Verda Libro 2009


#12 Seksa egalrajteco (ĝendra egaleco)


Ĝendra egaleco estis fundamenta principo de Eŭropa Komunumo ekde ties kreado en 1957, sed praktiko postrestas malantaŭ promesoj. La pagomanko/-diferenco de 17,5 % estas nur unu, kvankam grava indikilo. La Verduloj volas, ke Eŭropa Komisiono altrudu punojn kontraŭ membroŝtatoj, kiuj ne plene efektivigas la EUajn instrukciojn pri seksa egalrajteco. Kiel unuan paŝon Verduloj volas, ke la EUa Direktivo pri Egala Traktado de Virinoj kaj Viroj en la Laborejo estu plene efektivigata en ĉiuj membroŝtatoj.


Enkonduko


Seksa egalrajteco estas unu el la fundamentaj principoj de la Eŭropa Unio. Ĝi estas konservata en la fondaj Traktatoj kaj estas unu el la ĉefaj celoj kaj taskoj de la Komunumo. Ekde ĝia estiĝo en 1957 Komunuma leĝaro pri seksa egalrajteco vaste progresis, komenciĝanta per garantio de egala pago al virinoj kaj viroj kaj etendiĝanta al forigo de ĉiaj seksaj diskriminacioj en la laborejo.


Tamen, malgraŭ progreso en leĝaro restas granda diferenco inter la rajtoj surpaperaj kaj ilia praktika efektivigo. Malgraŭ EUa leĝaro pri egala traktado de virinoj kaj viroj pri dungado kaj laborkondiĉoj, kaj malgraŭ EUa leĝaro celante plenumi egalan pagon por egalvalora laboro, fundamenta principo en la EUa Traktato, la ĝendra pagomanko pliiĝis en pli alta proporcio dum la lastaj jaroj.


La transformiĝo de familiaj skemoj, kun kreskanta nombro da familioj gvidataj de virino, grave influas la hejman vivon de virinoj. Aldone la maljuniĝanta loĝantaro kaŭzos pliiĝon de prizorgaj devoj, plejparte farata de virinoj kaj konfliktas kun la labortempaj skemoj de virinoj kaj viroj. Kaj viroj kaj virinoj devus egale preni sur sin la respondecon en la publikaj kaj privataj terenoj de ekonomia, politika kaj familio vivo. La persista hodiaŭa tendenco de la virinecigo de malriĉeco en eŭropaj socioj montras, ke la aktuala kadro de sociala protektosistemoj kaj la vasta gamo da EUaj socialaj, ekonomiaj kaj enpostenigaj politikoj ne taŭgas por korespondi kun virinaj bezonoj.


Do, dum progreso fariĝis, ĉi tiuj malfacile gajnitaj rajtoj estas minacataj de demografia, kultura kaj ekonomia ŝanĝiĝo. Aldone la aktuala financa krizo ankaŭ havas apartajn sekvojn por virinoj. Malgraŭ socialaj kaj dungadaj rajtoj en multaj EUaj membroŝtatoj, kiuj ebligis por virinoj kombini laboron kaj familian vivon - fleksebla laborado, pliaj akuŝaj rajtoj kaj partatempa laborado - virinoj restas superreprezentataj en malfirmaj laborpostenoj, kiu igas virinojn precipe vundeblaj, ĉar tiuj estas la unuaj laborpostenoj malaperontaj, kiam la ekonomio malbonfartos.



Kernaj faktoj kaj ciferoj


Virina dungado en la EU plimultiĝis kaj nun estas proksima al la Lisbona celo de 60%, pliiĝinte de 51.1% en 1997 ĝis 58.3% en 2007. Tamen naciaj indicoj varias de 36.9% ĝis 73.2%. En 2007, la procentaĵo da inaj dungitoj laborantaj partatempe estis 31.2% en la EU-27, dum la responda cifero por viroj estis 7.7 %. Ankaŭ estas danĝero de ‘deviga’ partatempa laboro, elekto ofte altrudata al virinoj pro la manko de malaltekosta kaj havebla infanzorgaj servoj. Unu maniero por elimini malhelpojn al la partopreno de virinoj en la dungiĝomerkato estas plenumi la Barcelonajn infanzorgajn celojn de 2002 - membroŝtatoj devas enkonduki plej laste en 2010 infanzorgadon por 90% de infanoj inter tri jara aĝo kaj la deviga lerneja aĝo, kaj por almenaŭ 33% de infanoj aĝantaj malpli ol tri jarojn.


