Verda Libro 2009


#10 Eŭropo, kiu progresigas interpaciĝon kaj konflikt-solvon


Konflikto ofte rezultas el malrespekto al bazaj rajtoj kaj malhaveblo al resursoj. Verduloj deziras efikan eksterlandan politikon, kiu superas la neceson por milita interveno. Kiel unuan paŝon Verduloj volas, ke la Eŭropa Parlamento kontrolu kaj ekzamenadu ĉiujn sekurecan aferojn.


Enkonduko


En 2003, la EU difinis unuigitan pritrakton de internaciaj konfliktoj kaj ties kaŭzoj (Eŭropa Sekureca Strategio - ESS). ESS difinas 5 ĉefajn minacojn kaj defiojn: terorismo, regiona konflikto, ŝtata malsukceso kaj mafiismo, proliferado de amasdetruiloj (en: WMD) kaj atomarmiloj. Tamen plej nuntempaj minacoj estas nemilitaraj kaj ESS devas rekoni kaj pritrakti la fundamentajn kaŭzojn de konflikto, ekz-e malrespekto al bazaj rajtoj interalie soci(al)aj rajtoj, malriĉeco kaj aliro al resursoj. En la ESS-takso en 2008 la Konsilio agnoskis, ke pli granda atento necesus al evoluigo, energio-sekureco, interretaj atakoj kaj estontaj klimatŝanĝiĝo.


Verduloj firme kredas, ke konflikt-solvadaj strategioj ne emfazu militarajn solvojn kaj ne koncentriĝu pri protekto de ŝtatoj prefere ol protekto de homoj. Preventi konflikton estas preferinda al solvi erupciantan konflikton kaj Verduloj rekomendas integran pritrakton de konflikt-solvado. Ĉiuj EU politikoj devus esti ekzamenataj tiel, ke konflikto-prevento povas esti ĝenerale akceptita en ĉiuj EUaj politikoj, certigante ke la EU ne pliseverigu la fundamentajn kaŭzojn de konflikto. Kunlabori kun la civila socio kaj krei partnerecojn estas kerne por kolekti informojn pri kaj trakti kaŭzojn de konflikto je herboradika nivelo. La EU estas la plej granda provizanto de Eksterlanda Evoluado Helpo (EEH, en: ODA) kaj klopodante por ating la 2000aj UN-Jarmilaj Evoluigaj Celoj ni povus grave plibonig tutmondan sekurecon. La plej bonan kontribuon kion EU povas fari pri paco- kaj konflikto-prevento, estos gvidi ekzemplodone en niaj eksteraj politikoj. Ĉi tio (ne/eĉ) estas je memserva intereso ĉar EU-civitanoj ne estos sekuraj ĝis ĉiuj civitanoj de la mondo estos sekuraj.



Kernaj faktoj kaj sekvoj de neago


Ekde la iniciato la metoda aliro de EU al eksterlandaj aferoj kombinis militarajn kaj civilajn rimedojn. La Civila Planado kaj Far-Kapablo (en: CPCC) estas starigita en 2008 por plani kaj fari civilajn operaciojn sub la Eŭropa Sekureco- kaj Defendo-Politiko (ESDP) kaj aktuale subtenas iom da projektoj, interalie misiojn kiuj subtenas polican, landliman administradon kaj kreadon de taŭgaj justicaj kaj punaj sistemoj.


Estas iuj Membroŝtatoj, kiuj ankoraŭ havas atomarmilojn. Verduloj kredas, ke se ni ne havas kompletan atoman senarmigon, atomarmiloj pli aŭ malpli frue estos uzataj. Atomarmiloj ankaŭ estas celoj por terorismo, ili povus esti ŝtelataj kaj estas minacataj de akcidentoj dum prilaborado, transportado kaj stokado. Aldone, ŝtato kun nukleaj kapabloj povus esti regata de registaro, kiu ne hezitos uzi ilin. Ĉiuj problemoj, kiujn ni alfrontas hodiaŭ: klimatŝanĝiĝo, ekonomia krizo kaj energio-malabundo povas estigi konflikton, ekz-e pro malriĉeco, maljusteco kaj konkurenco pri resursoj. Se ni ne akceptas la respondecon pri nia kontribuo al tiuj krizoj kaj ne estigas rimedojn por trakti ilin hodiaŭ, kaj ne malhelpas ke ili refoje okazas, la estonteco enhavos certe havos plian konflikton.



