Verda Libro - #05 Batali por socie inkluzivanta Eŭropo
De EU pelita ekonomia tutmondiĝo multe pliigis sociajn malegalecojn, kaj dume minacante socialajn normojn kaj publikajn financojn por bazaj servoj. Verduloj pensas, ke merkataj reguloj neniam rajtu superregi fundamentajn socialajn rajtojn. Kiel unuan paŝon, Verduloj volas protekti socialajn kaj sanrilatajn servojn kontraŭ leĝaro de libera merkato ĉe EUa nivelo, agnoskante la prioritaton de la sociala politiko super la ekonomia politiko.
Enkonduko
La aktuala politika plimulto en Eŭropa Unio forte subtenas novliberalan ekonomian tutmondiĝon. Tamen la akcelita tutmondiĝo en ĉi tiu jardeko forte pliigis sociajn malegalecojn en EU kaj ene de plej multaj membroŝtatoj. Ĝi instigas vetkuron malsupren de socialaj normoj inter la membroŝtatoj kaj nesanan impostkonkurencon, kiu reduktas registarajn financojn je ĉiuj niveloj, endanĝerigante la financadon de bazaj socialaj servoj. Ĝis 2005 EU plene subtenis ĉi tiun kurson per tro rigida buĝetodeficit-limiga politiko nome de mona stabileco reduktante la manovromarĝenon de membroŝtatoj por redistribuaj socialaj politikoj. La sekvoj de ĉi tiu politiko defias la solidarecan modelon, kiu estas fundamenta por EU.
Verduloj batalas por inkluziva socio, kies fundamentoj estas nova kaj pli bona Lisbona Agendo plene enkalkulante la socialajn daŭrigeblajn celojn, kaj Pakton pri Stabileco kaj Kreskado, kiu antaŭenigas pli bonan publikan elspezadon, tio estas altkvalita investado kun devigaj socialaj kaj ekologiaj celoj. La reguloj de interna merkato neniam rajtu superregi fundamentajn rajtojn aŭ malhelpi la bonan funkciadon de la servoj de ĝenerala utilo, tio estas publikaj servoj plenumantaj la ĉiutagajn bezonojn de la homoj, kiaj edukado kaj transportado. EU agu kontraŭ socialaj dumpingaj praktikoj en membroŝtatoj kaj fiksu la kadron por justa kompania impostado kaj la eliminado de impostoazoj.
EU ankaŭ havas la devon sekurigi la universalan aliron al malaltekostaj servoj de ĝenerala utilo por ĉiuj homoj loĝantaj en la Unio kaj instigi siajn membroŝtatojn certigi decan vivenspezon por ĉiuj siaj civitanoj super la indiko de malriĉeco. Ĝi certigu, ke la EUaj kontraŭdiskriminaciaj leĝoj estu plene aplikataj en ĉiuj membroŝtatoj kaj ke ekzistantaj seksaj/ĝendraj malegalrajtecoj ne plu estu tolerataj*. Verduloj volas ankaŭ EUan kadran direktivon pri protekto de konsumantoj.
*) rim-o de AVE (LdC):
EUaj Verduloj siaflanke same agu kontraŭ lingva malegalrajteco kaj tiucele uzu la solvon, (de Internacia Lingvo – Esperanto ) kiu jam delonge ekzistas :-)
Kernaj faktoj kaj ciferoj
La plej rekta sekvo de sociala ekskludo estas malriĉiĝo. Aktuale, 76 milionoj da EUaj civitanoj vivas sub la indiko de malriĉeco, difinita kiel 60% de la meza enspezo en sia lando, kaj 36 milionoj da homoj loĝas en danĝero de malriĉeco. Unu el kvin personoj pli junaj ol 18 jarojn vivas en malriĉeco aŭ estas minacataj de malriĉeco.
Ĉiuj membroŝtatoj havu ian formon de sociala asisto por siaj civitanoj vivantaj en malriĉeco. Tamen, tiuj skemoj varias ĝenerale kaj ne estas EU-skalaj normoj nuntempe, precipe koncerne la nivelon de subtenoj super la indiko de malriĉeco.
