Verda estonteco por Eŭropo
Adoptita de la Kongreso de la Eŭropa Verda Partio en Ĝenevo, 2006-10-14
Terminologia aldono - je la fino - al la Esperanto-traduko (2008-01-22)
Nia Perspektivo pri Eŭropa Unio ... 2
1. La Stato de EU 2
2. Nia Verda Politika Vizio pri la Estonteco de Eŭropa Unio 4
- Pacoprojekto... 4
- Daŭrigebla Estonteco... 4
- Plifortigo de la Eŭropunia socia modelo... 5
- Konsumulaj rajtoj kaj sanprotekto... 5
- Verda ekonomia vizio por Eŭropa Unio... 5
- Tutmonda rolanto por pli justa tutmondiĝo... 5
- Demokratio, diverseco, migrado kaj la jurŝtata principo... 6
3. DEMOKRATIA ARKITEKTURO POR EFIKA EU... 6
- Eŭropa Parlamento... 6
- Naciaj Parlamento... 7
- Konvena aŭtonomeco (Subsidiareco)... 7
- Politikaj Partioj... 7
- Juĝkortumo de la Eŭropaj Komunumoj ... 7
- Rekta civitana Partopreno ... 8
4. ESTONTA PLIVASTIGO DE EU... 8
5. KIEL AKIRI EŭROPUNIAN KONSTITUCIAN TRAKTATON ? ... 8
6. VERDIGI Eŭropan Union ... 10
- Eŭropa Unio kiel Pacprojekto... 10
- Krei Daŭrigeblan Estontecon. 11
- Plifortigi nian Eŭropunian socialan modelon...13
- Rajtoj de konsumuloj kaj sanprotekto... 14
- Verda ekonomia vizio por Eŭropa Unio ... 15
- Eŭropa Unio kiel tutmonda rolanto por pli justa tutmondiĝo ... 16
- Demokratio, diverseco, migrado kaj la jurŝtata principo ... 18
- Migrado... 19
- Justico... 19
KONKLUDO 20Nia Perspektivo por Eŭropa Unio
Por Verduloj Eŭropo ĉiam - kaj geografie kaj politike - signifis pli ol nur Eŭropa Unio. Ekde la
komenco de la Eŭropa Kunordigo de Verdaj Partioj en 1983 ni ĉiam havis Verdajn partiojn en kaj ekster
Eŭropa Unio kiel niajn membropartiojn: ĉi-momente nia Eŭropunia Verda Partio inkludas 35
partiojn el 31 landoj. Kaj, precipe en tempoj de tutmondiĝo, ekologiaj kaj sociaj problemoj ne komenciĝas
aŭ haltas ĉe EU-membroŝtataj landlimoj. Por ni, Verduloj, konstrui muron kaj fermi la okulojn
antaŭ tio, kio okazantas ekster ĝi, ne akcepteblas. Ni, Verduloj, vidas EU-on kiel pacprojekton kaj ni
agnoskas, ke plivastigo estas unu el la ĉefaj rimedoj por atingi tion.
La kreskanta manko de sociala justeco, precipe koncerne laborpostenojn kaj futurbildojn por gejunuloj, la malfirmigo
de homaj kaj civitanaj rajtoj en tempoj de terorismo, la kreskanta influo de mafiismo, la rebatoj de nukleo-energiaj
premgrupoj, la malboniĝo de ekologiaj kriterioj kaj kompreneble la senmoviĝo je EU-a institucia nivelo,
kune kun aliaj aferoj, profunde atentigas alarmas la Verdulojn ĉie en Eŭropo - kaj en kaj ekster EU.
Por Verduloj Eŭropa Unio havis kaj ankoraŭ havas unu gravan celon: post jarcentoj da militoj kaj
konfliktoj, realigi daŭran pacon kaj kunlaboradon inter la popoloj de ĉi tiu kontinento, kaj post jarcentoj
de koloniismo, pozitive efiki je la tutmonda politiko. Precipe pri la dua aspekto ne estas atingitaj la rezultoj, kiujn la
Verduloj volas. Tial ĉi tiu dokumento atentigas pri tio, kio malkvietigas nin kaj pri urĝaj aferoj, kiujn
Verduloj vidas ĉe Unia nivelo, ĉar la stato kaj politiko de Eŭropunia Unio decide influas ne nur
tion, kio okazas ene de Eŭropa Unio, sed ankaŭ la evoluadon de aliaj partoj de Eŭropo kaj
ankaŭ de la cetero de la mondo.
1. LA STATO DE EU
Eŭropa Unio estas historia triumfo. Neniam antaŭe en la Eŭropunia historio tiom da nacioj tiom
longe ĝuis pacon. EU vastskale ludis pozitivan rolon en la politika kaj ekonomia, socia kaj ekologia evoluo en
Eŭropa Unio. EU kontribuis al la reunuiĝo de Eŭropa Unio. Ĝi estis pozitiva aganto en la
antaŭenigo de pacaj solvoj en daŭraj internaciaj konfliktoj. En konstruo de forta ekologia politika kadro
EU internacie ludis pioniran rolon en la transiro al ekologie daŭrigebla socio, kvankam multo ankoraŭ
restas farenda. La EU-a plivastiga projekto kondukis al demokrata stabiligo de la Eŭropunia regiono. En sia
antaŭenigo de homaj kaj malplimultulaj rajtoj, kontraŭdiskriminaciaj kaj seksegalrajtaj politikoj EU elektis
progresan vojon. La membriĝo de EU kondukis al la malpliiĝo de ekonomiaj malegalecoj inter la diversaj
Eŭropuniaj landoj tamen sen trovi solvon por la problemo pri malegalecoj ene de la limoj de Eŭropo.
Tamen, nuntempe, EU kiel projekto de homoj kaj ŝtatoj estas en politika krizo. Ĉi tion evidentigis la
rezulto de la referendumoj en Nederlando kaj Francio. Aktuale, la debato pri EU estas dominata far du perspektivoj,
kiuj ne nepre estas kontraŭaj: unuflanke, estas forta skeptiko pri EU, ĝia manko de demokrata
malkaŝemo, ĝia burokratismo kaj pri tio, kio estas perceptata kiel la superregado de novliberalaj
ekonomiaj politikoj ene de EU. Ĉi tio kombiniĝas kun timo, kundividita de multoj, ne plu povi mastrumi
sian propran vivon. Aliflanke homoj esperas, ke EU gardu la "Eŭropunian socian modelon" kun altaj socialaj,
ekologiaj, konsumulaj kaj aliaj normoj kaj protektu ilin kontraŭ la negativaj efikoj de ekonomia
tutmondiĝo. El la unua vidpunkto, EU troigis, el la dua, ĝi faris malsufiĉe. Ambaŭ tamen
konsentas, ke EU ne efikas kaj ne plenumas la promesojn.
Sekve de la senmoviĝo en la Konstitucia procezo, la lastatempa redukto de la entuta EU-a buĝeto trudita
de la membroŝtatoj kadre de la financaj perspektivoj 2007-2013 montris la profundon de la krizo. EU
konfrontiĝas kun solvendaj strukturaj problemoj kaj mankoj. EU trovu novan difinon de sia rolo en politika
kunteksto de kreskanta subteno por konservativaj kaj eĉ naciismaj ideologioj en diversaj membrolandoj.
EU aktuale pagas altegan prezon pro multjara manko de politika kuraĝo kaj manko de vizio de multaj politikaj
gvidantoj el siaj membroŝtataj. La maniero organizi la decidofaradan procezon kaj la divido de potencoj inter
la diversaj decidofaraj niveloj en EU kun 25 membroŝtatoj estas problemeca. Naciaj registaroj povas
ankoraŭ bloki gravajn decidojn, kiuj estus paŝo antaŭen en la integriga procezo, kiuj prezentas
antaŭeniron por la natura medio, socio kaj la vivo de civitanoj. La elekto plivastigi estis nesufiĉe
akompanata de plifortigo de la civila socio, demokrataj procedoj kaj institucioj. La Amsterdama kaj Nica Traktatoj
maltrafis gravajn ŝancojn plibonigi la funkciadon de EU.
EU konfrontiĝas kun demokrata deficito je diversaj niveloj. En kelkaj landoj naciaj politikistoj uzas EU-on kiel
propekan kapron por siaj propraj decidoj kaj politikoj. Gravaj aspektoj kaj kampoj de Eŭropunia decidofarado
eskapas el demokrata regado kaj je nacia kaj je Eŭropunia niveloj kaj restas firme en la manoj de
membroŝtataj registaroj kaj administracioj. La disigo de povoj inter la diversaj niveloj kontribuis al la fakto, ke
EU provas fari tro multe en iuj kampoj kaj povas fari nesufiĉe en aliaj. La rezulto de la referendumoj montris,
ke granda proporcio de la Eŭropunia loĝantaro ne agnoskas sin en la politikoj, kiuj estas pritraktataj nome
de EU. En la okuloj de multaj Eŭropuniaj civitanoj EU, kiel tiom da naciaj registaroj, elektis vojon de
konkurencado anstataŭ kunlaborado; tio kondukas al malamikiĝo de la pozitivaj elementoj de la
Eŭropunia integriĝa procezo. Tro da Eŭropuniaj civitanoj havas la impreson, ke ili ne sukcesas
influi tion, kio okazas en EU, tamen fortaj ekonomiaj premrupoj efektive havas senperan aliron al la decidofara
procezo.
En siaj strukturo kaj funkciado EU pli preferis je kaj investis en konkurencivan merkatogvidan modelon de evoluado
ol en la antaŭenigon de Eŭropunia modelo de solidareco. La kontrasto inter unuflanke la 'malfacila
leĝo' de monaj reguloj kaj aliflanke la 'mola leĝo' de la malferma kunordiga metodo en sociaj politikoj
estas netenebla. Se la Eŭropunia projekto konvinku la civitanojn, ĉi tiu senmoviĝo estu solvita.
La argumentoj, kiujn kreskanta grupo da politikistoj uzas en la plivastiga debato estas maltrankviligaj. Oni ne povas
samtempe kaj deziri larĝan plivastigon kaj malvoli investi la necesan monon. Pensi, ke solidareco povas esti
prokrastata aŭ evitata estas danĝera strategio, kiu povus konduki al mallongdaŭraj (naciaj) politikaj
avantaĝoj, sed povus kaŭzi pezan politikan prezon je pli longa daŭro, ekz. kiam temas pri
sekurecaferoj. Estas same grave, ke EU pli atente ekzamenu, kiuj estas la profitintoj kaj malprofitintoj de la aktualaj
politikoj (ekz. la Komuna Agropolitiko) kaj pliĝustigu tiujn procedojn aŭ regulojn, kiuj kondukas al
distordo de la solidarecaj mekanismoj inter la EU-aj membroj.
La krizo en la Eŭropunia projekto verŝajne grandparte koncernas la pli fundamentajn problemojn de
tutmondiĝo. La maniero, laŭ kiu la tutmondiĝa procezo estas organizita, kondukis al profunde
enradikiĝinta timo ĉe la civitanoj. Sociaj certaĵoj forvaporiĝas kune kun la fido de civitanoj
en siaj institucioj. La ĉefe ekonomia tutmondiĝa procezo bezonas pli fortan politikan reagon.
Eŭropuniaj politikistoj ŝajne ne kapablas konvinki siajn civitanojn pri la aldonita valoro de EU en ĉi
tiu afero. Multaj homoj vidas EU-on kiel motoron de negativa tutmondiĝa procezo kaj ne kiel solvon por la
multaj problemoj, kiujn civitanoj perceptas. Ĉi tio evidentiĝis en la diskuto pri ekz. la novliberalaj
'Bolkenstein-a Servinstrukcio, la havenserva direktivo, la labortempa direktivo, la premo de la Komisiono por malfermi
la merkaton al genetike modifitaj organismoj (GMO).
Sed pli fundamente la efikoj de nedaŭrigebla vivostilo ne plu povas esti ignorataj aŭ 'eksportataj' al la alia
flanko de la mondo aŭ al la estontaj generacioj. Ĝis antaŭ nelonge la riĉaj landoj de
(okcidenta) Eŭropo sukcesis eskapi el la negativa rezulto de la tutmondiĝo. Ĉi tio jam nun ne plu
estas vera. Nur elekto por ekologia justeco, kiu signifas, ke ĉi tiuj samaj Eŭropuniaj landoj devos treege
redukti sian ekologian piedpremon kiel antaŭkondiĉon por justa kaj daŭrigebla evoluigo de aliaj
mondopartoj, povas malfermi la pordon al pli sekura kaj justa estonteco.
2. NIA VERDA POLITIKA VIZIO PRI Eŭropunia ESTONTECO
Ni bezonas politike kaj ekonomie bone integritan EU-on kiel nemalhaveblan rolanton en kernaj politikaj kampoj kaj
por kernaj Verdaj celoj. Ni deziras, ke tiuj lokoj estu klare difinataj. Kaj ni volas certigi, ke efikaj, malkaŝemaj
kaj demokrataj decidofaro-strukturoj estu establataj por atingi tiujn celojn. Cetere ekzistas ankaŭ kampoj, kie
decidofaro plej oportune okazu je nacia, regiona aŭ loka nivelo.
Por ni, Verduloj, EU estas pacoprojekto kaj internacia ŝlosila aganto por paco kaj homaj rajtoj. EU iĝu
firma por daŭrigebla estonteco. EU sekurigu nian Eŭropunian socian modelon. EU plibonigu konsumulajn
rajtojn kaj sanprotekton. La ekonomia celo de EU estu inspirata laŭ verda ekonomia vizio surbaze de redifino
de la merkatekonomio per ekologiaj kaj socialaj principoj. EU devas redifini siajn ekonomiajn celojn tiel, ke la
protekto de la natura medio kaj la komuna bono de homoj havu prioritaton antaŭ privataj avantaĝoj. EU
ludu tutmondan rolon por justa tutmondiĝo. EU subtenu demokration, diversecon, egalecon je ĉiuj niveloj,
kaj la principojn de jurŝtato...
Pacoprojekto
Paco en EU fariĝis "normala"; tio estas historia sukceso por EU. La freŝdata plivastigo kaj
Eŭropunia reunuiĝo firmigas la rolon de EU, kiel garantianto de paco. EU devas ankaŭ evoluigi
novan najbarecan politikon kiel efektivigon de sia engaĝiĝo konstrui solidan bazon por komuna sekureco
kun ĉiuj tiuj najbaroj, kiuj ne aliĝos al EU. Solidareco esprimata en pli fortaj kaj efikaj demokrataj
institucioj estas esenca, se ni deziras pacon, justecon kaj sekurecon por nunaj kaj estontaj generacioj. La internacia
komunumo atendas ankaŭ, ke Eŭropa Unio ludu tutmondan rolon en la kampoj de paco kaj homaj rajtoj.
Unupolusa mondo, en kiu ununura lando agas kiel "ŝerifo" ne estas sekura mondo, kaj same mondo de
multpolusaj konfliktoj ne estas tia. Eŭropuniaj landoj devas unuiĝi por atingi sukceson surbaze de
multflankeco, kun prioritato al antaŭgardo, senarmigo kaj senarmila konfliktsolvado.
Daŭrigebla Estonteco
Kvankam ankoraŭ tute ne perfekta, la establo de relative altaj ekologiaj normoj en EU estas unu el ties triumfoj.
EU estu la loko, kie daŭrigebla kaj justa estonteco realiĝadu. EU sisteme faru verdajn elektojn pri
ekologiaj, energiaj, transportaj, agrikulturaj, konsumulaj kaj sciencaj aferoj. Ekologia politiko ankaŭ estas
ekonomia noviga politiko kaj kreas laborpostenojn kaj ekonomiajn ŝancojn. Investo en ekologia daŭrigeblo
estas investo en juston kaj sekuron. Ni do bezonas ambiciajn politikajn celojn kaj rimedojn por limigi
klimatŝanĝiĝon, por estigi daŭrigeblajn transportstrukturojn, por konservi kaj plialtigi
biologian diversecon, por evoluigi daŭrigeblan agrikulturon elirante el verda tutmonda perspektivo, kaj por
subteni esplorpolitikon, kiu celas daŭrigeblan evoluadon.
Plifortigi nian Eŭropunian socian modelon
Grandega plimulto de Eŭropunianoj subtenas la Eŭropunian socian tradicion, kiu altestimas socialan
justecon, publikajn servojn, seksan egalrajtecon, laboristajn kaj konsumulajn rajtojn kaj protekton de medio kaj sano.
Konservi ĉi tiun tradicion viva en ĉiam pli konkurenciva mondo plenumeblas nur je nacia nivelo. Por
sekurigi ĉi tiun tradicion kaj evoluigi ĝin en komunan Eŭropunian socian modelon ni devas lerni el
diversaj naciaj spertoj. La forto de EU necesos por ekvilibrigi la neceson pliigi novigojn, efikecon kaj konkurencivon
kun la valoroj de la Eŭropunia socia modelo. Ni volas nek izoli la Eŭropan Union de la cetera mondo, nek
daŭrigi kaj eksporti vivostilon, kiu tiom pezas sur nia planedo. Akcepti la ekologian defion do estas temo pri
sociala justeco ene de niaj propraj kaj ankaŭ tutmondaj socioj.
Rajtoj de konsumuloj kaj sanprotekto
Ĉu temas pri birda gripo aŭ pri dioksino, en krizotempoj konsumuloj atendas, ke EU ludu rolon en la
protektado de iliaj rajtoj kaj ilia vivrimedoj. Certigi al konsumuloj la rajtojn al malferma merkato estas same grave,
ekz. kiam konsumuloj deziras sekuran manĝaĵon sen genetike modifitaj organismoj. EU estas
nemalhavebla rolanto por konsumulo kaj sanprotekto - rolo, kiun membroŝtatoj solaj ne kapablas efike ludi. La
antaŭgarda principo estu aplikita en la tuta nutraĵa ĉeno kaj klaraj reguloj pri responso estu
ankaŭ establataj koncerne GMOjn. Vera Eŭropunia politiko pri ĉiuj aferoj menciitaj tie ĉi
postulos firman kadran potencon, kiu se necesas, spitu la premon de internaciaj kompanioj kaj registaroj, kaj kiu
kunlaboru kun evolulandoj por ŝanĝi la regulojn en internaciaj organizaĵoj.
Verda ekonomia vizio por Eŭropa Unio
Konkurencivo estu difinita laŭ principoj de ĝenerala utilo, precipe kun protekto de la natura medio kaj
socia kohero. Por la Verduloj, kundividita progreso en la serĉo por la ĝenerala utilo kaj precipe protektado
de la natura medio kaj socia kohero havu prioritaton super konkurenco kaj konkurencivo.
Centra Verda fokuso de nia ekonomia politiko estas nia strategio redukti la dependon de fosiliaj brulaĵoj, precipe
la petroldependon, kaj certigi sennuklean energisistemon. Ni sekvas novigan vojon, kiu kombinas energian efikecon,
energiŝparon kaj la evoluigon de renovigeblaj energioj. Por la Verduloj la elpaŝo el la civilaj kaj militistaj
nukleaj teknologioj estas absoluta prioritato. Por solvi la problemon de energiprovizado ni devas ŝanĝi
niajn vivostilojn kaj konsumajn kutimojn. EU ludu pli aktivan rolon en ĉi tiu politika kampo. Kun malferma
interna merkato kaj la eŭro kiel komuna valuto de la plejmulto el la membroŝtatoj, plia kunlaborado pri
Eŭropunia ekonomia politiko estas nemalhavebla; sen tiu kunlaborado nek ekologia daŭrigo nek socia
kohero estas efektivigebla. Halti danĝeran impostkonkurencon estas parto de ĉi tiu tasko.
Tutmonda rolanto por pli justa tutmondiĝo
Ni bezonas EU-on kiel fortan tutmondan rolanton por antaŭenigi tutmondiĝon bazitan sur solidareco kaj
ekologia daŭrigeblo. Verduloj subtenas justan komercadon. Ni aprobas la enkondukon de Tobin-eca imposto je
Eŭropunia nivelo. Ni deziras, ke EU kunlaboru kun evolulandoj kaj aperantaj potencoj por antaŭenigi
daŭrigeblan evoluon, kun la partopreno de la civilaj organizaĵoj. La tutmondiĝo de kapitalfluoj
ankaŭ bezonas tutmondiĝon de demokrata politiko. Ĉi tiu implicas pli fortan rolon por UN kaj la
internacian principon de la jurŝtato kaj la subtenon de internacia justeco.
Demokratio, diverseco, migrado kaj la jurŝtata principo
Estas certe, ke Eŭropa Unio ankoraŭ pliboniĝu pri demokrataj procedoj. Tamen, EU ludis kaj
daŭre ludas gravan rolon por sekurigi kaj postuli demokratajn procedojn kaj instituciojn en siaj
membroŝtatoj, kaj ankaŭ la povigo de virinoj. Ĉi tiu pozitiva efiko estas vera kaj por malnovaj kaj
por novaj membroŝtatoj. La Eŭropunia Tribunalo, la ĉarto de Fundamentaj Rajtoj, la
Eŭropunia mediacianto kaj la plendoprocedo estas gravaj iloj por ebligi al civitanoj protekti siajn rajtojn.
Historiaj, kulturaj, etnaj kaj lingvaj malplimultoj estu agnoskataj de EU membroŝtatoj. EU ankaŭ
kunordigu siajn membroŝtatojn en la batalado por homaj rajtoj, precipe kontraŭ rasismo, malamo al gejoj,
ksenofobio, diskriminacio pro aĝo, kontraŭislamismo kaj antisemitismo, kaj ankaŭ en garantiado de
humanecaj normoj por rifuĝintoj, reguligo por la integriĝo de enmigrintoj kaj la jurŝtata principo
en la batalado kontraŭ internacia terorismo kaj mafiismo. Speciale atentindas ciganoj, ĉar ili estas objekto
de diskriminacio, fakta aŭ leĝa, en kelkaj partoj de Eŭropo.
3. DEMOKRATIA ARKITEKTURO POR EFIKA EU
Eŭropa Unio devas redifini demokration en la supernacia kunteksto, en kiu la Unio estas speciala
suverenec-divida aĵo, kiu kunfandas elementojn de internacia organizo kaj de integrita sistemo. Ĝi senpere
uzas tiujn potencojn, kiuj estas atribuitaj al ĝi, sed estas ankoraŭ ne agnoskita kiel plene
laŭleĝa demokratio far siaj civitanoj. La Eŭropunia Konstitucia Traktato nur parte sukcesis respondi
la demokratiigan deficiton de la Unio kaj ni devas ankoraŭ plu strebi al la kreo de stabila konstitucia kadro por
EU.
La komuna celo de la konstitucioj de ĉiuj membroŝtatoj estas ligi ajnan uzon de potenco al garantiitaj
fundamentaj kaj civitanaj rajtoj; al demokratia laŭleĝeco; al apartigo de potencoj inter la leĝdona,
efektiviga kaj justica branĉoj de registaro; al apartigo de religio kaj ŝtato, al publikeco de
leĝdonado; al parlamenta kaj registara rego de ĉiuj agoj; kaj al konservo de la jurŝtata principo.
