Verda Libro 2009 - #03 Bridi Financajn Merkatojn
La financa krizo, kiu ekestis je la fino de 2008 estigis bankrotojn, pli altan senlaborecon kaj ĝeneralajn ekonomiajn kaj socialajn krizojn. Ĝi ekestis pro la novliberalisma malreguligo de la tutmonda ekonomio kaj estis nutrata de la profunda interdependeco de la merkatoj. Kiel unuan paŝon Verduloj deziras efikan reguligon de la tutmonda financa sektoro kaj multe plibonigitan travideblon de merkatoj.
Enkonduko
La tutmonda financa krizo kiu komenciĝis en la aŭtuno de 2008 aperis subite pro la tiel nomitaj (sub-prime) sub-kvalitaj/ altriskaj hipotekoj en Usono, esence malmultekostaj kaj troe riskaj (privataj) hipotekaj kreditoj. La krizo povis disvastiĝi tiel vaste kaj tiel rapide, ĉar la aktuala sistemo de financa reguligo permesis, ke la risko en tiuj hipotekaj kreditoj estas kaŝitaj per la uzo de pli-kaj-pli sofistaj financaj teknikoj kaj venditaj al investantoj tutmonde.
La originoj de la krizo estis multe pli profundaj ol tio. Dum la lastaj du jardekoj la internacia regularo reganta financajn merkatojn kaj transakciojn estas konstante kaj laŭstadie malfortigitaj per la procezo de financa malreguligo, dum la tutmonda ekonomio fariĝis interdependa ĝis senprecedenca grado. Samtempe ĉiam pli kompleksaj financaj instrumentoj estis evoluigitaj, kiuj disvastiĝis kaj kaŝis la riskojn de investanto, ĉar la enhavo de la novaj instrumentoj fariĝis tiel malsimpla, ke ili ne povis esti konvene taksataj. Tion ebligis malstrikta regularo, kiu permesas al bankoj kaj financaj institucioj teni riskajn investo-paperojn ekster siaj bilancoj, tiel, ke eĉ akciuloj restis sen ajna informo pri la vera ekspono al la risko de la instituciaj valoraĵoj. Sekve tiu manko de travideblo en la financaj merkatoj signifas, ke ĝi estas pli-kaj-pli malfacila por reguligistoj, egale ĉu ili estas naciaj aŭ internaciaj, taksi merkat-evoluojn kaj financajn agadojn kaj sekve provizi la necesan kontroladon - se la reguligistoj ne scias kio okazas, ili ne povas kontroli la merkatojn aŭ protekti investantojn.
Heĝofondusoj kaj privataj kapital-fondusoj fariĝis gravaj aktoroj en financaj merkatoj pro grandegaj investaĵoj de pensiaj fondusoj kaj asekuraj kompanioj. La heĝofondusoj estas submetitaj al konsiderinde malpli da reguloj pri travideblo, informo pri postuloj kaj elmetiĝo al risko kaj interna direktado, kompare kun tradiciaj financaj institucioj, kiaj bankoj, asekuraj kompanioj kaj pensiaj fondusoj. Jam konsidere la profundan interdependecon inter ĉiuj financaj aktoroj, la ekstremaj riskoj akceptitaj de manaĝeroj de tiuj fondusoj disvastiĝis tra la tuta sistemo, kontribuante al la evoluo de la krizo.
La EU banka sektoro estas forte interplektita kun multaj bankoj operaciantaj inter membroŝtatoj. Tamen banko-kontrolado restas nacia kompetenteco, sekve naciaj kontrolistoj ne havas eŭropan vidon pri la riskoj kreitaj de la komplekseco de la novaj financaj novigoj.
