AVE Dokumentoj

 

Returne al Dokumentoj

Ekologiaj Impostoj Verdigos la Ekonomion

Proponoj de la Verda Frakcio en la Euxropa Parlamento (EP) por
krei laborlokojn kaj savi la medion. Eldonita 1997 de la Verda
Frakcio de la EP. Kun aktualaj rimarkoj pri 1999.

Enhavo: 
1. Enkonduko
2. La Ekologia Imposto-Reformo
3. Ekologia Konvertado
4. Renovigeblaj Energioj
5. Eko-Imposto al la Atomenergio
6. Listo de la Energio-Impostoj
7. Mobileco- Imposto
8. Eko-Impostoj je Dangxeraj Substancoj Suplemento: Rimarkoj al Euxropa Imposto-Reformo

1. Enkonduko

Nuntempaj instigoj favoras nedauxrigeblan evoluon kaj senlaborecon. La energioprezoj nuntempe estas plej malaltaj. Tial ne estas mirige, ke la batalo kontraux la tergloba varmigxo ne estas sukcesa. La medie plej nedauxrigebla konduto tute ne estas impostigita. La plej bona ekzemplo estas la aer-vojagxado: Vojagxo flugante poluas 20-oble pli ol trajn-vojagxante. Tamen ofte estas malpli multekosta flugi en Euxropo ol trajn-vojagxi. La prezoj por motor-fuelo dauxre malaltigxas rilate al la enspezoj: En 10 membrosxtatoj de la Euxropa Unio (EU) la neta enspezo pokape necesa por acxeti 1000 litroj de statistike miksita fuelo (benzino kaj dizelo) falis de 7.7% en 1980 al 4.9% en 1994. Ne estas surprizo ke la auxtomobila kaj kamiona mobileco dauxre altigxas. Se ni hodiaux sendas la malgxustajn signalojn ili gvidos morgaux al malplibonigo de la vivkvalito en Euxropa kaj alie. Rilate al 5.3 de la dua imposto-reporto de la itala EU-komisaro Mario Monti, "La uzado de mediaj impostoj, inkluzive la impostoj al energio, ne altigxis rimarkeble inter 1980 kaj 1994. Por la EU entute la mediaj kaj energi-rilataj impostoj sumigxis al 2.6% de la Brutta Nacia Produkto en 1980 kaj 2.9% en 1994." Nur la plej aktualaj nombroj altigxis, cxar kelkaj membrosxtatoj enkondukis novajn mediajn impostojn. Gxis 1997 nur Danlando, Svedio, Finnlando kaj Nederlando komencis preni eko-impostojn. En Danlando, 1998 la eko-impostoj sumigxas al 10% de la entuta imposto 1. La altigxanta imposta kaj social-kontribua sxargxado de la laboro sekvigas altigxantan senlaborecon. Laux la 2.3 de la Monti- Reporto rilate la impostado en la EU montris "altigxon de la implicita imposto-rilato al la salajroj de 34.7 al 40.5%. Kontrauxe malaltigxis la imposto-rilato al la aliaj produktad- faktoroj (kapitalo, energio, naturaj resursoj, propra laboro) de 44.1 al 35.2%." Kiel indikite supre la eko-impostoj estis pli aux malpli konstantaj; tio signifas, ke la impostoj al la kapitalo kaj propra laboro reduktigxis. Sxajnas esti pli malfacile meti impostojn al la movebla kapitalo ol al la malpli- moveblaj laboristoj. Tial mankas euxropaj minimumaj impostoj al la kapitalo. Novaj reguloj rilate al la movigo de la kapitalo kaj impostado de la spekulado kun la kapitalo necesas por bremsi la movigxemon de la kapitalo.