Malgraŭ la direktivo de 1975 pri egalpago al virinoj kaj viroj la mezuma pagomanko estas 17.5%, kaj en iuj membroŝtatoj eĉ 33%. Tiu manko pliiĝas laŭ aĝo, edukiĝo kaj jaroj estinte en la laborantaro, ekzemple, la manko estas pli ol 30% en la aĝogrupo de 50- ĝis 59-jaraĝuloj kompare kun 7% por la grupo sub 30-jaraĝuloj. Virinoj restas superreprezentataj en malalte pagataj, malalt-statusaj kaj malfirmaj laborpostenoj kaj subreprezentataj en estraj kaj profesiaj okupoj.


La pagomanko havas gravan efikon al la danĝero de malriĉeco, precipe por solaj gepatroj, kiuj plejofte estas virinoj (je indico al risko malriĉiĝi: 32% ), kaj por virinoj pli ol 65-jaraĝaj (je indico al risko malriĉiĝi: 21%, t.e. je 5 procentoj pli alta ol por viroj). Aldone multaj pensiaj skemoj en membroŝtatoj bazigas la pensio-rajton de virinoj sur la dungiĝa registraĵo de ties edzo (reduktota pensio-kvanto post la morto de la edzo), aŭ punas virinojn pro la nedungiĝa tempo uzita por eduki infanojn aŭ prizorgi familianojn.


Virinoj ankoraŭ estas subreprezentataj en ĉiuj EUaj kaj membroŝtataj decidofaraj instancoj kaj en ekonomia kaj socia decidofarado. La nombro da virinaj manaĝeroj en la EU haltis plimultiĝon dum la lastaj jaroj meznombre atinginte 30%, sed la ciferoj estas pli malaltaj en multaj membroŝtatoj. Nur 3% el la direktoroj en pinte taksataj firmaoj en la EU estas virinoj, dum 10% de la firmaaj estraranoj estas virino.


Virinoj estas la ĉefaj viktimoj de seksobazita perforto. Grandskalaj ĝeneralaj esploroj en Svedio, Germanio kaj Finnlando montras, ke almenaŭ 30-50% da virinoj inter 16 kaj 67 jaraĝaj minimume unu fojon estis viktimo de fizika aŭ seksa perforto. Se psikologia perforto estas inkluzivata, la ciferojn altiĝas al inter 45-50% en Eŭropo.


Virinaj enmigrintoj spertas specifajn problemojn je siaj integriĝaj penoj. La nombro de sendokumentaj enmigrintaj virinoj kreskas en Eŭropo. Rezulte, granda nombro da enmigrintaj virinoj en EU vivas kaj laboras tute sen sociala protekto, kun nur limigita aliro al rajtoj kaj servoj, kaj neniu ŝanco labori ekster la nereguligita dungiĝomerkato kaj maloportuna laborposteno: malpura, sendigniga kaj danĝera. (en: three-D jobs)



Fareblo en la EUa Kadro



Seksa/ĝendra egalrajteco estas fundamenta principo de Eŭropa Unio; la principo de egala pago por egala laboro (artikolo 119) estis konservita en la Traktato de Romo. En 1997, la Amsterdama Traktato enkondukis egalecon inter viroj kaj virinoj kiel unu el la celoj de la EU. Artikolo 13 de la Traktato ebligas, ke la EU institucioj, membroŝtatoj kaj civitanoj agas konvene por batali kontraŭ diskriminacio surbaze de sekso, raso aŭ etna deveno, religio aŭ kredo, kriplaĵo, aĝo aŭ seksa orientiĝo.


Dum mankas specifa jura bazo por seksa egalrajteco en EUa ekstera politiko, artikoloj 179 kaj 181 kovras kunlaboron pri evoluigo. Aldone EU, kiel la plej granda donacanto de eksterlanda evoluiga helpo, kaj subskribinto de la internaciaj interkonsentoj kaj deklaroj subtenantaj seksan egalrajtecon, faris fortan sindevontigon akceli ĉi-rilatan progreson, ekz-e Komunikado de la Komisiono de 2007 pri seksa egalrajteco en ekstera evoluiga kunlaboro.



Verdulaj Atingoj 2004-2009


Akordigi laboron kaj familian vivon

La Konsilio de Ministroj pri Familio konfirmis la Barcelonajn infan-zorgadajn celojn en Februaro 2009 kaj promesis plimultigi siajn penojn por sufiĉa kaj malaltekosta infan-zorgado havebla en ĉiuj EUaj membroŝtatoj cele ebligi al patrinoj kaj patroj reveni al la laborejo post paŭzo pro gepatriĝo. Tiu decido sekvis la adopton de Verdula rezolucio pri “nediskriminacio kiu estas bazita sur seksa egalrajteco kaj intergeneracia solidareco”, kiu klare komprenigas, ke viroj partigu familiajn respondecojn surbaze de egaleco kun siaj edzinoj kaj partneroj, kaj ke virinoj ne plu devu elekti inter havi infanojn aŭ profesian karieron.


