Verda Libro 2009 #04 Alporti al Eŭropo sekuran, diversan kaj daŭrigeblan manĝaĵon
La grandege diversa manĝokulturo de Eŭropo estas minacata. Industriigita kaj multe subvenciita modelo de manĝaĵproduktado en agrokultivado kaj fiŝkaptado, poluis nian medion kaj ankaŭ nian manĝaĵon, eliminis multajn tradiciajn variojn de kultivaĵoj kaj brutoj, kaj elfiŝis kaj malvalorigis nian maron. Verdaj manĝaĵopolitikoj respektus ekologiajn limojn pri manĝaĵoproduktado per entuta malpermeso de GMOj, eliminado de subvencioj por danĝeraj agrikulturaj praktikoj kaj reduktado de la grandeco de la EUaj fiŝkaptaj ŝiparoj.
Enkonduko
Dum sia longa historio kaj kun sia geografia diverseco, Eŭropo evoluigis tre riĉan kaj varian manĝaĵokulturon, de tomatoj al fromaĝoj, vinoj kaj regionaj pladoj. Tamen, ĉi tiu diverseco estas minacata de la industria modelo de manĝaĵoproduktado flanke de la komunumaj agrokultivadaj kaj fiŝkaptadaj politikoj. Kiam EU estis fondata en la 1950aj jaroj, la emfazo estis sur rapide pliigata produktado, uzado de kemiaj sterkaĵoj kaj insekticidoj. Ĉi tio estas reflektita en la Traktato de Romo kaj restas senŝanĝa en la Traktato de Lisbono. Dum akceli produktadon per ajna rimedo estis komprenebla post la dua mondmilito, kiam ankoraŭ mankis manĝaĵo, Verduloj kredas, ke tio hodiaŭ ne plu estas konvena politiko por EU.
La industria pritrakto de agrokultivado kaj fiŝkaptado kaŭzis grandegan ekologian kaj socialan difektojn en Eŭropo. La kvazaŭ magia formulo de “ĉiam pli granda produktado” dume ignorante la sekvojn rezultigis kontaminadon de la grundo pro troa uzo de kemiaĵoj kaj reduktado de fiŝstokoj pro troa fiŝkaptado. Bienoj fariĝis ĉiam pli grandaj kaj pli industriaj, je la malutilo de malgrandaj, familiaj bienoj. Tiu tendenco estis instigita de grandegaj agrikulturo-subvencioj, kiuj celas intensan beston mastrumadon kaj kultivado, kun la plejparto de financoj irante al grandaj bienoj. La serĉo pri pli altaj produktadoj kaj malaltigado de la kostoj estigis la eliminon de tradiciaj variaĵoj kun variaj formoj aŭ grandecoj. Jaroj da subvenciado por la fiŝkaptada industrio estigis ŝiparojn, kiuj estas multe tro grandaj kompare kun la haveblaj fiŝstokoj, kaj ŝipojn kiuj kaŭzas gravan damaĝon al la mara medio.
La emfazo pri reduktado de elspezoj ofte rezultigis vastan transporton de manĝaĵo. Ekzemple fiŝoj kaptitaj en Eŭropo foje veturas ĉirkaŭ la planedon por esti prilaborataj antaŭ ol reveni vendotaj en Eŭropon. Manĝaĵaj mejloj plialtigas energikonsumadon kaj forcejajn gasojn kaj pliigas la neceson de konserviloj por protekti la manĝaĵon kontraŭ putriĝo.
EU kaj kelkaj aliaj industriigitaj landoj pere de Monda Banko kaj Internacia Monfonduso (IMF) devigis evolulandojn redukti siajn importtarifojn (doganajn) kaj malfermi siajn merkatojn al subvenciitaj EUaj produktoj, kiuj estas pli malmultekostaj ol manĝaĵo produktita loke, sekve malhelpante ke ili subtenas sian propran agrokultivadon kaj lokan nutraĵan sekurecon. La rezulto estas grandega difektado de kamparaj ekonomioj en evolulandoj.
Sed multaj Eŭropanoj malakceptas ĉi tiun modelon. Ekzistas obstina rezisto kontraŭ hormonotraktita bovaĵo kaj GMOj. La Malrapida-Manĝaĵo movado kaj la organika komunumo specife celebras la kvaliton kaj varion de eŭropa manĝaĵo kaj kuirado.