Ĉiuj ĉi fondaj principoj de demokratia ordo estu percepteblaj ankaŭ je Eŭropunia nivelo. Ili
ne povas est efektivigitaj per decidofarada sistemo bazita sur interregistrara kunlaboro.
Ni bezonas ambician kaj koheran konstitucian traktaton. Krom la ĉarto de Fundamentaj Rajtoj ni, Verduloj,
strebas al fortaj parlamentaj rajtoj, al konvena aŭtonomeco (subsidiareco), al juraj garantioj, al civitana iniciato
kaj al Eŭropuniaj referendumoj kiel kernaj elementoj de la nova konstitucia ordo, por kiuj ni
engaĝiĝas. Ni, Verduloj, ripetas nian engaĝiĝon por plifortigita parlamenta demokratio,
malkaŝemo kaj la jurŝtata principo, fundamente ankritaj rajtoj, la civitana iniciato kaj Eŭropuniaj
referendumoj kiel kernaj elementoj de la estonta konstitucia aranĝo.
Eŭropa Parlamento
Ĉiuj leĝdonaj agoj de EU estu publike adoptataj de la Eŭropa Parlamento (EP) kaj la leĝdona
aŭtoritato kiel origine proponitaj de la Kongreso. Por la komuna politiko pri eksterlandaj rilatoj kaj sekureco,
la EP havu la potencon redakti devigajn gvidliniojn kaj kundecidi la buĝeton asignotan. La rolo de la
Eŭropa Parlamento en la intertraktado kaj la aprobo de internaciaj traktatoj estu plifortikigata. Kiel unu el la
sekcioj de la leĝdona aparato la Eŭropa Parlamento ricevu, kune kun la Komisiono, la iniciatan rajton pri
Eŭropunia leĝdono. Por ekskludi, ke individuaj membroŝtatoj daŭre blokus la Union per
vetoo, la leĝdona aŭtoritato decidu pri ĉiuj aferoj de komuna leĝaro per voĉdono de
kvalifikita plimulto.
La EP kaj la leĝdona aŭtoritato havas egalan rajton regi la uzon de la efektivigantaj potencoj de la
Komisiono. La Komisiona mandato estu ligata al la leĝdona periodo de la Eŭropa Parlamento. La
Prezidanto de la Komisiono estu elektata far la Eŭropa Parlamento kaj aprobata far la Eŭropa Konsilio.
La Komisiono, inkluzive de la Ministro pri Eksterlandaj Aferoj kaj ĉiu el ĝiaj individuaj membroj
responsu antaŭ la Eŭropa Parlamento. La Komisiona Prezidanto ricevu ĝeneralan kaj plenan
aŭtoritaton antaŭ siaj kolegoj.
Naciaj Parlamentoj
Naciaj parlamentoj ludu fortan kaj aktivan rolon en la politika vivo de EU. Ilia sukcesa engaĝiteco en la tuta
EU-a leĝdona procezo estas kerna por pli granda malkaŝemeco kaj por pli vasta publika akcepto fare de
la civitanoj. Sukcesa engaĝiteco ne estu limigata al la politika kontrolo de siaj registaroj en la Eŭropunia
politika areno. Ili ankaŭ ludu aktivan rolon en la efektivigo de la subsidiareca principo. Ilia Eŭropunia rolo
komencu kun frua analizo kaj opiniformado kaj - kaze de direktivo - finiĝu ĉe ellaboro kaj bone planita
transmeto al la nacia nivelo. Ili ankaŭ partoprenu en konstituciigaj asembleoj redaktantaj ŝanĝojn
por gravaj konstituciaj revizioj.
Subsidiareco (konvena aŭtonomeco)
Demokratio ene de EU manifestiĝu ĉe diversaj niveloj: urboj kaj komunumoj; regionoj;
membroŝtatoj; la komuna Unio. Subsidiareco estas baza valoro de Eŭropa Unio. Tamen la
Eŭropuniaj Verduloj avertas pri la aktuala tendenco identigi la koncepton de subsidiareco kun la koncepto de
ĝenerala reŝtatigo. EU-a leĝaro estu komplete kohera kun la principo de subsidiareco. Pro sia vera
naturo, la leĝdona aŭtoritato, la
Eŭropa Konsilio (kune kun la Eŭropa Parlamento, AVE) havu la specialan responson gardi tiun
subsidiarecon. La Tribunalo pri Justico kompetentas juĝi apelaciojn kontestantajn la efektivigon de la principoj
de subsidiareco aŭ koncerne konfliktojn pri kompetentecoj inter EU-aj institucioj, membroŝtatoj kaj de
membroŝtatoj konstitucie agnoskitaj regionoj.
Politikaj Partioj
Eŭropuniaj partioj ludu gravan rolon en la progreso de la Eŭropunia politika integriĝo. Ni,
Verduloj, favoras internaciajn listojn. 10 % de la sidoj por la Eŭropa Parlamento estu asignotaj al tut-EU-aj
listoj. Tiele en la balotadoj por la EP ĉiu civitano faros du voĉdonojn, unu por nacia partio kaj unu por
Eŭropunia partio. Eŭropuniaj partioj povas decidi nomumi sian pintan kandidaton sur sia listo por la
Komisiona Prezidanteco. Ĉi tio plialtigus la engaĝiĝon ĉe la balotadoj por la EP.
Juĝkortumo de la Eŭropaj Komunumoj
La Juĝkortumo de la Eŭropaj Komunumoj ankaŭ estu la konstitucia tribunalo de la Unio. Ĉi
tiu tribunalo juĝu la entutan aplikon de la unia leĝaro inkluzive de homaj rajtoj. La eblo apelacii ĉe
la Tribunalo pri Justico estu multe plivastigata, por inkluzivi civitanojn, kies rajtoj estas malrespektitaj kaj kolektivajn
agadojn de ekologiaj kaj sociaj Neregistaraj Organizaĵoj. Ĉiuj agoj kadre de la traktatoj estu objekto de
ĝia jurisdikcio. Ĉiuj membroj de la Juĝkortumo de la Eŭropaj Komunumoj estu konfirmataj
far la EP post publika pridemandado.
Rekta civitana partopreno
Por certigi la partoprenon de Eŭropuniaj civitanoj en la decidofara procezo estu establata rajto je civitana
iniciato, kaj same en Eŭropunia referendumo. Leĝoprojekto kun almenaŭ unu miliono da subskriboj
akiritaj en minimuma nombro da membroŝtatoj povu esti sendata al la komisiono por iĝi leĝdona
iniciato, se tiu ĉi lasta estas kongrua kun la konstitucio kaj, precipe, kun la Eŭropunia Ĉarto de
Fundamentaj Rajtoj. Ĉi tiu civitana iniciato ne malhelpas la rajton je iniciato de la Eŭropa Parlamento kaj
de la Komisiono, sed ĝi devigas ambaŭ instituciojn agi aŭ, se ili decidos per kvalifikita plimulto
post voĉdono ne sekvi la postulon de la peto, publike klarigi la kialojn ene de akceptebla tempodaŭro.
4. ESTONTA PLIVASTIGO DE EU
Plivastigo de EU de la komenca 6 al la aktuala 27 (fino de 2007 (mw)) estis sukceso - tamen, sen solvo de la nuna
konstitucia krizo de EU estonta plivastigo preter Bulgario kaj Rumanio maverŝajnas, eĉ jam nur pro la
laŭleĝaj malhelpoj en la Traktato de Nico.
EU prave teniĝis je siaj sindevontiĝoj al Kroatio kaj Turkio. Ni bonvenigas la komencon de
membriĝaj intertraktadoj kun tiuj du landoj. Ni ĉiam komprenigis, kie ni vidas la mankojn en la reformoj
en ĉi tiuj landoj kaj ni certe volas plu fide sed kritike subteni la landojn. La procedo de aliĝaj
intertraktadoj, laŭ sia propra naturo, estas sentemplima, sed membriĝo estas la celo. Kiel pasintece ni
bonvenigus aliĝdecidojn de Svislando, Norvegio kaj Islando.
La Eŭropunia perspektivo por la Okcidentaj Balkanoj restu: stabiligo kaj paco sur la Balkanoj restu kerna
prioritato de EU en la venontaj jaroj. Tiucele ni deziras, ke EU evoluigu komunan strategion por la regiono. La nivelo
de regiona kunlaboro inter la landoj de la Okcidentaj Balkanoj estas grava indiko de ilia prepariteco por EU-a
membriĝo, sed fine ĉiu lando devos esti juĝata laŭ siaj apartaj meritoj kaj devos intertrakti
sian aliĝon laŭ individua temposkemo.
Hodiaŭ ebla komenco de aliĝaj intertraktoj kun Ukrainio aŭ eĉ aliaj orientaj Eŭropuniaj
landoj restas malantaŭ la historia horizonto. Ĉu tiu ŝanĝiĝos dum la venontaj 25 jaroj,
estas konsiderota. Ekzistas Eŭropunia perspektivo por Ukrainio, Bjelorusio, kaj Moldavio. La temposkemo por
ĉi tiuj landoj tamen estas konsiderota en longega tempo, kaj dependas ankaŭ de la ĝisfunda progreso
de la instituciaj reformoj de EU. Intertempe EU ne hezitu plifortigi la kunlaboron kun ĉi tiuj landoj.
Por Verduloj la kriterioj priskribitaj en Kopenhago en 1993 estas la centraj normoj por la prepariteco de iu kandidato
por eniri EU-on. Ĉi tiuj kriterioj ne estas negoceblaj.
5. KIEL AKIRI EŭROPUNIAN KONSTITUCIAN TRAKTATON ?
Ni, Verduloj, firme kredas, ke Eŭropa Unio pli ol iam bezonas konstitucian aranĝon, kiu plifortigas la
parlamentan demokration, malkaŝemecon kaj la principon de la jurŝtato, ankras la fundamentajn rajtojn,
evoluigas civitanecon kaj plibonigas la kapaciton de la Unio por efike agi en- kaj eksterlande.
Laŭ nia vidpunkto Eŭropa Unio devas relanĉi la konstitucian procezon - kaj samtempe radikale
plibonigi sian politikan efikecon. Demokratiigo kaj pluaj paŝoj por establi Eŭropunian konstitucian
traktaton devas ĉiam akompani ŝanĝon de la politika orientiĝo de la unio per adopto de
politikaj iniciatoj kaj reguloj, kiuj adekvate respondas al la timoj kaj la bezonoj de la loĝantaro. Ĉi tio
implicas, ke la unio interalie pritraktu la problemojn, kiujn homoj spertas en la socia, ekonomia, energia kaj ekologia
kampoj. La akcepto de la unio pliboniĝos nur se la civitanoj sentas, ke EU ne nur koncentriĝas por
kompletigi la internan merkaton sed ke ĝi estas la plej konvena rimedo por respondi al la aktualaj defioj.
Dum la daŭranta ratifika procezo, fariĝis evidente, ke grandaj partoj de la Konstitucio ne estis vere
polemikaj. La ĉarto de Fundamentaj Rajtoj, la plejparto de la unua parto kaj serio da novigoj en la tria parto de
la Konstitucio, renkontis apenaŭ kritikon dum la ratifika procezo. Cetere, necesas trovi vastan interkonsenton
koncerne specifajn plibonigojn kiaj la plifortigo de civitanoj iniciatoj, la enkonduko de Eŭropunia referendumo,
la forigo de la kontraŭdiro inter socialaj celoj.
Ni ne kredas je la solvo aktuale intencita de la konservativuloj kaj la socialdemokratoj surbaze de la aldono de
protokolo por ĉiu lando, kiu malakceptis la Konstitucion, supozante, ke ĉi tiu solvo ebligos venki la
blokiĝon kreitan far la negativa referendumo en Francio kaj en Nederlando. Konstitucia krizo de tia dimensio
niaopinie ne povas esti solvata per la sama rimedo solvinta la negativajn referendumojn en Danlando kaj/aŭ en
Irlando en la pasinteco.
Samtempe ni malakceptas ĉiujn proponojn daŭrigi laŭ la aktuala Traktato de Nico nur adaptante
ĝin por fari ĝin funkcianta en la kazo, se la aliĝaj intertraktadoj kun Kroatio kaj aliaj Balkanaj landoj
estos finofaritaj.
Verduloj firme kredas, ke ni bezonas novan Konvencion por venki la nunan baron. Ĝi plukonstruiĝu sur
la bazo de la 1-a Konvencio. Tial ni malakceptas ĉiun provon rekomenci intertraktadojn pri nova traktato ekde
nulo.
Ni opinias, ke la Konstitucia Traktato en sia nuna stato devas kaj povas esti plibonigata. La kongreso ricevu klaran
mandaton, kiu inkluzivu la forigon de la politika parto (la tria parto) el la Konstitucio kaj la formuladon de klara
distingo inter la reviziataj paragrafoj en la Konstitucio (proksimume la ĉapitroj I, II kaj IV) kaj en la Traktato
(proksimume ĉapitro III). La nova kongreso povus esti instalata post la franca balotado kaj dum la germana
prezidanteco. Forta politika sindevontigo uzi ĉiujn eblecojn de la nova Konvencio, por konsiderinde plibonigi
la socialan dimension, ankaŭ estu parto de solvo de la procezo. Reprezentantoj de la civila socio estu inkluzivataj
en la laboro pri la nova Konvencio. La konstitucia parto povus esti nomata "konstitucio" nur se ĝi estas konciza
kaj legebla, enhavanta devigajn fundamentajn rajtojn kaj enkondukas demokratan arkitekturon.
La Konstitucia Traktato, ŝanĝita kiel ni intencas, do la vere konstitucia rezulto de la kongresa laboro, estu
ratifikata en tut-EU-a referendumo far duobla plimulto samtempe kun la okazontaj 2009-aj balotadoj por la EP. La
ĝustaj koncernaj formalaĵoj estu decidataj en la dua duono de 2008 far la nova Kongreso kaj la
Eŭropa Konsilio. Verduloj vaste kampanjos por ĉi tiu EU-a referendumo.
Ni firme kredas, ke ĉi tiu propono, kiu alvokas la Eŭropuniajn civitanojn rompi la blokiĝon, estas
la plej bona metodo por venki la Eŭropunian konstitucian krizon. Komuna konstitucia decido, kiu koncernas ne
nur EU-ajn politikajn instituciojn sed la Eŭropunian publikon kaj ĉiu civitano estas la adekvata respondo
al naciisma mallongvida konduto kaj nacia dividiĝo. Ni forte kredas, ke nur tia radikala solvo sukcesos kaj ke
Eŭropuniaj civitanoj, kiam alvokitaj preni la kontinentan historion en la proprajn manojn, movos Eŭropon
antaŭen.
En ĉi tiu kunteksto ni bonvenigus politikajn iniciatojn por antaŭenigi strukture plibonigitan kunlaboron cele
al rapidigo de la Eŭropunia integriĝa procezo. En ĉi tiu kunteksto, ni volas atentigi tamen, ke
formoj de plibonigita kunlaboro antaŭenigus la atingon de la Uniaj celoj, konservus ties utilon kaj plifortikigus
la procezon de integriĝo kaj estu malfermata al ĉiuj membroŝtatoj ĉiam ajn. Ni ankaŭ
volas komprenigi, ke ĉi tiuj eblaj formoj de kunlaboro ne malutilu al la penoj kiel eble plej rapide realigi
Konstitucion por Eŭropa Unio.
6. VERDIGI Eŭropan Union
Por plibonigi la efikecon de EU, estigi novan fidon je la Eŭropuniaj institucioj kaj pli bone respondi la postulojn
de la EU-aj civitanoj, EU devas taksi kaj, kie necesas, redirekti siajn kernajn politikojn. Verdigo de ĝia
orientiĝo helpos EU-on agi konforme al la veraj bezonoj kaj civitaj atendoj. Eŭropuniaj Verduloj proponas
"verdan" strategion gvidatan de nia vizio al la Eŭropunia estonteco.
Kontraŭ Verdaj voĉdonoj la EU-a buĝetplanado 2007 - 2013 estis adoptata en la Eŭropa
Parlamento. Anstataŭ investi en homfortoj kaj scienco por atingi la celon fariĝi la plej sur scipovo bazita
regiono en la mondo, la plej multaj elspezoj ankoraŭ estas asignataj al la sektoro de agrikulturo kaj struktura
financado. Ni, kiel Verduloj, devas evoluigi longdaŭran strategion por daŭrigebla buĝetplanado
orientiĝanta al estonteco..
Eŭropo kiel Pacoprojekto
EU baziĝis sur projekto por paco komune al ĉiuj Eŭropuniaj ŝtatoj. Ĝi ankaŭ
estonte restu pacoprojekto. La hororoj de la dua mondmilito instruis Eŭropunianojn vidi la uzon de perforto ne
kiel sinmontradon sed kiel malsukceson. Eŭropa Unio estas iom sukcesa provo anstataŭigi la leĝon
de la plej forta per la forto de leĝo. Solvi konfliktojn ne per timigado kaj perforto, sed per reguloj, intertraktado
kaj jurisdikcio. Tial, plej multaj Eŭropunianoj estas varmaj subtenantoj de plurpartiaj organizaĵoj, kiaj
Unuiĝintaj Nacioj kaj Internacia Justica tribunalo. Ili estas kontraŭ militista forto dum plu ekzistas pacaj
rimedoj por solvi konflikton. Bedaŭrinde, la civitanoj de EU estas pli unuanimaj ol siaj politikistoj. Pro
malkonsentoj inter registaroj, EU tro ofte forrestas de la monda scenejo.
La Eŭropuniaj Verduloj ne konsentas pri ĉi tiuj paralizantaj dividiĝoj. La mankoj kaj eraroj de la
eksterlanda politiko de Usono en la pritraktdo de la hodiaŭaj sekurecaj minacoj, kiaj terorismo, la disvastigo de
amasdetruiloj, malsukcesintaj ŝtatoj, mafiismo kaj klimatŝanĝiĝo, estas bedaŭrinde
evidentaj. EU, kiu reprezentas kaj praktikas pli larĝan koncepton de sekureco, prenu pli tutmondan responson.
La agado, kiun kunforĝis Eŭropuniaj landoj, faru la EU-an eksteren direktita potenco: diplomatio, kultura
dialogo, justa komercado, evoluhelpo kaj antaŭenigo de la internacia juro. Eŭropa Unio fariĝu zono
sen nukleaj armiloj.
La rolo de Eŭropa Unio, kiu helpis aŭ aprobis pozitivajn instituciajn ŝanĝojn en Nord-Irlando,
Skotlando, Kimrio, Katalunio kaj Eŭskio, estu plifortikigita por ebligi sin helpi solvi internajn konfliktojn ene
de siaj membroŝtatoj, precipe kie temas pri protekatado de malplimultoj kaj senŝtataj nacioj, tiel helpante
konstruadi pacan estontecon.
Ekzistas subteno inter Eŭropuniaj civitanoj por pli integrita Eŭropunia ekster(land)a kaj sekureca politiko.
Eŭropa Unio bezonas ministron pri Eksterlandaj aferoj antaŭviditan en la Konstitucio, sed ĝi
ankaŭ forigu vetoojn. kiel paŝon al pli efika decidofarado, la Konsilantaro* de la ministroj decidu per
kvalifikita plimulto pri proponoj de EU-a ministro pri eksterlandaj aferoj. Samtempe tiu EU-a Ministro devas doni pli
da responso al la Eŭropa Parlamento. La EP havu la potencon formuli devigajn gvidliniojn en aferoj pri
eksterlanda politiko kaj vere povi regi la EU-ajn eksterajn politikojn. Ĉiam, kiam EU havas komunan
starpunkton, la EU-a Ministro defendu ĉi tiun starpunkton en la UNa Sekureca Konsilio. Fine, EU havu sian
konstantan sidon en la Sekureca Konsilio.
Eĉ kiel civila potenco EU bezonas siajn proprajn militistajn rimedojn. Ili estas lasta instanco, kiam konfliktevito
kaj civila krizorego malsukcesis. EU ne restu dependa de NATO por konservi pacon sur la Eŭropunia kontinento
inkluzive de la Okcidentaj Balkanoj. Ĉi tio ne postulas pli da militista elspezo. Ĝi jes postulas pli bonan
kunlaboron, klaran disdonadon de taskoj kaj integriĝon de militkapabloj. Nukleaj, kemiaj kaj biologiaj armiloj
tamen neniam estu parto de EU militistaj rimedoj. La nunaj nukleaj, kemiaj kaj biologiaj armiloj estu malpermesataj.
EU iniciatu tutmondan senarmiliĝon, komencante per intertraktadoj por la forigo el sia teritorio de ĉiuj
amasdetruaj armiloj kaj per la iompostioma konvertiĝo de militistaj elspezoj kaj produktadoj en sociale utilajn
kaj ekologie daŭrigeblajn.
Militistaj intervenoj ĉiam devus esti konforma al la Ĉarto de la UN cele al atingo de daŭra paco;
sed ne por sekurigi provizojn de petrolo kaj simile. La Eŭropunia Tribunalo de Justico devus havi jurisdikcion
super la ekstera kaj sekureca politiko de la EU. Por militaraj operacoj ni postulas la konsenton kaj de la Eŭropa
Parlamento kaj de la naciaj parlamentoj de la partoprenantaj membroŝtatoj kaj UN- mandaton. Neniokaze iuj
EU-trupoj estu uzataj repuŝi rifuĝintojn aŭ kiel interna policanaro. La EU devus rezigni pri la
eksporto de armilaroj, por progresigi interpaciĝon kaj senarmiĝo kaj sekve kiel unua paŝo la
Kondutokodo pri Armilo-Eksporto de la EU devus esti jure deviga kaj la Traktato pri Armilo-Komerco devus esti
adaptita. La EU aprobu Eŭropon sen nukleaj armiloj kaj subtenu la malpermeson de nukleaj armiloj
ĝenerale. Komuna ekstera kaj sekureca politiko de EU ne devus evoki timon de Eŭropuniaj najbaroj
aŭ de ĝiaj civitanoj; ĝi devas helpi konstrui reciprokan fidon.
Krei Daŭrigeblan Estontecon
Plibonigita protekto de la natura medio kaj resursoj estas unu el la plej gravaj taskoj de Eŭropuniaj politikaj
gvidantoj. Tio estas ankaŭ unu el la ĉefaj agadoj kion civitanoj de Eŭropa Unio atendas de la EU.
Eŭropaj opiniosondado montras ke pli ol du trionoj deziras de decidantoj dediĉas egalan pezon al ekologia,
ekonomia kaj sociala politikoj.
Tamen, dum estas plibonigoj en iuj areoj, averaĝe la premo sur la natura medio pliiĝas. Totala tutmonda
uzo de naturaj resursoj estas proksimume je 20 procentoj pli alta ol la planedo povas provizi. La averaĝa civitano
de EU-27 (fino de 2007 (mw)) uzas pli ol la duoblo de la tutmonda averaĝo.
Ĉi tio estas klare nedaŭrigebla. Se ni ne reduktas la efikojn je la ekologio de nia produktado kaj
konsumado al daŭrigeblaj niveloj, estontaj generacioj pagos la prezon. La konsumado de resursoj kaj de
ekologiaj servoj estu pli juste dividata; la alternativo estas pliiĝontaj konfliktoj pri malpliiĝantaj resursoj.