La rezulto de tiuj evoluoj subite ekestis en la aŭtuno de 2008, kun la kolapso de tri grandaj usonaj investobankoj, kiu estis sekvata de rapidaj reduktoj en interezoprocentoj, financaj savaranĝoj de bankoj, bankrotoj, ĥaosaj komercaĵaj prezŝanĝiĝoj kaj aliaj ekonomiaj kaj socialaj krizoj. La rezulto estis “kreditŝrumpo”, kiu tiam fariĝis ekonomia krizo. Tio devus ne esti surprizo, ĉar sekve de antaŭaj krizoj (1997, 2001) iuj avertis, ke ĉi tio povus okazi, se ne estus agado al plibonigo la reguligon.
Kernaj faktoj kaj ciferoj
La financa krizo sekvis al perdo de konfido en la financa kaj ekonomia sistemo, kiu jam kaŭzis ekonomian kaj socialan ĥaoson en Eŭropo kaj tutmonde, estigante pliigon je senlaboreco, reduktojn je inflacio kaj pli altajn buĝetajn deficitojn de registaroj.
La membroŝtatoj komence reagis unuope, provante subteni siajn proprajn naciajn industriojn, ekz-e per financaj savaranĝoj de naciaj bankoj je la kosto de fremde posedataj bankoj aŭ de rifuzo kunlabori aŭ kontribui al eŭropa plano.
En Novembro 2008, la krizo en Hungario estis tiom serioza, ke ĝi devis iri al la IMF por peti strukturan helpon, kio reliefigas la malsukceson de EU agi decide kaj efike.
Eŭropa Centra Banko malaltigis sian kernan interezprocenton kvar fojojn ene de kvin monatoj, de 5.25% je la 9a de julio al 3.0% je la 10a de decembro, la plej malalta tarifo ekde kiam ECB estis kreata.
Ĉar la krizo pliintensiĝis, la Komisiono instigis al pli bona kunordigo kaj intencis eŭropan ekonomian revigliĝan planon en novembro 2008, pri kies maldetalaj linioj konsentis Eŭropa Konsilio je la 11a-12a de decembro. Ĝi antaŭvidas kadron por agado farenda je EUa nivelo kaj ankaŭ agojn por la membroŝtatoj, inter kiuj estas stimulpakaĵo de proksimume 200 miliardoj da eŭroj, responde al 1.5% de la EUa malneta enlanda produkto, venanta el naciaj kaj EUaj buĝetoj, EIB (invest-banko) kaj EBRD (rekonstrukto kaj evoluo-banko). La plano antaŭenigus investaĵojn interalie en energia rendimento, interkonektado (kaj de energia kaj rapida retkonekta infrastrukturo) kaj pureca teknologio (interalie “verda” aŭtomobila iniciato. Projektoj financotaj havu veran aldonon helpante EU-on en ĝia kampanjo kontraŭ klimatŝanĝiĝo kaj por pritrakti la energikrizon.
La Komisiono promesis esti fleksebla en sia apliko de la Pakto pri Stabileco kaj Kreskado, kio limigas la buĝetajn deficitojn de membroŝtatoj konforme al la reformo de la Pakto en 2005.
Sekvoj de neago
La krizo klare montris, ke estas gravegaj strukturaj problemoj pri la tutmondaj financaj strukturoj, kiaj malsufiĉa kontrolado kaj reguligoj flanke de publikaj respondeculoj, tro kompleksaj merkatoj kaj manko de travideblo de la merkatoj kaj financaj instrumentoj. Rimedoj faritaj ĝis nun (elaĉetoj kaj financaj savaranĝoj al bankoj kaj aliaj firmaoj, injektoj de tuja mono en la sistemon, reduktoj al interezoprocentoj) povus helpi regi la nunan krizon sed faros nenion por solvi la fundamentajn kaŭzojn, kiuj estigis ĝin. Certigi financan stabilecon estas celo je longa daŭro, kiu bezonas pli fundamentajn ŝanĝojn ol simplan krizolimigon. Se neniu serioza, profunda reformo estos farata al la tutmonda financa sistemo, la krizo verŝajne malgrandiĝos en intenseco sed restos ankoraŭ sistema risko, ke ĝi reaperos aŭ eĉ pli vastiĝos en la vera ekonomio. Ni ankaŭ alfrontu la eblecon de pliaj “vezikoj” kun pliiĝanta ofteco kaj graveco, en nemoveblaĵoj, agro- kaj minejo-produktoj, energio, kaj aliaj industrioj.