Publika elspezado povas esti solide ekvilibra kaj ankoraŭ aprobanta politikajn celojn de socia inkluzivo, se administrata per inteligentaj kontraŭciklaj rimedoj. En la aktuala ekonomia krizo la publika elspezado dum krizo estas rigardata stimuli la ekonomion. Tamen, dum jardeko EU provis limigi publikan elspezadon per la Pakto pri Stabileco kaj Kreskado, havante la daŭrigeblon de publika financo kiel ĉefan celon. Tio estigis gravan malpliiĝon de publika elspezado. Ĉiuj membroŝtatoj escepte de Britio, Portugalio kaj Slovenio reduktis sian publikan elspezadon kiel procentaĵon de malneta enlanda produkto (MEP). En la Eŭro-areo ĝi falis de 51% en 1996 al 47% en 2006.
En iuj landoj la redukto estis pli drasta, ekz-e preskaŭ 10% en Svedio. En iuj novaj membroŝtatoj la publikaj elspezad-indicoj estas tiel malaltaj, ke ili reduktas la amplekson por registara politika agado, ekz-e en Rumanio per 32%. Dum ja la solideco de ŝtatbuĝetoj estas grava, oni emfazu, ke la malpliigo de publika elspezado plejparte influas la socialajn protektoprogramojn, kiuj konsistigas preskaŭ duonon el ĉiuj publikaj elspezoj EU-mezume. La diferencoj inter membroŝtatoj estas ampleksiĝantaj. Mezurita rilate la MEPn, publika elspezado por sociala protektado estas malpli ol 10% en Irlando kaj Latvio, kompare kun pli ol 22% en Svedio, Danio, Francio kaj Germanio.
Konkurenco inter la membroŝtatoj koncerne favorajn impostkondiĉojn por kompanioj portas gravan respondecon por publika enspezo, kiu ne pliiĝis per impostebla produktiveca kresko. EU-mezume, kompaniaj impostoprocentoj estas malpliiĝintaj de 35% en 1995 al 25,9% en 2006. Impostofraŭdo reduktas la publikan enspezon eĉ pli. Centoj da miliardoj da Eŭro de impostenspezo forlikas ĉiujare en la 44 impostoĉielojn/-oazojn listigitaj de OECD (2004), el kiuj 4 estas EUaj membroj (Cipro, Irlando, Luksemburgo, Malto).
Sociala dumpingo fariĝis grava problemo en socio, kie mono moviĝas lumrapide kaj laboristoj fariĝas nenio alia ol esti parto de firmaa kapitalo. Ofte firmaoj provas ekspluati laboristojn per dungado de sezonlaboristoj* aŭ movante la produktadon al la plej eble malmultekosta loko. Lastatempe Eŭropa Tribunalo de Justico (en: ECJ) deklaris en kvar kazoj de sociala dumpingo (Rüffert, Laval, Viking Linio, Luksemburgo), ke, sub aktuala EUa leĝaro, la libera moviĝo de servoj povas havi prioritaton super la observo de salajroakordoj inter socialaj partneroj.
*) rim-o de AVE (mw): aŭ laboristoj dungitaj de dumtempo-laboron ofertantaj firmaoj.
Sekvoj de neago
Sociala daŭrigebleco ne povas est atingata, se EU daŭre permesas malegalan distribuon de ekonomia kresko. Malriĉeco kaj sociala ekskludo insidas ian politikan celon koncernantan la aliron al sociala kaj demokrata vivo kaj partoprenon en la socio - hontiga situacio por riĉaj socioj. Seksaj/ĝendraj malegalratecoj en laborkondiĉoj insidas ajnan agadon por fini infanan malriĉecon. Se ni ne argumentas favore al sociala Eŭropo, estos gravaj politikaj sekvoj por publika akcepto de EU, precipe en la aktuala tempo de ekonomia krizo, estigante perceptojn de malfido inter membroŝtatoj kaj eble revenon al naciismo.
Malaltaj kompaniaj impostoprocentoj ne estas sentataj dum ekonomia kresko vastigas la entutan impostan bazon.
