2005-07-28, Vilnius: AVE-Renkontiĝo: okaze de la 90a
UK
Ĉirkaŭ 50 homoj ĉeestis dum unu horo, protokolis
Dominique Couturier. La AVE-sekretario Manfred Westermayer
raportis:
pri la daŭra kunlaboro kun la verdaj
partioj; montris ilian eŭropan afiŝon kun slogano en
Esperanto; tradukservon al personaj paĝoj de verdaj
deputitoj en la Eŭropa Parlamento krom la oficialaj
ankaŭ i.a. en la albanan, eŭskan kaj rusan - por
montri al ili la taŭgecon de Esperanto por la politika
uzado.
Ekzistas pluraj ligoj de verd-partiaj hejmpaĝoj al AVE,
aparte al la Tutmonda Ĉarto de la Verdaj Partioj en
Esperanto. Ankaŭ okazis kunsido en latva ministerio de
medio-protektado pri eko-turismo kaj civitana partopreno en la
Agendo 21, enkadre de la IEK en Riga, organizita de Mara
Timermane.
Krome ni diskutis pri la strukturo de AVE. Oxana Burkina el
Rusio rakontis pri la okazinta AVE-renkontiĝo en Kovrov,
ene de IJK 2004. De tie venis la deziro al regiona komitatoj.
La opini-sondado pere de nia reta diskutlisto kaj pere de slipoj
(dissenditaj kun Aveno 29, kaj telefone informita dank' al mia
edzino) montris feblan preferon al formala strukturo. Do, ni
kreis provizoran estraron, krom la sekretario tie kunlaboras
George Sossois el Belgio. AVE komencas instali ankaŭ
komitaton por plibonigi la kunlaboron kun la naciaj verdaj
partioj kaj NRO-oj kaj por kelkaj temoj.
Bonvolu viziti la paĝon pri la AVE-Strukturo.
| |
AVE |
Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)
|