2. La Ekologia Impostoreformo, Principoj

La Verduloj proponas renversi tiun cxi nedauxrigeblan evoluon pere de Ekologia Imposto-Reformo. Impostoj al la laboro kaj socialaj kontribuoj devas esti reduktataj kaj impostoj al la nedauxrigebla energio-konsumo kaj media poluado devas esti altigataj. Ni proponas euxropajn minimumajn impostojn al ne- renovigebla energio, kurento el atomreaktoroj, auxtomobilaj kaj aviadilaj fueloj kaj minimumaj impostoj (kotizoj) al rubajxo kaj pesticidoj. EU-membrosxtatoj kiuj deziras enkonduki pli altajn impostojn ol tiuj minimumaj estu liberaj en siaj decidoj; kaj la EU-komisiono devus kuragxigi la membro-sxtatojn komenci pli energie je la enkonduko de la eko-impostoj. La enspezo el tiuj minimumaj ekologiaj impostoj restu en la budgxeto de la membro- sxtatoj.

3. Ekologia Konvertado

Ni konsilas la principon de la fiska neuxtraleco: la enspezoj el la eko-impostoj devas esti redonataj al la civitanoj kaj firmaoj. La redonado devas funkcii tiel, ke la acxeto-povumo de la grupoj havantaj malaltajn salajron estas protektata. Eko- impostoj ne signifas altigon de la sxtata enspezo kaj por pagi la sxtatajn deficitojn, sed movigo de la imposto-sxargxo de la pagata laboro al la ne-renovigebla energiofontoj kaj medio- detruemaj aktivecoj. La ekonomia kaj fiska instigoj por civitanoj kaj firmaoj devas esti sxangxigitaj por savi la medion kaj krei laborlokojn. Kompreneble la membrosxtatoj estu liberaj decidi kiel ili redonas la enspezoj el la eko-impostoj; sed ni favoras redukti la impostojn kaj socialajn kotizojn al la salajro kiel parto de la penado kontraux la senlaboreco. Tamen, parto de la enspezoj povas esti uzata subteni la ekologian konvertadon (ekz-e la konvertadon de nedauxrigebla energio-uzado (fosiliaj fueloj kaj atomenergio) direkten al renovigeblaj energioj kaj energio-efikeco; el industria al biologia agrikulturo; direkten al dauxrigebla konstruado kaj publika transporto).

4. Ne-Renovigeblaj Energioj

La EU havas grandajn problemojn plenumi la promeson stabiligi la forcej-gasajn emisiojn, karbondioksido, en 2000 kompare kun la nivelo de 1990. En marto de 1997 la mediaj ministroj nur akceptis timeman redukton de 15% en preparo de la tria konferenco pri la Monda Traktato pri la Klimata Sxangxigxo en Kyoto en decembro 1997. Tio estas nur duono de la teknika ebleco. Tio signifus altigon de la tutmonda temperaturo je 2 øC, el kio sekvus, ke la malgrandaj insulaj sxtatoj estos inundigataj. Pli grandan problemon montras la fakto, ke la EU ne posedas tauxgajn ilojn por realigi la klimato-sxangxajn celojn 3.

La unua prioritato estas elimini cxiujn subvenciojn por la uzado de ne-renovigeblaj energioj, kiel fosiliaj fueloj kaj atomenergio. En la OEKE-landoj (Organizo por Ekonomia Kunlaboro kaj Evoluigo, angle: OECD) miliardoj da ECU (Euxrooj) estas pagataj por tiaj subvencioj !

La dua prioritato estas enkonduki eko-imposton al la uzado de la ne-renovigeblaj energioj (50% rilate la energio kaj 50% rilate la karbondioksid-emisioj). Sen tia eko-imposto estos tre malfacile atingi realan progreson je la energi-sxparado kaj efika uzado de la ne-renovigeblaj energioj. En 1997 la renovigeblaj energioj egalis nur al 6% de la tuta energio- merkato en la EU. La Verduloj proponas atingi gxis la jaro 2005 minimuman imposton al ne-renovigeblaj energioj je 1,4 ECU po GigaJoule da energi-enhavo (5 ECU MWh) kaj 75 ECU po tuno da karbono (18,7 ECU po tuno da emisiita karbondioksido).

