AVE-Dokumento: Tabako - Rezisto |
CXU VI SCIIS KE LA MULTNACIAJ
TABAKENTREPRENOJ,...?
@ Konis ekde la 50-aj ke fumi okazigas pulmkanceron, sed decidis kasxi, kaj nei tion, kaj krei politikon por semi dubojn kaj eviti diskutadon pri ia ajn scienca komunikajxo rilatante tabakismo al malsanoj?
@ Konis, ekde tiu sama tempo, ke nikotino estis fortega drogo respondeca pri toksikdependo , sed decidis nei, kasxi, kaj uzi sciencan informojn, akiritaj en siaj laboratorioj, por fari ilin pli konvenaj por atingi pli grandaj vendoj. Ili dauxre neis tiujn informojn gxis 1994, kiam en jugxejo en Minesoto (Usono) eliris al lumo internaj dokumentoj de la industrio evidentigante tian konon.
@ Konis ekde la 60-aj, ke nikotindependo rilatas al rapideco de nikotineniro al la cerbo, kaj progresive pliigis tiun rapidecon, por fari gxin cxiufoje pli dependiga, gxis la nuna tago, kiam gxi estas la dependiga drogo de pli rapida efiko en la cerbo (7-9 sekundoj), pli rapida ol kokaino kaj heroino.
@ Aldonis amoniakon al tabako por pli rapidigi la eniron de nikotino al la cerbo, atingante pliigi sian vendadon en signifa formo en la 60-aj.
@ Ellaboris "legxerajn kaj ultralegxerajn" ("light k ultraligth") cigaredojn kiel strategio por alfronti kreskanta maltrankviligxo de la fumantoj pro sia sano, kaj por profiti de dubemo, racieco kaj memtrompo kiuj karakterizas dependanton, kaj tiamaniere eviti forlason de konsumo. Hodiaux oni scias ke tio estas trompo, cxar tio nur ne malpliigas la dangxeron, sed ecx povas pliigi gxin.
@ La strategio de "legxeraj kaj ultralegxeraj" ("light k ultraligth") cigaredoj ankaux estas bonega ekonomia rimedo, cxar la fumantoj bezonas subteni stabilajn nivelojn de nikotino en sia cerbo, do, sxangxinte al cigaredoj de malpli altanikotinonivelo ili devas pliigi la konsumon de tagaj cigaredoj por ne malpliigi la minimuman bezonan nivelon.
@ Konis ekde la 70-aj la minimuman bezonan nivelojn de nikotino por subteni dependecon, kaj ke "neniu farigxos fumanto de cigaredoj sen nikotino", do, ili perfekte sciis ke la cigaredoj estas la "ujo" kaj ke la produkto vendata estas la : NIKOTINO.
@ Ili pagis al institutoj kaj esploristoj tra la tuta mondo, por ke ili apogu opinion ke la rezultaj pruvoj pri pasiva tabakismo ne estis tiaj, kreinte tiamaniere konfuzon en la logxantaro, kaj en la registaroj.
@ Dum jaroj infiltris Internaciajn Organizajxojn pri Sano, por eviti ke la temo pri Tabakismo estu korekte atentata je internacia nivelo.
@ Konstituas oligopolion kiu kondukas la mondan komercon pri tabako, kaj ke la sekreto de sia sukceso estas en:
1-Tre malmultekosta fabrikado.
2-Grandega monda merkato.
3-Konsumantoj estas garantiuloj pro la dependeco. 70 % el la fumantaj personoj klopodis forlasi la fumadon, sed malpli ol 3 % jare sukcesas forlasi gxin.
4-Ne respondecas pri la domagxo okazigita de siaj produktoj (mortigas duonon de la konsumantoj iniciitaj dum adoleskanteco se ili ne forlasas je bona tempo la konsumado, kaj detruas kvaliton de vivo al 100 %)
5-Pro historiaj, ekonomiaj kaj politikaj kialoj, estas nedevigataj, de la regulaj legxoj kiuj regas la komercadon pri konsuma produktado en la socio.