Perforto kontraŭ virinoj

Verduloj metis sur la politikan tagordon la multaj mortigoj al virinoj, precipe en Meksikio kaj Latinameriko per nia EPa raporto pri “feminicidos / virinomortigoj”. Tiu altigis popularan konscion pri la afero kaj premis tiujn registarojn ekagi, ekz-e leĝdono por kontraŭbatali senpunecon de mortigado de virinoj, por aranĝi antaŭzorgojn kaj protekti viktimojn kaj iliajn familiojn. Tiu raporto ankaŭ proponis praktikajn rimedojn, kiujn EUaj institucioj povas estigi en la areo de perforto kontraŭ virinoj, ekz-e efektivigo de homrajta programo kun prioritatoj por elimini seksbazitan perforton kaj reformon de la justico.


Devigata prostituado

Verduloj kunlaboris kun Neregistaraj Organizoj super EU-vasta kampanjo “Fina Fajfo - Ruĝa karto por devigata prostituado”. Tio kondukis al la adopto de la EUa Agoplano pri Ŝakrado, precipe al specifaj aranĝoj kontraŭ ŝakrado de homoj, precipe virinoj kaj infanoj, por seksa aŭ aliaj formoj de ekspluatado okaze de gravaj internaciaj eventoj inter kiuj estas sportaj konkursoj.


Pliigi la rolon de virinoj en decidofarado

En la EPa raporto pri virinoj kaj scienco Verduloj sukcesis ke la EP subtenis nian alvokon por 40%a kvoto por virinoj en gvidaj pozicioj en publika sektoro por pritrakti la “vitran plafonon”. Tia malhelpo al altrangaj pozicioj influas ĉiuj okupajn sektorojn, eĉ tiuj, kiuj estas superregataj de virinoj.


Virinoj en la internacia komerco

Verduloj respondecis pri raporto petanta de la Konsilio kaj la Komisiono la estigon kaj devigan uzon de Ĝendro-Influa Evaluo (ĜIE, en: GIA) antaŭ la estigo de komercaj interkonsentoj kun triaj landoj. ĜIE liveras pli efikajn politikojn, ĉar ĝi montras al politikfarantoj la sekvojn de specifa politiko pri viroj kaj virinoj kaj komparas la aktualan situacion kaj tendencojn kun la atendataj rezultoj de la proponita politiko.



Kion Verduloj volas


Egalan pagon por laboro de egala valoro

Tio estas baza fonda EUa principo. Verduloj volas plenan efektivigon de la Konsilia Instrukcio 75/117/EEK rilate al la apliko laŭ la principo de egala pago al viroj kaj virinoj, por ke la principo estu konvene efektivigata en ĉiuj EUaj membroŝtatoj. Verduloj bonvenigas la decidon de la Komisiono fari prioritaton "pritrakto de la pagomanko" en sia Vojmapo por Ĝendra Egalrajteco 2006-2010. Verduloj vokas por punoj kontraŭ ĉiaj membroŝtatoj, kiuj ne efektivigis ĉi tiun direktivon ĝuste kaj komplete.


Egala trakto laboreje

Verduloj volas la ĝustan kaj kompletan efektivigon de Direktivo 2002/73 pri la principo de egala trakto de virinoj kaj viroj, aliro al dungiĝo, metia trejniĝo, kaj antaŭenigo kaj laborkondiĉoj. Verduloj ankaŭ volas, ke la Komisiono komencu proceson pri malrespekto kontraŭ ĉiaj membroŝtatoj, kiuj ne konvene efektivigis ĉi tiun Direktivon.


Pliigi reprezentadon de virinoj en altrangaj pozicioj

Verduloj bonvenigas la Norvegan Registaran decidon pliigi la nombron da virinoj en la administraciaj konsilantaroj de privataj kaj akciaj societoj ĝis almenaŭ 40% kaj alvokas la EUon kaj membroŝtatoj fari la samon, ekz-e egalan reprezentadon de virinoj en EUaj Institucioj


Pli bona akordigo de familia kaj labora vivo

Strebante al ekvilibro inter viroj kaj virinoj, la tradicia seksa rolo de reproduktado kaj dom-mastrumado ŝajnas unu el la plej malfacile venkendaj malhelpoj . Komunuma leĝaro sekve estu reviziata, protektante la rolojn de patrinoj kaj patroj, precipe per aranĝoj por instigi egalan ŝarĝodividon de familiaj respondecoj. Ĉirilate labortempaj skemoj kaj regaj strukturoj (?) estu traktataj. Verduloj volas ke la fakto, ke kaj viroj kaj virinoj akceptu egalan porcion de respondecoj, estu enkalkulata en la revizio de EUa Direktivo pri gepatra laboreja paŭzo.