Tio signifas preskaux duobligon de la nunaj energio-prezoj. La alta energio-imposto metas problemojn al la energi-intensaj industrioj kiuj estas sub tutmonda konkurenco. Tiuj problemoj devas esti solvataj pere de EU-vasta energi-efikeca fondusoj por rapidigi la konverton al dauxrigebla energio-fontoj kaj uzado de resursoj. La Verduloj ankaux konsilas EU-liman imposton al eksterlandaj produktoj, kiuj bezonis multe da energio kaj estis produktitaj pere de malmultekosta kaj ne-renovigebla energio. La enspezoj el tiu lim-imposto (doganpagoj) devas eniri en internaciajn fondusojn por instigi energio-sxparadon, -efikecon kaj dauxrigeblecon en la ne-OEKE-landoj. Tiu cxi akordigxas kun la novaj reguloj de la Tutmonda Merkato-Organizo, TMO (angle: WTO). Pere de tio eblus redukto de la karbondioksid-emisioj en la EU je 20% inter 1990 kaj 2005.

Post 2005 ni proponas altigi la minimuman eko-imposton por atingi pli grandajn reduktojn de la t.n. forcej-gasoj (cxar karbondioksido absorbas sunenergion kaj tiel varmigas la aeron). Ni celas en la EU-landoj 30%-an kaj 50%-an redukton de la karbondioksid-emisioj en 2010 kaj 2030, respektive.

5. Eko-Imposto al la Atomenergio

Por redukti la plej dangxera energio-fonto, atomenergio, ni proponas por gxi eko-imposton de 14 ECU/ MWh. Atomenergio devas finigxi en Euxropo plej baldaux. Pro tio la gxi devos porti la plej altan imposto-parton, sekvata de minerala oleo kaj gaso.

6. Listo de la Energio-Impostoj

Grandaj akvo-povaj centraloj devas esti impostitaj por preventi tro grandan investadon en tian renovigeblan energio- fonton, la hidroenergio, kiu starigas alajn mediajn kaj naturprotektajn problemojn. La aliaj renovigeblaj energio- fontoj, kiel biomaso, vento, suno kaj same la kuna generado de elektra energio kaj varmo en varmo-kurento-generatoro (angle: Cogeneration Plant) ne portos eko-imposton. Tio instigos la investon en la renovigeblaj energioj.

Listo da Energio-Impostoj 1

Energio- Minimuma (ECU/ unuo) Fonto Imposto

Atomenergio              28 ECU/ MWh
Hidroenergio              5 ECU/ MWh (>10 MW)
Gaso                     83 ECU/ 1000 M3
Karbo                    88,4 ECU/ 1000 KG
Oleo                    102 ECU/ 1000 L
Benzino                  90 ECU/ 1000 L
Dizelo                  103 ECU/ 1000 L
Kerozeno (aviadiloj)     96 ECU/ 1000 L
sen imposto restos: Biomaso, Fotovoltaiko, Ventoenergio

7. Mobileco-Imposto

Por redukti la uzadon de auxtomobiloj, kamionoj kaj aviadiloj la Verduloj proponas minimalajn impostojn al tiaj fueloj. Ili estas adiciendaj al la energio-impostoj. La EU havas tro malaltajn trafiko-impostojn por benzino kaj dizelo. Ili devus esti 600 ECU / 1000 L en la jaro 2000. Tiuj 600 ECU egalas al la nunaj plej altaj impostoj en la EU. Poste ni proponas altigi tiun imposton je 7% jare dum 20 jaroj. Tio reduktos la pliigantan uzadon de auxtomobiloj kaj kamionoj, kaj gxi gvidos al pli fuelo-efikaj auxtomobiloj kaj kamionoj. Ekzistas rekta interrilato inter la prezo por benzino kaj la averagxa fuelo- efikeco de iu nacia auxtomobilaro. Tiu cxi propono gvidus al 50%-a redukto de la uzado de fosilia fuelo por la auxtomobila trafiko (Fonto: ECMT: Urban Travel and Sustainable Development, Paris, 1995). Simila efiko povas esti atendata rilate al kamionoj.

Uzi aviadilon produktas la plej altan polucion po pasagxero kaj kilometro. Sed tia trafiko estas entute ekster la impostado. Tio favoras la plej ne-dauxrigeblan formon de la transportado. La Verduloj proponas, ke kerozeno devus porti la saman imposton kiel benzino, inkluzive de la plusvalora imposto (angle: VAT, value added tax). La kerozeno-imposto devus esti valida tutmonde, kaj la EU devus promocii tiun ideon internacie.

