Euxropa Federacio de Verdaj Partioj
Programaj Gvidlinioj
Nova Civitaneco
III Nova Civitaneco
1 Enkonduko
1.1 La Verduloj estas konvinkataj ke ekzistas urgxa bezono
largxigi la spektron de civilaj rajtoj, demokrata
partopreno, homaj rajtoj kaj protekto de la rajtoj de
minoritatoj cele plenumon de la socialaj kaj pri-mediaj
defioj (aux provokoj) de la finigxanta 20-a jarcento.
1.2 La homaj rajtoj, la rajtoj de la minoritatoj, la civilaj
rajtoj de enmigrantoj kaj la asilpeto-rajto de individuoj
estas fundamentaj en la Verda Politiko. La Verduloj krome
opinias, ke socia ekskludo kaj ekonomia ekspluatado estas
gravaj ofendoj al la homaj rajtoj.
1.3 Politika decidofarado forigxas pli kaj pli de la bezonoj
kaj partopreno fare de simplaj homoj. Tio kauxzis kreskon
de perforto en tuta Euxropo kaj la malmergigxon de ekstreme
dekstraj kaj etno-naciismaj grupoj. La Verduloj kampanjas
por pliampleksa demokrata kontrolo kaj malfermeco en
sxtataj institucioj, rekonante la bezonon inkludi cxiujn
brancxojn de la socio en la procezon de la decidofarado.
1.4 Krome, la nova civitaneco devas enkludi la novan taskon de
registara potenco. Por pliampleksigi la influon de la homoj
sur decidoj kiuj influas iliajn vivojn, konvenaj partoj de
la potenco devas esti decentralizataj for de naciaj sxtatoj
al komunumoj, distriktoj kaj regionoj.
2 Homaj Rajtoj
2.1 La homaj rajtoj estas bazaj individuaj rajtoj, kiuj ne
estas reduktendaj. Ili validas por cxiuj enlogxantoj sen
diskriminacio baze de raso, handikapo, sekso, seksa
orientigxo, religio, agxo aux nacia kaj etna origino.
2.2 Homaj Rajtoj rilate al la medio
a Cxiu rajtas vivi en sana kaj pura medio. Cxiu responsas pri
protektado kaj konservado de la medio por la bonfarto de la
nuna kaj de la venontaj generacioj.
b Cxiu rajtas plenan informadon pri faktoj influantaj sian
medion enklude de la informo-rajto pri genetika manipulado.
c Cxiu rajtas civile malobei kiam oni konfrontigxas al detruo
de la medio.
2.3 Homaj Rajtoj rilate al bazaj sociaj bezonoj
a Cxiu rajtas fari pagatan laboron; la evoluo de novaj
primediaj, sociaj, kamparaj kaj kulturaj sektoroj de la
socio estas necesa por plenumi cxi tiun rajton.
b Cxiu rajtas rifuzi laboron, kiu estas malsaniga aux medio-
detrua. La rajto de la laboristoj kaj sindikatoj al
kundecido, informo kaj konsulto ekspansiendas al primediaj
temoj.
c Cxiu rajtas ricevi senkostan klerigon, socialan protekton
kaj garantiatan minimuman salajron. La Verduloj persistas
pri la enkonduko aux konservado de sistemoj de sociala
sekureco, kiuj kovras la bazajn bezonojn de cxiuj homoj kaj
ne dependas de pagita laboro.
d Korpaj kaj mensaj handikapuloj partoprenas egalajn rajtojn
kun cxiuj aliaj individuoj. Estos ebligataj al ili
partopreni en cxiu ajn sfero de publika kaj privata aktive-
coj.
2.4 Homaj Rajtoj rilate al seksa egaleco
La Verduloj postulas la eblecon por virinoj, plene
partopreni en cxiuj sociaj kaj ekonomiaj sferoj, kaj por la
viroj ankaux plene partopreni kaj individue responsi en
cxiuj ne-ekonomiaj sociaj aktivecoj.
a Diskriminacio baze de sekso en cxiuj sferoj de socia kaj
kultura vivo devas esti malpermesata.
b Devas esti kvotoj kaj subteno por la partopreno de virinoj
en publikaj kaj privataj sferoj gxis ambaux seksoj atingos
egalecon.
c Rimedoj devas esti enkondukataj cele efektivigon de egala
partopreno de viroj en cxiuj sferoj de flega laboro. La
subdivido inter pagata kaj nepagata laboroj inter viroj kaj
virinoj devas esti cxesigata.
d La diskriminacio surbaze de seksa orientigxo de iu homo
devas esti malpermesata, enklude de la sferoj de generada
kaj edukada rajtoj. La kriminaligo de samseksamo estas
rompo de homaj rajtoj.
2.5 Homaj Rajtoj rilate al justico
a La mortpuno estas malakordigebla kun la bazaj homaj rajtoj.
b Cxiu homo rajtas rifuzi militservon.
c Rilate al la temo de interrompo de gravedeco ekzistas
konflikto inter du gravaj celoj: unuflanke, cxiu virino
rajtas integron kaj memdeterminon; aliflanke ni deziras
protekti la vivon. La kriminaligo de aborto ne solvas tiun
konflikton. Kiel demando de moralo kaj de personaj
cirkonstancoj aborto ne estas persekutenda de kortumo.
Cxiuj virinoj rajtas ricevi informon kaj nedirektitan kon-
sulton kaze de krizo / neplanita gravedeco.
Kontrolsistemoj celante al eventuala euxgenika aborto ne
estas evoluendaj.
d Cxiu homo rajtas havi jxustan kaj publikan auxskultadon de
sendependa kaj senantauxjugxa kortumo por determini siajn
rajtojn kaj responsecojn kaj je cxiu civila aux kriminala
akuzo kontraux si.
e Diskriminacio surbaze de raso aux etna origino de iu ajn
persono devas esti malpermesata, kaj cxiuj homoj estu
protektataj de la legxo kontraux rasisma perforto.
f Prostituado devus esti senkriminaligata rilate al la
prostituantoj; tio ne validas por iliaj ekspluatantoj.
g Drogo-uzado devus esti senkriminaligata; tio validas ankaux
por la uzado de tielnomataj malmolaj drogoj se uzado estas
sub medicina kontrolo.
2.6 Homaj Rajtoj rilate al azil-rajto
Ricevi azilon estas baza homa rajto laux la Geneva
Konvencio. Tial la allasado de politikaj fugxantoj ne devas
esti restrikciata. Individuaj motivoj devas esti agnoskataj
en cxiuj kazoj de sistema subpremado kaj en situacioj kiuj
endangxerigas la vivon aux integron de iu ajn homo.
2.7 Homaj Rajtoj rilate al enmigrado
Okcidenta Euxropo estas konfrontata al kreskanta nombro de
enmigrantoj el malpli bonstataj partoj de la mondo, cxefe
de landoj de la tielnomata Tria Mondo kaj de centra kaj de
orienta Euxropo. Reage al tio kreskas paniko en okcidenta
Euxropo kaj de tio venas postulo malfermi la limojn plej
rapide. Pro tio distingoj inter politikaj fugxintoj kaj
enmigrantoj estas ignorataj kaj la azilrajto estas rompata.
Fermado de la limoj kontraux enmigrantoj estas nek
dezirebla nek realisma solvo. Humana enmigra politiko
malfermas la eblecon de reguligita nombro de enmigrantoj.
Tiu cxi politiko devus esti akompanata de rimedoj por la
evoluo en la devenlandoj de la enmigrantoj.
3 Demokrataj Rajtoj
3.1 Demokrataj rajtoj rilate al publika partopreno en
institucioj
Aparte la primediaj disputoj demonstris kiamaniere estis
ekskludataj de politika decidofarado la movadoj por
virinoj, ekologio, evoluo kaj civitaneca rajto. Ampleksaj
valoraj scioj kaj spertoj ne atingas la regajn
instituciojn.
a Strukturoj devas esti instalataj por atingi malfermitecon
kaj demokratan partoprenon al politika decidofaraj kaj
administraciaj procezoj. Individuoj kaj grupoj rajtas esti
auxskultataj okaze de cxiuj decidoj kiuj efikas sur ili.
b Definita nombro de gecivitanoj rajtas postuli referendumon.
c Devas esti ampleksigataj la rajtoj de laboristoj esti
involvataj en gravaj decidoj.
3.2 Demokrataj rajtoj rilate al demokrataj strukturoj
a Proporcia balotosistemoj devas esti instalataj por lokaj,
regionaj, naciaj kaj kiom eble en internaciaj balotoj.
b Ekzekutivaj politikaj institucioj devas esti subordigataj
al demokrate elektita parlamento kun suficxa forto kaj
instrumentoj por plenumi siajn legxdonajn kaj kontrolajn
funkciojn.
c En la intereso de kunordigada politiko sur tuteuxropa
nivelo necesas evolui supranaciaj politikaj institucioj
kiuj bazigxas sur demokrataj principoj kaj disponas pri
suficxa forto inicii kaj efektivigi legxdonadon.
3.3 Demokrataj rajtoj rilate al minoritato-rajtoj
La Verduloj agnoskas la diversecon de heredo kaj lingvo en
Euxropo kaj insistas pri plena legxa, socia kaj kultura
partopreno de minoritatoj en la demokrata procezo kaj same
pri reciproka respekto en la sferoj de socio, lingvo kaj
kulturo. Tio enkludas la rajton de la surd-mutuloj al
signo-lingvo.
La Verduloj forte kondamnas la tielnomatan "etnan purigon"
kaj perfortan sxangxon de etna konsisto de iu ajn
teritorio.
Ni cxiam kontrauxas forte kaj tre aktive separadon kaj
diskriminacion surbaze de naskigxloko, deveno, raso, kredo,
handikapteco aux sekso. Ni havas la vidpunkton ke plenaj
legxaj rajtoj kaj demokrata partopreno devas esti
permesataj simple surbaze de la logxloko.
a Demokrataj principoj enkludas la respekton al minoritataj
opinioj kaj la rajton libere esprimi sian opinion, kondicxe
ke tia esprimado ne restrikcias la rajtojn de aliaj aux
incitas la nuligon de iliaj rajtoj.
b Minoritatoj rajtas evolui siajn kulturon, religion kaj
lingvon sen diskriminacio. Rimedoj devas esti instalataj
por garantii socian integradon en la spirito de plur-
kultura socio, aparte en la sferoj de edukado, socia
egaleco kaj ekonomiaj sxancoj.
c Ni postulas Euxropan Konvencion rilate al la homaj rajtoj
kaj la politikan statuson de ciganoj (Sinti kaj Roma).
|
-> Komenco de la Gvidlinioj>