EU kondukis al specifaj plibonigoj koncerne protekton de la natura medio en ĉiu el siaj membroŝtatoj. En
iuj landoj la reguloj por protekti la naturan medion plejparte venas de EU. En altnormaj membroŝtatoj EU emis
malaltigi la normojn.
Maltrankvilige, dum la lastaj jaroj en EU okazas ŝanĝo en malĝustan direkton. Ekologiaj konceptoj
ekricevis malpli altan prioritaton ol "konkurencivo", ekzemple en politiko pri kemiaĵoj, transportado kaj energio.
Ni agnosku, ke ekologie daŭrigebla uzo de niaj resursoj estas je longdaŭra perspektivo
antaŭkondiĉo por laborpostenoj kaj ekonomia progreso, kaj povas eĉ plibonigi ilin laŭ
mallongdaŭra perspektivo
Precipe la libera movado de varoj ne ricevu pli altan prioritaton ol protektado de la natura medio kaj sano. Ĉi
tio validas kaj ene de EU kaj en rilatoj inter EU kaj la cetera mondo. Sen adekvata garantio koncerne ekologion kaj
konkurencon la plua antaŭenigo de merkat-integriĝo povas havi gravajn konsekvencojn kaj por la natura
medio kaj por la ekologia politiko.
Bazaj principoj de EU-a ekologia politiko, la principo "poluinto pagu", la antaŭgarda principo kaj la principo
de ĉe-fonta evito de polucio, estas gravaj kaj estu efektivigitaj. Ĉi tio inkluzivas pli bonan respektigon de
EU-aj ekologiaj regularoj kaj normoj. Ĉi tiuj principoj estu kompletigataj per la principo de anstataŭigo
por danĝeraj kemiaĵoj, la principo de konservado de la biologia diverseco, kaj la principo de limigo de
uzataj resursoj kaj efikoj je la ekologio laŭ justa proporcio de ekologia spacuzo aŭ "ekologia piedpremo"
de Eŭropa Unio.
Enkalkulante, ke unu el la plej gravaj problemoj, kiun la mondo alfrontas nun, estas klimatoŝanĝiĝo,
EU agu pli vigle por halti la tutmondan varmiĝon. Eblaj metodoj povus esti tut-EU-a impostado je keroseno kaj
Eŭropunia ekologia impostado.
Ni rapide malligu la pliiĝon de ekonomia kresko disde la pliiĝo de resursoj uzataj kaj efikoj sur la
ekologio. Uzado de resursoj kaj damaĝaj efikoj sur la ekologio estu malpliigataj laŭ absolutaj valoroj.
Integriĝo de zorgo por la medio kaj besta bonfarto en aliajn EU-ajn politikojn estu efektivigita en praktiko, kiel
la Traktato postulas. Precipe necesas ekologia fiska reformo, per kiu la uzo de resursoj kaj premo sur la natura medio
estu impostataj kaj aliaj impostoj aŭ financaj fontoj estu reduktataj. La EU-a agrikultura politiko radikale
moviĝu al ekologia produktado, bonfarto de bestoj kaj justa komercado. Subvencioj de eksporto por agrikulturaj
produktoj ĉesu.
Estas ankaŭ urĝe popaŝe nuligi ekologie danĝerajn subvenciojn. Aliaj prioritatoj por pliigi la
integriĝon de ekologiaj postuloj en sektorajn politikojn estas esplorado, struktura financado, agrikultura
fiŝbredado, transportado kaj energio.
Euratom estu forigata aŭ tute ŝanĝata en agentejon por daŭrigebla transformo de nia
energisistemo. Landoj, kiuj evoluigis sian bonfarton dum la epoko de malmultekostaj fosiliaj brulaĵoj havas la
rimedojn kaj la responson evoluigi kaj enkonduki teknologion, kiu estas pura, efika kaj ĉiam pli bazita sur
renovigeblaj resursoj. Ĉi tio estu la ĉefa fokuso de Eŭropunia esplorado kaj realigado.
Ni povas atingi la celon de daŭrigebla Eŭropa Unio kun alloga vivokvalito, sed tio necesigas
fokuso-ŝanĝon por decidofarantoj je ĉiuj niveloj. Ĝi necesigas reorientiĝon de politikoj,
esploroj kaj investaĵoj, kaj rekonsideron de malfreŝiĝintaj ideoj pri tio, kio necesas por bona vivo.
La Eŭropa Verda Partio kaj ties naciaj membropartioj volas ankoraŭ kunlabori por konkretaj agadoj al
ĉi tiu celo je la Eŭropunia, nacia kaj loka niveloj.
Plifortigo de la Eŭropunia sociala modelo
Nur se la socia dimensio de EU estos plifortigata kaj estos perceptata tia far la civitanoj, la publika subteno por la
integriĝa procezo pliiĝos.
Por la Verduloj la daŭrigebla evoluo de la Eŭropuniaj socioj plene ampleksas la socialan dimension; estas
simple ne imageble, ke Eŭropa Unio restriktus ties rolon por antaŭenigi Eŭropan Union kiel
integritan ekonomian kaj financan merkaton kaj ignorante la neceson de socia kohero kaj plibonigo de la viv- kaj
labor-kondiĉoj de Eŭropuniaj civitanoj kaj homoj tutmonde.
Ni agnoskas, ke plejparto de la aktuale instalitaj registaroj, eksplicite aŭ fakte, rekomendas Eŭropan
Union, kiu efektive funkcius nur kiel komuna merkato, tiel metante la naciajn bonfartosistemojn en senbridan
konkurencon, per kiu ili - kaj la sistemoj protektantaj la naturan medion - alvenus en malsuprenan spiralon. Ĉi
tio estas tute ne akceptebla por la Verduloj.
Por Verduloj, bonfartosistemoj, por esti daŭrigeblaj kaj sukcesaj, ĝuu ampleksan subtenon de la
loĝantaro, kiun ili servas, kaj sekve ili estu konstruataj sur siaj kundividitaj valoroj. Ĉar tiuj valoroj povas
diferenci de lando al lando, mankas "unu grando taŭga por ĉiuj" bonfarta sistemo kaj la elekto de la
sistemoj - kaj la maniero, laŭ kiu ili estu plibonigataj kaj plifortigataj por rezisti la ruiniĝon pro
tutmondiĝo celanta al kombinado de libera komerco kaj absolutismaj reĝimoj (Ĉinio estas trafa
ekzemplo), estu unuavice lasataj al la membroŝtatoj. Kunlaboro inter iu ajn nombro da membroŝtatoj por
atingi pli grandan konverĝon povas okazi nur sur libervola bazo, sed ja estus bonvena. Tamen, ĉi tio ne
implicas, ke Eŭropa Unio havus nenian rolon sur la sociala kampo. Male, apud mona unio, Eŭropa Unio
fariĝu sociala unio. EU alfrontu la novajn riskojn de la tutmondiĝo, alivorte la konkurencon inter naciaj
sistemoj kaj la malfortiĝon de la Eŭropunia socia strukturo.
Unuavice la unio certigu, ke la leĝaro, kiun ĝi faras kaj la politiko, kiun ĝi efektivigas en la
ekonomiaj, financaj kaj tutmondaj komercadaj kampoj ne fakte malplifortigu aŭ neebligu la socialajn politikojn
de la membroŝtatoj. La tuta ekvilibro de la EU-aj politikoj moviĝu al favoraj sociaj kaj ekologiaj
konsideroj.
Koncerne servojn por ĝenerala utilo, Verduloj konsideras, ke publikaj servoj kiaj edukado, sanzorgo, akvo, ne
estu la objekto de merkataj mekanismoj. En aliaj kampoj, precipe kie temas pri servoj por ĝenerala ekonomia
utilo, ekzemple publika transporto, Verduloj opinias, ke publikaj responsuloj ĉiam konsideru merkatajn
mekanismojn laŭ regata konkurenco, kiu signifas konkurencivajn ofertojn por efike elspezi la impostpagitan
monon kaj samtempe garantii altkvalitan nivelon de la servoj. La elekto por aŭ kontraŭ liberaligo estu
lasata - kun taŭga konsidero pri konkurenco kaj ŝtata subvencio - al la konvena loka, regiona aŭ
nacia nivelo, sen tamen permesi troajn monopolismajn avantaĝojn en liberaligitaj merkatoj; tial, la Verduloj
preferas la reciprokecan principon, alivorte akciajn kompaniojn, kiuj havas enlandajn kontraktojn por publikaj servoj,
oni ne lasu konkuri en malfermaj merkatoj.
Verduloj firme kredas, ke ni bezonas komunan Eŭropunian imposto-politikon por halti la mortigan
imposto-konkurson inter membroŝtatoj. Kiel unua paŝo, Verduloj konsideras ke Eŭropa Unio fiksus
minimumajn tarifojn de kompania, kapitala kaj ekologia impostado, tiel malhelpanta malligi konkurson inter
membroŝtatoj kaj permesanta ilin havi la rimedojn financi siajn bonfaro-sistemojn sur sufiĉa kaj pli bone
ekvilibrita maniero (ne nur bazita sur la salajro). Ni konsideras ke la Eŭropa Unio metu ankaŭ socialajn
kaj fiskajn kriteriojn al konverĝo de niveloj de infano- malriĉeco kaj long-tempa senlaboreco.
EU instigu siajn membroŝtatojn fiksi minimuman nivelon de vivtenado aŭ "bazan enspezon", enkalkulante
naciajn diferencojn, tiel certigante malsupran limon al la efikoj de konkurenco. EU provizu la kadron por tut-EU-aj
kolektivaj laborinterkonsentoj, enhavantaj temojn, kiaj laborkondiĉoj, trejnado, salajroj; la EU-a Komisiono
ricevu la aŭtoritaton por fari tiajn interkonsentojn devigaj por ĉiuj kompanioj en la koncernataj sektoroj.
EU ankaŭ plibonigu sian leĝaron pri nediskriminado, precipe koncerne seksecon (ĝendron), etnan
devenon, kriplaĵojn kaj seksan orientiĝon. Ĝi ankaŭ plifortigu la regulojn de sociala responso
de kompanioj, por tiel antaŭenigi pli sociale kaj ekologie responsan merkaton.
Konsumulaj rajtoj kaj sanprotekto
La grandaj timigoj pri manĝaĵo kaj sano de la pasintaj jaroj (BSE, Dioksino, Salmonelo, kontaminado per
GMO kaj MPA, ktp.) subfosis la konsumulan fidon je manĝaĵo, precipe je viando kaj prilaboritaj
manĝaĵoj, sed ankaŭ je la kapablo de politikistoj solvi la problemojn. Dum Eŭropa Unio faris
iujn ampleksajn proponojn por pliigi la nutraĵan sekurecon en la tuta ĉeno, ĉi tiuj iniciatoj ne
sufiĉis kaj ofte estis blokataj aŭ prokrastataj far la membroŝtatoj. Internacia konsumado kaj
disvastiĝantaj merkatoj bezonas fidindan juran kadron kaj responsan kaj fidindan agadon de la merkataj partneroj
por estigi justan, socialan kaj daŭrigeblan konsumokulturon en Eŭropa Unio. Ni devas plifortigi kaj
informi konsumulojn, subteni ilian intereson rilate sanon kaj monon por certigi prosperan Eŭropunian ekonomian
politikon.
La antaŭzorga principo por produktado de manĝaĵo adoptita de EU ne estu limigata al reziduoj
aŭ fina rego de ĉenfinaj produktoj. Kontroleblaj normoj certigantaj sanan
manĝaĵoproduktadon estu respektigataj tra la tuta nutrada ĉeno ekde la produktada procezo, la
kultivado de plantoj kaj paŝtaĵoj ĝis la fina pretigo inkluzivanta la laborejojn kaj la naturan medion.
Ĉi tiuj normoj estas postulataj far la reguligo pri organika kultivado de EU kaj estonte ankaŭ estu aplikataj
en la tradicia manĝaĵoproduktado, en agrikulturo, en fiŝkaptado kaj en fiŝbredado.
Amasproduktado estu submetata al striktaj reguloj por certigi specifo-konvenajn kondiĉojn.
Por garantii pli bonan kaj pli sanan manĝaĵon, necesas:
- Limigi intense agrindustrian produktadon per malinstigo de intensa agrikultura kaj fiŝfarmada praktikoj per
strikta respektigo de leĝaro pri ekologio, la bestobonfarto kaj nutraĵosekureco;
- taksi la efikon de fiŝbredado, uzanta bestobazan nutraĵon, sur la tutmondaj provizoj da fiŝoj kaj
sur la nutraĵa sekureco de evolulandoj;
- respektigi normojn, kiu certigas nutraĵan sekurecon, sed tiel flekseblece, ke la diverseco de la regiona kaj loka
manĝaĵoproduktado ne estas limigata;
- plivastigi la difinon de kvalitonormoj, por inkluzivi la larĝajn diferencojn de manĝokulturoj kaj gustoj;
- provizi konsumulojn per ĉiuj rilataj informoj pri produktodeveno kaj pri la maniero, laŭ kiu ĝi
estis produktata, per EU-a reguligo de konsumulinformoj;
- efike regadi la efektivigon de manĝaĵaj leĝoj ĉe ĉiuj stadioj de
manĝaĵoproduktado;
- apliki la antaŭgardan principon tra la kompleta nutraĵa ĉeno kaj establi klarajn regulojn pri
responso;
- stimuli la konsumulan elekton por sana dieto;
- regi por eviti nenecesan manĝaĵopakumadon kaj antaŭenigon de ekologie afabla pakado.
Sed la manĝaĵa kvalito estas nur unu flanko por plibonigi la sanon kaj rajtojn de konsumuloj. Protektado
de konsumuloj kaj publika sano ĉeestu en ĉiuj Eŭropuniaj politikoj (industria, komerca, agrikultura,
regiona, manĝaĵa, ktp).
Verduloj agnoskas la pliiĝantan peton de konsumuloj por kuraca plurismo inkluzivanta alternativajn
medikamentojn. EU subtenu la peton de konsumuloj por pli libera elekto kaj por pli da informado kaj ekspertizo.
Fronti la riskon de novaj epidemioj
Verduloj agnoskas la rilaton inter pliiĝantaj malsanoj, kiaj alergioj kaj spirinfektoj kaj la pliiĝanta premo
sur nia natura medio pro la uzado de insekticidoj, kemiaĵoj kaj aliaj poluciigantaj substancoj.
En ĉi tiu kadro, Verduloj engaĝiĝas antaŭenigi fortan direktivon pri ATING [REACH]. La
direktivo ŝajnas malsufiĉa kaj je la nivelo de la regoprocedo kaj je la nivelo de la listo de la
danĝeraj substancoj. Toksa kontaminado per kemiaĵoj kaj forbruligo de defalaĵoj devas esti
haltigata. Rigora takso de sekurecaj riskoj estu certigata.
Samtempe ni frontas novajn mondajn epidemiojn. Birda gripo, AIDOSO, (S)ARS, malario ne nur transpasas la
landlimojn sed ankaŭ la specilimojn, kaj minacas homojn. Laŭ la Traktatoj, EU havas klaran responson
kune kun la membroŝtatoj en la malhelpo de malsanoj kaj sanproblemoj kaj en la protekto de la homa sano.
Cetere, Verduloj petas la plibonigon de la rajtoj de konsumulprotektaj organizaĵoj. Direktivoj pri ĉedomaj
vendoj, konsumulaj kreditoj, televendado, vendekskursoj, priprodukta responso estu plifortigataj.
Verda ekonomia vizio por Eŭropa Unio:
Redifino de la merkata ekonomio laŭ ekologiaj kaj sociaj principoj
La Verduloj favoras regularon pri konkurenco en la ekonomio, kondiĉe ke tiu regularo konsistas el rimedoj
celantaj justan kaj taŭgan celon, kaj ne estu celo en si mem.
Servoj por ĝenerala utilo, kiel sano, edukado kaj publika transporto estas apogiloj por daŭrigebla
evolustrategio. Eŭropa Unio bezonas fortajn kaj modernajn servojn por ĝenerala utilo. Ĉi tiuj servoj
jam konsistigas pli ol 35%n de totalaj laborpostenoj en EU kaj estas centraj en la evoluigo de sukcesa sciobazita
ekonomio. Esencas certigi, ke kresku la publikaj provizoj kaj elspezoj por ĉi tiuj servoj. Plene respektante la
subsidiarecan principon, la publikaj responsuloj je ĉiuj niveloj, kiuj demokratie responsas antaŭ la
civitanoj, estu liberaj elekti, kiel financi kaj organizi ĉi tiujn servojn. Eŭropunia leĝaro provizu
laŭleĝan certecon al ĉi tiuj principoj. [*]
La Verduloj favoras miksitan ekonomian sistemon de publikaj servoj kaj privataj entreprenoj. Konkurenco ne estas celo
sed rimedo por plibonigi la kvaliton de produktoj kaj servoj, kiu kondukas al novigoj kaj pageblaj prezoj. Verda kaj
socia ekonomio signifas, ke konkurencivo estu kongrua kun strebo al ĝeneralinteresaj celoj, precipe socia
kohero, protekto de la natura medio, kaj justa komerco, kiuj estas la fundamentoj de daŭrigebla evoluo. Tia
ekonomio ankaŭ signifas, ke konkurencivo estu kongrua kun kreskanta influo de dungitoj sur la politiko de iliaj
kompanioj. Ĉi tiu implicas, ke EU inkluzivu ankaŭ sociajn entreprenojn kaj kooperativojn en sian stimulan
politikon por malgrandaj kaj mezgrandaj entreprenoj.
Ekzistas ekologiaj limoj al ekonomia evoluado. Ĉi tio estas precipe evidenta, kie temas pri energio kaj
klimatŝanĝiĝo. Kun la turnopunkto de la tiel nomita petrol-pinta krizo (pro la naftoproduktada
apogeo), antaŭvidata en la sekvonta dek jaroj, Eŭropa Unio eĉ pli ol iam bezonas novan
Eŭropunian energikulturon. Amasa enmeto de renovigeblaj energifontoj necesas, kaj ankaŭ pliaj
ŝanĝoj en la vivstiloj, konsummodoj, transportmanieroj kaj penoj al energia efikeco kaj konservado.
Krome, efika kaj konkurenciva Eŭropunia energimerkato bezonas redukton de
la merkata koncentriĝo. Reguligaj rimedoj, inkluzivantaj fiskaj iloj, estu uzataj por instigi la evoluigon de novaj
merkatagantoj en la renovigebla energisektoro. Simile, la evoluado de scio-bazita ekonomio estu kohera kun
daŭrigebla evoluigo strategio. La esplorada kaj evoluigada politiko kaj la noviga politiko koncentriĝu sur
naturmedi-amikaj teknologioj. Efektive, ekologia efikeco estas la plej evidenta karakterizaĵo de modernaj,
evoluigaj ekonomiojn. Ankaŭ tiusence, la nuklea energio merkato estas nesekvenda ekzemplo. Krom la dramecaj
ekologiaj kaj sekurecaj implicoj, ĝi kontraŭas nian koncepton pri ĝenerala utilo kaj nian ideon pri
konkurenco. Konsiderante la altan aĉetprezon de malriĉigita (ĉu natura aŭ pliriĉigita
?) uranio, la kostojn por stoki la defalaĵojn kaj ankaŭ la kostojn estiĝantajn por fari ejojn sekuraj,
la prezo de nuklea energio estas multe tro alta
Makroekonomiaj administradaj rimedoj servu por plenumi la bezonojn de Eŭropunia socio. Per la
ŝanĝoj de marto 2005, la Pakto pri Stabileco kaj Kreskado antaŭzorgu plian regul-obeadon sur la
naciaj niveloj, kaj ebligu plian liberon je EU-a nivelo. La fokuso estu sur publikaj kaj privataj investoj por redukti
senlaborecon. Tio, kion Eŭropa Unio bezonas, estas pliigi la publikajn kaj privatajn investojn en ekologie efikajn
teknologiojn kaj disvastigi ilin en la ekonomian produktadon. La nova leĝaro pri merkatakiro ankaŭ estu
uzata por antaŭenigi la postulon pri tiaj teknologioj. Fiska politiko ankaŭ servu daŭrigeblan
evoluigon. Eŭropa Unio pli bezonas fiskan kunlaboradon ol fiskan konkurencon por konservi kaj plibonigi la
financajn rimedojn necesajn por ambicia publika politiko. Ĉi-rilate, Eŭropunia kunordigo de reformoj pri
ekologiaj impostoj kaj kompaniaj impostoj necesas.
[* en la angla originalo ripeto ek de "Servoj"]
La sektoro de entreprenoj socialaj kaj libervolaj estu agnoskataj fare de EU-aj politikoj. Ĉi tiu sektoro de la
ekonomio, kiu etendiĝas de kunagantoj en malgrandaj entreprenoj per la multaj kaj diversaj formoj de volontulaj
organizaĵoj, funkcias ene de la konkurenciva kadro kaj kreas multajn laborpostenojn en renovigaj aŭ
ekestantaj sektoroj kiaj la natura medio kaj servoj por individuoj.
La EU-a buĝeto estu portata al nivelo, kiu respondas al la politikaj kompetentecoj de la Unio. Oni ne povas
efektivigi daŭrigeblajn evoluigajn politikojn en la kunteksto de la vastigita EU kun buĝeto limigita je 1%
de la EU-a malneta enlanda produkto. Simile, la dispartigo de ĉi tiuj elspezoj estu reĝustigata por respondi
al prioritataj bezonoj, inkluzive de daŭrigeblo, ekologia novigo, la komuna eksterlanda politiko kaj la politiko
pri evoluiga kunlaborado.
Eŭropa Unio kiel aganto por justa tutmondiĝo
Nurdefenda alproksimiĝo al tutmondiĝo estas blokiĝo. Nek "adapta" paradigmo - surbaze de la ideo,
ke tutmondiĝo estas fenomeno devena de ekster EU, kaj al kiu EU adaptiĝu - nek "protekta" paradigmo
- surbaze de la ideo, ke EU ( ĝenerale, aŭ je la nivelo de membroŝtatoj) reduktu sian
enplektiĝon en la tutmonda ekonomio per baroj kontraŭ la libera movo de varoj, servoj, kapitaloj kaj
personoj - servas la utilon de la civitanoj de EU aŭ de la cetera mondo.
Verduloj rekomendas pli ofensivajn reagojn de EU, kies rolo povas esti determinata per reorientado de la aktuala
tutmondiĝa procezo al venka-venka strategioj. Estanta jam la plej granda aganto en la mondo ekonomio, EU
prenu sur sin sian plenan responson ĉirilatan. Tial Verduloj postulas sindevontigon de EU redukti sian negativan
efikon sur la tutmonda ekologia sistemo. La elekto por ampleksa ekologia efikecostrategio ene de EU estas
kondiĉo por justa tutmondiĝo.
La Verduloj ankaŭ postulas sindevontigon de EU konverti negativajn socialajn efikojn de tutmondiĝo en
pozitivajn, precipe en evolulandoj. EU uzu sian ekonomian pezon por progreseme realigi la UN-ajn Jarmilo-Celojn kaj
la respekton de fundamentaj laboristaj rajtoj. Por malhelpi socialan novkoloniismon ĉi tiu procezo estu evoluigata
en intensan kunlaboron kun la evolulandoj.
Verduloj instigas enregionan kaj enkontinentan integrigajn procedojn en aliaj mondopartoj surbaze de demokrataj
valoroj kaj de plena respekto de homaj rajtoj (Afriko, Latin-Ameriko, ktp.).
Verduloj instigas la evoluigadon de servoj por ĝenerala utilo. Ili konscias la kernan rolon, kiun ludis publikaj
responsuloj en la ekonomia evoluigo en EU kaj ankaŭ eksterlande. La koncernitaj responsuloj povu elekti
ekskludon de publikaj servoj kaj ĝeneral-utilaj servoj el la konkurencaj reguloj.
Verduloj vidas kiel devontigon la konservon kaj plibonigon de la efikeco de publika elspezado. Ene de EU kaj
ankaŭ ekster ĝi, tro restriktaj fiskaj kaj monaj politikoj estas baroj, kiuj malhelpas publikajn responsulojn
konvene trakti sociajn kaj ekologiajn bezonojn.
Verduloj instigas esplor-evoluigan (R&D) politikon, kiu kongruu kun daŭrigebla evoluigo; esplor-evoluigado kaj
novigado koncentriĝu al naturmedio-afablaj teknologioj; fundamenta esplorado almenaŭ estu samnivele
evoluigata, kiel aplikaj esploroj; edukado estu prioritato kaj ene kaj ekstere de la EU.
EU bezonas konvenajn instituciojn por esti tutmonda ekonomia aganto. Ne eblas por EU ludi decidan rolon en
reorientigo de la aktuala tutmondiĝa procezo, dum la institucia kadro ne provizas EU-on per la adekvataj
kompetentoj en ĉi tiu kampo. La kompetentoj de EU koncerne komercan politikon (artikolo 133) estu
plivastigataj al eksterlandaj politikoj por ebligi pli koheran politikon en la internacia financa areo. Interkonsentoj
intencitaj en ĉi tiuj kampoj estu aprobataj far la Eŭropa Parlamento kaj la Konsilio. Tutmonde, politikoj
pri ekonomiko, socia evoluigado kaj
ekologiaj aferoj estu kohere regataj. Tial MKO, UNMP kaj ILO fariĝu egalaj apogiloj de la UNa sistemo kun
la samaj demokrataj decidreguloj. Por MOK, ĉi tio rezultigu striktan difinon de servoj, kiuj apartenas al la
regularo de MKO. Publikaj servoj estu ekskludataj. Ni instigas la EU-ajn instituciojn fari ĉion eblan por faciligi
la reformprocedon de la MKO laŭ iniciatema maniero.
Libera komercado kongruu kun justa komercado. Ĉi tio signifas, ke prezoj spegulu la verajn sociajn kaj
ekologiajn kostojn ligitajn al la produktado kaj transporto. La Verduloj antaŭenigas la ideon de restriktata aliro
al la Eŭropunia merkato por varoj, kies produktado kaj/aŭ disdonado malrespektas bazajn sociajn kaj
ekologiajn postulojn, kiaj la ILO konvencioj. Ĉi tio ankaŭ signifas, ke Eŭropa Unio ludu modelan
rolon kaj haltu sian troproduktadon de agrikulturaj varoj. La troproduktaĵoj aktuale estas malaltpreze eksportataj
al fremdaj merkatoj, inkluzive de evolulandoj, subtenita de EU pere de subvencioj.
Daŭrigeblo estu esenca en ĉiuj evoluigadaj
politikoj. Evoluigadaj celoj baziĝu sur principoj de homaj rajtoj, redukto de malriĉeco, konfliktevitado,
demokrata partopreno kaj povigo de virinoj kaj ankaŭ energia rendimento, konsumulaj rajtoj kaj konservado de
la natura medio. EU konkretigu sian sindevontigon plialtigi la financajn rimedojn destinatajn al la evoluantaj landoj.
"Tobin-eca" imposto sur la internacia movigo de kapitalo estu kreata kun la duobla celo kontraŭbatali financan
speculacion kaj kolekti monon por la evoluigado. Ni volas atingi la celitan 0.7%-ojn de Oficiala Evoluiga Subteno en
2015; ne alkalkulante la (deziritan) ŝuldo-nuligon. En ĉiuj EU-aj membroŝtatoj la procedo por atingi
ĉi tiun celon estu akcelata. Ni deziras, ke EU mem alportu la necesajn rimedojn kaj mekanismojn por batali
kontraŭ "monlavado" (honestaspektigo de malhoneste akirita mono), fiska fraŭdo kaj impostevito, kaj sur
Eŭropunia kaj sur tutmonda nivelo.
Demokratio, diverseco kaj la jurŝtata principo
Por Verduloj demokratio estas fundamenta valoro. Demokratio inkluzivas justan reprezentadon, civitanan partoprenon
kaj rektajn demokratajn rimedojn. Estas kreskanta kritiko inter Eŭropuniaj civitanoj pri la limoj de demokrata
enplektiĝo. Verduloj kundividas la postulon etendi la ilojn por ebligi pli bonan civitan partoprenon. Unu el la
iloj, kiuj povas fariĝi nova fonto de demokrata praveco de EU kaj de ĝia konstitucio estas tut-EU-a
referendumo. Alia ilo estas la civitana iniciato, kiu povas forĝi novajn translandlimajn ligojn inter civitanoj,
neregistaraj organizaĵoj kaj politikaj partioj, kiuj kampanjas kune. En Eŭropunia civila socio Ne-Registaraj
Organizoj, kiuj reprezentas sociajn, kulturajn, laŭleĝajn kaj ekologiajn utilojn ludas gravan rolon. Ĉi
tiuj grupoj havu pli vastan aliron al la politika decidofarado je EU-a nivelo. Tial Verduloj subtenas NRO-jn por akiri
konsultiĝan statuson ĉe tiaj institucioj laŭ iliaj laborkampoj kaj ekhavi pli bonan aliron al la
Tribunalo pri Justico.
Mafiismo estas intensiganta sian okupiĝon ankaŭ en la ekologia sektoro: precipe la sektoroj pri
administrado de defalaĵoj, publikaj laboroj kaj konstruado, kaj la elspezado aparte de la EU-aj subvencioj estas
minacataj de praktikoj, kiaj subaĉetado, monpurigo kaj rompo de la principoj de la jurŝtato. EU organizu
laŭokazajn kontraŭmafiajn organojn, postulu OLAF-on (sistemo por EU-vasta polico-informado) fari same
kaj lanĉu tut-EU-an kampanjon cele konsciigi la principon de la jurŝtato.
Aliro al kulturo por ĉiuj, la rekono kaj sekurigo de ĉiuj kulturoj, kaj la antaŭenigo de
Eŭropuniaj lingvoj kaj kulturoj en plena diverseco estu certigitaj kaj faciligataj far EU.
La rekono de nia lingvo kaj kulturo kaj la libero praktiki kaj instrui ilin estas fundamentaj rajtoj. Tiel nomitaj
malplimultulaj kulturoj kaj lingvoj, kiuj ankoraŭ estas vivaj en iuj EU-aj teritorioj, estu agnoskataj.
Kvankam kulturo estas nuntempe precipe la kampo de nacia politiko, interŝanĝo kaj reciproka fekundigo
inter la diversaj Eŭropuniaj kulturoj prezentas ŝancon. Por altigi konscion pri la utiloj kundividi ĉi
tiun kulturan diversecon kiel eble plej vaste, ni pliigu kulturan interŝanĝojn, kiaj ĝemeliĝaj
programoj inter Eŭropaj urboj kaj vilaĝoj.
Por helpi plifortigi la senton de aparteno al ĉi tiuj diversaj Eŭropuniaj kulturoj, ni ebligu, ke kiel eble plej
multaj junuloj studadu en alia Eŭropunia lando, aŭ en akademiaj aŭ en metiaj kursoj, per
konsiderinda pliigo de la buĝetoj asignitaj al interŝanĝaj programoj kiel Erasmo, Sokrato aŭ
Leonardo.
Migrado
Malofte en la historio eksistis tiel grandegaj diferencoj inter Nordo kaj Sudo, inter pli riĉaj kaj pli malriĉaj
regionoj, kaj ĉi tiuj diferencoj iĝis pli videblaj pro la tutmondiĝo de komerco kaj informfluoj.
Grandaj nombroj da migrantoj riskas sian vivon provante atingi la Eŭropuniajn marbordojn serĉante pli
decan vivnivelon.
Ne nur Eŭropa Unio rifuzas leĝdoni por integrigi migrintojn sen enloĝada permeso, el kiuj multaj
estas viktimoj de prihomaj fikomercistoj, ĝi ankaŭ provas devigi iliajn devenlandojn fermi siajn landlimojn
al elmigrantoj, kontraŭe al la rajto je libera cirkulado en la Universala Deklaro de Homaj rajtoj.
Spite altajn barilojn, spite striktajn landlimajn kontrolojn, kaŝenmigrantoj ankoraŭ venos, eĉ se nur
pro tio, ke estas mendado por ilia laboro en Eŭropa Unio. Ĉar migrado ne estas haltigebla, ni ĉesu
vidi migrantojn kiel minacon. Ili alportas al ni siajn talentojn kaj energion. Ni provizu al ni la rimedojn reguligi
migradon, ambaŭ per deca bonvenigado de migrintoj kaj per efektivigado de vera kunevoluigada politiko kun
iliaj devenlandoj.
En Unio sen internaj landlimoj, ĉi tio postulas tut-EU-an solvon. La Eŭropa Komisiono prezentu kaj
efektivigu koncepton de kunordiga politiko en ĉi tiu kampo. La utiloj de migrintaj laboristoj por la devenlandoj
ankaŭ estu enkalkulata, ekzemple per antaŭenigo de reciklantaj formoj de migrado, per kiu migrintoj uzas
la kapablojn kaj kapitalojn, kiujn ili akiris en Eŭropa Unio por la evoluigado en sia hejmlando. La riĉeco
reprezentata de mono rehejmenigita al la familioj far elmigrantoj estas nedisputeble la plej granda financa rimedo por
ĉi tiuj landoj.
Koncerne la Eŭropunian politikon pri rifuĝintoj la celo certigi la respekton de la Ĝeneva Konvencio
ĉie en EU ne sukcesis. Ankoraŭ mankas alternativo por Eŭropunia solvo. La sola ŝanco
retroirigi la malsupreniĝantan spiralon estas nova, pli demokrata leĝdona procedo, en kiu la Eŭropa
Parlamento povas efektivigi sian lastatempe akiritan rajton je kundecido.
Azilpetantoj estu digne kaj respekte traktataj, dum ili atendas la rezultojn de siaj petoj. Solidareco necesas por malhelpi
iujn EU-ajn landojn esti troŝarĝataj far ĉi tiu tasko dum aliaj apenaŭ helpas en la protektadon
de la rifuĝintoj. La Dublina Kongreso, kiu postulas, ke azilopetantoj registrigu sian peton en la lando, kie ili
eniras EU-on, iĝu pli fleksebla por tiuj landoj sub troa premo. Fine, fariĝu Eŭropunia azilsistemo,
kiu meritas tiun nomon kaj estas vere komuna kaj financata el EU-a buĝeto.
Justico
Eŭropa Unio ludu gravan rolon en la kontraŭbatalado de translandlima krimo kaj terorismo. Hodiaŭ
tamen, la pliiĝanta kunlaborado de justico kaj polico tro ofte malrespektas fundamentajn rajtojn, kian privateco
kaj la rajton je justa proceso.