Farebleco ene de la EUa kadro


La EUan eksterlandan politikon oni nomas Komuna Politiko pri Eksterlandaj rilatoj kaj Sekureco (KPES, en: CFSP), kies celoj inkluzivas sekurigi "komunajn valorojn, fundamentajn interesojn, sendependecon kaj integrecon de la Unio" kaj evoluigo de "demokratio kaj principo de la jurŝtato, respekto por homaj rajtoj kaj fundamentaj liberoj". La ESS de 2003 estas la referenca dokumento por KPES. Ĝi skizas integritan pritrakton (civilajn kaj militarajn rimedojn) por malhelpi kaj malstrumi konflikton, krizon kaj aliajn minacojn al sekureco. Decidoj pri KPES necesigas unuanimecon en Konsilio kaj la EP estas nur konsultata. Se la Lisbona Traktato estas ratifikita, EU fariĝos ununura jura personeco, kio signifas, ke EU povas aliĝi al UN kaj la Organizaĵo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo (OSKE, en: OSCE), la tutmonde plej granda sekureco-cela interregistara organizaĵo, kiu koncentriĝas pri frua averto, konflikt-prevento, krizo-limigo kaj postkonflikta solvo. Ankaŭ sub la nova Lisbona Traktato EU havos Altan Reprezentanton de la Unio por Eksterlandaj aferoj kaj sekurecopolitiko, kiu reprezentos EUon je komunaj pozicioj rilate eksterlandajn aferojn kaj kunordigos EUan eksterlandan politikon kun pli granda konsekvenco.



Verdulaj atingoj 2004-2009


EU krizo-malhelpo servo

Verduloj akiris financ-rimedojn evoluigi EU krizoprevento-servon kune kun Neregistaraj Organizaĵoj kaj magistratoj (Pac-konstrua Partnereco). Okazas ĝisdatigaj renkontiĝoj je ĉiu kvara monato inter la Komisiono kaj NROoj, kiuj alportas al la Verduloj la okazon monitori ĉi-rilatajn agadojn de Konsilio kaj Komisiono.


Civitana dialogo kun la Komisiono

Verduloj faciligis la dialogon inter trialandaj civitanoj kaj la Komisiono per partopreno en plu-traktantaj laborgrupoj kun NROoj kaj la civila socio pri EUaj evoluigaj programoj, ekz-e Multjaraj Indikaj Programoj kaj Ĉiujaraj Agadplanoj.


EUa financado por amaskomunikila diverseco

Verduloj sekurigis EUan financadon por Eŭropa Novaĵo Stacio en la persa lingvo por subteni plian amaskomunikilan diversecon en Irano sen entrudiĝo en iliajn internajn aferojn.


Usona kontraŭmisila sistemo

Verduloj puŝis EPon akcepti rezolucion pri la usona kontraŭmisila sistemo kritikante membroŝtatojn subskribintajn individuajn interkonsentojn kun Usono pri afero, kiu havus fundamentajn sekurecajn sekvojn por la tuta kontinento.


Senarmigo

Sekve de Verdulaj iniciatoj EP nun forte subtenas la internacian iniciaton establi tutmondan traktaton kiu malpermesas grapolmuniciojn ampleksante ĉiajn municiojn, inkluzive de tiuj produktitaj de EUaj industrioj. Cetere, ni ludis pivotan rolon en la promocio de la Otava Traktato kiu malpermesas kontraŭpersonajn minojn. Sekve EP aprobis etendon de la malpermeso por ampleksi ĉiajn kontraŭpersonajn minojn, inkluzive de kontraŭveturilaj minoj, kaj la altrudon de monpunoj por tiuj, kiuj investas en firmaojn, kiuj esploras kaj produktas minojn. Fine, sekve de Verdula ago, EP certigis daŭrigon de EUa financa subteno por forigo de minoj kaj pliiĝintajn financojn por minviktimoj.


EUa kondutokodo pri eksporto de armiloj

Verduloj grave kontribuis por la adopto de la jure deviga EUa kondutokodo pri eksporto de armiloj, kiu preventas armileksporton al regionoj, kie estas konflikto, malstabileco kaj malrespekto al Homaj Rajtoj. Aldone, Verduloj estis la motoro por certigi EPan subtenon por efektivigo kaj plibonigo de la UNo-Programo por batali kontraŭ translokigoj de kontraŭleĝaj malpezaj armiloj kaj etarmiloj, kaj aprobon al ĉiuj iniciatoj, kiuj estigas la eliminon kaj regadon de armilperado.


Politika kunordigo

Verduloj reliefigis la sekurecan dimension de klimatŝanĝiĝo - estos pli da konfliktoj kiam la efikoj de klimatŝanĝiĝo fariĝos pli evidentaj, ekz-e sekeco kaj malsatego, kiuj faras malhelpon kaj mildigon ĉiam pli urĝaj. Plie, sen politika kohereco en ekstera politiko, ni pligravigos kaŭzojn de konflikto, ekz-e per troa fiŝkaptado en fremdaj maroj ni reduktas nutraĵojn de lokaj fiŝkaptistoj, pliigas malriĉecon kaj socie streĉajn situaciojn.



Kion Verduloj volas


Kunordigo de politikoj

Longdaŭraj ago-metodoj devus kongrui kun la mallongdaŭraj por ke membroŝtatoj ne subfosu KPES (en: CFSP) per agado ĉe siaj propraj (naciaj) niveloj. Pliigo de Transmara Evoluiga Helpo (TEH, en: ODA) (al la celo de 0.7% de la malneta enlanda produkto, MEP) kaj plibonigo de la efikeco de evoluigaj programoj ankaŭ daŭros longe por certigi la pacon.