Plie la kombino de risko de ripetiĝo de la aktuala financa krizo, plus la minacoj starigitaj de tutmonda klimatŝanĝiĝo kaj baldaŭ okazonta energia nesufiĉo, povus naski pli grandan krizon ol ni alfrontis iam antaŭe. Do estas esence, ke la financoj uzitaj por mildigi la financan krizon samtempe ankaŭ traktu ĉi tiujn aliajn problemojn - Verdula nova ekonomio.
Farebleco en la EU Kadro
EU havas limigitan kompetenton por influi ekonomiajn politikojn (Artikoloj 98 ĝis 104 de la EKa Traktato).
• Al membroŝtatoj estas postulita kunlabori en ekonomiaj politikoj kiel difinite en artikolo 98 de la EKa Traktato. Serio da komitatoj kaj aliaj organizaĵoj estis starigitaj por monitori kaj interŝanĝi informon sed ili ne havas decidofaran potencon.
• Reguligo de financaj servoj estas EUa kompetenteco (sub Lamfalussy Procezo) kaj EP havas kun-decidan potencojn.
• Artikolo 104 kaj Protokolo 20 alligitaj al la Traktato kovras fiskan politikon kaj estigas Pakton pri Stabileco kaj Kreskado, kiu devigas membroŝtatojn eviti troajn registarajn deficitojn (3% de la malneta enlanda produkto (MEP) ĉiujare kaj publikan ŝuldan proporcion de 60% de la MEP).
• La Centra Banko de Europo respondecas pri la mon-politiko de Eŭro-zonaj landoj kaj la valutoj de aliaj membroŝtatoj estas koncernataj ene de Kurzo-Mekanismo II.
• Naciaj subvencioj (stata helpo) estas strikte reguligita per artikoloj 87 ĝis 89 de la EKa Traktato. La bazaj reguloj estas deciditaj de kvalifikita plimulto per voĉdonado en la Konsilio kaj la EP estas nur konsultata. La Komisiono havas decidan potencon, ĉu subvencioj kongruas kun la interna merkato kaj okupiĝas pri sankcio kontraŭ aŭ firmaoj aŭ membroŝtatoj en kazoj de malobservo de konkurenca leĝo.
Verdulaj atingoj 2004-2009
Verduloj konstante puŝis, ĉe ĉiu ŝanco, por leĝo pri financaj aferoj por enigi pli fortan tuteŭropan kontroladon kaj reguligon de financaj institucioj, pli striktajn postulojn por financaj institucioj teni sufiĉajn valoraĵojn por kovri siajn riskojn, pli grandajn garantiojn por deponantoj, malpermeson de praktikoj kiel “malhaŭsa spekulado”, kontrolo pri kredit-evaluantaj agentejoj, reformo de la salajrosistemo por fonduso-manaĝeroj, kiu instigas al troa riskado;
Ni kontraŭis plian malreguligon en la supraj aferoj aŭ la enkondukon de libervolaj “agokodoj” prefere ol deviga leĝo;
La Verduloj organizis kelkajn konferencojn reliefigantajn la problemojn pri la tutmonda financa sistemo kaj la manko de kontrolo. Ni uzis tiajn konferencojn por proponi konkretajn plibonigojn, kiuj helpus meti la sistemon sur pli firman bazon, redukti riskon kaj helpi la atingon de la celoj de la Lisbona Strategio
Kion Verduloj volas
Pliigita travideblo en financaj merkatoj kaj iloj, kombinita kun pli strikta reguligo de tio kion la merkatoj rajtas fari, estas esenca por reformi la sistemon kaj malhelpi pliajn krizojn. La Verduloj havas multajn specifajn proponojn por agado ene de EU kaj je tutmonda nivelo.
