Rajto je propra lingvo troviĝas en la Manifesto. Krome AVE verkis la sekvan amendon sed estis tro malfrue por ricevi la necesajn subskribojn: "La ampleksigo de la EU pligravigos la lingvajn problemojn ene de la Eŭropa Parlamento. La proponita solvo de biaksa relajsa traduko produktos lingvajn malfacilaĵojn kaj malegalaj niveloj de informo- rajtoj. La lingvoj de tiuj etnoj (ene de la EU) kiuj ne estas naciaj lingvoj - ekz-e la eŭska ne estas agnoskita kiel oficiala. Fakte ni vidas la progreson ke laŭ la Homaj Rajtoj tiaj lingvoj ne rajtas esti malpermesataj. Ni Verduloj volas ke oni performos plurjaran eksperimenton uzante la neŭtralan internacian lingvon Esperanto adicie en unu el la malgrandaj departementoj enkadre de la EP-/EU-sistemo kaj poste pritaksos ĝin." Sekvis la argumentoj. Bedaŭrinde ni ne sukcesis ke ĝi iĝu rezolucio - ĉar ankoraŭ ni estas tro malmultaj esperantistoj ene de la Verdaj Partioj, por interligita kunlaboro. Do, bonvolu aniĝi. Fotoj (p.5) kaj rezolucioj: Europeangreens.org

Informtablo:
Kvankam "ne ebla" - tamen dank' al Giancarlo Rinaldi AVE informis en la kongresejo pri Esperanto Multaj interesiĝis pri la bela kaj trafa afiŝo pri Paco (en 118 lingvoj). Ni transdonis plurajn.

> Verdaj Partioj kaj Esperanto:
Enkadre de la UK en Gotenburgo kelkaj avertis, ke la Verdaj Partioj faras nenion favore al E-o; kaj pro tio necesus lanĉi specialan baloto-liston por la EP-balotado en 2004. Do, ni diskutis pri la lingva politiko de la Verdaj Partioj: Iliaj programoj jam parolas pri lingvaj rajtoj, ekz-e Les Verts de Francio en 1991 financis tradukon en Esperanton okaze de la Verda Kon- greso en Zuriko; kaj ili postulis esplori la potencialon de E-o por uzado en la EU-instancoj 1999. Dank' al la klopodo de AVE-anoj Bndnis 90/ Die Grnen de Germanio akceptis la Internacian Deklaracion de Lingvaj Rajtoj en sia Programo de 2002; kaj la nova Baza Programo (2002) defendas la lingvojn sur ĉiuj niveloj: de la dialektoj, regionalaj lingvoj ĝis al la supernaciaj lingvoj (ankoraŭ sen mencio de Esperanto).
En 2002 okazis flar-kurso okaze de tendaro de Verda Junularo en Germanio kaj pluraj el la verda junularo simpatias kun Esperanto.

Respondis la germana Verda Partio (Majo 2004) al pluraj demandoj rilate la lingvoj kaj Esperanto en la EP/EU (ĉi-tie tute koncize): 1-e La enkonduko de E-o kiel relajsa lingvo ŝajnas esti ne-realisma nuntempe. AVE-Komento: Ŝajnas ke la de demandintoj volis anstataŭi la anglan kaj francan pere de E-o en tiu rolo. Tio ne eblas nun - ni devus postuli ke Esperanto adicie havu la rolon de relajsa lingvo en unu komitato dum la sekva 5-jara periodo. 2-e Kelkaj verdaj EP-anoj, ekz-e Monica Frassoni, subtenis la amendon de Dell'Alba por Esperanto. Aliaj opiniis ke la nombro de esperanto- parolantoj estas tro malgranda.
3-e Kultura identeco de Eŭropo gravas; V.P. opinias, ke ne mankas komuna lingva identeco. Lernado de fremdaj lingvoj estas subtenata fare de la EU. AVE-Komento: Parenceco de lingvoj ne gvidas al komuna identeco. Ja troviĝas pluraj lingvaj familioj en Eŭropo. Esperanto volas esti help-lingvo por tutmonda interkompreniĝo.
El la Komunikadcentro en Bruselo:
Nelly Maes MEP (Verduloj/Regionalistoj) kunlaboras pri bari lingvan diskriminacion je "Lingvo-kondiĉaj postenoj ĉe la EU" La Europa Komisiono plurfoje devintis konfirmi la diskriminaciecon de anoncoj de Europaj organizoj, entute au parte financitaj far la Eŭropa Komisiono kaj de privataj entreprenoj havantaj kontraktojn kun la Eŭropa Komisiono (b-vu konsulti la respondojn de 3 la Komisiono al diversaj ĉi rilataj skribitaj demandoj*). Tiaj Eŭropaj organizaĵoj kaj firmaoj regule anoncas ekskluzive por denaskaj angloparolantoj aŭ kandidatoj havante la anglan kiel gepatran.
Spite ripetitaj konfirmoj de la Komisiono, kaj kroma promeso de la tiama Eŭropa Rajto-protektanto Jacob Soederman (659/2002/IP), la diskriminaciado far Eŭropaj organizaĵoj tutsimple daŭras (**). Krome, sekve de la avertoj de la Eŭropa Komisiono, la europaj organizaĵoj anstatauas dirmanierojn kiel 'la angla kiel gepatra' per 'la angla kiel gepatra lingvo au samnivele', 'nivele de denaska angloparolanto' kaj 'la angla kiel unua lingvo' kaj invitas nur denaskajn angloparolantojn. Do, leviĝas demandoj:
- ĉu la Komisiono pretas ĉi rilate starigi studon?
- Kiujn demarŝojn ĝi pretas fari por finigi tiun diskriminacion?
(*) La respondoj de la Eŭropa Komisiono, speciale al sekvaj skribitaj demandoj: E-4100/00, E-0779/01, E-1356/01, E-1681/01, E- 1682/01, E-2331/01, E-2900/01, E-2901/01, E-2944/01, E-3189/01, E-3572/01, E-0941/02, E-2764/02, E-3786/ 02, E-1733/03, E-2018/03, E-2226/03.
(**) La Europa Esperanto-Unio pridisponas liston de pli ol 700 diskriminaciaj anoncoj (vidu ĉe kaj ). Teksto de la Komunikadcentro en Bruselo
> AVE kaj Esperanto-NRO-oj:
76a SAT-Kongreso en La Chaŭ-de-Fono (CH) (detaloj en Aveno #27): AVE kunsidis enkadre de la 76a SAT-Kongreso kaj tie diskutis aparte pri la tutmondiĝo kaj prezentis sin Marie-France Conde Rey el la Verda Frakcio de la Esperanta Civito. Ĝis nun AVE ne havas formalan ligon kun tiu-ĉi nova virtuala ŝtato en esperantio - ĉu eblas diri tiel? ĉu ni devus diskuti la inviton al establo enkadre la Forumo de EC? AVE-anoj bonvolu esprimi vian opinion. La Verduloj klopodas, ke la novaj reguloj de Tutmonda Komerca Organizaĵo (en: WTO) kaj Ĝenerala Konvencio de Komercoj en la Servoj (en: GATS) ne ekfunkciu tiel, kiel ili aspektas nun: alproprigo de la tutmonda ekonomio kaj eĉ de publikaj servoj fare de transnaciaj korporacioj kaj bankoj. Laŭ la Verdaj Partioj necesas difini framon ekologian, socialan kaj homrajtan kiel minimumo antaŭ ol fari kontraktojn. AVE tradukis la Tutmondan ĉarton de la VPoj en Esper- anton, kiu pritraktas tiun temaron pli detale.
Diskuto pri enprizonigitaj esperantistoj:
Dum la ĝenerala kunsido kaj en aparta rondo "komitato Armand Su" de la Esperanta Civito ni diskutis pri: * Portos: "Teorio de Feliĉo" arestitaj en Rusio, sub la por ni necertaj akuzoj teni junuloj preskaŭ sklave kaj posedis pafilojn). Iu diris ke ili ne pagis ŝmirmonon al la polico. Klarigo sub UK. * Sekojo / Billy Waldon: defendanto de indiĝenaj rajtoj, akuzita en Kalifornio pro faroj pri kiuj ni opinias ke li ne faris ilin. Sed pruvi la senkulpon estas malfacile. Probleme estas, ke li ŝajne ne ŝatas kunlabori kun elstara jura defendanto. * Armand Su: post ellaso mortis pro kruelaĵoj en la ĉina gulago. ĉu iu scias detalojn ? * alia Armand: mortis en sovetia gulago (laŭ EC) ĉiukaze necesas certigi, ke la Homaj Rajtoj estas observataj - ili restis tre longe en la esplora aresto. La ĝenerala opinio estis ke ni klopodu por justaj procesoj, kaj tenu samideanan kontakton kun ili.

AVE estas kunlaboranta organizaĵo en la ekologiisma frakcio de SAT.
Okazis aparta kunsido en tiu-ĉi kadro, kaj post opini-kolekto de la (ĉ. 20) partoprenantoj ni (Stella de Weerd, David Buhlmann, MW) verkis la jenan deklaracion:
Deklaracio de la Ekologiisma SAT-Frakcio:
Agnoskinte la influon de la homa agado sur la ĉirkaŭantan medion kaj al la ekspluato de la resursoj de la tero kaj la interdependenco rilate la tutmondiĝon ni konstatas, ke necesas pripensado de racia, efika, sanrilata agadmaniero politika:
1) Rilate la Transporton:
- Eviti transporton laŭeble, prefere uzi vagonaron sur reloj anstataŭ kamione sur stratoj.
- Preferi regionajn produktojn.
- Subteni la evoluon al taŭga publika trafiko, inkluzive eksterurban parkadon.
- Provizi adekvatajn, sekurajn biciklo-vojojn.
2) Rilate la Medion:
- Ni bonvenigas la EU-Komisionon kiu malpermesis la uzon de persistantaj kemiaĵoj ("malpura dekduo": DDT, PCP, Atrazin, ..).
- Amendi la Euratom-Kontrakton, kiu apartenos al la nova konstitucio de la Eŭropa Unio: forlasi la atomenergian vojon, kaj zorgi pri la problemo de radioaktiva rubaĵo.

3) Inciti al efika Uzado de Resursoj:
- Reuzado kaj reciklado de materialoj.
- Subteni la aplikadon de alternativaj energioj, inkluzive la efikan uzadon de elektra kurento kaj izolado de konstruaĵoj.
- Redukti la utiligon de papero por profitcela varbado.

4) Rilate Saniga Nutraĵon:
- Preferi la organikan agrikulturon al uzado de kemiaĵoj.
- Ni bonvenigas la novan decidon en la EU, redukti la subvenciadon de amasa agrikultura produktado, sed preferi subtenon laŭ la prizorgata areo (nuntempe ĉiu ŝtato rajtas elekti la manieron de subvenciado).
- Ne riski la uzadon de GMO (vidu supre).
- Atentigi pri post-efikoj sekve de aplikado de danĝeraj metodoj.
- Subteni statistikon pri kanceroj, por ekkoni tiajn post-efikojn.

Krome ni partoprenis la Socian kaj Politikan Forumon, kies enhavo kaj rezulto ankaŭ rilatas al la Verda Politiko, do koncize:
* Malpli da homoj en la sindikatoj (pro diversaj kaŭzoj; alta kotizo, burokrateco & perditaj strikoj).
* Nejusta divido: 349 homoj posedas 45 % de la valoraĵoj de la mondo.
* Liberalismo, liberecano: ne miskomprenu la terminojn.
* Malfortigado de la sociala reto (plialtigo de la aĝo por pensiiĝi, ktp.) en Germanio, Francio, Britio, Hispanio, Svisio.
* Konekseco-principo: ŝtato kiu ordonas leĝojn cele la urbojn, devas provizi ilin per mono.
* Ŝtato / Universitato prenas pli da mono de siaj studentoj en kelkaj landoj.

Krom multaj aliaj aferoj SAT diskutis pri la ideo organizi apartan por-esperantan liston okaze de la EP-baloto. La plejmulto opinias, ke ĝi estos pli malutila ol la iniciantoj kredas; do, eĉ ne okazis decido pri ĝi. Laŭ mi (MW) ĝi kreos malestimon en la partioj kontraŭ Esperanton; dume ni varbas por konvinki la partiojn ke la potencialo de Esperanto estas utiligenda.

