MANIFESTO POR LA ABOLICIO DE GRASHEPATAĴO
aktuale: 2008-01
|
MANIFESTO POR LA ABOLICIO DE GRASHEPATAĴO
Kutimo kruela
Grashepataĵo estas la organo malsana de ansero aux anaso
kropŝtopita perforte po pluraj fojoj tage per metaltubo
je 20 ĝis 30 centimetroj enprofundigita en la gorĝon
ĝis la stomako. Por trudi la birdan korpon produkti
grashepataĵon, la birdo devas engluti dum kelkaj sekundoj
tiom da maizo, ke ĝia hepato eĉ preskaux dekoble
dikiĝas kaj okazigas malsanon, steatozon hepatan.
Baraktante, kiam tubo enprofundiĝas en ĝian
gorĝon aux pro simpla ezofaga kontrahiĝo kauxzata de
vomemo, la birdo riskas sufokon kaj mortajn truojn ĉe la
kolo.
La enprofundiĝo de la tubo lezas la kolon, kie
disvolviĝas doloraj inflamoj kaj ĝermoj. La trudata
kaj malekvilibra supernutrado estigas ofte malsanojn ĉe
la digesta aparato potenciale mortajn. Tuj post la ŝoko
pro kropŝtopado diareoj kaj anheloj suferigas la birdon.
Krome la dimensioj de ĝia hepato hipertrofiata okazigas
malfacilan spiradon kaj penigajn movojn.
Se tiuj traktadoj plu dauxrus, ili okazigus la morton de la
bestoj kropŝtopataj. La buĉado alvenas
ĝustatempe por kaŝi la konsekvencojn de
kropŝtopado. La plej malfortaj el ili estas tamen
mortantaj, kiam ili alvenas ĉe la buĉejo kaj multaj
el ili ne rezistas ĝis tiam : la mortokvanto de anasoj
estas dekoble ĝis dudekoble pli grava dum la periodo de
kropŝtopado.
Densaĵo de suferoj
Tiu perforto, esence propra al produktado de
grashepataĵo, sufiĉas por pravigi sian abolicion.
Sed por plimulto el tiuj bestoj la martiriĝo ne
ĉesas ĉe la krueleco de kropŝtopado. Multaj el
ili estas amputataj je parto de sia beko, sen anestezo, per
pinĉilo aux per simpla tondilo. En la naturo la anasoj
pasigas longan periodon de sia vivo sur akvo. En tiuj bredejoj
multaj estas enkarcerigataj en hangaroj kaj en kaĝoj, kie
iliaj kruroj vundas sin sur kradaĵo.
La kaĝoj estas tiom malgrandaj, ke la birdoj eĉ ne
povas turni sin, eĉ pli malfacile stari aux disetendi la
flugilojn. El tiuj, kiuj plu vivas ĝis buĉotago,
multaj havas ostojn rompitajn, kiam ili estas movataj,
manipulataj kaj fine alkroĉataj kun la kapo malsupren por
esti elektrokutataj poste tranĉataj ĉe la
gorĝo. La anasinoj, ĉar ili produktas hepataĵon
pli vejnoplenan ol la viranasoj, estas plej ofte dispistataj
ankoraux vivantaj aux gasumataj iom post sia naskiĝo.
Plezuro por unuj pagata de aliuj per sufero
Kiel la simpla plezuro, kiun oni havas manĝi ĝian
hepaton pravigas okazigi tiom mizeran vivon al estulo sensiva
kiu, kiel ni, sentas doloron kaj angoregon ? Ĉu la fakto,
ke ĝi apartenas al specio alia ol la nia pravigas resti
surda al ĝia sufero kaj muta antaux la malmoraleco de tiu
sklavigo ? Ekzistas leĝoj kaj regularoj, kiuj protektas la
bestojn kontraux tiuj perfortaĵoj kaj brutalaĵoj.
Tiuj tekstoj estas ignorataj por la pli ol 30 milionoj el ili,
kiuj plejparte en Francujo, estas uzataj ĉiujare por
grashepataĵo. Oni diras al ni, ke la "suferoj necesaj"
estas akcepteblaj. Sed la konsumado de tiu produktaĵo ne
prezentas econ de neceso. Neniu, eĉ tiuj, kiuj profitas
de tiu komerco, auxdacas tion aserti.
Dum la kilogramprezo estas ĉiam pli malalta por
konsumanto, grashepataĵo estas produktaĵo multekoste
pagata de bestoj, kies korpo uzata tiel, kiel
produktomaŝino estas propravole malsanigata.
Grashepataĵo estas ankaux produktaĵo pli kaj pli
multekosta por Francujo, al kiu ĝi donas bildon de popolo
malprogresema dum pluraj landoj malpermesas ĝian
produktadon. Kiel oni ankoraux povas plu konsiderigi
ĝentileca tradicio kruelegan kutimon, kiu konsistas
enprofundigi en la gorĝon de besto enkaĝigata
pintingon de funelo aux de pneuxmatika pumpilo ?
La malpermeso de grashepataĵo : al nutrado-etiko
Kiel civitanoj de lando civilizita, konstatante, ke la
produktado de grashepataĵo necesigas malrespekti la
interesojn de la besto uzata por produkti ĝin :
* Ni petas de tiuj, kiuj kropŝtopas anserojn kaj anasojn
ĉesi fari tiujn mistraktadojn perfortajn. Ke ili havas
neniun intencon kruelan kontraux la bestoj kropŝtopataj
neniel malpliigas la suferon, kiun ili okazigas. * Ni petas de
tiuj, kiuj tiras profiton el grashepataĵo, sen iu etika
konsidero, ĉesigi sian partoprenon en tiu fikomerco.
* Ni petas al sciencaj kaj veterinaraj auxtoritatuloj sincere
zorgoplenaj je bonfarto de bestoj havi la kuraĝon,
malgraux premoj politikaj kaj ekonomikaj, maljesigi la
metodojn de produktado de grashepataĵo. * Ni petas de la
justico rememorigi pri la leĝoj kaj regularoj, kiuj
fiksas limon al la sufero, kiun oni rajtas trudi al estulo
sensiva kaj do pri la neleĝeco de produktado de
grashepataĵo.
* Ni petas de niaj reprezentantoj leĝfari definitive por
ĉesigi en Euxropo fikutimon el praepoko.
Kiel konsumantoj decidemaj enkonduki etikon en nian teleron
kaj konstatante, ke tiuj suferoj ekzistas nur por doni
plezuron al onia palato, ni rifuzas aĉeti kaj konsumi
tiujn malsanajn hepatojn el bestoj torturitaj.
Subskribu la manifeston por apogi tiun kampanjon ĉe la
retpaĝaro jena : http://www.stopgavage.com/