Irlanda Verda Partio, 2009
Dum EU havas oficialajn 23 lingvojn, ekzistas pli ol 60 indighenaj lingvokomunumoj regionaj au malplimultaj. En daure pligrandighanta Unio, endas kroma strebo reteni tiun diversecon kulturan.
Irlandaj verdaj parlamentanoj laboros por protekti malplimultajn lingvojn minacatajn kaj por antauenigi interkulturan komunikadon per subteno al Esperanto.
(While there are 23 official EU languages, there are over 60 indigenous regional or minority language communities. In an ever expanding Union, extra effort needs to be made to preserve this cultural diversity. Irish Green MEPs will work to protect vulnerable minority languages as well as promote intercultural communication through supporting Esperanto.) sur p. 13 de la programo Programo de la Irlanda Verda Partio
Kiam la verdula partiestro Gormley estis urbestro de Dublino en 1994-1995, li elektis devizon en Esperanto por lia insigno. La Gormleya insigno estas videbla en la Kverk-Chambro de la Urbestra Domo.
Ghi montras tri birdetojn (antauprognozante fantomece la verdpartian obsedon pri Twitter-kantado) sur lazura kampo kun sunfloro kaj nuksojn supre.
La deviso legeblas: Pensu Terglobe Agu Loke. (Think Globally, Act Locally.)
Germana Verda Partio, 2009
AVE sukcesis ke la germanaj Verduloj respektas Esperanton en sia programo por la Europa Parlamento 2009.
En la chapitro pri Kulturo (p. 135) vi trovos:
".... Kultura multeco/diverseco estas vivanta kaj oni ne rajtas redukti ghin al nura folkloro au al la
protekto de merkataj nomoj kiel Kamemberto, Fetao, Hallumio.
La bazo kaj esprimo de la kultura multeco estas la lingvoj de Europo, ne sole la lingvoj de la plimulto-socioj, sed ankau de la minoritatoj kaj
krome Esperanto kiel internacia lingvo de la interpopola komunikado.
Plurlingveco estas forte subtenenda." Europo-Programo 2009 de la germana Verda Partio sur p. 135 de la programo
Franca Verda Partio, 1999
Ghi enhavas ampleksan chapitron pri Lingvistika Politiko. Du sub-paragrafoj postulas eltrovi la potencialon de Esperanto por uzado ene de la Europa Parlamento.