Dnestro Ekspedicio 2006

2006-08-01/14: Odessa, Ekspedicio Dnestro 2007
Por ekscii pri kio temas, mi lasas la informon de la jaro 2005:

Ekspedicio Dnestro

Kiam: Komence de aŭgusto, dum unu semajno.
Kie: Renkontejo en Odessa, Ukrainio
Kotizo: 75 EUR (eble pli ?), pagenda surloke, inkluzivas loĝadon, manĝojn kaj transporton el kaj al Odessa al la ekspedicia loko.
La ekspedicio okazos 40 km for de la urbo Odessa, apud vilaĝo Majaki, surborde de rivero Dnestro.
Loĝado en tendoj aŭ en komforta dometo (laŭ interkonsento).
Manĝado el komuna kaldrono; laŭvice ĉiu taĉmento kuiras por la tuta tendaro. Ekskursoj - multaj surnaturaj:

Plejparton de tempo ni dediĉos al naturesploraj ekskursoj kaj lecionoj, al observado de birdoj kaj konstruado de nestoj por ili.
Planatas ekskursoj al lago Beloje (Blanka), kovrita per nimfeoj - akvaj lilioj; al kolonioj de nigraj ibisoj, de plataleoj, de nigravangaj ŝternoj; al stepaj herbejoj.
Kutime nian ekspedicion partoprenas naturamantoj. Tamen en la ekspedicio ni okupiĝas ne nur pri lecionoj. Ni organizas intelektajn kaj amuzajn ludojn, kantas, remas kaj faras ĉion, kion faras normala junularo.

Aldone - laŭ interkonsento loĝado en Odessa, bela kulture riĉa ĉemara urbo kun sablaj plaĝoj.
Variaj ekskursoj.
Gvidantino: skribu al Tatyana AUDERSKAYA

 
  • Al la indekso
     Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)