Ene de EU:
Kontrolado kaj reguligo de la EUa financa sistemo:
EU-nivelaj aranĝoj kaj institucioj necesas por kontroli tuteŭropajn bankojn. Verduloj volas
a. pliiĝantan rolon por ECB en kontrolado;
b. EUan registron por strukturitaj produktoj;
c. EUan kontrolstrukturon por kovri ĉiujn financo-servajn sektorojn por konservi financan stabilecon, kolekti kaj analizi rilatajn datenojn kaj agi rapide en krizaj situacioj, kiuj influas EU-on.
Heĝaj kaj privat-kapitalaj fondusoj:
Egalrajta konkurencejo estu kreata por ĉiuj financaj aktoroj, por ne ĝeni konkurencon. Tiucele Verduloj volas, ke tiuj financoj estu reguligataj same kiel je bankoj, asekuraj kompanioj kaj aliaj rolantoj. EUa reguliga kadro por heĝaj kaj privat-kapitalaj fondusoj inkluzivu travideblon kaj sciigo-regulojn, registriĝon de fondusoj kaj ties manaĝeroj kaj de aliaj strukturitaj produktoj, kaj EUan kontrolan strukturon por kovri ĉiujn financajn strukturojn.
Financaj merkatoj kaj la Lisbonaj celoj:
Verduloj kredas, ke la integrigo de la eŭropaj financaj merkatoj povas helpi atingi la Lisbon-Göteborgan strategion, se tri gravaj kondiĉoj estas plenumitaj:
a. efika financado estas certigita por longdaŭraj investaĵoj, kiuj estas decide gravaj por atingi la celojn (defiante klimatŝanĝiĝon, financado de politiko por renovigeblaj energioj ...);
b. merkataj neperfektaĵoj estas konvene traktataj (netravideblo, nesimetria informado, malsufiĉaj informo-reguloj ...);
c. sistemaj riskoj por la stabileco de financaj merkatoj estas reduktitaj de fortaj prudentaj reguloj kaj kontrolado.
Tutmonde:
Imposto je financaj transakcioj:
Verduloj longe postulis la enkondukon de transakcio-imposto por batali kontraŭ financa spekulado, tiel stabiligante financajn merkatojn kaj provizante bazan financadon por longedaŭraj investoj.
Revizio de Basel II:
Verduloj argumentas favore al leĝaro deviganta bankojn teni sufiĉajn nivelojn da kapitalo en siaj libroj por kovri la riskojn de siaj investoj, pere de revizio de la akordo Basel II.
La EUaj Liberkomercaj Interkonsentoj:
Verduloj insistas, ke la Komisiono haltigu sian postulon liberigi financajn servojn je intertraktadoj kun triaj landoj pri duflankaj liberkomercaj interkonsentoj.
Konsilistoj de la Verduloj en la Eŭropa Parlamento
Konsilisto pri budĝeto:
Annemiek Beugelink, tel: 0032 2 2842025 , annemiek.beugelink@europarl.europa.eu
Konsilisto pri Ekonomiaj kaj Monaj Aferoj:
Inès Trépant, tel: 0032 2 2841454 , Ines.trepant@europarl.europa.eu
Konsilisto pri Internacia Komerco:
Martin Koehler, tel: 0032 2 2842188 , martin.koehler@europarl.europa.eu
Referencoj:
Por EUa tutmonda ekologia politiko:
http://www.eea.europa.eu/about-us/international-cooperation
Eŭropa ekonomia resaniga plano de la Komisiono (COM 2008 800) :
http://tinyurl.com/cpdxg4
Konsiliaj konkludoj de Decembro 2008: http://tinyurl.com/d9olx3
"Verda Nova Konsento" - “Green New Deal”: http://tinyurl.com/dlf858
Laborgrupo de Verduloj/Eŭropa Libera Alianco, Bruselo, 2009-03-04/05
http://tinyurl.com/bhxrlm
V/ELA-Konferenco, "Konsekvencoj el la financa krizo"
13 November 2008: http://tinyurl.com/dngw3f
European Commission webpage on Financial Crisis: http://tinyurl.com/ddxftw
Returni al la indekso: