AVE-Renkontiĝo okaze de la UK en Pekino:

2004-07-29 En Pekino kunsidis ĉ. 30 partoprenantoj. Mencio de ekologiaj problemoj en Ĉinio: Kresakado de energiokonsumo, arbarigo (pozitiva, sed parte kun ne-adekvataj arboj (poploj))), gransdskala eksperimento pri genteknike modifitaj organismoj (GMO). Ligno por forĵetendaj manĝobastonetoj (kreskigo de aparta arbo-speco). Grandskala varbado kaj ekstera lumigo de konstruaĵoj; steloj ne estas videblaj en Pekino! La urbo esta tro granda por havi konferencon. Konfliktreduktado. Ni havis viglan diskuton ĉefe pri la ebleco fortigi la pozicion de Esperanto ene de la Verdaj (kaj aliaj) partioj.
Ni ne altrudu Esperanton, sed postulu lingvo-rilatajn Homajn Rajtojn. Tamen AVE proponas ekspermenton uzi Esperanton dum pluraj jaroj en unu laborgrupo de la Eŭropa Parlamento kiel dua relajsa lingvo.
Sed ĉefe niaj taskoj estas trovi pli da esperantistoj, ĉar politikistoj ĉefe orientiĝas laŭ nombroj kaj tendencoj.

Mi uzis la kunsidon de prof-o Zhou Liu-Xi pri "Paca disvolviĝo de Ĉinio" por ekdemandi pri la Tibeta Demando - kompreneble sen vera rezulto (ankaŭ mankis la tempo por argumentado); almenaŭ transdonis unupaĝan dosieron pri historiaj vidpunktoj (el Aveno 26).
Bedaŭrinde la kongresa kuriero ne publikigis la raporton.

  • AVE-Kunsido dum la UK2004 La AVE-Sekretario dum la 89-a UK
    Oficiala afiŝo de la Eŭropa Verda Partio 2004 en Esperanto
    Dank' al la Finna Verda Partio kaj Walter Klag (AT)
    T-ĉemizo de la Tutmonda Verda Konferenco 2001 en Canberra (AU)
    dank' al Sandor Horvath
  • 2004-08-01 Okazis kunsido pri ekologiaj demandoj en TianJin. Ni havis bonan kunsidon en la ekologia departemento kun fakuloj kaj ilia kolego, esperantisto, Hao WeiNing - elkoran dankon !
    Ni parolis pri alternativaj energioj (en Urumqi mi vidis poste kampon kun ĉ. 200 vento-generatoroj); efika uzado de energio; respondeco de Ĉinio ankaŭ por tiuj regionoj ekster Ĉinio, de kie ili importas grandskale lignon (Siberio kaj Birmo), ĉar la tieaj registaroj ne sekvas bonan forsto-politikon (laŭ VerdPaco)
    Mi ĝis nun ne komprenas, kiamaniere la reciklado de plastikaj materialoj okazas: boteloj estas kolektataj de iuj homoj; sed plastikaj saketoj, kiujn oni ricevas daŭre - ili certe ne estas kolektataj, sed eble bruligataj ??
    Internacia interŝanĝo de spertoj gravas; VerdPaco tamen ĝis nun ne rajtas aktivi en Ĉinio.