legu ankaŭ: UN: Rajtoj de la Indighenaj Popoloj

Universala Deklaracio de la Homaj Rajtoj

proklamitaj de la Ghenerala Asambleo de la UN (AVE-Dokumento, 2001)

    ANTAUKONSIDEROJ
Pro tio, ke agnosko de la esenca digno kaj de la egalaj kaj
nefordoneblaj rajtoj de chiuj membroj de la homara familio
estas la fundamento de libero, justo kaj paco en la mondo,

Pro tio, ke malagnosko kaj malestimo de la homaj rajtoj
rezultigis barbarajn agojn, kiuj forte ofendis la konsciencon de
la homaro, kaj ke la efektivigho de tia mondo, en kiu la homoj
ghuos liberecon de parolo kaj de kredo kaj liberighon el timo
kaj bezono, estas proklamita kiel la plej alta aspiro de
ordinaraj homoj,

Pro tio, ke nepre necesas, se la homoj ne estu devigitaj, sen
alia elektebla vojo, ribeli kontrau tiranismo kaj subpremo, ke
la homaj rajtoj estu protektataj de la legho,

Pro tio, ke nepre necesas evoluigi amikajn rilatojn inter la
nacioj,

Pro tio, ke la popoloj de Unuighintaj Nacioj en la Charto
reasertis sian firman kredon je la fundamentaj homaj rajtoj, je
la digno kaj valoro de la homa personeco kaj je la egalaj rajtoj
de viroj kaj virinoj, kaj firme decidis antauenigi socian
progreson kaj pli altnivelan vivon en pli granda libereco,

Pro tio, ke la Shtatoj-Membroj sin devigis atingi, en kunlaboro
kun Unuighintaj Nacioj, la antauenigon de universala respekto al
al kaj observado de la homaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj,

Pro tio, ke komuna kompreno pri tiuj chi rajtoj kaj liberecoj
estas esence grava por plena realigo de tiu sindevigo,

Tial, Nun,
LA GHENERALA ASEMBLEO proklamas
TIUN CHI UNIVERSALAN DEKLARACION DE HOMAJ RAJTOJ
kiel komunan celon de atingo por chiuj popoloj kaj chiuj
nacioj, por tio, ke chiu individuo kaj chiu organo de la socio,
konstante atentante chi tiun Deklaracion, per instruado kaj
edukado strebu al respektigo de tiuj chi rajtoj kaj liberecoj,
kaj per laugradaj pashoj naciaj kaj internaciaj certigu ilian
  universalan kaj efektivan agnoskon kaj observadon, same tiel
inter la popoloj de la Statoj-Membroj mem, kiel inter la
popoloj de teritorioj sub ilia jurisdikcio.

Artikolo 1
Chiuj homoj estas denaske liberaj kaj egalaj lau digno kaj
rajtoj. Ili posedas racion kaj konsciencon, kaj devus konduti
unu al alia en spirito de frateco.

Artikolo 2
Chiuj rajtoj kaj liberecoj difinitaj en tiu chi Deklaracio
validas same por chiuj homoj, sen kia ajn diferencigo, chu lau
raso, hautkoloro, sekso, lingvo, religio, politika au alia
opinio, nacia au socia deveno, posedajhoj, naskigho au alia
stato.

Plie, nenia diferencigo estu farata surbaze de la politika,
jurisdikcia au internacia pozicio de la lando au teritorio, al
kiu apartenas la koncerna persono, senkonsidere chu ghi estas
sendependa, sub kuratoreco, ne-sinreganta au sub kia ajn alia
limigo de la suvereneco.

Artikolo 3
Chiu havas la rajtojn je vivo, libereco kaj persona sekureco.

Artikolo 4
Neniu estu tenata en sklaveco au servuteco; sklaveco kaj
sklavkomerco estu malpermesitaj en chiuj siai formoj.

Artikolo 5
Neniu suferu torturon au kruelan, nehoman au sendignigan
traktadon au punon.

Artikolo 6
Chiu rajtas esti chie agnoskita jure kiel persono.

Artikolo 7
Chiuj homoj estas jure egalaj, kaj rajtas sen diskriminacio al
egala jura protekto. Ciuj rajtas ricevi egalan protekton
kontrau kia ajn diskriminacio,

Artikolo 8
Chiu rajtas ricevi de la kompetentaj naciaj tribunaloj efikan
riparon pro agoj, kiuj kontrauas la fundamentajn rajtojn, kiujn
li havas lau la konstitucio au la leghoj.

Artikolo 9
Neniu suferu arbitrajn areston, malliberigon au ekzilon.

Artikolo 10
Chiu en plena egaleco rajtas je justa kaj publika proceso antau
sendependa kaj senpartia tribunalo, por prijugho de liaj rajtoj
kaj devoj kaj de kiu ajn kriminala akuzo kontrau li.

Artikolo 11
(1) Chiu akuzita pro punebla faro rajtas, ke oni supozu lin
senkulpa, ghis oni pruvos lauleghe lian kulpon en publika
proceso, en kiu li ricevis chiujn garantiojn necesajn por sia
defendo.
(2) Neniu estu konsiderata krimkulpa pro kia ajn ago au neago,
kiu ne konsistigis puneblan faron, lau nacia au internacia juro,
en la tempo, kiam ghi estis farita. Same tiel, ne estu aljughita
pli severa puno ol tiu, kiu estis aplikebla en la tempo, kiam la
punebla faro estis plenumita.

Artikolo 12
Neniu suferu arbitrajn intervenojn en sian privatecon, familion,
hejmon au korespondadon, nek atakojn kontrau sia honoro au
reputacio. Chiu rajtas ricevi juran protekton kontrau tiaj
intervenoj au atakoj.

Artikolo 13
(1) Chiu havas la rajton libere movighi kaj logi interne de la
limoj de kiu ajn shtato.
(2) Chiu rajtas eliri el kiu ajn lando, inkluzive la propran,
kaj reveni en sian landon.

Artikolo 14
(1) Chiu rajtas peti kaj ricevi en aliaj landoj azilon
kontrau persekuto.
(2) Tiu rajto ne estas alvokebla en kazoj de persekutaj akuzoj
malfalse levitaj pro ne-politikaj krimoj au pro agoj kontrauaj
al la celoj kaj principoj de Unuighintaj Nacioj.

Artikolo 15
(1) Chiu rajtas havi shtatanecon.

(2) al neniu estu arbitre forprenita la shtatanecon, nek
rifuzita la rajto shanghi sian shtatanecon.

Artikolo 16
(1) Plenaghaj viroj kaj virinoj, sen ia ajn limigo pro raso,
nacieco au religio, rajtas edzighi kaj fondi familion. Iliaj
rajtoj estas egalaj koncerne la geedzighon, dum la geedzeco kaj
koncerne eksedzigon.
(2) Geedzigho okazu sole lau libera kaj plena konsento de la
geedzighontoj.
(3) La familio estas la natura kaj fundamenta grupunuo de la
socio, kaj ghi rajtas ricevi protekton de la socio kaj de la
shtato.

Artikolo 17
(1) Chiu rajtas proprieti havajhon, kaj sola kaj en asociigho
kun aliaj.
(2) Al neniu estu arbitre forprenita lia proprieto.

Artikolo 18
Chiu havas la rajton je libereco de penso, konscienco kaj
religio; tiu chi rajto inkluzivas la liberecon shanghi sian
religion au kredon, kaj liberecon manifesti, chu sola chu kune
kun aliaj, chu publike eu private, sian religion au kredon per
instruado, praktikado, adorado kaj observado.

Artikolo 19
Chiu havas la rajton je libereco de opinio kai esprimado; chi
tiu rajto inkluzivas la liberecon havi opiniojn sen intervenoj
de aliaj, kaj la rajton peti, ricevi kaj havigi informojn kaj
ideojn per kiu ajn rimedo kaj senkonsidere pri la landlimoj.

Artikolo 20
(1) Chiu havas la rajton je libereco de pacema kunvenado kaj
asociigo.
(2) Neniu estu devigita aparteni al asocio.

Artikolo 21
(1) Chiu homo rajtas partopreni la regadon de sia lando au rekte
au pere de libere elektitaj reprezentantoj.
(2) Chiu rajtas je egala aliro al publika servo en sia lando.
(3) La volo de la popolo estu la bazuo de la autoritato de la
registaro; tiu volo estu esprimata per regulaj kaj autentikaj
elektoj, kiuj okazu per universala kaj egala balotrajto, kaj per
sekreta vochdono au ekvivalentaj liberaj vochdonaj proceduroj.


