AVE Dokumento

 

Unua publika Kosovo-Alvoko de la Verduloj Esperantistaj (1999-05-12)

Kosovanoj:
Haltu la separatistan teroron kontraux Jugoslavio !

Serbio:
Haltu la masakradon kaj forpeladon de albandevenaj homoj !

NATO:
Haltu la Bombadon !

Mi skribas tion kiel sekretario en la nomo de AVE,
kvankam ne okazis vocxdonado inter la AVE-membroj.

Cxi tiu starpunkto estas bazita sur nia filozofio kaj
programo: La Politikaj Gvidlinioj de la Euxropa Federacio de
Verdaj Partioj (1994). La auxtoro (MW) kaj cxirkaux 40% de la
germanaj verduloj je komenco de marto estis kontraux milito
(fare de NATO) sen akcepto fare de UN. Nun necesas reveni al
diplomatio kaj politiko pere de interparoloj.

Cxiu teksto ne estas kompleto.

1. Lingvouzado
Cxiu flanko de la milito diras nur tion kio helpas por siaj
interesoj.

2. Etna "Purigo"
Estas tendenco ek de 10 jaroj (aux pli) subpremi la alban-
devenajn logxantaron de Kosovo (ili).

a) Ili havas pli da infanoj - tio gvidas al interetna enviado,
b) kelkaj el ili volis pli grandan (aux kompletan) auxtonomion
kaj (fi-)agis kontraux la serboj,
c) ili estas (plejparte) mohamedanoj,
d) finfine, Milosxevicx uzis la NATO-atakojn
kaj la foriron de la OSKE- observantoj forpeli ilin el ilia
hejmlando. Krome multaj (kiom ?) estis traktitaj kruele:
viroj mortigitaj kaj virinoj seksperfortitaj (same kiel en
Bosnio). Mi ne scias verajn nombrojn; tamen kredas tendence al
la informo.

3. Politika solvo de la problemo
La verda ministro Fisxer el germanio,
tre penis ke la rusa sxtato agas kiel peranto -
kaj en Rambouillet kaj nun.
Ni scias, ke peranto nur povas esti neuxtrala persono (lando).
Bedauxrinde la aktualaj informoj pri la atingoj de
Cxernomjrdin estas necertaj;
li parolis pri militistaj trupoj por gardi la pacon -
sed Serbio nur diras pri ne-armitaj trupoj
(tiaj ecx ne povas defendi sin mem).
Tamen estas lauxdinda, ke Rusio provas trovi politikan solvon.

4. Fino de la bombado (milito)
a) aux se Milosxevicx diros JES al sia malvenko,
kaj vere retiras la serbajn trupojn (ktp) el Kosovo - tio
povas dauxri longe. Bedauxrinde la tuta serba popolo
malgajnas, pro la dauxra bombado.

b) aux se la serba popolo (parlamento) malelektas Milosxevicx
kaj trovos alian kiu ne celas al Grand-Serbio,
sed al lando kio estas mezgrava sxtato;
kaj pretas redoni kulturan auxtonomion kaj la samajn rajtojn
(same kiel en Tito-a Jugoslavio) al la revenontaj alban-
devenaj homoj.

c) Nun ekzistas tria ebleco:
La NATO-sxtatoj ne plu volas detrui la landon de la serboj,
kaj krom tio ne polu volas riski la detruon de eksterlandaj
ambasejoj kaj homoj

(bombado de la ambasejo (komence de majo) de Cxinio ja estis
bedauxrita eraro -unu el pluraj eraroj !
kaj montras la malsencon de la bombado:
gxi kreas malamikojn kaj ne gvidas al paco).

Tio estus reiro al politiko helpe de UN kaj OSKE.
Eble okazos pauxzo en la bombado por montri ke la vojo
(a) aux (b) estas reala ebleco.

5. Historia (preskauxa) paralelo
Mi estas germano - nia Hitler-a regximo ne haltis de si mem,
kvankam multaj generaloj intencis fari tion (ili estis
murdigitaj). Germanio subskribis la kapitulacion,
finfine post la plej kruelaj bombadoj de la alianco kun brul-
bomboj kiuj mortigis plurajn 100.000 da homoj ;
Hitler kune kun sia amikino bruligis sin mem.
La milito kaj la fi-agoj de la Hitler-aj kunkreantoj kaj
kunlaborantoj estis punitaj per perdo de suficxe granda parto
de la eksa germana teritorio.

Cxu nun estas imagebla, ke la tuta teritorio de Kosovo
restos je la Jugoslava Federacio ?

6. Cxu ni esperantistoj povas helpi finigi la militon ?
Almenaux ni havas kontaktojn - multaj esperantistoj logxas en
Jugoslavio, kaj raportas pri la eventoj en sia urbo.
Tio jam helpas havi pli veran bildon.
Mi mem subskribis publikan alvokon fare de Germanaj Verduloj
(B90/Die Gruenen; Uli Cremer + Ilka Schroeder (la plej juna
kandidatino por la Euxropa Parlamento) halti la militon kaj
reveni al politikaj interparoloj.

Manfred Westermayer (sekretario de AVE)

Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE) Sekretario: Manfred Westermayer Kandelstr. 62, DE-79194 GUNDELFINGEN e: M.Westermayer@comlink.org

AVE-membroj - la liguloj inter Verduloj kaj Esperantistoj

Ni pensas tutmonde - Ni agas surloke kaj regione.
  • Al la indekso de Dokumentoj
  • AVE