Fiŝkaptado kaj agrokultivado estas malsamaj aktivaĵoj - unu okupiĝas pri la ekspluato de sovaĝaj, renovigeblaj specioj dum la alia estas bazita sur kultivado de hejmigitaj kreskaĵoj kaj bestoj. Tamen ambaŭ estas objekto de limoj al tio, kio povas esti produktita sen difekti la ekologiajn sistemojn, de kiuj ili dependas. Verda manĝaĵopolitiko respektas tiujn limojn kaj funkcias ene de ili por produkti sanan, lokan kaj diversan manĝaĵon.
Kernaj Faktoj kaj Ciferoj
EU agrikulturaj subvencioj falas malrapide. Antaŭ 1990 ili pli ol 60% de la EUa buĝeto, dum en 2009 la ciferoj estas 42% (56 miliardoj da eŭroj). De tio, en 2009 rektaj pagoj por kultivistoj kaj merkataj subvencioj estas 41 miliardoj da eŭroj, dum helpo por kampara evoluigo (plibonigado de la kampara medio, administrado de naturaj rimedoj, ktp. ) temas pri 13 miliardoj da eŭroj.
Organika agraro okupis pli ol 4% de agrikultura agraro en 2006 (6.8 milionoj da hektaroj) kaj estas pliiĝanta. Ĉi tio estas nemalhavebla rimedo kontraŭ la uzo de kemiaĵoj en agrikulturo kaj la ĝenerala perdo de biologia diverseco.
El la 7.000 varioj de pomoj kreskantaj kaj konsumitaj en Eŭropo je la komenco de la lasta jarcento, nur 15% postrestas. La UN-a Nutraĵa kaj Agrikultura Organizaĵo taksas, ke 75% de la biologia diverseco troviĝinta en agrokultivado en la pasinta jarcento estis perdita dum la pasintaj 50 jaroj, de kiam manĝaĵa produktado iĝis ĉiam pli industria.
Kultivistoj de kokoj en Okcidenta Afriko ne povas konkurenci kontraŭ malmultekosta importado de subvenciitaj Eŭropaj frostigitaj kokoj, ĉar IMF trudas malaltan importdogano-tarifojn kiel parton de sia Struktura Adaptado-Programoj. En Kamerunio la lokaj kortobirda industrio suferis multe ĝis baza kaj neregistara movado devigis la registaron pliigi dogan-tarifojn kaj impostojn kaj starigis referencajn prezojn kaj importkvotojn. EUaj eksportoj daŭras, sed moviĝis al aliaj afrikaj landoj.
La Eŭropa Fiŝkaptada Fonduso havas buĝeton de 4.3 miliardoj da eŭroj por la periodo 2007-2013 (pli ol 1,1 miliardoj por Hispanio). Ĉi tiu financado jam ne plu povas esti uzata por konstruadi novajn boatojn sed multe da mono estas ankoraŭ uzata por subvencii la fiŝkaptadan industrion anstataŭ alĝustigi ĝin al la disponebla fiŝstoko kaj redukti la ekologiajn konsekvencojn de fiŝkaptado.
Ĉar plej multaj fiŝstokoj en akvoregionoj apartenantaj al Eŭropo estas forkonsumitaj, preskaŭ 70% de la manĝata fiŝaĵo venas de aliloke - importita aŭ kaptita de EUaj ŝipoj operaciantaj en foraj akvoregionoj. EU intertraktis 18 ĝis 20 Fiŝkaptej-Partnerecajn Interkonsentojn por ke EUaj ŝipoj povu aliri la akvoregionojn de evolulandoj kontraŭ entutaj pagoj de 150 milionoj da eŭroj.
Sekvoj de neago
EU jam spertis kelkajn sankrizojn en agrokultivado (BSE, dioksino, birda gripo) rezulte de la industria modelo en tiu sektoro. Tiaj krizoj multobliĝos, se Eŭropo obstine plu iras en sia aktuala direkto. La kampara medio, inter kiuj estas akvo, grunda fekundeco kaj biologia diverseco, ankoraŭ plu degeneriĝos pro agrikulturaj praktikoj, kiuj estas tro intensaj kaj energivoremaj. Politikoj, kiuj preferas ĉiam pli grandajn bienojn, reduktos kamparan dungadon kaj instigos la fuĝon de la kampara regiono al la urboj. Perdo de ankoraŭ pli tradiciaj varioj de kultivaĵoj kaj bestoj reduktos nian kapablon adaptiĝi al ŝanĝantaj ekologiaj kondiĉoj, ekz-e klimatŝanĝiĝo. Malsukceso por fundamente reformi la Komunan Politikon pri Fiŝkaptado tiel, ke ĝi sekvas antaŭzorgan pritrakton de fiŝkaptada administrado rezultigos daŭran malpliigon de fiŝstokoj kaj daŭre pliigantajn importaĵojn de fiŝo en EU-on.