Artikolo 22
Chiu, kiel membro de la socio, havas rajton je socia sekureco
kaj povas postuli la realigon, per naciaj klopodoj kaj
internacia kunlaboro, kaj konforme al la organizo kaj
disponeblaj rimedoj de chiu shtato, de tiuj ekonomiaj, sociaj
kaj kulturaj rajtoj, kiuj estas nepre necesaj por lia digno kaj
por la libera disvolvigo de lia personeco.

Artikolo 23
(1) Chiu havas rajton je laboro, je libera elekto de sia
okupo, je justaj kaj favoraj laborkondieoj kaj je protekto
kontrau senlaboreco.
(2) Chiu, sen ia ajn diskriminacio, rajtas ricevi egalan
salajron pro egala laboro.
(3) Ciu, kiu laboras, rajtas ricevi justan kaj favoran
kompenson, kiu certigu por li mem kaj por lia familio
ekziston konforman al homa digno, kaj kiun suplementu,
launecese, aliaj rimedoj de socia protekto.
(4) Chiu rajtas formi kaj alighi sindikatojn por protekto de
siaj interesoj.

Artikolo 24
Chiu havas rajton je ripozo kaj libertempo, inkluzive racian
limigon de la laborhoroj kaj periodajn feriojn kun salajro.

Artikolo 25
(1) Chiu havas rajton je vivnivelo adekvata por la sano kaj
bonfarto de si mem kaj de sia familio, inkluzive de nutrajho,
vestajhoj, loghejo kaj medicina prizorgo kaj necesaj sociaj
servoj, kaj la rajton je sekureco en okazo de senlaboreco,
malsano, malkapablo, vidvineco, maljuneco au alia perdo de la
vivrimedoj pro cirkonstancoj ekster sia povo.
(2) Patrineco kaj infaneco rajtigas al specialaj prizorgoj kaj
helpo. Chiuj infanoj, egale chu ili naskighis en au ekster
geedzeco, ricevu saman socian protekton.

Artikolo 26
(1) Chiu havas rajton je edukigho. La edukado estu senpaga,
almenau en la elementa kaj fundamenta stadioj. La elementa
edukado estu deviga. La teknika kaj porprofesia edukado estu
ghenerale akirebla, kaj pli alta edukado estu egale akirebla por
chiuj lau ties meritoj.
(2) Edukado celu la plenan disvolvon de la homa personeco kaj
plifortigon de la respekto al la homaj rajtoj kaj fundamentaj
liberecoj. Ghi kreskigu komprenon, toleron kaj amikecon inter
chiuj nacioj, rasaj au religiaj grupoj, kaj antauenigu la agadon
de Unuighintaj Nacioj por konservo de paco.
(3) Gepatroj havas unuavican rajton elekti la specon de la
edukado, kiun ricevu iliaj infanoj.

Artikolo 27
(1) Chiu rajtas libere partopreni la kulturan vivon de la
komunumo, ghui la artojn kaj partopreni sciencan progreson kaj
ghiajn fruktojn.
(2) Chiu havas rajton je protekto de la moralaj kaj materialaj
interesoj rezultantaj el eventualaj sciencaj, literaturaj au
artaj produktajhoj, kiujn li autoris.


Artikolo 28
Chiu havas rajton je socia kaj internacia organizo, en kiu la
rajtoj kaj liberecoj difinitaj en chi tiu Deklaracio povas esti
plene realigitaj.

Artikolo 29
(1) Ciu havas devojn al la komunumo, en kiu, sole, estas ebla la
libera kaj plena disvolvito de lia personeco.
(2) En la uzado de siaj rajtoj kaj liberecoj, chiu estu
subigita sole al tiuj limigoj, kiuj estas jure difinitaj
ekskluzive kun la celo certigi adekvatan rekonon kaj
respekton por la rajtoj kaj liberecoj de aliaj kaj por
konformigi al justaj postuloj de moralo, publika ordo kaj
ghenerala bonfarto en demokrata socio.
(3) Tiuj chi rajtoj kaj liberecoj estas en neniu okazo
efektivigebiaj kontraue al la celoj kaj principoj de Unuigintaj
Nacioj.

Artikolo 30
Nenio en chi tiu Deklaracio estu interpretita kiel implico, ke
iu ajn shtato, grupo au persono iel ajn rajtas entrepreni ian
ajn agadon au plenumi ian ajn agon, kiu celus detrui kiun ajn el
la rajtoj kaj liberecoj chi-ene difinitaj.


 

 Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)