8. Specifaj Eko-Impostoj

Ekzistas aliaj elementoj de la media imposto-reformo kie la mediaj efikoj estas grandaj, sed la enspezoj el tiuj sxargxoj estas tro malgrandaj kaj nestabilaj por redukti la laboro- imposton rimarkeble. La nura celo estas la ekologia konvertado. La EU devus instigi la evoluon de tiaj eko-impostoj.

8.1. Rubo

Ni favoras euxropan imposton por redukti la altigxantajn rubo-montojn kaj por instigi la reuzadon kaj recikladon. En 1990 en la EU 68% de la komunuma rubo estis deponigita, 18% bruligita, 5% kompostita kaj nur 2% reciklita. Ni Verduloj kontrauxas al la poluado de la medio kaj al la disipo de la krudaj materialoj. Rubo-deponejoj kaj bruligado estas ekologiaj pekoj, cxar ili malsxparas resursojn kaj kreas pli dangxeran rubon. Pro tio ni favoras preventi, reuzi, recikladi, komposti kaj konverti rubon en bio-metanon. Kaj ni proponas minimuman imposton al la finfina forjxetado (deponado kaj bruligado). La alteco de tio imposto estu 16 ECU/tuno. Bruligado de rubo kutime estas multe pli kosta. Eble en kelkaj landoj necesas adicia imposto al la bruligado. La enspezoj de tiaj eko-impostoj devus esti uzataj por kuragxigi kaj subteni sistemojn por la reuzado, reciklado kaj kompostado. Laux studo por la EU-Komisiono, pere de tiu forjxeto-imposto la reciklada indekso altigxos al 50% ! (Fonto: Ekonomiaj Instrumentoj en la EU-Rubopolitiko en la Medio, Instigoj kaj la Komuna Merkato). Danlando, Nederlando, Finnlando kaj (malpli alta) Francio postulas deponej-impostojn.

8.2. Industria Agrikulturo

Impostoj al pesticidoj jam ekzistas en Svedio kaj Danlando. Ili devus validi en la tuta EU. La enspezoj el tiuj impostoj devus esti uzataj por instigi la "organikan" agrikulturon. En Svedio la pesticid-imposto reduktis la uzadon de pesticidoj je pli ol 50% dum 10 jaroj. Ankaux pro tio, cxar gxi atentigis la agrikulturistojn al singardema uzado de pesticidoj. Kompreneble la plej dangxeraj pesticidoj devus esti malpermesataj entute. Nur en Danlando, Auxstrio kaj Germanio la "organika" nutrajxo havas pli altan parton ol 1% de la nutrajxa merkato. Helpe de la uzado de la pesticid-imposto la "organika" agrikulturo ekflorus kaj samtempe la mediaj damagxoj pro la uzado de la pesticidoj estus reduktotaj signife.

Resumo:

La realigado de tiu cxi aro da verdaj proponoj por eko- impostoj al ne-renovigebla energio, atoma energio, auxtomobila, kamiona, kaj aviadila mobileco kaj la verdaj proponoj por specialaj impostoj (kotizoj) por specialaj mediaj problemoj "verdigus" la euxropan ekonomion. Por protekti la medion, novaj instigoj necesas - kvin jaroj post la Tutmonda Pintokonferenco en Rio de Janeiro. La enkurbigxo al tiu strato de reformo al eko-imposto en la Euxropa Unio ne nur bonfartigus la medion sed ankaux kreigxus novajn postenojn. Ecx duoble, per la redukto de la imposto-sxargxo je la laboro kaj per la novaj ekonomiaj aktivecoj kiuj rezultas el tiuj verdaj imposto- reformaj proponoj: sxparado de energio, renovigeblaj energioj, fuel-efikaj auxtomobiloj kaj kamionoj, etendigxo de la publika transporto, reuzado kaj reciklado de materialoj, verda konstruado kaj organika agrikulturo. Studo por la germana Verdpaco pere de la konservativa instituto DIW (Germana Instituto por Ekonomio) montris, ke sole la energio-imposta propono havus netan pozitivan efikon je 800.000 postenoj en Germanio; similaj studoj prognozis netan pozitivan efikon je 700.000 postenoj en Britio kaj 50.000 en Nederlando. Tiuj nombroj substrekas la nombron de du milionoj da adiciaj postenoj en la Euxropa Unio kiun publikis la Euxropa Komisiono en la fama fina cxapitro de la "Blanka Libro" de Delors.