> 88-a UK de UEA en Gotenburgo:
La ĝeneralan kunvenon de AVE partoprenis 50 homoj. Post informo pri AVE (MW) ni diskutis la apogon de la alternativaj energio-fontoj, inkluzive tiu de ŝparema, efika uzado - ankaŭ pri la nigriĝo "Black-Out" en Usono, kiu montris la danĝeran punkton de centralizita energio-produktado.

Kelkaj avertis, ke la Verdaj Partioj faras nenion favore al E-o. Do, ni diskutis pri la lingva politiko de la Verdaj Partioj. (pri detaloj b-vu legi supre: Verdaj Partioj kaj Esperanto). Mi vizitis la oficejon de la sveda Verda Partio kaj donacis al ili la belan afiŝon pri la kondiĉoj por Paco, verkita en Esperanto kaj 118 aliaj lingvoj kun iom da ĝenerala informo pri Esperanto. La deĵorantino jam sciis pri Esperanto.

Daŭrigo - pri enprizonigitaj esperantistoj:
En Gotenburgo - post la SAT-Kongreso - MW povis diskuti kun Tamara de la grupo de Portos, "Teorio de Feliĉo"; ŝi montris al mi TV-filmon pri la agado de ŝia grupo en Rusio. Kelkaj de iliaj organizantoj troviĝas en malliberejo. Nun mi komprenas iomete: Portos estas organizita simile al kibuco: organizantoj sed ankaŭ laboristoj (ĉu en kibuco laboras pagataj laboristoj ?), inter ili junuloj, kiuj antaŭe vivis sur la strato. Ili estas/-is organizitaj simple, sed efektive: pago laŭ laborkvanto, ili vivis kune sur la firmaa areo. Mi ne scias ĉu ili pagis imposton - do, eble kondutis kiel propra ŝtateto; ili havis armilojn - sed ĉu laŭ-leĝe por defendi siajn posedaĵojn ? ĉiukaze Tamara havas altajn celojn - ĉu ili konformas la demokratian manieron de la dis- partigo de la potencoj ? Pri tio mi dubas.

> Praktika Agado de AVE
> AVE subtenis eldonon de la flugfolio de la Esperanto-Versio de Le Monde Diplomatique por la Eŭropa Socia Forumo en Parizo.
AVE subtenas la asocion Aral-See-Hilfe, kiu nun subtenas infano-departementon en la tuberkulozo-malsanulejo "Sultanov" en Nukus/ Karakalpakio (UZ) kaj surloke kunlaboranta kun NRO "Central Asian Free Exchange" (CAFE Nukus). Temas pri duonjara renovigo de 60 ĉambroj, lavejoj kaj necesejoj, centra provizo de varma akvo. La kuracistoj de la Sultanov- Tuberkulozo-Centro dankas al ĉiuj donacantoj (ekz-e pere de la AVE-konto ĉe UEA: avex-z (b-vu mencii "por Aral")

Ni tradukis ĝeneralan paĝon de la regiona germana branĉo de la Amikoj de la Tero (BUND). Tie vi ankaŭ trovos pli pri la riskoj de GMO (Genetike Modifitaj Organismoj) - kaj sub Mozaiko.

Filozofio de AVE:
Renato Corsetti skribis: " Manfred, mi samopinias, kun multo, kion vi diras. Sed estas vero ke ĉinujo komencas sekvi la usonan vojon: 'Mi konsumas, sekve mi estas'. ĉu celo de AVE kaj de la listo Verdverd kaj ĝenerale de ekologiistoj ne devus esti batali kontraŭ la fonto de la disvastigo de tiu nova sinteno? Do, " Kio estas la "fonto de la disvastigo.." ? La plej gravaj fontoj: 1-e La homo mem emas altiri al si ĉion eblan al bonfarto. Necesas bremsi tian egoisman emon kaj agadon. Pro tio oni "inventis" religiojn, leĝojn, socian framon moralon.
2-e "Kapitalo": konzernoj havas la saman emon, ĉar ili estas gvidataj de homoj; sed ilin ne bremsas la religio - do necesas fortaj framokondiĉoj de leĝoj.
Homoj klopodas plibonigi siajn vivkondiĉojn, sed konzernoj klopodas plibonigi la leĝojn - kaj pri moralo ili nur zorgas, kiam la publiko unue scias kion ili faras (dank' al Greenpeace/ VerdPaco k.a.), kaj due kiam la publiko vidas eblecojn bremsi ilin (dank' al taŭgaj leĝoj kaj nekoruptaj oficistoj).
Ni vidis la ekzemplon de Shell, post la agado de VerdPaco k.a. ili komencis zorgi pri "verda" folio, sed ne ŝanĝiĝis entute, kion ni povas vidi (aŭ ne vidi) kio okazas en Nigerio. La ekologiistoj klopodas vidigi kaj defendi la propran rajton de la naturo. Naturo ne estas donita al ni de Dio por forkonsumi, sed ni homoj estas parto de la naturo - sendepende ĉu ni kredas, ke Dio(j) kreis la naturo, ĉu la vivoprincipo de la naturo mem kvazaŭ estas Dio. AVE ne batalas kontraŭ tiuj fontoj de disvastigo, sed batalas por taŭgaj leĝoj sur fono de vivorajto de ĉiu vivantaĵo - akceptante la eternan "leĝon", ke iu manĝas la alian laŭ bezono kaj ebleco. Vi certe scias, ke animistoj (en Japanio, k.a.) kaj aliaj indiĝenoj senkulpigas antaŭ la manĝo, ke ili manĝas ion vivantan. Di- kredantoj preĝas kaj dankas al la Dio ke ĝi "donas" la manĝaĵon.
Je la fondiĝo, 1984, AVE akceptis kiel sia Verda Filozofio la frazon (D-ro Wolfgang Guenter): Realigo de pensado kaj agado laŭ la principo, ke la vivo kaj ne la homo devas esti la centra kaj pivota punkto de ĉiu evoluo sur tiu ĉi planedo.

