Komuna Manifesto de la Eŭropa Verda Partio (2003)

Eŭropo povas agadi pli bone - Vi decidas !

La Verduloj montras
alternativan politikon en Eŭropo.


La rezulto de la Eŭropo-Balotoj, kiuj okazos en la plivastiĝanta Eŭropa Unio de 25 ŝtatoj, determinos nian komunan estontecon. Verduloj estis unu el la plej konvinkitaj favoruloj de justa plivastiĝo. La reunuiĝo de Eŭropo post la falo de la Berlina Muro estis kaj estos unu el la ĉefaj devoj de la Unio. Verduloj en Eŭropo jam ludas gravan rolon en la konstruado de pli tolerema, sociala, ekologia kaj demokrata Eŭropo. Forta verda kunaktivado en la EU estas la plej bona garantio por la sindevigo de Eŭropo al pli bona regado de la tutmondiĝo.

Ekonomiaj kaj komercaj reguloj starigendas por servi al naturmediaj kaj socialaj temoj. Ni Verduloj volas ke EU kaj la tuta Eŭropo faru elstaran politikon favore al paco, solidareco, respekto al diverseco kaj egaleco en nia pli kaj pli fragila kaj dividita mondo, kiu bezonas konkretajn proponojn por daŭrebla kaj justa estonteco.

Verduloj laboras favore al sendependa kaj kohera eŭropa ekstera politiko, kiu baziĝas sur demokrataj kaj ekologiaj valoroj. Ni volas ke Eŭropo alprenas siajn naturmediajn responsecojn kaj tial enkondukas radikalan ŝoviĝon en la energia kaj transporta politiko. Nuklea energio devas esti elfazigata kaj anstataŭigata per pli pura kaj sekura alternativa energio. La estonteco apartenas al suno, vento, biomaso, hidraj kaj aliaj renovigeblaj energiofontoj.

La EU kiun ni volas, estas malferma kaj toler- ema kaj forte protektas la kulturan kaj naturan diversecon. Nia Eŭropo estas sindeviga al altaj socialaj kaj ekologiaj normoj sur regiona, eŭropa kaj internacia nivelo, preferindaj al pure komercaj interesoj. En nia Verda Eŭropo, la leĝoj kaj la rajtoj de lokaj popoloj kaj individuoj estu taksataj pli gravaj ol militara forto kaj ekonomia dominado. Verduloj ĉiam montras alternativojn kaj kun via subteno okaze de la balotado al la Eŭropa Parlamento nia influo povas esti eĉ pli decidopova.

La nova konstitucia traktato devigas la EU iĝi pli alkalkulebla, transparenta kaj demokrata, kaj devas alproksimiĝi ĝin al siaj civitanoj. Ni estas konvinkitaj ke la Konstitucia Asembleo, kiu ellaboris la proponon por la nova Eŭropa Kon- stitucio, iris en la ĝustan direkton. Ĝi verkis historian dokumenton. Ni devas superi la koŝmaron de Nico, kie fi-negocoj malantaŭ la kulisoj decidis pri la enhavo de la Konstitucio. Ni preferas ratifon de la Eŭropa Konstitucio pere de referendumo.

Por avanci la celon verdigi Eŭropon ni ne hezitos uzi la eblecojn, kiujn ofertas la klaŭzo en la konstitucio, kiu devigas la Eŭropan Komisionon proponi Eŭropan Leĝon kiam unu miliono da civitanoj ĝin postulas. Civitana partoprenigo kaj partoprena demokratio por la civila socio kaj Ne-Registaraj Organizoj apartenas al niaj prioritatoj. Ni volas socialan Union surbaze de la bazaj principoj de egaleco kaj solidareco, kaj Eŭropan Union kiu klopodas atingi daŭrigeblan ekologian evoluon por la tuta kontinento.

Laŭ nia Verda Vizio la Eŭropa Unio devas konformi al la paco-koncepto kaj simboliĝi ĝin. La EU devas garantii la pacon kaj devus esti unuaranga paco-aganto en la nestabila internacia situacio.