La verdigo de la euxropa ekonomio devus gvidi ecx pli antauxen ol la proponita imposto-reformo. Gxi ankaux inkludos redistribuon de pagita laboro kaj fortigon de la sociala integrigxo. Entute la pozitiva neto-efiko al la posteno-situacio en Euxropo igxus pro tio pli granda. Gxi ne nur suficxus por mildigi (solvi) la nunan senlaboreco-krizon, sed gxi estus granda pasxo en la gxustan direkton. Tradukita el la angla de Manfred Westermayer

Piednotoj M.W. al la teksto (1999): 1) La germana registaro enkondukas eko-imposton ekde Aprilo 1999. Samtempe la kotizo- procentajxo el la salajroj al la pensio-kasoj reduktigxas je 0.8%. Do, la industrio je unu flanko sxparas je la socialaj kontribuoj, sed je la alia flanko devas pagi pli por la energio- konsumo. La unua pasxo estas:

Kurento:    10 ECU/MWh
Hejt-Oleo:  20 ECU/1000 L
Gaso:        1,6 ECU/MWh (cx-e 16 ECU/1000 m3)

Iom komplikan sistemon oni inventis por protekti la industrion; unue ili pagas 20% de la indikitaj impostoj kaj poste oni rekalkulas la netan efikon. Finfine la produktada sektoro kontribuos nur iomete. Tamen ankaux gxi profitos je efika uzado da energio.

2) En Germanio nur la hobio-flugantoj devis pagi kerozen- imposton. Espereble ili uzos la financajn rimedojn por evolui pli dauxrigeblan sistemon.

3) Rimarko de la EFGP (1998): Intertempe en Kyoto la registaroj marcxandis kaj alvenis al 5%-a redukto de la karbondioksid-emisioj gxis 2010. En 1998 en Buenos Aires oni diskutis pri detaloj kaj atingis kompromison, ke eblas acxeti emisio-rajtojn de ne tiom evoluitaj landoj.

Suplemento - La reformo de la euxropa imposto-sistemo:

Parte el la aktuala programo de la Euxropa Federacio de Verdaj Partioj, parte el la publika diskuto venas pliaj proponoj rilate la gxenerala imposto-sistemo en la Euxropa Unio:

- Intertempe la senlaboreco grandigxis (parte pro la t.n. globalizigxo) kaj la ekonomia krizo en Azio havis kromajn negativajn efikojn al la postenoj. Tamen montrigxis ekz-e en Nederlando, ke la redistribuo de la laboro - individua redukto de laborhoroj - ligite kun sxangxo en la pensio-sistemo helpus eviti la senlaborecon grandskale.

- Por eviti la tendencon eluzi la plej favorajn imposto- sistemojn en la EU fare de la grandaj industrioj, necesas egaligi la imposto-sistemojn, almenaux en la EU.

- Same la t.n. Tobin-Imposto, pagenda por financaj transakcioj, helpus redukti la spekuladon kaj samtempe kontribuos pozitive al la sistemo de la sociala sekureco.

- En regionoj kaj komunumoj la sistemo de imposto al gajno el konstruplanoj, gvidus al subteno de la komunumaj servoj, kiuj en pura merkata ekonomio ne povas esti financataj. Kontrauxe al la plusvalora imposto (PVI) (angle: VAT, germane: MWSt), kion pagas acxetantoj, tiu plangajno-imposto devus esti pagata el la gajno kaj reduktos la ricxecon de individuoj favore al la socio.

Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)

Returni al Verduloj.org
UEA-konto: avex-z

AVE-membroj - la liguloj inter Verduloj kaj Esperantistoj Ni pensas tutmonde - Ni agas surloke kaj regione.

-> Returne al Dokumentoj