Kelkaj
informoj pri la (mis-)uzado de Antibiotikoj
Kelkfoje la kuracistoj donas al ni antibiotikojn. Kiam iu havas fortan infektaĵon, tiuj substancoj povas salvi rian vivon. Tial estas gravege konservi la efikecon de la antibiotikoj.
Ne malofte tamen la kuracistoj donas profilaktan antibiotikon.
Ju pli ni uzas iun antibiotikon, des pli ni provokas, ke la patogenoj evoluigas resistencon kontraŭ tiu antibiotiko.
Tial gravas limigi la uzon de iu ajn antibiotiko al kazoj de vera neceseco kaj neniam ilin uzi profilakte.
Granda ĉi-rilata problemo estas ankaŭ la kokin-amastenejoj. Pro la situacikondiĉita ĝenerala malsanemo kaj la densegeco de individuoj iuj infektaĵoj facile disvastiĝas. Tial la kokin-amastenistoj kutimas doni antibiotikojn al siaj malliberuloj. Laŭleĝe post ĉiu antibiotikodonado ili devas atendi kelkajn tagojn antaŭ rajti vendi la ovojn. Tamen, ĉar ili senpaŭze donas antibiotikojn, ili ne povas plenumi la leĝon, sed vendas la ovojn plenajn je antibiotikoj. Kaj la aĉetantoj senscie konsumas antibiotikojn. Jen unu kialo el pluraj por neniam manĝi ovojn de amastenataj kokinoj.
Foje iu diras, ke ŝima pano estas sana, ĉar ĝi enhavas la antibiotikon penicilinon. Tio estas duobla eraro: Plue al la jam priparolitaj danĝeroj de senkontrola antibiotikouzado, ne veras, ke ŝima pano enhavas penicilinon. Kelkaj ŝimoj el la genro Penicíllium ĝin produktas, jes. Sed la tipika panŝimo (ankaŭ en juglandoj) estas Aspergillus flavus, kiu estas patogeno kaj ofte enhavas kancerogenajn aflatoksinojn.
Alia afero estas la tiel nomitaj noblaj ŝimoj en kelkaj fromaĝoj: Penicíllium camemberti, Penicíllium cándidum kaj Penícillium roqueforti malgraŭ siaj nomoj ne produktas penicilinon, nek iun toksinon, do (escepte se ni havas laktaĵalergion) ni povas sentime manĝi kaj ĝui tiujn fromaĝojn.
Gereon Janzing (2011-11)
|
Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE) |