6-Grandega ekonomia forto, kiu donas al ili grandan politikan forton, kiu permesas al ili influi sur registaroj kaj internaciaj organizajxoj, kaj ecx infiltri gravajn postenojn de internaciaj organizajxoj pri sano, por malhelpi la kampanjojn kontraux tabakismo.
7-Bonegaj merkatrimedoj, kiuj zorgas pri la konstanta subteno de fumado kiel konduto socie akceptebla, ligita al sukceso, plezuro, kontrolo de nervozeco, maldikeco, libereco, kaj risko. Laux rezultato de sciencaj esploroj, merkatrimedoj restas kiel la cxefa kialo por komenzi tabakokonsumon de la nuna adoleskantaro, .
Nuntempe ili direktas siajn fortojn al la sekvaj celoj:
1)- Konkeri merkatojn en la evoluantaj landoj kaj tiujn de adoleskantoj kaj virinoj en la tuta mondo.
2)- Sxangxi sian imagon antaux socio, asertante ke ili ne volas ke la junuloj fumu, ecx starigante "Junajn Programojn" por tio, dum la finmesagxo estas: "Fumi estas plenagxa decido", sciante ke por adoleskantoj aspekti plenagxule estas io tre dezirebla.
3)- Klopodi malfortigi la disvolvon de la konvencio "Marko" pri kontrolo de tabakismo, kiun impulsas la Monda Organizajxo pri Sano, kaj kiu okazigos sian trian kunvenon inter la 22a kaj la 28a de novembro en Gxenevo.
Cxi tiu konvencio "Marko", estos subskribata de cxiuj membraj landoj. Tiu konvencio temas pri: regulado de propagando, impostoj pro konsumo, kontrabando, protekto al nefumantoj, terapioj de dependantoj pro konsumo, ktp., kaj sia cxefa celo estas malpliigi la malsanojn kaj mortojn kauzitaj de tabakismo, kaj por tio oni bezonas malpliigi la tabakokonsumadon de la logxantaro, fakto kiu kontrauxas la unuan celon de la tabakindustrio, kiu estas: monkolekti cxiufoje pli da mono per vendado de la plej granda kvanto de tabakajxoj.
Tiuj interesoj estas kontrauxaj kaj ne akordigeblaj. Unu el la plej gravaj argumentoj subtenataj de la tabakejoj estas la "Ekonomiakontribuo" al la sxtatoj kaj registaroj kaj ke malpliigo de konsumo trovos paralelan malpliigon de la enspezoj de la registaroj kaj maldungado.
"SED ONI PRUVIS KE CXI TIU ARGUMENTO ESTAS NEPRE FALSA"
1)- Kiu kontribuas la monon ne
estas la
industrio sed la konsumantoj kaj fumantoj. Se malaperas la tabako, la
ne-elspezitan monon oni uzos por acxeti aliajn produktojn, gxi ne
malaperos el
la merkato.
2)- La elspezo kreita de la
problemo
pro tabakokonsumado, almenaux duobligxas kompare al la alporto pro
impostoj al
tabako. En Usono, en 1994, la finanza kosto por la Sxtato (tiu ke gxi
devis pagi
pro la kreita problemo), po cigaredujo estis 2,60 dolaroj, dum la
kosto de
cigaredujo en la sama jaro estis 1,44 dolaroj.
En nia
lando (Urugvajo) oni monkoletas 140-150 milionoj da dolaroj jare pro
impostoj al
tabako, sed la kosto kreita de la problemo pro tabakokonsumado estas
almenaux
300 milionoj da dolaroj jare.
Referencoj:
Cxiu la informo mi tradukis de la informaterialo publikita de la "komisio de Tabakismo" de la Kuracista Sindikato el Urugvajo.