Tio havos gravajn sekvojn en Eŭropo kaj tutmonde, kaj por la mara medio kaj por fiŝkaptadaj komunumoj, kiuj dependas de abunda fiŝstoko por sia vivteno kaj nutraĵa sekureco.
Fareblo en la EUa kadro
Fiŝkaptado kaj agrokultivado estas ambaŭ reguligitaj je EUa nivelo ĉar la Traktato kreas Komunan Politiko pri Fiŝkaptado (CFP) kaj Komunan Politiko pri Agrikulturo. Ambaŭ estas decitataj de la Konsilio pere de voĉdonado je kvalifikita plimulto kun simpla konsultado de la EP.
Se la Traktato de Lisbono estus adoptata, la Parlamento havu kundecidajn rajtojn pri kaj fiŝkaptadaj kaj agrokultivadaj leĝoj. Esceptoj estus kvotoj kaj prezopolitiko en agrokultivado kaj fiksado de fiŝkaptadaj kvotoj (decido de la Konsilio) kaj interkonsentoj pri fiŝkaptada partnereco kun triaj landoj (konsenta procedo).
Verdulaj atingoj 2004-2009
Pesticidoj
Verduloj gajnis de historie decidan batalon - protekto de la publika sano estas la emfazo de la nova reguligo pri pesticidoj. Principe, nova substancoj, kiuj estas kancerogenaj, genŝanĝaj, venenaj al reproduktado aŭ endokrine difektemaj, aŭ substancoj, kiuj estas persistaj, biologie akumiliĝantaj kaj toksaj, ne plu rajtas esti surmerkatigataj kaj la nun ekzistantaj estos malpermesataj, kiam iliaj aktualaj rajtigoj eksvalidiĝos. Specife atentataj estos kemiaĵoj, kiuj malfavore afekcias/trafas abelojn, kiu rapide malaperas en Eŭropo sed estas gravegaj por agrokultivado kaj naturprotektado.
GMO-oj
La Verduloj ĉiam batalis kontraŭ la importado kaj kultivado de GMOj kaj ni akiris regulojn por protekti la medion kaj homan kaj bestan sanon, kaj sekurigi travideblon. Verduloj dominas tiun aferon en la parlamento kaj certigas, ke organika kultivado ekskludas GMOjn. Ekde 2004 manĝaĵ- kaj nutraĵo-produktistoj devas etikedi siajn produktojn, se ili inkluzivas materialon/elementojn el genetike transformitaj plantoj. Tiu etikedo ofertas al kultivistoj kaj konsumantoj la rajton diri “ne” al genetike transformitaj plantoj.
Konservado de genetika diverseco
Verduloj sukcesis establi leĝaron kaj programojn favorajn al la konservado de genetika diverseco en agrokultivado. Ni akiris reguligon provizanta financan subtenon al neregistaraj organizoj, bredistoj, kultivistoj kaj universitatoj, kiuj okupiĝas pri konservado kaj antaŭenigado de la uzo de loka kaj tradicia semaj varioj kaj brutoj; kaj ni ankaŭ akiris novan EUan semoleĝon, kiu permesas specifan merkatumadon de tiuj varioj en EU.
Malleĝa fiŝkaptado
La Verduloj montris la EUan malsukceson batali kontraŭ malleĝa fiŝkaptado kaj en Eŭropaj akvoregionoj kaj tutmonde. Ni devigis la Komisionon proponi reguligon por teni malleĝe kaptitajn fiŝojn el la Eŭropa merkato, estigi “nigran liston” de ŝipoj, kiuj funkcias malleĝe kaj trudi severajn punojn. Ni sendis la proponon tra la parlamento kaj sukcese kontraŭbatalis penojn valorigi ĝin sole koncerne neeŭropaj ŝipoj.