> Mozaiko, Ekonomio kaj Naturo:
GMO: Industria agrikulturo ŝatas enkonduki novajn organismojn, kiuj estas modifitaj genetike. Ekz-e oni enkondukas genetikan informeron el bakterio (BT) por ke majzo iĝu rezistema kontraŭ insekto, aŭ alia por ke la majzo iĝu nesentema kontraŭ herbicido (sama firmao produktas la herbicidon kaj la majzo-semgrenojn) aŭ el fiŝo por ke fragoj ne detruiĝu pro frosto. Plej danĝera estas risko kiu ne tuj montriĝas; sed jam oni scias la jenajn:
- brazil-nuksa geno en soj-fabo kiu kaŭzas alergian ŝokon en sentema persono; kompreneble oni haltis tian produktadon.
- esplora nutrado de ratoj pere de GMO-aj terpomoj kaŭzis malbonajn ŝanĝojn en la reno kaj sango.
Oni ne povas preventi la interkruciĝon inter kolzo GMO-a kaj natura. Abelbredisto ne plu povos deklami la produktitan mielon GMO-libera. Ekonomia problemo ankaŭ gravas, ĉar temas pri patentoj. Bienistoj de jarmiloj kulturas semojn, de jaro al jaro. ĉar la GMO-plantoj staras sub patento-protekto; oni devas pagi licenc-kotizon aŭ aĉeti novan semaĵon ĉiujare. Tio signifas kvazaŭ re-sklavigon de la bienistoj nun sub la jugo de internaciaj konzernoj. Usono devigis la EU-Komisionon liberigi la merkaton kun GMO-produktoj. La sola defendilo estas, ke ĉiu produkto devas montri la enhavon de GMO, sed ne kiam porkoj aŭ bovoj estis nutritaj per GMO-majzo, ktp.. Do, iometa risko restas, eĉ se aĉetanto per lupeo rigardas la produkto-etikedon. Ni aliĝu al la protestantoj kaj elektu zorgeme kiam ni aĉetas nutraĵojn.

Klimato/ Resursoj
En Germanio okazas stafeto por protekti la klimaton, organizita de la Klimato-Alianco. Ĝi finos la 1a de Juni okaze de la Konferenco pri Renoveblaj Energioj en Bonn (DE). Indiĝenoj el la pluvarbaraj regionoj akompanas la stafeton. Ili protestas kontraŭ la ekspluatado de teroleo en ekologie malstabilaj zonoj, aparte en la pluvarbaroj. Do, ne nur temas pri la klimato post la bruligo de teroleo- kaj gaso, sed jam komence pri la detruoj okaze de la ekspluatado. Vi rememoras la fi-agadon de SHELL en Nigerio. Mi legis ke Yukos volas resanigi la detruojn (faritaj dum sovetiaj tempoj) en nord-okcidenta siberio kaj ke ili klopodos eviti poluadon de tero kaj akvo. Nuntempe Yukos estas atakita de la registaro, unu- flanke pro ne pagataj impostoj, aliflanke pri politikaj aspiroj de la "fondinto" Chodorkowski. La uzado de teroleo altiĝas pro la ekonomia kresko en ĉinio k.a. evoluantaj landoj. Kompreneble ili ankaŭ rajtas evoluiĝi.

Sed ni ĉiuj devas klopodi vivi kun elĉerpeblaj resursoj, kaj efektivigi la enerio-uzadon. Prefereble ni investu en renoveblaj energioj. Suno, akvoforto (sub ekologiaj framokondiĉoj), vento (kie eblas), biomaso; kaj aparte redukti la uzadon de resursoj. Aĉeti novan produkton povas esti bona, se ĝi bezonas malpli da energio kaj kondiĉe ke oni recikligas la uzitan materialon.

Migrantaj Birdoj / Sovaĝaj Bestoj en Irano:
Lasta tempe mi kune kun aliaj preskaŭ 20 geamikoj veturis al nordo de Irano, apud Sari, por rigardi kaj ĝui migrantajn birdojn. En Irano ni havas kelkajn gravajn lokojn al kiuj ĉiujare alflugas milionoj da migrantaj birdoj, nome Mijankale, Ferejdunkenar, Samanskale (?). Ni helpe de Ekotur kiu okupas pri aranĝado de rondvojaĝoj - precipe por konatiĝi kun medio diversflanke, kaj helpe de regionaj verdaj organizaĵoj vizitis Daŝt-e Naz kie oni prizorgas flavan iranan cervon kaj Mijankale marĉon. Fakte okaze de Internacia Tago de Marĉoj (2a de Feb-o) helpe de kelkaj regionaj verdaj organizaĵoj oni okazigis 'Birdajn Festojn' en naturparko de Mijankale kie estas la ununura ejo por rozaj flamengoj. Flanke interesa estas ke ili interesiĝis pri Esperanto kaj D-ino Karimi intencas organizos kurson por ili surloke. (laŭ Fatemeh Solat, Irano).

Naturprotekto en Kubo: Esperantistoj laboras por zorgi la plantojn, florojn, riverojn, arbarojn, kaj klopodas pri daŭrebla agmaniero. Se iu ŝatus subteni nin, la adreso: Inst. de Amistad con los Pueblos, P.K. 48 Bajamo 1, CU-85110 Granma, Cuba. Rafael Cabrera, tel-o 42-5503. , (laŭ Geidis E. Liens)

Sciencaj informoj pri araneoj kun belaj fotoj prezentas Ed Nieuwenhuys, dank' al Ronald Nobel ? en Esperanto:

Fotovoltaiko en Germanio:
6 La EEG, Leĝo favore al Renoveblaj Energioj, estis aktualigita. Ĝi donas ekonomian certecon al investantoj kaj firmaoj kiuj produktas kaj instalas tiajn ilojn. La ĉefa ideo estas la certigitaj prezoj por la produktita energio. Ekz-e por fotovoltaika kurento: 0,457 EUR / KWH kiel baza rekompenco kun adiciaj cendoj laŭ diversaj detaloj. Malpli da mono por kurento el vento kaj akvo. Tiel la industrio por daŭrebla energio instalaĵoj povas kreski. Ne temas pri subvenico, ĉar la konsumanto devas pagi la kromkostojn. Miksitan prezon ni jam havis dum la tempo de la energio-monopoloj - sed ne konsciis. ,

> Mozaiko, Homaj Rajtoj, Sociala Vivo:
Pri la rolo de la religioj: Yehuda Bauer, profesoro kiu nun laboras en Yad Vashem (Memorejo pri la Holokaŭsto) donis intervjuon en germana radio (Deutschlandfunk) pri la islama fundamentalismo. Li komparis ĝin kun Hitlera kaj Stalina politiko kaj diris, ke ili ĉiuj alstrebis la tutmondan regadon. La plej grava diferenco estas, ke la islamaj fundamentalistoj ne konas registaron, kaj ekzemple la organizaĵoj kiel El Qajda estas nur unu el ili, kiu regas en sia regiono; multaj similaj en siaj regionoj (Algerio,..) kaj ke ili ne konkurencas inter si, sed kune montriĝas kiel islama fundamentalismo. Li ankaŭ diris, ke ili prezentas mutaciitan islamon (*); tute ne eblas batali kontraŭ ili per armeo kaj polico. Necesas subteni la moder(n)ajn islamanojn, ĉar neniu alia ol ili povas eble atingi la mensojn de la fundamentalistoj kaj informi la normalajn homojn - por ke ili ne iĝu iliajn vasalojn. *) El la Islama Esperanto Centro, Amjad Butt, Muree (PK), mi ricevis similan respondon fine de 2000, kiam mi demandis pri la agado de la Talibanoj en Afghanio kiu entute kontraŭis la Homajn Rajtojn. Li diris ke ili agas laŭ antaŭ-islama filozofio, kiun anstataŭis la profeto Mohammed.
Paco-Muzeoj ne simple montras la historion. Ilia tasko estas doni fonajn informojn kaj instrui la vojon preventi similajn fi-agojn.
Samarkand (UZ): Ĝi uzas Esperanton, dank' al Anatoli Ionesov, kaj kolektas simbolojn kaj autografojn de eminentuloj pri paco.
Verdun (FR): Tie okazis plej grandaj bataloj dum antaŭaj militoj inter Germanio kaj Francio. En Marto 2004 tie okazis komuna Esperanto semajnfino kun francoj kaj germanoj.
Argentinio: La Tortura Centro iĝas muzeo pri la batalo kontraŭ la faŝista registaro de la generaloj en Argentinio. Ili mortigis multajn homojn. Dank' al la Manifestacioj de la Patrinoj la socio retrovis respekton kontraŭ la Homaj Rajtoj.
Berlino (DE), Juda Muzeo: Interesa arkitekturo de Daniel Libeskind substrekas la interplektaĵon de judoj en la eŭropa socio post la forpelo el Palestino fare de la romianoj. Ĝi montras la judan kulturon kaj kelkfojajn pogromojn en diversaj landoj; aparte tiun kun la celo de totala neniigo de judoj en Eŭropo fare de la germanoj dum la nazia epoketo. Ĝi montras kiom rapide kultura popolo povas ŝanĝiĝi en murdista. Almenaŭ ni lernis, ke necesas ekkoni interetnajn konfliktojn sufiĉe frue kaj trovi rimedojn por solvi ilin juste; kaj aparte, ke necesas cenzuro kiam rasistoj volas krei malamikecon. Demokratio devas esti forta kaj justa kaj toleremo bezonas limojn - difinitaj pere de la Homaj Rajtoj.
Berlino (DE), Muzeo pri la Forpelado de Homoj: Oni debatas ĉu Berlino estas taŭga loko. Dum la historio forpelado de homoj okazis ofte: ekz-e germanoj el nuna Pollando kaj ĉechio, kiel sekvo de la Dua Mondmilito. Nuntempe ekzemple temas: pri forpelado de la Dafur etno en suda Sudano fare de la araba etno de norda Sudano - ambaŭ islamaj, eble pro la resursoj akvo kaj fekunda grundo; indiĝenoj en ambaŭ Amerikoj - pro enmigrado (ekonomio, bezono de plia viv-spaco) en la vivregionon de indiĝenoj; kunvivo ne facile eblis pro tro granda diferenco inter iliaj vivmanieroj. Ni aldonu ĉeĉenion kaj Tibeton - tie ne temas pri forpelado, sed pri subpremo de alia etno sekve de najbara koloniismo. ĉu iam UNo sukcesos redukti ankaŭ tiajn konfliktojn ?

En Israelo oni komencis forlasi la malbonan spiralon de perforto - kaj nun celas al paca kunvivado kun Palestino. Sed ĝis nun la detruado de domoj en Palestinio kaj la reciproka mortpafado daŭras. La plano liberigi Gaza-Strion kaj likvidi ĉiujn (ne nur multajn) neleĝajn setlejojn povus gvidi al paco. Sed ĝis nun regas malpaco.

Proksiman Orienton kaj Irakon subteni por trovi pacon kaj stabilecon, postulas finna verduloj Pekka Haavisto (UNEP= UN Medio-Fonduso). La ĉefa kondiĉo estas neŭtrala gvidado sub la UN-oj.

Norda Koreio kunlaboras kun la mondo. Vizitoj de familianoj kaj instalo de lego-salono de la Goethe-Instituto. Interparolo kun najbaraj registaroj. Aprilo 2004: Post vizito de la Ŝtatestro Kim en Pekino okazis terura akcidento kun trajno-vagonoj kun fekundenzo amonionitrato kiuj eks- plodis proksime de Dandong. ĉi-rilate la registaro akceptis helpon el eksterlando; eĉ el Usono.

Seksperforto kaj prostituo:
Dank' al la Verduloj prostituinoj nun havas oficialan statuson en Germanio. Tio signifas, ke ili rajtas iĝi membro de sindikato por servoj, pagi impostojn (kiel ili jam antaŭe devus), havas la rajton okupiĝi pri sia laboro/profesio, kaj normalan aliron al la 7 sano-sistemo.
Antaŭe ili laboris kvazaŭ sen-leĝa. Do, ili ne havis rajton labori tiel, sed tamen la ŝtato sendis kuracistojn por eviti infektojn, kaj ili devas pagi impostojn. Kaj multaj laboras kaŝite, ĉar ili estis "importitaj" el malriĉaj landoj, kaj kvazaŭ apartenis al iu sklavo- posedanto. ĉar ili "pekis" kontraŭ pluraj leĝoj - ili fakte ne povis turni sin al la polico. Virinoj kiuj laŭ-leĝe loĝas en Germanio ne devas okupiĝi pri prostitucio. ĉiu senlaborulo ricevas sufiĉe da mono por subteni la vivon. "Ĝuantaj viroj je kostoj de plorantaj virinoj" (citaĵo el japana letero) estas fiaj; viroj devus esti pli sentemaj kaj kompreni, ke ofte la virinoj ne libervole sekse servas por ili. Simile temas pri amasa seksperforto en militoj - aŭ seksa humiligo (kion praktikas ne nur Usono). Finfine la civila kaj la milita fiuzoj montras, ke interseksa edukado de viroj estas malbona; ĝi estas socia problemo kaj la virinoj - ankaŭ la netrafitaj - devus publike diskuti tiun temon. Se adicie venas la problemo de drogoj - denove afero de duobla moralo - tiam por virinoj komencas vico de problemoj, kaj ekz-e drogo- uzantaj viroj uzadas siajn koleginojn por alporti monon. Ni Verduloj volas abolicii la leĝojn kiuj krimigas la drogouzantojn. Ni volas ke malgravaj drogoj estu liberaj - sed devige vendataj sub kvalito- kontrolo. Sed la merkato de t.n. "malmolaj" drogoj estu sub severa kontrolo kaj al la klientoj devus helpi socilaboristoj kaj kuracistoj, por ke la ciklo de krimaj agoj haltas. Ne eblas finfine haltigi uzadon de drogoj (de kafo, sukero, alkoholo, laboro, komputilo, haŝiŝo, ....). Sed necesas edukado al libera kaj forta persono, individuo kiu scias kiel vivi, konas siajn rajtojn, respektas tiujn de aliaj kaj akceptas siajn devojn sociajn.

Ĝendra demokratio: angle "Gender Democracy" - t.s. efika egaleco de bonŝancoj inter la viroj kaj virinoj. La neologismo "ĝendro" temas pri la sociaj roloj de viroj kaj virinoj.

Demokratio kaj Sociala Vivo en Kamerunio
La celo de mia hodiaŭa letero kondukas nin malkovri pri demokratio kaj la sociala vivo en Kamerunio. 1960 Se mi retrorigardas en la pasintecon, Kamerunio akiris sendependecon la 1-an de januaro 1960, la koloniismaj jaroj estis ege kruelaj; pro koloniismaj interesoj, la lando estis apartigita en du respublikoj: la franclingva kaj la anglalingva. 1972 Feliĉe la lando sukcesis unuiĝi en unusolan respublikon; homoj ekde tiam povis konkorde ekvivi, unu kun alia senkonsidere diversecojn ĉiuspecajn (lingvaj, tribaj kaj religiaj). ĉio ĉi daŭris ĝis 1990 Apero de la demokratio en nia lando; komence de februaro samjare okazis en "Bamenda" (provinca ĉefurbo), la unua granda manifestacio postulanta multipartismon; la polico tiam fidela al la registaro, dispelas muskolforte la manifestacion; sed bedaŭrinde, malĝoja estis la bilanco: "6 mortigintoj", la unuaj martiroj de la demokratio. Tiel sekvis tagon post tago, semajnon post semajno, monaton post monato, grandskalaj manifestacioj tra la tuta lando; malfeliĉe, anstataŭ sidiĝi ĉe la sama tablo kaj pridiskuti la aferon, la malnova reĝimo male sin organizis plu ; armiloj ĉiuspecaj estis distribuitaj al registaraj fideluloj por batali la opoziciantoj; tiel startigante sian subpreman mortigmaŝinon. Dume, la opozicio siaflanke devis ankaŭ pluorganiziĝi; fondiĝis kelkaj "172 politikaj partioj". Kial? Por kion fari ? Pro kio ? Simple surbaze de triboj, de etnoj. Bedaŭrinde kelkfoje okazis interetniaj kaj intertribaj bataladoj, pro politika aparteno; kaj tiel iras la afero demokatia en multaj landoj Afrikaj. 1991 estis katastrofa jaro por la nova demokratio kiu volis sin instali; okazis ĉiutaga pafado, mortigado; multaj homoj arbitre estis arestitaj kaj senkulpe enkarcerigitaj pro siaj konvinkoj politikaj, pro siaj opinioj; multaj aliaj personoj malaperis, dume aliaj ĝis nun estas en karcero pro la samaj kialoj. En la sama jaro okazadis tumultoj. En "Yaounde Universitato" ankaŭ studentoj partoprenis la politikan ludon, parte ili postulis pli bonajn kondiĉojn. Militistoj kaj policanoj eniris en la universitaton: okazis pafadoj, senkulpaj arestadoj, senhomaj torturoj; multaj studentoj tiel bedaŭrinde malaperis, dume kelkaj bonŝance sukcesis fuĝi eksterlanden. Sed por silentigi la familiojn de la malaperintoj kaj de la mortigintoj, registaro diskrete disdonis gravajn monsumojn po 3.000 USD al ĉiu familio por celebri la funebrajn ceremoniojn. Mi mem tiutempe apartenis al "Demokratio Liberala" NRO pri homaj rajtoj; plurfoje mi estis arestita kaj liberigita, mi perdis ĉiujn miajn posedaĵojn; polico vizitis/-as min; cetere ĝis nun oftas surpriza traserĉado en mia hejmo. 1992 okazis unuaj pluristaj balotadoj (prezidenta,parlamenta kaj komunuma); masivaj fraŭdoj, remburado de urnoj, koruptado de opoziciantoj; dume la plimulto el la loĝantoj ne ricevis balot- kartojn; do ne povis plenumi la civitanan devon. 1997 La samaj ĉi-supre menciitaj fifaroj okazis en por la duaj, kaj ĉijare (2001?) la 30-an de junio por la triaj pluristaj balotadoj; kiel kutime la ĉiama registara partio sin proklamis "fina venkinto"; bedaŭrinde ne ekzistas "sendependa balotokomisiono". Kamerunio kun siaj 14 milionoj da enloĝantoj, kun 236 triboj kaj etnioj devas pluvivi en konkordo; "sed longe daŭros ankoraŭ mallumaj tagoj, tamen mi forte kredas ke ne eterne ili daŭros; espereble venos iam tempo, kiam la homoj ĉesos esti lupoj unu kontraŭ alia". Elkore Auguste Patrice Tonga, Douala, CM (Li mortis 2002 ĉefe pro manko da mono - li raportis pri agrikulturo kaj ekologio, vidu en Aveno #26)

> El la NRO
2003-11-03 CARTAGENA (CO), APC (Alternativa kaj Progresema Komunikado) elektis 3 premiitojn por la Betinho Premio (po 2.500 USD) kaj 2 honorajn. ĉifoje nur por NRO el Sudameriko: 8 ICT, Informa kaj Komunika Teknologio kiel ilo por daŭrebla evoluo en la bazeno Cotahuasi (PE). Indiĝena Informada Reto, (MX). Tiflolibros, unua elektronika librejo por vid-handikapitoj en Argentinio. Cyberela Reto, Digitala inkludo de inoj (BR). Reto de Junaj Civitanoj (BR). Honorajn premiojn ricevis 2 ret-grupoj el Brazilo: Cyberela Network - Elektronika Reto de Virinoj. Reto de Junaj Civitanoj. Pli da informo je:

Monda Solidareco. Bulteno de la Monda Fonduso de Solidareco Kontraŭ la Malsato. Praktikaj aktivecoj en Afriko kaj (en #79) pri la Kongreso de la Popoloj. Sub ankaŭ en Esperanto.

"Ni Haltu la Fumadon kaj Gajnos" Mi ne havas ideon pri la kvanto da fumantaj esperantistoj ekzistantaj. Mi informas pri la ĉisuba tutmonda konkurso. Ekzistas unu sola internacia premio, sed ankaŭ ĉiu lando havas diversajn premiojn, do, tiuj eblaj interesuloj, bv-u serĉi en sia propra lando. ĉu ne estus bonega novaĵo ke fumanta esperantisto gajnu tiun internacian premion? kaj pli bone, gajnu sanon. "Haltu ĝin kaj gajnu!" estas Internacia Konkurso por plenkreskuloj faronta ĉiun duan jaron; la sekva limdato estas Majo 2006. ĉi tiu saneca konkurso faras ke personoj el ĉiuj partoj el la mondo konkuras klopodante abstini fumi aŭ manĝi tabakajn produktojn dum 4 semajnoj apogita de la Monda Organizo pri Sano. (Sandra Burgues, UY)

2004-08-09/23, "ecotopia" estas ekologiemula tendaro ĉiujara, alterne en orienta kaj okcidenta Eŭropo, organizata far EYFA (eu.. youth for- est action, junula forsto-agado). ĉi jare ĝi okazos je ŝtat-arbar- tereno "slot loevesteijn"(pr: luvestejn) (NL) Esperanto informoj en pluraj lingvoj - (nl,de,en - aliaj dezirataj). La kotizoj estas kalkulataj laŭ "eco's", t.e. varias laŭ loĝlando. Por anoj de riĉaj landoj antauvideble estos 5 EUR inkluzive de manĝaĵo kaj kunlaboro ĉ. 500 homoj kun pliaj datoj (Ronaldo Nobel)

Esti ĉielarko - raporto el Utopio. ĉielarko- Renkontiĝoj ("rainbowgatherings") estas konkrete vivata utopio:

>> Novaĵoj el la Verdaj Partioj
Tutmondaj ret-ligoj: okaze de la Mond- Konferenco 2001. Pli aktuala: kun ligo al la TTTejo de AVE: Tutmonda ĉarto de la Verdaj Partioj (eo). AVE-anoj bonvolu aliĝi al la verda partio de via lando. Catherine Grèze partoprenis la Tutmondan socialan forumon en Mumbaj (IN). Grava temo estis, kiamaniere eblas kunlaboro inter Verdaj Partioj kaj NRO- oj.

> Afriko: 15 Verdaj Partioj troviĝas sur
> Ameriko: La Federacio
Brazilo: La Verda partioprotestis kontraŭ la politiko de la nova prezidento, Lula. Ili subtenis lian elekton laŭ programo "daŭrigebla Brazilo"; sed nun Lula ne plu interesiĝas pri ekologiaj temoj, ekz-e la eko-sistemo Pantanal estas endanĝerigata pro "evoluaj kaj ekspluaj celoj". Krom tio la nuklea industrio prosperas; la problemoj videblos nur post unu generacio. La Laborista Partio pli similas al sovetia komunisma partio; do, kunlaboro apenaŭ eblos.
Kanado: La V.P. aktivas kaj partoprenas en parlamentaj balotoj. ?
Kolumbio: Ingrid Betancourt estis kidnapita en 23a Feburaro 2002 de FARC, kiu serĉas dialogon kun la registaro; tion ankaŭ volas UN.
Usono: V.P. kontraŭis la invadon en Irako kaj postulas Homajn Rajtojn kaj garantiitan politikan partoprenon por virinoj en Irako.