La Celoj de la Verduloj estas:

1. Sekurigi la Naturan Medion

Ni Verduloj havas du prioritatojn pri la natura medio. La unua estas Sekura, Saniga kaj Bongusta Nutraĵo por ĉiuj. Por atingi tion ni serĉados kaj subtenados radikalan reformon de la Komuna Agrikultura Politiko (KAP, en:CAP) kun forta reorientiĝo al organika agrikulturo, regionaj nutraĵo-produktoj kaj kampara evoluo. Krome, tio estas la rekta vojo por konservi la diversajn pejzaĝojn de Eŭropo kaj protekti la biodiversecon de ĝia flaŭro kaj faŭno.
Ni devas certigi ke la konsumanto havas la Unuan rangon; kaj por certigi sekuran nutraĵon por ĉiuj, necesas ke ĉiuj Bestaj Rajtoj devas esti sekurigataj. Tio inkluzivas kaj ilian tenadon kaj kiamaniere ili estas transportataj. Ni devas ankaŭ certigi ke la konsumanto ricevas adekvatan protekton per la devige ĝusta etikedigo de nutraĵoj, kiu garantias postspuri la enhavajn materialojn. Kompreneble, la Verduloj ĉiam favoras la principon de antaŭzorgo kaj tial rifuzas Genetike Modifitajn Organismojn (GMO) en la nutraĵo. Ni volas bridi la povon de la kemia industrio kaj respondecigi ĝin por la sekureco de ĝiaj produktoj kaj procezoj.

La dua Verda prioritato estas Ŝanĝiĝo en la Energio-Politiko. Tio signifas, ke ni devas labori konstante por ke niaj registaroj konkordas kun la Kyoto-Protokolo, kiel unua paŝo, por redukti la emision da CO2 (karbondioksido). La EU estas gvidanto en la batalo kontraŭ la klimata ŝanĝiĝo - ĉefe dank' al Verda premo *1). Tiu ĉi pozicio devas esti fortigata. Ni postulas la efikigon de la Kyoto-Protokolo pere de establota Eŭropa Klimato-Sekureco Pakto. La Unio devas plenumi siajn mem- devigojn kaj samtempe konvinki hezitantajn ŝtatojn ratifi ĝin. Nia transport-sistemo reformendas por altigi la efikecon kaj redukti la poluadon. Tio estas antaŭ-kondiĉo por klimata stabileco kaj necesa por preventi pliiĝantajn varmegajn somerojn, ekstremajn inundojn kaj iliajn drame gravajn konsekvencojn. Ni volas pli bonan vivokvaliton por ĉiuj. Por kuraĝigi ke ĉi-tio povas okazi ŝanĝo en la impostado estas esenca: ni devas malpliigi la imposton sur la laboro kaj enkonduki ekologiajn impostojn sur la poluado *2).

2. Verdigi la Socialan Dimension

La ĉefaj celoj por kiuj ni Verduloj klopodos estas Fortaj Komunumoj kaj Vivindaj Urboj; inkluzive de Sociala kaj Ekonomia Sekureco por ĉiuj eŭropaj civitanoj kaj la konstruon de EU Regiona kaj Struktura Helpo por vivigi Solidarecon tra tuta Eŭropo. Imposta dumpingo fare de membro-ŝtatoj haltigendas. La konkuro-politiko de la Unio bezonas amendon por inkluzivi socialajn kaj ekologiajn parametrojn.
Unu el la fokusoj de Verda Politiko celas al socia inkludo kaj efikaj bazaj publikaj servoj por ĉiuj. Verda sociala kaj dunga politikoj inkluzivas aktivajn klopodojn por la stimulo de la interesoj de la virinoj. Ĝendra ĉef-tendenco estas parto de ĉiuj niaj politikoj *3). Tre gravas ebligi bonan balancon inter laboro kaj familio, aparte pere de pagebla infano-vartado.
Verduloj kredas, ke handikapuloj rajtas vivi normalan vivon. Necesas malkonstrui barojn en laborlokoj kaj en la publika spaco.
Niaj celoj: ni estas favoraj al inkluziva sano-prizorgo, aliro al servoj por gaso, akvo kaj elektro; justaj pensioj por maljunaj civitanoj; la rajto al bona edukado; certigita laborloko; komuna disdivido de labortempo - komunaj laborlokoj; certigi sanon kaj sekurecon je la laborlokoj; akcepteblaj minimalaj salajroj; insisti al justaj laborkondiĉoj - adekvataj laborlokoj; fortigi solidan bonfarto-sistemon kaj evolui la tradician bonfarto-sistemon, inkluzive solidareco kaj reguligita merkato-ekonomio. Ni kontraŭas la neo-liberalan tendencon lasi ĉion al la merkato. Ni Verduloj ankaŭ laboras certigi ke la Regiona kaj Struktura Fonduso garantias la Socialan Inkludon.

