AVE-Konsiloj: Necesejo

AVE-Konsiloj: Komposhtiga Necesejo

2008-10

Kompoŝtigaj necesejoj

Ŝatinda necesejo

Sperto, kiun ne ĉiu jam havas: oni eniras necesejon, kiej odoras kiel arbara tero. Tiel ĉiu vizito al necesejo iĝas agrabla okazaĵo ...

Ni kutimas konsideri niajn ekskrementojn kiel malbelaĵojn, abomenaĵojn, kvazaŭ tabuaĵojn. Kaj tiam ili alvenas en la purigejon, kie ili estas pritraktataj. Tio, kio okazas tie, ne interesas nin, ĉar tio okazas malproksime de ni - for de la okuloj, for de la menso.

Tiu sinteno ofte trafluas nian komunan pensadon. Ni, homoj, emas nin vidi kiel disturbantoj al la naturo, ni pensas, ke ni produktas nenion belan krom defalaĵon, kiun ni volas laŭeble apartigi, forĵeti. Sed kien "for"? En limigita sistemo, kia la tero, ne ekzistas "for". La defalaĵaj akvoj parte eniras la surfacan, parte la subsurfacan akvojn kaj okazigas tronutriĝon kaj forkonsumas el la akvoj oksigenon, tiele endanĝerigante la enakvan faŭnon. Krome malsanigaj ĝermoj povas disvastiĝi. Forgargarante la homajn valoraĵojn ni ja forkonsumas konsiderindan parton el nia trinkakvo.

Fascinan alternativon prezentas la kompoŝtiga necesejo. Ĝi eliras el principe alia nocio pri ni kaj niaj ekskrementoj: ili estas valoraj kaj utiligeblaj, pro kiu ankaŭ nia korpo ĝuas pli da estimo. Ĉie hodiaŭ estas parolate pri reuzado. Kaj precipe tie, kie la naturo jam ĉiam antaŭvidis ciklojn, ni komencu ilin: per organa materio. Ni produktas ekskrementojn kaj priŝutas ilin ekzemple per segaĵoj, kiuj okazigas la odoron observitan ĉe enveno.

Preskaŭ neniu spertos la teron kiel malhigiena, nur se oni spertas ankaŭ ĝardenteron malhigiena. En regionoj sen arbokresko troveblas alternativoj por segaĵoj, ekzemple tero.

Per tiu aldono la tuto povas tre bone kompoŝtiĝi. (Tamen ekzistas mesaĝoj pri kompoŝtigo sen regulaj aldonoj). Bestetoj, kiel oniskoj, formikoj kaj skolopendroj instaliĝas en la konteneron sub la neceseja ujo kaj helpas ĉe la tramiksado kaj transformado de la materialoj. La senpage disponebla kompoŝtaĵo estas utiligebla kiel sterko anstataŭ kemiaj sterkoj, kiuj estus preparataj kaj transportataj kun multa energibezono kaj kostas monon.

Prava demando: ĉu tia sterko estas vere higiena? Ĉu ĝi ne enhavas malsanigilojn, kiuj disvastiĝas per ĝia uzado? Por tio bona kompoŝtigo estas necesa. Antaŭjuĝoj, laŭ kiuj homaj ekskrementoj neniam estu uzataj kiel sterko, baziĝas sur maltaŭga uzado. En la biologi-dinamika (tie estas antropozofa) agrokultivado ĝis hodiaŭ tiu supozo estas reprezentata; ĝi kongruas kun la scienca stato de 1924 kaj estas hodiaŭ arkaiĝinta. Freŝaj homaj ekskrementoj vere ne estu uzataj kiel sterko, precipe ne por nutraĵo, ĉar en ili vere ekzistas danĝero pri transdono de malsanoj. Ili estu unue transformataj de mikroboj. Kaj precize al tio utilas la kompoŝtigaj necesejoj: en la akceptujo la miksaĵo de ekskrementoj, neceseja papero kaj segaĵoj estas dum pluraj monatoj ĝis kelkaj jaroj tramiksata de etaj estuloj kaj biokemie transformata.

Ekzistas diversaj procedoj. Kelkaj apartigas la urinon de la ekskrementoj, oni povas fari tion, sed ne nepre necesas. Organikaj kuirejaj defalaĵoj povas esti ĵetataj en la kompoŝtigan necesejon, aŭ ankaŭ esti aparte kompoŝtataj. Por tio oni prefere direktiĝas al bezonoj kaj lokaj spertoj.

En regionoj kun akvomanko (kia Ibizo) necesejoj, kiuj uzas trinkavon por gargari, estas sendube problemaj.Kompoŝtiga necesejo male tute ne konsumas akvon. Nur por la posta manlavado iom da akvo necesas. Por tio ekzemple la akvo, kiu falas sur la tegmento kiel pluvo povas esti uzata; ĝi povas esti kaptata en rezervujo kaj tiel estas je la dispono de la uzanto de la necesejo. Post la manlavado la sama akvo estas utiligebla por akvumi kreskaĵojn en la ĝardeno.

Kiu ĝis nun konas mediprotektadon nur pro moraligaj paroladoj, povus kredemi, ke ĉi ĉio estas nur griza teorio, kiu estas malfacile transformebla en praktikon. Sed ne, la belo estas, ke jam ekzistas jarmiloj da praktika sperto pri kompoŝtigaj necesejoj. Vikipedio enhavas la trafvorton "Kompoŝtiga necesejo" en diversaj lingvoj kun mesaĝoj el la praktiko, ankaŭ historiaj. Ke en la publiko intertempe ekekzistas granda interesiĝo pri tiu temo, montriĝas ankaŭ per tio, ke la libro "Humanure Handbook" de Joseph Jenkins baldaŭ iĝis sukcesverko.

Kiu deziras vidi kaj eventuale uzi realan kompoŝtigan necesejon, povas fari tion en Ibizo en la ekologia centro Casita Verde. Tie en la 1996-a jaro kompoŝtiga necesejo estis mane konstruata - kaj montras al ni, ke ĝi estas multe pli simple konstruebla ol necesejo kun kondukiloj por defalaĵa akvo. Ĉiudimanĉe ekde la 14-a horo vizitantoj bonvenas. De proksimume la 16a horo estas gvidado, dum kiu ankaŭ tiu necesejo kun ĝia detaloj estas klarigata. Kaj eble iu aŭ alia sentos sin kuraĝigata instali ion similan en sia propra hejmo. Kaj kiu jam havas spertojn pri kompoŝtiga necesejo, estas invitata rakonti pri ĝi.


Gereon Janzing


Returne al la dokumentoj
[KOMENCO]