Kion Verduloj volas
Neniu GMO
Verduloj deziras senGMOan agrokultivadon kaj kredas, ke regionoj kaj landoj havu la rajton malpermesi GMOjn. Necesas striktaj reguloj por malhelpi kontaminadon. Aktuale etikedoj por bestoproduktoj, kiaj ovoj, lakto kaj viando, ne specifas, ĉu la bestoj estis nutritaj per genetike modifitaj plantoj. La Verduloj insistas, ke konsumantoj rajtas scii, ankaŭ kiam ili estas konsumantaj GMaj produktojn nerekte, tial ni ankoraŭ batalas por reguligo pri la etikedado de produktoj el bestoj, kiuj estas nutritaj per GMOj.
Loka konsumado
Verduloj preferas konsumadon de plejeble surloke produktita manĝaĵo. Plantaj kaj bestaj varioj, kiuj estas adaptiĝintaj al specifaj lokoj estu antaŭenigataj. Loka kaj regiona merkatumado de kvalita manĝaĵo bezonas pli da subteno de EU. Ni ankaŭ laboras super nova leĝdonado preferanta la mallongan transporton de manĝaĵo por konsumado.
Intensa agrokulturado kaj subvenciado
Verduloj kredas, ke la celoj de agrokultivaj subvencioj estu ŝanĝata. Ili subtenu daŭrigeblajn praktikojn, kiuj respektas ekologiajn kaj la bestobonfartajn kriteriojn, konservu la kamparan naturmedion kaj pliigu kamparan dungadon. Agrokultivadaj praktikoj, kiuj malutilas al akva, grunda aŭ manĝaĵa kvalito estu laŭstadie nuligataj, kaj industriaj kaj fabrikaj bienoj, kiuj difektas la medion estu punataj, sed ne subvenciataj, laŭ la principo “poluanto pagu”. Tiel, organikaj produktoj, kiuj helpas al pli sanan manĝaĵon/dieton, reduktas kostojn por la publika sansistemo kaj riparas ekologian difektiĝon, ne plu estus pli altekostaj.
Fiŝkaptado
Verduloj kredas, ke fundamenta reformo de KFP (en: CFP) urĝas. Ĝi treege reduktu kaj la grandecon de fiŝkaptaj ŝiparoj kaj la intensecon de fiŝkaptado, dume preferante malmulte malutilantajn fiŝkaptadajn ilarojn kaj praktikojn, kiuj uzas malpli da fuelo kaj provizas pli multan dungadon.
Komercado
Eksportaj subvencioj estu eliminataj. Evolulandoj havu la rajton protekti siajn merkatojn kontraŭ inundado per malmultekostaj, subvenciitaj importaĵoj, kiuj endanĝerigas la transvivon de loka agrokultivadaj komunumoj. EUaj fiŝkaptado kaj fiŝimportoj ne rajtas minaci nutraĵan sekurecon en evolulandoj.
Kontaktoj kaj konsilistoj de la Verduloj en la Eŭropa Parlamento:
Konsilisto pri agrikulturo:
Hannes Lorenzen, tel: 0032 2 284-3362, hannes.lorenzen@europarl.europa.eu
Konsilisto pri fiŝkaptado:
Michael Earle, tel: 0032 2 284-2849, michael.earle@europarl.europa.eu
Konsilisto pri Evoluo:
Tsiguereda Walelign, tel: 0032 2 284-3354, tsiguereda.walelign@europarl.europa.eu
Konsilisto pri nutraĵa sekureco:
Corinna Zerger, tel: 0032 2 284-4484, corinna.zerger@europarl.europa.eu
Referencoj:
: Lasu la mondon nutri sin mem (1996, Baringdorf)
kaj eat-better.org
Sano-kontrolo de la Komuna Agrikultura Politiko (KAP) -
EUa agrikultura politiko estas en malbona formo:
Strategioj pri reduktita uzado de pesticidoj pere de Pesticido-Agada Retejo Eŭropo:
Ne plu kokinoj, bonvolu.
Kiel forta herboradika movado en Kamerunio sukcese rezistas kontraŭ
damaĝantaj kokino-importoj de Eŭropo, kiuj ruinadas
malgrandajn bienistojn:
Utilaj retejoj:
IFOAM, la tutmonda ombrelo-organizon por movado de organika agrikulturo:
Monda Solidareco kontrau la Malsato [eo, en, fr]: Verdpaco / Greenpeace International retejo pri GMOj
(aliaj lingvoj eblas se je la fino estas "_en.html")