Pri la genocido en Darfur - Sudano / Afriko

Darfur:
La katastrofo havas diversajn kaŭzojn. ĉi tie mi prezentas koncize diversajn historiajn aspektojn por pli bone kompreni kial "Darfur" okazis:
La regiono Darfur: Libio kaj Egiptio norde, ĉad okcidente, kaj centra Sudano kun la ĉefurbo Kartum oriente. Sudan estas simile granda kiel okcidenta Eŭropo.
Temas pri la konflikto inter nomadoj (Ĝalul) kaj kamparanoj (Fur). La klimata ŝanĝiĝo - ampleksiĝo de la dezerto en la nordo - devigis la nomadojn orientiĝi pli al la sudo. ĉar akvo estas la plej grava vivnecesaĵo por homoj kaj bestoj.
En historiaj tempoj la Ĝalul estis nomadoj kun kameloj kiuj pendolis inter la stepo sude de la dezerto kaj la monteta regiono en la centra Darfur, kie la Fur akceptis ilin gastame. Kiel nomadoj la Ĝalul ne posedis teritorion, sed kutimo- rajtojn moviĝi sur la vojoj kaj
(verŝajne, MW) paŝti la kamelojn survoje.
Ili interŝanĝis la reciprokajn produktojn kun la kamparanoj. Lakto kaj viando kontraŭ milio. Krome ili rajtis iĝi kamparanoj - kaj uzi areon - se ilia grego perdiĝis.
Ek de 1980 la dezerto etendiĝis suden kaj la kamparanoj bezonis pli grandajn areojn; pro tio la paŝtejoj malampleksiĝis pli kaj pli. Krome kamparanoj kvazaŭ tranĉis la kamel-vojoj pere de kamparoj kaj ne permesis uzi bonkvalitajn kampojn al tiuj Ĝalul kiuj perdis sian gregon.
Pro diversaj politikaj cirkumstancoj - kolonia historio unuflanke, kaj poste socialisma politiko de Sudano mankis la regionaj ŝejkoj, kiuj povus interpacigi. La sudana registaro ne interesiĝis evolui la regionon. Okaze de la granda sekeco kaj sekve malsatmizero en la jaroj 1984 kaj 1985 komencis bataloj inter nomadoj kaj kamparanoj.
Libio (Ghadafi) kolektis la nomadojn sub la ŝildo de Islamo, kaj tiel ili iĝis kvazaŭ "Araboj".
Aliflanke la sudana registaro punis rabistojn pere de islamaj punoj, forhakado de la mano kaj kelkaj estis ekzekutitaj kaj la korpoj publike prezentitaj. Tiel kreskis la malamo inter la du grupoj; kaj la kamparanoj iĝis "Afrikanoj".
Ambaŭ grupoj estas islamanoj.
.. salto al post 2000 ..(MW)
Por estingi daŭran ribeladon de la kamparanoj, la registaro uzis la nomadojn - kaj ili nomis sin Janjawid [ĜanĜavid], nomo de antaŭa beduena milicio - formale sub la sudana armeo.
La taktiko subpremi la ribeladon estas malaltkosta ("bruligita tero"): torturi la homojn, amase perfortigi virinojn, mortigi ĉ. 50.000, forpeli ilin de la loĝlokoj, bruligi la vilaĝojn, detrui fruktarbojn kaj la kamparanan infrastrukturon, kiel akvumo-kanaletoj.
Pli ol 1.000.000 nun vivas en rifuĝejoj en la najbara ĉad.
ĉar la registaro mem instigis la miliciojn, ĝi daŭre vanigis la postulojn de la UN kaj unuflanke promesis allasi la helpantojn, sed aliflanke fakte ne ebligis tion.
Nuntempe (2004-09) ni vidas - espereble - la finon de tia genocid-simila milito. Sed post la fino necesus nova komenco.
Koncizigita laŭ Le Monde Diplomatique, 2004-09/paĝoj 14/15, aŭtoro: alex de Waal, germana traduko de Niels Kadritzke
--
Prefere la Afrika Unio (afrika UN) devus aktivi, ĉar - simile kiel en Irako, politika enmiksiĝo de la kristana okcidento estas ne-ŝatata.
Laŭ Ramesh Thakur, UN- Universitato Tokio, taz 2004-09-27, p.11
AVE