Sed en tempoj de recesio, malaltaj kompaniaj impostoj havas neproporcian efikon al publikaj financoj kompare kun dumtempaj perdoj de aliaj formoj de impostado, estigante specon de institucia malriĉeco de registaro. Malriĉeco pliiĝos kaj enspezoj estos distribuataj eĉ pli malegale. Socialaj kaj sanservaj servoprovizantoj estos traktataj kiel ajna alia komerca servo kaj ne povos etendi la manon al senŝirmaj uzantoj.
Farebleco en la EUa kadro
Kompetentecoj pri socialaj politikoj restas plejparte je la membroŝtatoj. Kie Komunuma kompetenteco ekzistas, la Konsilio ofte decidas unuanime kaj EP estas nur konsultata. Ekde 1999, EP havas kundecidajn rajtojn pri ĉiuj efektivigantaj decidoj rilataj al Eŭropa Sociala Fonduso (ESF). Cetere, kundecidaj rajtoj de EP estis ampleksigantaj por faciligi la uzeblecon de la civitana rajto libere moviĝi kaj loĝi ene de la teritorio de la membroŝtatoj, por ke Komunumaj migrantaj laboristoj havu socialan asekuron, kaj por pritrakti socialan ekskludon. EPaj kundecidaj potencoj koncerne egalajn ŝancojn estis plifortigataj.
En 2000, la “Malferma Metodo de Kunordigo” (en: OMC) estis enkondukata por politiko pri dungado kaj sociala protekto. Tio estas interregistara proceduro (kontraste kun la tradicia Komunuma metodo), per kiu la membroŝtatoj transmetas la ĝeneralajn gvidliniojn de la Konsilantaro de Ministroj en naciajn politikojn, konsentas pri normoj por mezuri la plej bonan praktikon, kaj monitori la rezultojn. La OMC laboras per samrangula revizio kaj la rezulto dependas de la membroŝtatoj.
La nova Traktato de Lisbono plejparte ŝanĝus la voĉdonadajn procedurojn en la Konsilio. Preskaŭ ĉiuj aferoj fariĝus submetataj al plimultaj anstataŭ unuanimecaj decidoj. Tio faciligus la enkondukon de nova EU-vastaj regularoj kaj instrukcioj. EP akirus kundecidajn potencojn pri servoj kun ĝenerala ekonomia intereso. La Traktato de Lisbono provizas ankaŭ artikolon, kiu ebligus la adopton de instrukcia kadro pri servoj kun ĝenerala ekonomia intereso kaj protokolon protektantan la rajton de membroŝtatoj organizi siajn servojn de ĝenerala intereso/utilo.
Batalo kontraŭ diskriminacio surbaze de sekso, rasa aŭ etna deveno, religio aŭ kredo, kripleco, aĝo aŭ seksa orientiĝo estas plene EUa kompetenteco. Ekde 1992 konsumantprotektado estas en la Komunuma kompetenteco bezonanta kundecidon por ĉiuj aranĝoj rilataj al pli proksima vicigo de membroŝtataj leĝoj pri kompletigo de la unueca merkato rilate konsumanto-protektadon.
Verdulaj atingoj
2004-2009 Bolkestein Servo-Direktivo
Verduloj batalis kontraŭ la “deven-landa principo” kaj akiris ties forigon. La principo estus signifinta, ke la aplikeblaj reguloj por provizantoj de servoj estas tiuj de ilia membroŝtato prefere ol tiuj de la membroŝtatoj, kie la servo estas farata. Ĉi tio estus estiganta vetkuron malsupren, rigardante socialajn kaj sekurecajn normojn kaj leĝan necertecon por konsumantoj.
Pakto pri Stabileco kaj Kreskado
Verduloj rezistis ĝian “sama grando por ĉiuj” alproksimiĝon orientitan ekskluzive al kvantaj celoj kaj argumentis favore al pli granda fleksebleco dum ĝia reformo el 2005, ekz-e ebligante ke kontraŭcikla elspezado kaj enkalkulo de la kvalito de publika financo. Ĉi tio ebligas longdaŭrajn publikajn investojn, ekz-e kiaj celas malkupli kreskadon for de energikonsumo, transporto kaj uzo de resursoj, kaj ankaŭ investojn kiuj necesas por atingi la Kiotajn celojn.
