Returne al cxefa pagxo de Raportoj 25
AVE kaj la Verdaj Partioj
2002-06-01
|
AVE cxe la Verdaj Partioj:
>2002-03-17, Berlino (DE), BDK, Federacia Asembleo de
"Bündnis 90/ Die Grünen", la Verda Partio de Germanio.
Nova Baza Programo decidita:
Okazis ardaj diskutoj pri diversaj temoj (i.a. pacifismo); pri
tio mi raportos pli poste. Dank' al la amendo-subskribo de 20
partianoj kaj la cxeesto de tri AVE-anoj je la BDK (Ute Haas,
Krayg Meulen kaj MW) ni sukcesis enmetigi la sekvan frazon el
nia amendo-propono: "Lingvoj estas protektenda kultur-
valorajxo kaj devas esti kultivataj sur la koncernaj niveloj: de
la dialektoj, regionaj kaj naciaj lingvoj gxis al la supranaciaj
lingvoj."
En la Baza Programo (de 1980) lingvoj ne estis temo; intertempe
evoluis la Euxropa Unio kaj la Euxropa Parlamento; kaj aparte
grave la nombro de la partoprenantaj sxtatoj altigxis al 15
uzante 11 diversajn naciajn lingvojn - kaj post la etendigxo la
afero igxas pli akra. Krome pluraj regionaj lingvoj kiel la
euxska, kataluna, soraba (k.a.) tute ne rajtas - laux la EU-
legxaro - atingi la nivelon de oficiala labor-lingvo. Ecx
"granda" lingvo, kiel la germana kelkfoje estas neglektata; ekz-
e kiam la prezidento de Finnlando kaj nun de Hispanio estris la
komisionon. > La Verduloj kaj Regionalistoj estas konsciencaj
pri la Homa Rajto pri propra lingvo, kio montras du ekzemploj:
Dank' al Bart Staes V/ALE (Verduloj kaj Regionalistoj) la
diskriminacio en posteno-anoncoj "native speakers", estos
malpermesata, se gxi temas pri tut-euxropa posteno. Dank al
Johannes Voggenhuber V/ALE en la propono por Euxropa Konstitucio
staras punkto kiu defendas la rajton uzi de la malplimultoj uzi
kaj instrui sian lingvon libere.
> Cxar la denaska lingvo estas la plej kara, tiu situacio
okazigas malbonajn sentojn inter la homoj kun neglektitaj
lingvoj. De kunlaboranto de deputito en la EP mi auxdis, ke ekz-
e la euxskaj, kiuj estas en la frakcio V/ALE kelkfoje parolas en
sia lingvo, sen iu ajn traduko. > AVE proponas enmeti
Esperanton kiel oficiala laborlingvo en la sistemo de la EU/ EP
por neuxtrale reprezenti tiujn lingvojn kiuj ne havas la
statuson de oficiala laborlingvo. Tiun-cxi frazon ni ne
sukcesis enmeti en la Bazan Programon; ni devus esti pli da
esperantistoj en la Verda Partio - kaj bezonatas diskuti la
aferon ene de la partio(j). Kompreneble Esperanto ne tuj solvos
tiajn problemojn, sed gxi prezentas tauxgan alternativon.
2002-05-17/19 Berlin: Berlin, Hardenbergstr. 33, Universitato de
la Artoj, 3a Kongreso de la Euxropa Federacio de Verdaj
Partioj (EFGP).
TTT-ejo EFGP-Kongreso
La lingvo de la kongreso estis la angla; traduk-servo nur en la
cxefa salono: en la germanan, anglan, francan, italan, svedan
kaj finnan.
Okazis informstando de la Asocio de Verduloj Esperantistaj pri
Esperanto; partatempe dejxoris tie Manfred (la sekretario),
Claude el Francio, Snajge el Litovio, Josef Duerr kaj D-ro
Detlev Blanke. Suficxe multaj interesigxis pri Esperanto -
kelkaj aux estis lerninte gxin iam aux havis parencojn
esperantistajn.
Vendrede okazis pluraj renkontigxoj: Komunumaj Konsilistoj,
regionaj grupoj (Norda Maro, Verdaj Insuloj, Enmigrado, Dialogo
inter Oriento kaj Okcidento) kaj eblis viziti ekologian bienon.
Internaciaj parolantoj salutis: Claudia Roth (germanaj
Verduloj), Arnold Cassola (Malta, EFGP), Margaret Blakers
(australiaj Verduloj, Canberra), Jorge Gonzalez Torres
(Federacio de la Verdaj Partioj de la Amerikoj).
*** Ni havis solenan minuton por s-ino Betancourt, prezidento-
kandidatino de la Verduloj de Kolombio, kiu estis kaptita de la
FARC ribeluloj. ***
Michaele Schreyer, financa komisionistino de la EU, parolis "Por
dauxrebla Euxropo". Kaj "Por Sun-Energia Euxropo" parolis
Olivier Deleuze (BE, sxtata sekretario pri la medio), Satu Hassi
(finna minstrino pri la medio kaj evolua kooperado), Juergen
Trittin (germana ministro pri la medio). Nokte okazis surstrata
festo.
Sabate alvenis Ralph Nader (US, kiu kandidatigxis kontraux G.W.
