Verda Libro 2009
Leĝdona Terminaro en Eŭropa Unio
Leĝdonado kaj rilataj agoj:
Ekzistas tri specifaj specoj de leĝdona ago en EU, difinitaj en artikolo 249 de la EK-a Traktato. La traktato specifas, kiu ago estu uzata por ĉiu politiko kampo.
Reguligo - reguligo estas la plej forta ago. Ĝi estas deviga en sia tuteco kaj estas rekte aplikebla, kiel skribita, por ĉiuj membroŝtatoj.
Direktivo – direktivo estas malpli strikta. Ĝi estas deviga, nur por la rezulto atingenda, por la membroŝtatoj. Ĝi lasas la elekton pri formo kaj metodoj uzendaj por atingi tiun rezulton al la naciaj respondeculoj.
Decido - Decido estas deviga en sia tuteco por tiuj, al kiuj ĝi estas adresita (unu aŭ pluraj membroŝtatoj, EUaj institucioj, firmaoj, ktp. ).
Decidofaraj proceduroj:
Ekzistas aktuale tri primaraj procedoj por adopti leĝon en EU, ĉiu kun malsama nivelo de envolviĝo flanke de la Parlamento. Kiu proceduro estu sekvata por ĉiu politika kampo, estas difinita en la EKa traktato, same por la voĉdonada proceduro en Konsilio.
Konsulta Proceduro - Konsilio povas adopti leĝon post konsulto de la Parlamento. Eĉ se Parlamento multe modifas la Komisionan proponon aŭ malakceptas ĝin, la Konsilio havas neniun laŭleĝan devontigon iel atenti la Parlamentajn rigardojn.
Konsenta Proceduro - Konsilio povas adopti leĝon nur post akiro de la formala konsento de la Parlamento. Parlamento povas aprobi la leĝon, tiukaze ĝi estas adoptita, sed ĝi neniel rajtas modifi ĝin. Parlamento ankaŭ povas malakcepti la leĝon, tiuokaze adopto ne okazas. Ĉi tiu proceduro estas ĉefe uzata por internaciaj interkonsentoj.
Kundecida Proceduro - Tio estas la proceduro, kiu provizas al la Parlamento la plej grandan influon; fakte ĝi fariĝas kuna leĝdonanto samrajtigita kun la Konsilio. La proceduro estas detale priskribita en artikolo 251 de la EKa Traktato. Parlamento kaj Konsilio, agantaj laŭ propono de Eŭropa Komisiono, kune adoptas leĝon havante egalajn rajtojn kaj devontigojn - neniu el ili povas adopti leĝon sen la interkonsento de la alia. Ĉiu havas ŝancojn amendi la leĝoproponon, kiuj devas esti akceptataj de la alia.
Kvalifikita plimulteca voĉdonado - Konsilio atingas interkonsenton per voĉdonado. Pri iuj sentemaj aferoj unuanimeco estas postulata. Kelkaj estas decidataj de simpla plimulto de membroŝtatoj. Pri multaj aliaj aferoj, Konsilio voĉdonas per kvalifikita plimulto (Artikolo 205 de la EK-Traktato), en kiu tri kriterioj devas esti atingitaj por adopto:
• plejmulto de membroŝtatoj devas aprobi;
• ĉiu membroŝtato havas difinitan nombron da voĉoj, bazita tre proksimume sur la grando de ĝia loĝantaro, kaj aktuale minimumo de 258 voĉdonoj (74,8% de la totalo de 345) devas aprobi;
• iu Membroŝtato rajtas peti konfirmon, ke la pozitivaj voĉdonoj reprezentu almenaŭ 62% de la tuta loĝantaro de la Unio. Se ĉi tiu ne estas la kazo, la decido ne estos adoptita.
Parlamentaj Raportoj - Raporto estas la plej grava ilo por Parlamento paroli. Ĝi povas esti leĝdona raporto pri propono el la Komisiono (sub ajna el la supre listigitaj proceduroj: Konsulto, Kundecido aŭ Konsento) aŭ “iniciata” raporto, kiu aŭ respondas al Komisiona komunikado aŭ estas pri temo, kiun la Parlamento decidas trakti mem. Raporto povas inkluzivi opiniojn publikigitaj de komitatoj ekster la gvida komitato.
Parlamenta Rezolucio - Parlamento povas akcepti rezoluciojn, kiuj konstatas politikan pozicion aŭ faras politikaj postuloj.