> Azio/ Aŭstralio / Ozeanio:
> Aŭstralio: V.P. kontraŭis la partoprenon en Irako; kaj same la planon por "Guantanamo Golfo" - kie homoj sub suspekto de terorismo estos tenitaj sub ne-leĝa statuso.
En Indonezio ĝis nun Verda Partio ne ekzistas, sed ekologiaj NRO-oj. Per Gahrton kaj Kaia Braid vizitis la landon kiel baloto-kontrolistoj.
Japanio: pre-partio
Nov-Zelando: Dum Aprilo 2004 du MP-oj, kaj Nandor Tanczos, vizitis Eŭropon
Suda Koreio:

> Eŭropo/ Mediteraneo:
2003-11-07/09 Luksemburgo, EFVP Konsilio diskutis la "Manifeston" okaze de la EP-Balotokampanjo kaj preparis la fondiĝon de la Eŭropa Verda Partio en Romo. kun ligo al AVE
2003-12-05/07 Vieno (AT), Internacia renkontiĝo de verdaj komunumaj konsilistoj.
2004-02-20/22 okazis la Fondiĝo-Kongreso de la Eŭropa Verda Partio - kiel tegmenta partio - t.s. ke la naciaj aŭ regionaj partioj plie ekzistos. 32 Verdaj Partioj fondis la Eŭropan Verdan Partion. El ili 15 sidas en la naciaj parlamentoj (entute 168 sidoj), 9 estas 4 verdaj ministroj, Endulis Emsis estas ĉefministro de Latvio. 13 sidas en la EP kaj Michaele Schreyer estas EU-Komisarino de la Verduloj.

En Junio 2004 okazos la baloto por la Eŭropa Parlamento kune kun la aliĝantaj ŝtatoj, kaj kompreneble ni verduloj bezonas parlamentanojn el ĉiuj EU-Ŝtatoj por havi sufiĉe da reprezentanoj el ĉiuj landoj kaj regionoj. Bonvolu subteni en via lando la Verdan Partion. ĉi tie mi menicas nur kelkajn. Se vi bezonas informon pri la kandidatoj de via lando, bonvolu viziti la TTT-ejon de la Eŭropa Verda Partio:
Albanio: Verda Partio "Te Gelberte Shiqparti" fondiĝis en 2001 kaj estis akceptita de la EFVP dum la konsilio en Luksemburgo. Davida Pertena prezentis ĝin. Ili protestis kontraŭ donacita sendaĵo de GMO majzo el Usono. Aŭstrio: Pli altan procentaĵon 8,0 kaj 6,7 gajnis V.P. en Salzburg kaj Karinthio.
Belgio: Francois Sossios organizas grupon da esperantistoj ene de Ecolo kaj li serĉas kontakton kun la Groenen.
Bulgario: Sukcesa V.P., pluraj urbestroj kaj 34 lokaj konsilistoj.
Finnlando: Pannu Laturi produktis la EP-Balotoafiŝon kun slogano en Esperanto, dank' al W. Klag.
Francio: Pli alta nombro da komunumaj konsilistoj, 175 post 75 ! Kolektis monon por finfine aĉeti propran domon, kiel bazo de sendependeco. AVE donacis brikon. C. GrŠze
Grekio: Ne partoprenos la naciajn balotojn sed por la EP
Hispanio/ Katalunio: sukcesaj Verduloj kun Socialistoj faras koalicion; ankaŭ por la EP-Baloto. Hispanio ne estu la enirpordo por GMO en EU.
Hungario: Alianco por Verdaj Demokratoj partoprenos la EP baloton
Italio: Monica Frassoni subtenis la amendon de Dell'Alba pri la uzado de Esperanto ene de la EP.
2003-11-23 Kiprio, Manifesto por nutraĵa sekureco; kontraŭ GMO, por ekologia agrikulturo. . Grekoj kontraŭis la komunan eniron de turkaj kaj grekaj partoj en la EU. Sekve, la turkoj devas atendi iomete.
Kroatio: Batali dise - gvidis al malbonaj baloto-rezultoj. Oni planas fondi almenaŭ verdan tegmentan organizaĵon.
Latvio: Gratulon ! Verda Partio estas en registara koalicio; pro la resigno de la ĉefministro tiun postenon ricevis Endulis Emsis. Li estas la unua ĉefministro de iu ajn Verda Partio. En la Eŭropa Balotado ili koalicias kun la Kamparana Unio.
Malto: Arnold Cassola, parolisto de la Eŭropa Verda Partio kaj Esperanto-simpatianto kandidatiĝas por la EP.
Pollando: En 2003 fondiĝis Verda Partio. Gabriele Szuba, EFVP- komitatano Partioj. Adr-o: Ul. Dobra 19/49, PL 00-384 Varsovio; www.zieloni.org.pl, nun zieloni2004
Portugalio: Forsto-bruloj estas naturaj, sed maltaŭga plantado - monokulturo de eŭkalipto - altigas la riskon. Os Verdes varbas por pli ekologia forstokulturo. Victor Cavaco
Rumanio: La Verda Partio, Verzii, klopodas sekurigi samtempe la kvaliton de la Nigra Maro kaj de la limoj.
Serbio: Borisa Antonijevic parte sukcesis arigi la diversajn verdajn partiojn. Por manko da mono ili ne povos partopreni la EP-Baloton; sed ili kandidatiĝos je komunumaj balotoj.
Slovenio: Nova Junulara Partio "Stranka Mladich Slovenije" ankaŭ aliĝis al la EFVP
Svisio: Pli alta procentaĵo en nacia baloto, 7.4%.
Turkio: Reorganizis kaj kampanjas kontraŭ la or-minado pere de cianido, nuklea politiko, kaj granda hidroelektrika centralo - en Rize pro aparta speco da fiŝo (La konstruado devus konsideri la ekologion). La 2a Verda Dialogo inter la partio kaj NRO-oj okazis. Ili eldonas "3 Ekologioj", pri la naturo, pensado akj politiko.
Fi-Laste: La militara registaro de Birma/Myanmar akceptas ke ĉinio grandskale forhakas la praarbaron en la regiono Kachin. Sekvos rilataj katastrofoj. ĉinio lernis nur sur sia propra teritorio
Rim-o: Aveno 28 entenas ankaŭ artikolojn de #27, disdonita nur dum kongresoj en 2003 kaj en nia TTT-ejo.
Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)
UEA-konto: avex-z
Libervola jara kotizo: 5 EUR
Manfred Westermayer, Kandelstr. 62
DE-79194 GUNDELFINGEN
ret-adreso de AVE
retejo de AVE

aktuala versio 2010-08-05 - (adaptita al html: 2013)

AVE - la ligo inter Verduloj kaj Esperantistoj
Ni pensas tutmonde - Ni agas surloke kaj regione.

  • Al la enirejo de AVENO-j
  • Returne
  •  Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)