Klaraj limoj pri militobazita eksterlanda politiko

Ni deziras klarajn limojn pri militar-bazita eksterlanda politiko, kun plena emfazo pri homrajta protekto kaj preferan protekton de homoj anstataŭ ŝtatoj.


Milita interveno okazu nur sub mandato de UN


Moviĝi al promocion de paco

Redukti membroŝtatan militkapablon kaj elspezon kaj translokigi iujn kapacitojn al EU kun klara interpaciga kaj packonstrua mandatoj


UNa reformiĝo

UNa reformiĝo necesas por pliigi legitimecon kaj efikecon de tutmonda direktado, ekz-e pli larĝa mandato por UN Packonstrua Komisiono kaj pli efika UNa Homrajta Konsilio


EPa kontrolo

EP havu ekzamenadon, respondigeblecon kaj travideblon pri sekurecaj aferoj (interalie ESDPaj operacioj) kun EPa rajtigo por militaraj operacioj, kiuj devas esti klare difinitaj kaj havi striktan kompetencon (remit ?).


Pli da EUa engaĝiĝo surbaze de civila socio

Ni volas prioritatigi kaj plifortigi la rolon de kaj EU-engaĝiĝon kun Neregistaraj Organizaĵoj kaj lokaj komunumoj je la prevento de perforta konflikto, ekz-e formante partnerecojn por antaŭenigi demokration kaj respekton por Homaj Rajtoj.


Ĝendraj egaleco

Ni volas prioritatigi kaj plifortigi la rolon de virinoj je preventado kaj solvo de konfliktoj, ĉar ofte estas virinoj, kiuj estas pli afliktataj/influataj kaj plej kapablaj solvi kaj moderigi.


Estigo de eŭropa civila paco-korpuso

Ni volas eŭropan civilan paco-korpuson, kiu respektas internacian humanitaran leĝon kaj homrajtajn interkonsentojn, kiu laborus pri prevento kaj solvo de konfliktoj. Kaj ni volas en postkonfliktaj situacioj, ekz-e civilajn fakulojn de NRO, kiuj moderigas, ebligas malferman senantaŭjuĝan komunikadon kaj ofertas konsiladon.


Vastigon de EUa najbarpolitiko

Ni volas vastigon de EUa najbarpolitiko, kiu plifortigu la prosperon, stabilecon kaj sekurecon de la landoj je la EU-limoj.


Kompleta atombomba/nuklea senarmigo

La ESSa revizio el 2008 deklaras, ke EU volas intertraktadojn pri plurpartia traktato malpermesanta la produktadon de fisia materialo por atomarmiloj. Dum ĉi tiu estas komenco, ni volas kompletan EUan neniigon de atombomboj (atomsenarmiĝon) plej laste en 2020. Aldone ni volas, ke Usono retiru siajn (atom)armilojn kaj ĉesu metadon/deplojon de sia antibalistika/ kontraŭrakeda misila sistemo sur la EUa teritorion.



Kontaktoj kaj konsilistoj de la Verduloj en la Eŭropa Parlamento:


Konsilisto pri paco, malarmado, konflikt-prevento kaj defendo-politiko:

Ernst Guelcher: Tel 0032 284 3613, ernst.guelcher@europarl.europa.eu


Konsilisto pri eksteraj aferoj:

Paolo Bergamaschi, Tel 0032 284 2019, paolo.bergamaschi@europarl.europa.eu

Sabine Meyer, Tel 0032 284 33563, sabine.meyer@europarl.europa.eu


Referencoj:

Leĝa bazo por ekstera politiko de EU:

Title I, Title VIII, Protocol on Article 17, Title V, Articles 11-28

de la Traktato pri eŭropa Unio de 2002: http://tinyurl.com/cmqlab


Articles 296, 297, 300 and 301 en la Traktato pri la Eŭropa Komisiono: http://tinyurl.com/cy75ol


Eŭropa Sekureco-Strategio: http://tinyurl.com/dmfdmh kaj...http://tinyurl.com/d8nska


Raporto de la EP pri politika konsekvenco je evoluigo kaj la efikoj de EUa ekspluato de certaj biologiaj, naturaj resursoj al la evoluo en Okcidenta Afriko: http://tinyurl.com/d2mz87


EU-Ĉarto pri la fundamentaj Rajtoj: http://www.europarl.europa.eu/charter/default_en.htm


Konvencio de la Eŭropa Konsilio pri Homaj Rajtoj: http://conventions.coe.int/treaty/en/Treaties/Html/005.htm


Universala Deklaracio de UN pri la Homaj Rajtoj: http://www.un.org/Overview/rights.html


Detaloj pri militaraj elspezoj de membroj de Nord-Atlantika Sekureco-Organizaĵo (NASO, en: NATO)

http://www.nato.int/docu/pr/2007/p07-141.pdf

http://www.nato.int


Utilaj Retejoj:


EUa komuna kaj sekureco politiko: http://tinyurl.com/2psnco


EUa najbareco-politiko: http://ec.europa.eu/world/enp/index_en.htm


Returni al la indekso: