AVE-Dokumento:
|
Kio estas GxKKS ? La Gxenerala Konvencio pri Komerco rilate Servoj (en= General Agreement on Trade in Services) estas unu el pli ol dudek negocaj akordoj, kiuj estas administritaj kaj fortigitaj de la Tutmonda Komerca Organizajxo, TKO (en= WTO, World Trade Organization). GxKKS estis establita en 1994, kiel konkludo de la "Uruguay Rondo" de Gxenerala Konvencio pri Doganoj kaj Komerco, GxKDK (en= GATT, General Agreement in Tariffs and Trade), el kiu sekvis la kreo de la TKO. GxKKS estis unu el la komercaj akordoj, adoptitaj por inkludi, kiam TKO estis formigita en 1995. Negocoj devis komenci kvin jaroj poste celante la progresan levigon de liberaligxo. Oni diskutis gxis 2000. La plano devus trovi finan akordon gxis Decembro 2002. La temo de GxKKS estas la liberaligo de la komerco en la servoj. Tio signifas la deprenon de registaraj barajxoj kiuj malhelpas la privatigon de publikaj servoj. La celo estas, malebligi al registaroj oferti publikaj servoj sur ne-profita bazo, sen la partopreno de privataj kompanioj. GxKKS promesas al TKO limigi registarajn agojn rilate publikaj servoj pere de kompleto da legxe ligaj kondicxoj. Do, kio okazos, kiam GxKKS estos fakto ? Charlene Barshefsky, la reprezentantino de Usono pri Komerco demandis 1999 la povohavan lobio-grupon, la Koalicion de Servo- Industrioj, kion ili dezirus havi en GxKKS; same la Euxropa Komisiono demandis la Euxropan Forumon pri Servoj. Ili difinis la sekvajn prioritatajn kampojn por la liberaligo de la servoj: Flegado - por sano, dentoj, en malsanulejo kaj hejme, por infanoj kaj maljunuloj; edukado - ek de la primara lernejo; muzeoj, librejoj, legxo, socia helpo, arkitekturo, energio, akvo, mediprotektado, konstruajxo-maklerado, asekuro, turismo, posxto, transporto, publikado, radio-elsendado kaj multaj aliaj. ... Tio signifas, ke la 137 membro-sxtatoj de la TKO trovigxas antaux la malfermo de cxiuj publikaj servoj al liber-komercaj legxoj. ... Konciza historio de la tutmondigxo Kiel tio povus okazi? Kial la registaroj permesis la forprenon de multaj el la bazaj rajtoj, ecx ne demandinte la propran popolon? Por kompreni la respondon necesas reiri al la origino de la Tutmonda Komerco-Sistemo. 1947 estis kreita nova komerca korporacio - la Internacia Komerca Organizajxo, IKO - kiu havis tre alian mandaton ol la hodiauxa TKO. La IKO devus promocii lauxregule la tutmondan komercon sub la jurisdikcio de UN. La sekvado de la komerco devis eksplike konsideri gravajn socialajn punktojn, inkluzive de plenaj laborokupoj kaj garantiantaj la homajn kaj socialajn rajtojn de la Universala Deklaracio de la Homaj Rajtoj fare de la UN. La nova IKO estis ecx rajtigita reguligi transnacian kapitalon por certigi, ke gxi servu al tiaj socialaj celoj. Sed IKO estis mortnaskita - mortigita pere de Usono kiu intencis krei tre diversan regximon de tutmonda merkato kaj investado bazita sur malpli multaj reguloj; regximon kiu pliricxigos sin mem, siajn grandajn korporaciojn kaj internaciajn interesojn. Tial Usono kreis GxKDK (en:GATT) kaj formetis gxin ekster la jurisdikcio de la UN. Ek de la kreigxo de GxKDK en 1947 okazis ok "rondoj" da komercaj negocoj, cxiu fokusita al la pliampleksigo de la limoj de la internacia komerco. La unuaj ses rondoj koncentrigxis eksklude redukti la dogan-impostojn (en=tariffs), kaj la forto de GxKDK kreskis senrimarkite de la civila socio. Sed la sepa "Tokyo-Rondo" (1973 - 1979) koincidis kun la malmergigxo de la t.n. "Washington Modelo" (en: W. Consensus) - tutmonda ekonomia modelo bazita sur la principoj de privatigo, libera komerco kaj dereguligo - kaj la kresko de gigantaj transnaciaj korporacioj kiuj, cxar ili nun agadis