3. Evoluanta Demokratio

Demokration evoluigi postulas Povigi Civitanojn forte. Tio signifas, ke la unuarangan rolon de nia Verda Revo ludas plena protekto de Civitanaj Rajtoj, Homaj Rajtoj, Inaj Rajtoj kaj Minoritataj Rajtoj. Minoritatoj estu integrataj kaj iliaj diverseco kaj kulturaj rajtoj estu respektendaj *4).
Ni Verduloj laboros por pli da Partoprena Demokratio, Civila Socio kaj Ne-Registaraj Organizoj. Rilate eŭropan kunlaboron pri justico kaj polico ni Verduloj postulas pli da garantioj por la Civilaj Rajtoj. Ni ĉian eblan paŝon faros por certigi la plenan efektivigon de la ĉarto de Fundamentaj Rajtoj. Aliĝontaj ŝtatoj devas plene respekti ke stabilaj politikaj instancoj necesas, kiuj certigas demokration, justecon kaj homajn rajtojn.
En nia revo de tolerema kaj malferma Eŭropo ne estas loko por la maltoleremo de dekstregaj fortoj kaj maldemokrataj naciismaj aŭ perforte religiaj movadoj. ĉiuj civitanoj - sendepende de sekso, koloro, handikapiĝo, seksa orientiĝo, religio, lingvo, deveno au kulturo - devas havi la samajn civilajn kaj politikajn rajtojn. Ne-civitanoj de la EU, kiuj leĝe vivas en la Unio rajtus iĝi civitanoj post ne pli ol 5 jaroj. Delonge loĝantaj enmigrintoj sen leĝa statuso devas havi ŝancon leĝigi sian situacion.

La EU havas gravan taskon preventi kaj kontraŭi transliman krimon. Tamen, plifortiĝanta justica kaj polica kunlaboro ne devus esti je la kostoj de la civilaj rajtoj. La enkonduko de eŭropa arestmandato ĉirkaŭis la protekto- barilojn en la ekstradicio-proceduroj. La Verduloj postulas garantiojn de justaj procesoj.

Sume: Por ni Verduloj, Demokratiigi Eŭropon signifas pli da solidareco inter la homoj; pli da travidebleco; pli da respondeco kaj kontrolon demokratan de la Eŭropa Parlamento. Ĝi signifas pli da subsidiareco kun malcentraj povoj donataj al regionoj kaj urboj; pli da partoprena demokratio - inkluzive de referendumoj. Fine, justa kaj egala aliro al kaj por la amaskomunikiloj estas kerna parto de nia demokrata sistemo.

4. Fortigi la Paco-Politikon

La Verduloj kredas ke Eŭropo devus entrepreni konflikt-preventadon, ne lanĉi preventajn batojn. La Verduloj en Eŭropo favoras plurflankismon kaj malarmadon.
Ni kontraŭas armilojn, kiuj mortigas hom-amasojn (AMA, amaso-mortigaj armiloj) kaj volas liberigi nian kontinenton de ilia minaco. Ni laboras por malhelpi plian produktadon kaj distribuon de AMA-oj. Armilo-eksporto ligendas al forta skrutinio. La Verduloj volas haltigi la neleĝan eksporton de malgrandaj armiloj kaj entute malpermesi la produktadon kaj uzon de kaŝ-eksplodiloj (minoj).

Ni kredas forte, ke Eŭropo ĉiam agu en paca spirito. La Verduloj aparte opinias ke la ekzisto de neŭtralaj ŝtatoj ene de EU devus esti alte aprezita de la Unio mem.
La Verduloj helpos konstrui Eŭropon kiu havas internacian solidarecon kaj kooperadon kiel siaj prioritatoj. Tial Verduloj laboras favore al aŭtonoma kaj kohera ekstera politiko de Eŭropo kiu aktive defendas homajn rajtojn kaj demokratajn, socialajn kaj ekologiajn valorojn. Ni Verduloj kuraĝigos la kreon de Eŭropa Paco-Korpuso kiu devus okupiĝi por konflikto- preventado. Tio signifas, doni solidan subtenon al evoluiĝantaj ŝtatoj por atingi pli bonan ekonomian balancon inter la ŝtatoj de la mondo.