Bush) kaj parolis pri protektado de la konsumantoj. Li agis tiel
jam antaux pli ol 30 jaroj. Poste paroladoj pri la Nova
Agrikulturo de geministroj Magda Alvoet (BE, sano), Renate
Kuenast (DE, konsumanto-protektado kaj agrikulturo), Sergii
Kurykin (UA, medio) kaj membro de la Euxropa Parlamento
Friedrich Wilhelm Graefe zu Baringdorf (DE, bienisto de mil-
jaragxa familia bieno).
Sabato posttagmeze okazis multaj 2 horaj laborstagxoj - inter
ili: "Lingvoj en la Euxropaj Institucioj, ekz-e Esperanto". Ni
estis triope dank' al Claude Beaujard kaj Detlev Blanke kaj
diskutis la proponon pri lingvistika politiko de la Euxropa
Parlamento (vidu sube). Krome (vidu pliaj sub Rezolucioj) pri:
Junulo-Politiko; Unu-Mondo projekto; Influo de la elekto-
sistemoj al malgrandaj partioj; Naciismo en Euxropo; Internacia
Jaro de la Montoj; Amazonia pluvarbaro; EU-etendigxo;
Referendumoj kaj rekta demokratio; Enmigrado kaj azilo; Edukado;
Spirala dinamiko; Translima kooperado; Verduloj kaj
informagentejoj.
Sekve parolis pri gxenerala Verda Politiko: Kathalijne Buitenweg
(NL, MEP GroenLinks), Isabelle Durant (BE, ministrino pri
transporto); Joschka Fischer (DE, ministro pri eksteraj
rilatoj); Daniel Cohn-Bendit (FR, MEP, Les Verts); kaj kiel
gastparolanto: Emilio Gabaglio (Euxropa Federacio de la
Sindikatoj) pri sindikatoj kaj Verdaj Partioj.
Vespere du grupoj povis viziti la faman kupolon de la
"Reichstag", nun loko de la federacia parlamento de Germanio -
kaj rigardi desur al Berlino - kaj cxiuj vespermangxi kaj babili
en la oficejo de Buendnis 90/Die Gruenen, proksime de la fama
malsanulejo "Charit‚".
Dimancxe matene estis prezentitaj la raportoj el la laborgrupoj
kaj poste la rezolucioj; el ili multaj estis amenditaj kaj
pridiskutitaj.
Finaj paroladoj de Marian Coyne (GB, parolantino de EFGP) kaj
Reinhard Buetikofer (gxenerala sekretario de la germana Verda
Partio) fermis la kongreson kiu plejparte okazis en amika
engagxita etoso, dank' al multaj kunlaborantoj - cxi-tie
suficxu: Jan Seifert kiel cxefaganto de la LKK.
Rezolucioj de la 3a Kongreso de la Euxropaj Verdaj
Partioj:
Gxis nun mi ne havas la aktualajn versiojn - se iu tre
interesigxas, mi klopodas sendi rete - aux papere (sed pleje en
la angla).
#1-3 Pri la konflikto inter Izraelo kaj Palestino (traduko
sekvos).
#4 Ne faru militon kontraux la teroro.
#5 Preventado de konfliktoj.
#6 Ekstera kaj Sekureca Politiko.
#7 Irako kaj amas-detruaj armiloj.
#8,9 Johannesburg (Rio + 10), Tutmondigxo, Dauxrigeblo.
#10 Dauxrebla mobileco.
#11 Ekologiaj impostoj.
#12 Konvertadi al organika agrikulturo.
#13 ekologiaj taksoj je turismo.
#14 Euratom kaj klimato-protektado.
#15,16,18 Energio-Politiko de la Verdaj Partioj
#19 Bio-fuelo.
#20,21 Kontraux Nuklea Energio
#22 Fortigi la Euxropan Federacion de la Verdaj Partioj.
#24 Mediterana regiono de libera komerco.
#25 Pri Kiprio
#26 Kontrauxi la nacian akvo-planon de Hispanio.
#27 Politika subpremo kaj blokigo de informado.
#28,29 Pri sendependeco en la Okcidenta Saharo
#30 Internacia justico - Protekti konsumantojn.
#31 Socia rolo de viroj.
#32 Balanco inter la sekse difinitaj roloj (gender balance).
#33 de ERA kaj Patricia McKenna (IR, MEP):
Protekti la endangxerigxitajn lingvojn kaj esplori la
Paderbornan Modelon en pluraj euxropaj landoj. Gxi signifas unue
instrui (kelkaj monatoj) Esperanton kaj nur poste alian fremdan
lingvon - kiu montrigxis avantagxa al la kutima modelo.
#34 de AVE, subtenita de Victor Cavaco (PT), Claude Beaujart (FR), Josef Doerr (DE):
Prezento de la problemoj por minoritataj lingvoj, ekz-e rilate
labor-ofertoj kaj pri la etendigxo de la EU. Gxi prezentis la
avantagxojn de Esperanto kaj proponis la uzadon de la Internacia
Lingvo kiel "Relajsa Lingvo " kaj "neuxtrala reprezentanto por
la aliaj regionaj kaj naciaj lingvoj, kiuj ne havas oficialan
rangon".
Gxi finfine ricevis nur 33% da vocxoj.
Nia propono ja estis suficxe avangarda kaj gxis nun mankas la gxenerala diskuto pri la temo.
|