tutmonde, fugxis la reguligon fare de naciaj sxtatoj kaj sekve deziris internacian dereguligon. Al ili apartenis gigantaj servo- korporacioj, kiuj deziris alproprigi la registarajn monopolojn, speciale en la sociaj servoj. Je la unua fojo , GxKDK komencis agi pri ne-doganaj baroj - la registaraj reguloj, politikoj kaj praktikoj, kiel medioprotektaj legxoj kaj publike financitaj socialaj servoj, kiuj povas influi la komercon. La "Uruguay-Rondo" de la negocoj (1986 - 1994) draste ampleksigis la faskon da aferoj, unuan fojon nomigante la servojn kaj kovrante plurajn kampojn kiuj kutime ne estas asociitaj kun la komerco. Mondo Vekigxu ! Tuj klarigxis al multaj NRO-oj, advokatoj de sociala justeco kaj medioprotektantoj, dume ili aktivis je lobiado al iliaj registaroj kaj la UN, ke granda parto de tiu povo, kiun tiuj tenis, sxovigxis senbrue en novan arenon - neelektitaj, plejparte nevideblaj, tutmondaj merkato-regximoj. La arkitektoj de la fina agad-projekto por la Urugvaja Rondo volis starigi tutajxon de reguloj regantaj la mondan mastrumadon - reguloj kiuj profitdonus al si, kaj kiuj estus finbakitaj per la povoj kaj rimedoj de tutmonda regado. Ja la Urugvaja Rondo kondukis al kreado de TKO - la tutmonda polico por la komerca agadprojekto de la ricxaj korporacioj. Male al la GxKDK (en=GATT), kiu efektive estis afer- kontrakto inter nacioj, la TKO ricevis "legxan personecon". Gxi havas internacian statuton samnivelan kiel tiu de UN, sed kun kroma posedo de gigantaj trudaj povoj. Male al iu alia tutmonda institucio, la TKO havas legxfaran kaj jugxdonan povon por superi la legxojn, kutimojn kaj politikojn de individuaj landoj kaj frapi ilin se ili estas tro 'komerco- gxenaj'. La TKO entenas neniun minimuman normon por protekti laboron, homajn rajtojn, sociajn aux medi-protektajn normojn; TKO gajnis cxiufoje (krom je unu fojo) kiam gxi uzis eblecon por superregi enlandan saneco-regximon, mangxo-sekurecon, honestan komercon aux mediprotektan legxon. Dum la ses pasintaj jaroj la agoj de TKO montras, ke gxi igxis la plej potenca, sekretema kaj maldemokratia institucio sur la terglobo; gxi rapide prenas la tegmentan rolon de tutmonda registaro, kaj aktive strebas plivastigi siajn povojn kaj amplekson. Elfosante la servojn Publikaj servoj estas la sekvaj en la vico por la korporacia ram- pusxilo. Tutmondaj korporacioj tre sukcesis persvadi la registarojn cxie ajn, ke iliaj agad-projektoj estas la samaj - ke la dauxra sercxado de korporacia profito kaj bonstato de la socio estas unusamaj - ke ilia aliro al multaj areoj de la publika vivo jam estis elprovitaj. Nun ili alstrebas regi la tutan aferon. Servoj estas la plej rapide kreskanta sektoro en la internacia komerco kaj ofertas ricxajn gajnojn por povohavaj korporacioj. Kaj el cxiuj publikaj servoj, sano, edukado kaj akvoprovizo montrigxas havi la plej lukran potencialon. Tutmondaj elspezoj en akvo-servoj nun superas 1.000 miliardojn da USD jare; je la edukado elspezoj superas 2.000 miliardojn kaj je san-servoj ili superas 3.500 miliardojn. En multaj partoj de la mondo jam prove komencis tio, kion GxKKS akcelas. Usono demonstras kiel modelo la disfalon de publikaj servoj, kion GxKKS celas senkatenigi cxie en la mondo. En Usono san- servoj jam igxis giganta negoco, kun gigantaj san-korporacioj registritaj en la Novjorka borso. Rick Scott {rik skot}, la prezidanto de Columbia, la tutmonde plej granda profitcela malsanulejo-korporacio, ne kasxas ke san-servo estas negoco, ne diferenca de la aviadilo-kompanioj aux kuglo-lagro. Publike li dedicxis sin al detruo de cxiu publika malsanulejo en norda Ameriko - li diras ke kuracistoj ne estas bonaj korporaciantaj civitanoj. Intertempe investado-firmaoj kiel Merryl Lynch jam prognozas ke publika eduko-servo estos tutmonde privatigita en la venonta jardeko simile al la san-servo. Ili diras, ke ekzistas nekredebla profit-ebleco kiam tio okazos. Euxropa Unio antaux ne longe anoncis ke cxiu publika lernejo en Euxropo devas esti gxemeligita kun iu korporacio gxis la fino de la jardeko. La konkerado de fremdaj merkatoj nun igxis sxlosila komuna strategio inter la alt-edukaj institucioj cxirkaux la mondo. Multaj partoj de la 'Tria Mondo' estis trudataj malmunti siajn publikajn infrastrukturojn en la lastaj jardekoj sub struktur- adaptigaj programoj de la IMF. Por esti elektita ricevi abolicion de iliaj sxuldoj, dekduo da 'evoluantaj' landoj estis trudataj rezigni pri publikaj socialaj programoj dum la sekvaj 20 jaroj, allasi fremdajn korporaciojn eniri kaj vendi gxiajn sano- kaj edukado-produktoj al konsumantoj kiuj povas pagi ilin kaj lasante milionojn da personoj sen bazaj socialaj servoj. Latin-Amerikaj landoj aktuale spertas invadon da usonaj san- korporacioj, kaj aziaj landoj allasas brancxojn de eksterlande- bazitaj universitataj kaj san-servaj patrinaj firmaoj. Antaux- nelonge la Monda Banko altrudis cxi-tiajn landojn privatigi iliajn akvo-provizajn servojn, kaj ili estas malkasxe kunlaborante kun korporaciaj gigantoj kiel Vivendi kaj Suez Lyonnais des Eau_x por establi iliajn rajtojn profiti en la Tria Mondo. Nun, pere de la GxKKS-negocoj tiuj korporacioj volas ligajn, tutmondajn kaj nesxangxeblajn regulojn garantiantaj al ili aliron al registaraj kontraktoj cxie en la mondo. Kaj ili sukcesas. Jam pli ol 40 landoj, inkluzivante tutan Euxropon, vicigis eduk- servon inter la agad-kampojn de GxKKS, malfermante siajn sektorojn de publika edukado al eksterlande bazita korporacia konkurenco. Almenaux 100 landoj faris simile rilate la san- servoj. Laux la progreso de novaj diskutoj estos tre malfacile por iu ajn lando nagxi kontraux la tajdo - ecx se iuj estos suficxe kuragxaj provi tion. Kio estas en GxKKS ? La ekzistanta GxKKS-kontrakto - kio neniel estas finita, kaj povus igxi ecx pli fia - kovras cxiujn servo-sektorojn kaj plej multajn registarajn decidojn, inkluzive legxojn, kutimojn, regulojn kaj gvid-liniojn, skribitajn kaj ne-skribitajn. Nenio registara decido kiu rilatas komercon de servoj, kia ajn povus esti la celo, ecx rilate medio- kaj konsumanto-protektado aux plifortigado de labor-normoj, estas neatingebla por GxKKS. Neniu publika afero estas imuna. Esence la kontrakto volus malpermesi 'diskriminacion' kontraux fremda korporacio, kiu celas alpreni funkciigon de publikaj servoj - ecx se tiu korporacio estas konata kiel malbon-aganta en media aux socialaj kampoj. Jam estas ankaux interkonsentite, ke kelkaj ekzistantaj TKO-reguloj funkcios 'horizontale' rilate publikaj servoj trans la limo, sendepende cxu tiu kampo jam estas listigita ene de GxKKS aux ne. Unu tia horizontala regulo estas tiu de la 'Plej Favorigita Nacio' kiu diras ke, kiam la korporacioj de unu lando estas funkciantaj en via merkato, vi devas allasi la korporaciojn de cxiuj landoj. La regulo validas por cxiuj servoj, ecx por tiuj kiuj estas protektitaj en kelkaj landoj, kiel sano kaj edukado. Simile laux la horizontala regulo, cxiuj regularoj en iu ajn sektoro, inkludantaj sociajn servojn, devas esti malplej "komerc- restriktaj" - en klaraj vortoj: cxiuj publikaj servoj - ecx sociala bonfaro devos funkciigi komercajn mehxanismojn. Subtenantoj de GxKKS insistas, ke la oponantoj estas histeriaj. Estas nenio maltrankviliga en gxi, ili diras. Ili fingromontras la "escepton" ene de GxKKS por kelkaj publikaj servoj provizitaj de registaroj. Kelkaj landoj, ili