La prioritatoj al kiuj ni Verduloj insistas estas la jenaj: la paco-politiko devus centriĝi je mediacio, diplomatio kaj frua konflikt-resolucio, kultura aprezo, justa komerco kaj justa reguligo de energiaj resursoj. Krom tio necesas post- konflikta rekonstruado *5).

Finfine kiel Verduloj ni kredas, ke la UN estas la plej taŭga institucio por okupiĝi pri tutmondaj minacoj. Kvankam ni instigas al kunligita Eŭropa Politiko, tamen ni daŭre opinias, ke la internaciaj agoj de la EU devus esti regataj de la Unuiĝintaj Nacioj.

5. Antaŭenpuŝi Herbo-Radikan Tutmondiĝon

Por ni Verduloj la EU devas ludi gravan rolon en la reformado kaj reguligo de la aktuale nejusta sistemo de tutmondiĝo. Eŭropa Unio gravas en internaciaj korporacioj (Tutmonda Banko, Internacia Mon-Fonduso, ktp.) por prizorgi la ŝanĝon. Eŭropo devas esti ĉe la frontlinio en la batalo al reformo de la nuna sistemo. Iu Tobin-tipa imposto enkondukendas. Ni Verduloj insistas, ke ekologiaj kaj socialaj kriterioj konsiderendas en komercaj temoj. Tiucele ni devas re-reguli la tutmondan ekonomion por fari ĝin pli daŭrebla - bezonatas pli da demokrata kontrolo de la ekonomio.
Rilate tutmondan komercon ni Verduloj kredas ke korporacia respondeco necesas - kun fortaj kaj devigaj reguloj por korporacioj. Rilate transnacian regadon, Eŭropo ludu fortan rolon en la Nord-al-Suda helpo kaj evolua kunlaboro. La reguloj de libera komerco devas enteni la neceson protekti la kvaliton de nutraĵoj kaj la vivkondiĉojn kaj la enspezojn de la malgrandaj farmistoj. Ni Verduloj kredas ke devus esti pli da konsidero de kaj pli da partopreno fare de regionaj kaj lokaj ekonomioj. Ni ankaŭ laboros por gardi kulturan diversecon, ekz-e permesi subtenojn por la publikaj radio-stacioj aŭ la film-industrio.

6. Verdaj Sukcesoj

Dum la lastaj 20 jaroj la Verduloj en la Eŭropa Parlamento helpis al signifa politika kaj kultura ŝoviĝo. Antaŭ la sekvaj Eŭropaj Balotoj la membroj de la Eŭropa Federacio de Verdaj Partioj decidis fondi Eŭropan Verdan Partion kun fortaj komunaj celoj.
Ni volas verdigi Eŭropon.
Vi havas la povon decidi !

Eŭropaj Verduloj (en)

-----------------------

Rimarkoj de AVE: Terminologie: Tutmondiĝo (ankaŭ globaliĝo). Susteneblo: ke decidoj okazu plejeble malsupre. Ĝendra: vidu sube.
Komentoj:
*1) La Verda Movado inkluzive de la NRO.
*2) Kaj la foruzo de resursoj.
*3) Ĝendra ĉef-tendenco (en: gender main- streaming); sociala tendenco, ke la pozicio ne rilatas al la biologia sekso.
*4) Pri la lingvoj; sama rajto signifas sur la regiona nivelo ekz-e financi la klerigadon de regionaj lingvoj en la lernejoj. Baza kurso de la neutrala lingvo Esperanto antaŭ la instruado de fremdaj lingvoj ebligas lerni ilin pli efike.
*5) Post-milita rekonstruado; ekz-e en ĉeĉenio.

Tradukis en Esperanton: Manfred Westermayer (DE), Ginette Martin (3,5 FR), Daithi O'Healaithe (3 IR);
lingve kontribuis Maire Mullarney (IR) kaj Detlev Blanke (DE).

 
  • Reen al la Dokumento-Indekso

     Asocio de Verduloj Esperantistaj
    AVE, Kandelstr. 62, D-79194 Gundelfingen

    Returni al Verduloj.org