Lisbona Strategio
Verduloj defendis la egalan gravecon de ĉiuj dimensioj kiel difinitaj en Gothenburgo en 2001: ekonomia kresko, socia koherado, kaj protekto de la natura medio. Ni forte kritikis la Eŭropan Komisionon, kiam ĝi formetis la ekologian kolonon el la strategio en 2005 kaj reduktis ĝin al nuraj kresko kaj laborpostenoj.
Laborpostena sekureco
Verduloj voĉdonis kontraŭ la Parlamenta Raporto pri “Flexicurity” (laborista flekseblo & sekureco "fleksekureco"). Tiu raporto promociis novliberalismajn ideojn pri fleksebleco de laboristoj prefere ol pliigi la sekurecon de laboristoj.
Kontraŭ diskriminacio
Verduloj devigis la Komisionon plenumi sian promeson el 2004, proponi kontraŭdiskriminacian instrukcion, kaj ene de EP certigis ke la instrukcio estas laŭeble plej ampleksa kaj kohera.
Kion Verduloj volas
Verduloj volas en la Traktatoj socialan paragrafon, kiu deklaras ke fundamentaj rajtoj ĉiam havu pli altan prioritaton ol merkataj rajtoj. Ĉi tiu agnosku la prioritaton de la sociala politiko super ekonomia politiko.
Verduloj volas kadran direktivon pri Servoj deĜenerala utilo certigantan, ke publikaj respondeculoj je ĉiuj niveloj povas difini, organizi, financi kaj taksi siajn servojn havante ĝeneralan utilon.
Verduloj petas direktivon por protekti Socialajn kaj Sanrilatajn Servojn kontraŭ merkata kaj konkurenca leĝaro ĉe EUa nivelo. Ĉi tiu direktivo certigu, ke socialaj aktoroj povas oferti/liveri je loka nivelo sen EUa sintrudo.
Verduloj volas kompanian imposto-procentaĵon ene de akceptebla gamo, enhavante minimuman kompanian impostoprocentaĵon. Verduloj petas ke la Komuna Arigita Kompania Imposto-Bazo (en: CCCTB), kiun la Komisiono proponas, estas orientata je tiu celo.
Verduloj volas la Direktivon pri Konsumanto-Rajtoj kun altaj normoj, konservante la rajton por membroŝtatoj apliki eĉ pli altajn normojn ol la Komunuma leĝaro.
Kontaktoj kaj konsilistoj de la Verduloj en la Eŭropa Parlamento:
Konsilisto pri interna merkato:
Stany Grudzielski, tel: 0032 2 2831455, stanislas.grudzielski@europarl.europa.eu
Konsilisto pri ekonomia politiko:
Inès Trepant, tel: 0032 2 2831454, ines.trepant@europarl.europa.eu
Konsilisto pri dungado kaj sociala politiko:
Philine Scholze, tel: 0032 2 2832154, philine.scholze@europarl.europa.eu
Konsilisto pri virinaj aferoj:
Elisabeth Horstkoetter, tel: 0032 2 2843925, elisabeth.horstkoetter@europarl.europa.eu
Referencoj:
2008 resumo pri socialaj tendencoj en EU-landoj pri sociala protekto kaj inkluzivo:
Kernaj faktoj de la jara raporto 2008: EC Memo/08/625 de 16 Oct 2008
Pri publika elspezado de membro-ŝtatoj, komparante donitaĵojn de 1996 kaj 2006:
Tabeloj pri la evoluo de korporaciaj impostaĵoj en EU:
Pri la diversaj skemoj de garantiita minimuma enspezo en la EUaj membroŝtatoj:
Pri la leĝa bazo de la EUa sociala kaj labora politiko, kaj la rolon de la EP:
Pri la EUa malferma metodo de kunordigo en la kampoj de sociala protekto kaj inkluzivo:
Pri ĝendra egaleco: 2008 EU pintokonferenco pri la egaleco de geviroj en la laborloka vivo:
http://tinyurl.com/c2z5je
Utilaj retejoj:
Sociala platformo de eŭropaj NROoj: http://tinyurl.com/dgvsxe
Eŭropa retaro kontraŭ malriĉeco: http://www.eapn.ie
Eurofound fonduso: http://www.ifoam.org/index.html
Retaro pri imposta justeco: http://www.taxjustice.net