elmontros, jam havas proklamitajn esceptojn por iliaj publike-funditaj programoj de sociala asekuro. Sed ne estas tiom simpla. Aplikante la artikolon 1.3C de GxKKS, por ke unu servo estu certigata sub registara auxtoritato, gxi devas esti tute "senpaga". Tio signifas, ke tia servo devas esti tute financata de la registaro kaj ne rajtas havi komercan celon. Cxar apenaux troveblas en la mondo tute senpaga servo-sektoro, tiu escepto estas pli kaj pli sensignifa. Kio estas proponata por la GxKKS ? En sia nova libro "GxKKS, Kiel la novaj TKO-aj negocoj por "Servo" minacas demokration", kanada esploristo Scott Sinclair {Skot Sinkl‚r} prezentas la tri prioritatojn de la nuna rondo de negocoj. Unue, la GxKKS-oficistoj provos ampleksigi korporacian aliron al enlandaj merkatoj. Registaroj estos sub granda premo listigi pli de siaj servoj kaj escepti malpli. La plej potenca armilo estos la instigo apliki la "Nacian Traktadon" horizontale, t.s. tutmonde (*1). Nacia Traktado estas la fundamenta dogmo de la libera komerco. Gxi malpermesas registarojn favorigi la enlandajn sektorojn super eksterlandaj kompanioj. Jam Nacia Traktado estas aplikata en kelkaj servoj en la GxKKS; la celo estas, apliki gxin cxiam pli vastskale. Unuarange la povaj okcidentaj landoj faros premojn al evoluantaj landoj por havi garantion por nerenversebla aliro al iliaj merkatoj kaj redukti la auxtoritaton de demokratiaj registaroj. Due, GxKKS oficistoj sercxos severajn limojn al enlandaj regulado, tiamaniere limigante la eblecon de registaroj al mediprotektaj, san-rilataj kaj aliaj normoj kiuj malhelpas la liberan komercon. La Artikolo VI:4 demandas al la evoluo de iuj "necesaj disciplinoj" por certigi ke "rimedoj kiuj rilatas al kvalifiko-bezonoj kaj proceduroj, teknikaj normoj kaj licenco- bezonoj ne konstituas ne-necesajn barojn al la libera komerco". Tio signifas, ke oni ne rajtas meti naciajn normojn, kiuj kontrauxas la intereson de eksterlandaj korporacioj. Registaroj devas pruvi, ke por reguladoj, normoj kaj legxoj kiuj rilatas al iu ajn objekto de tiu TKO-listo ne eblis malpli restrikta alternativo. Trie, la novaj interparoloj celas al novaj reguloj kaj restriktoj de GxKKS, kiuj limigos la registarajn subvenciojn, ekz-e en publikaj laboroj, municipaj servoj kaj socialaj programoj. Speciale minacanta evoluo estas la demando ampleksigi la neofendajn "Komerca Residenco" regulojn (en= Commercial Presence); tio permesas al investulo, kiu aktivas en unu el la GxKKS-landoj, ankaux aktivi en cxiu alia el tiuj, kaj ecx konkurenci por publikaj financoj kontraux publikaj institucioj kaj servoj. Ili grandege ampleksigos la auxtoritaton de TKO en la cxiutaga negoco de registaroj. Ili malebligos la demokratian kontrolon pri bazaj publikaj servoj. (sekvis la cxapitro "Kiel GxKKS afliktos vin" kaj) "Kion fari ?" (konklude nur la lastaj frazoj): La popoloj de la mondo diris 'NE !' al MAI "Multiflanka Konvencio pri Investado". Kreskanta nombro diris 'NE !' al la "Millenium Rondo" de la TKO. Nun, ni devas diri 'NE !' al GxKKS. Kaj ni devas esti organizitaj tiel, ke la ragistaroj auxskultas nin. Ne ekzistas alternativo.
Rimarko de B.Strawe: Necesas eble Gxenerala Konvencio pri Justa Komerco. --- Maude Barlow estras la Konsilion de Kanadanoj kaj kampanjas por civilaj rajtoj, verkis librojn, ekz-e "MAI: The Multilateral Agreement on Investment and the Threat to Canadian Suvereignity" (kune kun Tony Clarke); kaj autobiografion. Originalo:The Ecologist (en) Ligoj: GATS (en) Peoples Global Action: (en) SAT (eo) Global Greens: (en) tradukis: Ginette MartinOrezentita de Verduloj.org
AVEAl la indekso de la Dokumentoj Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)