En la venontaj jardekoj, teknologio haveblos por registaroj konstante gvatadi sian plenan loĝantaron. La Verduloj
malakceptas tian 'grandfratan' socion. EU estu ĉampiono de la fundamentaj rajtoj. Inter ili estas la principo de
nediskriminado. Ĉi tiu principo estu rigore respektigita por malhelpi registarojn trakti tutajn segmentojn de sia
loĝantaro kiel suspektulojn je terorismo. Se Eŭropa Unio sukcesas konfirmi individuajn liberojn kaj
toleremon, ĝi povas fariĝi magneton por kreivaj talentoj el ĉiuj partoj de la mondo.
Tial la Verduloj deziras, ke la ĉarto de Fundamentaj Rajtoj fariĝu kiel eble plej baldaŭ deviga por
ĉiuj EU-aj institucioj. Ni ankaŭ deziras, ke la Eŭropunia Najbareca Politiko sisteme inkluzivu eron
pri homaj rajtoj kiel parton de la rekomendo de la EU-a Agentejo pri Fundamentaj Rajtoj.
EU ankaŭ aliĝu al la Eŭropunia Konvencio pri Homaj rajtoj. Eŭropunia leĝofarado pri
justico kaj internaj aferoj ne plu estu monopolo de naciaj ministroj, renkontiĝantaj malpublike, sed iĝu
kundecido inter la Eŭropa Parlamento kaj la Eŭropa Konsilio de la Ministroj (EU-KM). Tamen apliki la
komunuman metodon al kriminala juro necesigas restriktan difinon de la krimoj, pri kiuj EU estas kompetenta pritrakti.
Estu eksplicigite, ke la kontraŭbatalo de grava translandlima krimo ne etendiĝu al aferoj, kia abortigo,
libervola eŭtanazio aŭ loka vendo de mildaj drogoj. Kiam la Unio vastiĝas, same vastiĝas la
diverseco de etikaj konceptoj inter ĝiaj civitanoj. EU, kiu ne respektas ĉi tiun diversecon, estos perceptata
kiel minaco al naciaj kaj propraj liberoj.
Post kiam la supre menciitaj kontroloj kaj garantioj estos establitaj, la persekutado de bone difinita aro da
translandlimaj krimoj, kia fraŭdo kontraŭ EU buĝeto, estu komisiata al Eŭropunia Publika
Prokuroro. Ni povas simile antaŭvidi la enkondukon de Eŭropunia Sekreta Servo por plifaciligi la
kunlaboradon inter naciaj servoj, kiu hodiaŭ funkcias malglate. La demokrata kontrolo de tiaj agentejoj estu
kune farata far la Eŭropa Parlamento kaj naciaj parlamentoj. Firma kunlaborado kun la Konsilio de
Eŭropo faru EU-on pli efika sur la kampo de homaj rajtoj. EU havu voĉdon-rajton en la Konsilio de
Eŭropo, kiu siavice estu reprezentata en la regaj organizaĵoj de la Agentejo de Fundamentaj Rajtoj.
KONKLUDO
Ni Eŭropuniaj Verduloj firme subtenas la pluan politikan integrigon de Eŭropo
Ni bezonas la Union, ĉar ĝi montris sian kapablon estigi kaj konservi la pacon inter siaj membroj, kaj
paco neniam estu garantiata, ene de aŭ ekster Eŭropo. Ni bezonas la Union, ĉar reago al la defioj
de tutmonda varmiĝo kaj aliaj ekologiaj minacoj estas preter la kapabloj de ajna aparta nacia ŝtato. Ni
bezonas la Union, ĉar senbrida konkurenco inter naciaj socialaj asekuraj sistemoj metas la socian koheron en niaj
landoj en malsupreniran spiralon. Ni bezonas la Union ĉar malsanoj ignoras landlimojn. Ni bezonas la Union,
por trovi la turnopunktan amasapogon por generi novan - pli verdan - ondon da valorkreadoj kaj tiel respondi al la
amasa senlaboreco en niaj landoj. Ni bezonas la Union por antaŭenigi pli justan tutmondiĝon, pli justan,
pli respekteman al la vivokvalito de ĉiuj enloĝantoj de la mondo, pli zorgan al la natura medio, pli
senteman al diverseco. Ni bezonas la Union, ĉar estas nia komuna responso - ne nur tiu de la ŝtatoj
ĉe la aktualaj landlimoj de la Unio - trovi respondon pri la migradoj. Ĉi tiuj malmultaj - sed esencaj -
ekzemploj jam formas devigan argumenton favore al kuna agado, en integrita vojo je la Eŭropunia nivelo.
Kompreneble, Eŭropa Unio estas nek celo en si mem nek rimedo por ĉiuj Eŭropuniaj problemoj -
kaj ja ne la planedaj: iuj estas pritrakteblaj je pli malalta nivelo: loka, regiona, nacia; iuj aliaj postulas vere tutmondan
solvon. Sed el nia perspektivo, neniu povas nei la plenumitaĵojn kaj la avantaĝon de Eŭropa Unio
en la pritraktado de iuj kernaj aferoj, kiujn ni, Eŭropunianoj, frontas.
Eŭropa Unio estas hodiaŭ en decida momento. Jam malproksima ŝajnas la senduba fido de la
fondintoj, dum la viziula puŝo, kiu regis la reunuigon de la kontinento post la falo de la Berlina Muro, eluzis
sian energion. La Unio estas drivanta, administrita de aferozorganta Komisiono; proponoj kaj decidoj ofte estas tro
burokratismaj kaj montras malsufiĉan atenton pri homaj sociaj kaj ekologiaj koncernoj; la popola subteno por
EU forvaporiĝis en tro multaj lokoj. Por plej multaj membroŝtataj registaroj EU aŭ estas rimedo
por antaŭenigi konkurencon anstataŭ kunlabori, aŭ servas kiel propeka kapro por nepopularaj
decidoj, kiujn ili deziras aŭ devas fari je nacia nivelo.
Por tiri la Union el la fosaĵo, ni bezonas novan impeton. Ĉi tio necesigas almenaŭ tri gravajn
kondiĉojn. La unua estas, ke politikaj gvidantoj tutkontinente radikale forigu la aktualan mallarĝan politike
korektan
eŭroskeptikan sintenon kaj publike agnosku la aldonitan valoron - efektive la nemalhaveblan bezonon - de
politika Eŭropa Unio. La dua estas, ke ili ekmovu la Union reale kaj efike pritrakti la gravajn defiojn, kiujn ni
frontas, kiel Eŭropunianoj kaj kiel mondaj civitanoj; el kiuj defioj ni ĉi-supre menciis iujn kiel kernaj.
Fine, sed ne laste, ni bezonas ĉiujn sociajn agantojn - Neregistaraj Organizaĵoj, laborsindikatoj, . - kiuj
kaj engaĝiĝas por tiuj aferoj kaj prave maltrankviliĝas pro la evidenta malkapablo kaj malemo de
la aktuala politika Unia gvidantaro trakti ilin, trovi metodojn por komune konstrui la premon por puŝi la supre
skizitajn ŝanĝojn antaŭen.
Ni, Eŭropuniaj Verduloj, pretas fronti ĉi tiun defion. Ni ankaŭ scias, ke solaj ni ne atingos ĉi
tion, kaj ke ni ne konas ĉiujn solvojn. Aliaj sur la politikaj kaj sociaj scenejoj ankaŭ alportu vizion, ideojn
kaj energion kaj ni devos alianciĝi por doni formon al renovigita Eŭropa Unio. Ĉi tiu dokumento
estas nia kontribuaĵo al tio, kio estu fundamenta debato tutunia - kaj ankaŭ en ĉiu ebla
kandidatlando, por akiri Eŭropan Union denove vigla kaj tiel doni sociale kaj ekologie daŭrigeblan
estontecon al Eŭropo.
* Terminoj de kelkaj superaj organoj en Eŭropo laŭ Vikipedio:
La "Konsilio de Eŭropo" estas la internacia organizaĵo de la "Granda Eŭropo", kaj enkalkulas 46
membroŝtatojn (kontraŭ 27 en Eŭropa Unio). Ĝin fondis la Londona Statuto la 5-an de Majo
1949. Ĝia sidejo estas en Strasburgo, Francio.
"Eŭropa Konsilio" estas kunveno de ŝtatestroj de la Eŭropa Unio kaj la Prezidento de la
Eŭropa Komisiono.
La "Konsilio de la Eŭropa Unio" formas (kun la Eŭropa Parlamento) la leĝdonan filion de la
Eŭropa Unio (EU). Ĝi konsistas el ministroj de registaroj de ĉiu membra ŝtato en la EU.
Juĝkortumo de la Eŭropaj Komunumoj (sidejo en Luksemburgio)
* Aliaj terminoj:
Eŭropa Unio, EU > Eŭropunia
Eŭropa Parlamento, Parlamento de Eŭropa Unio > Eŭropunia Parlamento, EP
Eŭropunia balotado - balotado por la EP
Leĝdona aŭtoritato = Eŭropa Konsilio & EP
Buĝeta aŭtoritato = Eŭropa Konsilio & EP
Eŭropa Komisiono = oficiale "Komisiono de la Eŭropaj Komunumoj", supera organo de la EU, proponas
novajn leĝojn, kontrolas ke la membroŝtatoj obeas la traktatojn.
Vidu ankaŭ la tradukon de la - ne plu aktuala - Traktato:
http://www.geocities.com/athens/olympus/7964/traktato.html
* Specialaj politikaj terminoj:
apartigita potenco = sendepende respondecaj agantoj (leĝofarado, justico, administracio), unu el la bazoj de
bona regado.
Ekologia piedsigno (evit.), Ekologia Piedpremo = sumo de la resurso-bezonoj de iu lando, mezurita en la bezonata
areo - kaj en komparo kun la areo de la koncerna lando; la e.p.-indico de la EU-landoj estas ĉ. 3), tio
signifas, se ĉiuj homoj vivus laŭ la vivstilo de EU-landanoj oni bezonus 3 planedojn Tero.
[fr] www.agir21.org/flash/empreinteecoweb/loadcheckplugin.html
[UN-lingvoj] www.myfootprint.org/
petrolpinta krizo = antaŭvidata krizo pro la atingo de la apogeo de laproduktado de nafto ([en] peak-oil crisis)
sido = voĉdon-rajto de partio = okupi certan nombron da sidoj
mediacianto = homo kiu helpas solvi konflikton pere de mediacio (PIV).
* Neologismoj (ne en PIV):
subsidiareco = konvena aŭtonomeco
ĝendro = rilatas seksecon, ĉefe rilate la socian rolon
* Diskutendaj terminoj:
antaŭgarda/-zorga principo = (en: precautionary principle)
venka-venka strategio = [en]: win-win strategy
politike neofendema = politike korekta
* Mallongigoj/akronimoj:
BSE [en] = Bovine Spongeous. Encephalitis
GMO = Genetike Modifita Organismo
MKO = Monda Komerca Organizo; [en: WTO]
MPA = ?
ILO = Internacia Labor-Organizo, [en: ILO]
REACH [en], ATING (?) = Direktivo pri Evaluado kaj Analizo de Kemiaĵoj
UNMP = UN MEDIO-Programo, [en: UNEP]
Post duon-aŭtomata traduko farita de Leo de Cooman;
Korektoj de Klaus Mohrhoff kaj Ginette Martin;
Terminologiaj komentoj de Mireille Grosjean, Brian Moon, Andr‚ Ruysschaert kaj Giancarlo Rinaldo;
Fina redakto Manfred Westermayer. 2008-01-24