Batalo kontraŭ malriĉeco kaj sociala ekskludo

Krom egala pago, Verduloj volas komunan klopodon (ĉe EUa kaj membroŝtata nivelo) por establi celojn specifajn por seksegalrajteco/ ĝendro-egaleco kaj por kontraŭbatali malriĉecon kaj socian ekskludon. Tio inkluzivas politikojn por aprobi netradiciajn kaj unugepatrajn familiojn, kaj specifajn iniciatojn por subtenretoj de virinoj aparte minacataj de malriĉeco kaj socia ekskludo kiel migrintoj/rifuĝintoj kaj virinoj el etnaj malplimultoj.


Nula toleremo al perforto

Verduloj insistas pri nula toleremo al ĉiaj perfortoj kontraŭ virinoj, kiu estu prizorgata de ĉiuj eŭropaj institucioj en la tuta Eŭropo. Ni volas, ke la Komisiono identigu la ĝustan juran bazon en la EUa Traktato por kontraŭbatali ĉiajn perfortojn kontraŭ virinoj, kaj establu EU-skalan politikon por batali kontraŭ ŝakrado pri homoj kaj pri la rilataj temoj de enmigrado kaj azilo, specife pri rajto je azilo surbaze de seksobazita subpremado kaj turmentado. Verduloj volas komunan EUan politikon kaj leĝaron pri rebataj aranĝoj, malhelpo, jura persekuto kaj puno al krimintoj.


Virinoj kaj sano kaj reproduktado

La homaj rajtoj de virinoj inkluzivas ilian rajton regi kaj decidi libere kaj respondece pri aferoj rilataj al sia sekseco, interalie seksa kaj reproduktiĝa sano, sen truddevigo, diskriminacio kaj perforto. Verduloj volas, ke estu plene respektataj kaj efektivigataj tiuj homaj rajtoj, inter kiuj estas la rajto je sekura abortigo por ĉiuj virinoj kaj libera aliro al ĉia sekura kontraŭkoncipado.


---

Rim-oj terminologie (AVE):

pagomanko = salajro-diferenco

ĝendra = seksa, se temas pri la sociala sfero

---


Kontaktoj kaj konsilistoj de la Verduloj en la Eŭropa Parlamento:

Konsilisto pri virinaj rajtoj kaj ĝendra egaleco:

Elisabeth Horstkötter, tel 0032 284 3925, elisabeth.horstkoetter@europarl.europa.eu


Referencoj:

Artikolo 2 kaj 3 EK Traktato "egaleco inter viroj kaj virinoj"

Artikolo 13 "seksa diskriminacio ene kaj ekstere de la laborejo"

Artikolo 141 "egaleco inter virinoj kaj viroj rilate dungadon kaj okupon"

Artikolo 179 kaj 181: http://tinyurl.com/ofdfp8

Artikolo 119 Traktato de Romo "principo de sama salajro por virinoj kaj viroj por sama laboro": http://tinyurl.com/qlskx5

Komisiona 2006 plano pri ĝendra egaleco: http://tinyurl.com/r9abjo

Komisiona 2007 komunikado pri ĝendra egaleco kaj virina povigo je evoluiga kooperado: http://tinyurl.com/ohxn8s

Komisiona 2009 egaleco raporto: http://tinyurl.com/o4xxbt

EPa raporto pri virin-mortigoj: http://tinyurl.com/p6fptw


Utilaj retejoj:

Eŭropa virina lobio: http://www.womenlobby.org/site/hp.asp

Eŭropa Sindikata Konfederacio: http://www.etuc.org

UN Evoluiga Fonduso por virinoj: http://www.unifem.org/


Gunder-Werner-Instituto pri feminismo kaj ĝendra demokratio, je Heinrich Boell Fonduso (de, en): http://www.boell.de (serĉu tie: GWI) - retadreso: gwi@boell.de

Enkonduka parolado al GWI (de): http://www.boell.de/stiftung/struktur/struktur-2479.html


Solidareco kun afliktitaj virinoj (de, en): http://www.solwodi.de

Terre des Femmes e.V. (de): http://www.frauenrechte.de/tdf/index.php

Returni al la indekso: