Verda Libro 2009


01 Haltigu klimatŝanĝiĝon, Komencu verdan energirevolucion


Naftoprezoj trankviliĝis kun la komenciĝo de la financa krizo sed ni ne forgesu, ke tutmonda klimatŝanĝiĝo daŭras kaj fosilia energio ankoraŭ elĉerpiĝas. Ambaŭ krizoj solaj povus kripligi la modernan socion, sed la kombino estos katastrofa. Pritraktante la klimatŝanĝiĝon per Verda energirevolucio por redukti konsumadon, uzi energion pli efike kaj transiri al renovigeblaj energioj kaj ne al atoma estas la sola respondeca vojo elektenda.


Enkonduko

La kombinaĵo de tutmonda klimatŝanĝiĝo, pro pliiĝantaj forcej-gasaj emisioj kaj la aktuala nesufiĉo da energio, pro la forkonsumo de petrolo kaj aliaj tradiciaj energifontoj, estigas la plej gravan ekologian, socian kaj ekonomian minacon, kiun la homaro iam alfrontis.

Se ili estas traktataj kune, kiel Verduloj proponas, la minaco povus fariĝi ŝanco - oportuno por fine entrepreni la energirevolucion por dekroĉi nin de nia difektanta dependeco de fosiliaj bruligaĵoj kaj redukti emisiojn por malhelpi la danĝeran klimatŝanĝiĝon. Teknologioj kaj strategioj ekzistas por transformi nian socion moviĝante al daŭrigeblaj energifontoj kaj reduktante nian entutan konsumon, dume stimulante la ekonomion kaj estigante milionojn da verdecaj laborpostenoj.

Nuklea energio ne estas la solvo, malgraŭ la aserto flanke de la nuklea industrio, ke ĝi ne kontribuas al klimatŝanĝiĝo. Sed ĝi estas granda minaco, konsiderante la problemojn de rubo, proliferado kaj la danĝero de akcidentoj.


Kernaj faktoj kaj ciferoj

EU akceptis la neceson limigi la pliigon de tutmondaj temperaturoj al malpli ol 2° C, kompare kun antaŭindustriaj niveloj por eviti danĝeran klimatŝanĝiĝon. Laŭ la kvara taksraporto de Interregistara Spertularo pri Klimatŝanĝiĝo (IPCC, Intergovernmental Panel on Climate Change) en 2007, temperaturo jam altiĝis per 0.7° C entute kaj per proksimume 1.0° C en Eŭropo dum la lasta jarcento. IPCC deklaris, ke industriaj landoj devas redukti siajn forcejgasajn emisiojn per 25-40% ĝis 2020 ( kompare kun niveloj de 1990) kaj per 80-95% ĝis 2050 por havi 50:50-ŝancon limigi la varmiĝon je 2° C kaj eviti danĝeran klimatŝanĝiĝon. Ni konsumas vastajn kvantojn da petrolo, kaj iam ni forkonsumos tutmondajn rezervojn pli rapide ol novaj kampoj estos trovitaj - la tiel nomata “petrolpinto” - kiu estigos reduktitajn provizojn de petrolo kaj pli altajn energiprezojn. Plej multaj sendependaj fakuloj pensas, ke tiu punkto estos baldaŭ atingata kaj eĉ Internacia Energiagentejo ĵus akceptis la neeviteblon atingi la pintan provizon. EU jam dependas de fremdaj energiprovizoj importante pli ol 75% de sia petrolo kaj 42% de sia gaso, proporcioj kiuj kreskos, se urĝa ago ne estos farata. Por sia termonukleaj elektrocentraloj, EU importas 99% de la uranio uzata kiel brulaĵo.


Sekvoj de malsukceso pro neagado

Malsukceso batali kontraŭ klimatŝanĝiĝo kaj trovi alternativajn renovigeblajn energifontojn estus katastrofa por civitanoj de Eŭropo kaj de la planedo. Ni jam devas okupiĝi pri malaperantaj glaĉeroj kaj leviĝanta marnivelo, kaj ankaŭ pri pliiĝo de ekstremaj vetereventoj. Kreskaĵaj kaj bestaj specioj ŝanĝas sian vivareon pro ŝanĝiĝanta klimatokondiĉoj. La Stern-Raporto el 2006 komisiita de la brita registaro ekzamenis la potencialajn financajn sekvojn de klimata ŝanĝiĝo, la kostojn de neago kaj kiom kostus redukti emisiojn. Pluirante sur nia nuna vojo povus rezultigi, ene de generacio, altiĝon de la temperaturo de minimume 2° kaj eble ĝis 5°C - ŝanĝiĝo, tiel granda kiel la altiĝo inter la fina glacia epoko kaj hodiaŭ. La rezulto estus marborda inundo, ŝanĝiĝoj je akvohavebleco, gravaj ŝanĝiĝoj por ekologiaj sistemoj kaj reduktita (redistributed ?) en agrikultura produktivo. Centmilionoj da homoj fariĝus “klimatrifuĝintoj” kaj klimatmilitoj povus ekesti. La plej malriĉaj landoj estus la plej vundeblaj, sendepende de la fakto, ke ili kontribuis malplej al la tutmonda varmiĝo, sed la riĉaj landoj en Eŭropo kiuj ne volis eviti la krizon.

Kalkuloj faritaj de la Stern-Raporto montris, ke la entutaj kostoj kaj riskoj asociiĝantaj kun klimatŝanĝiĝo estos la ekvivalento de 5% de tutmonda malneta enlanda produkto - ĉiujare, senfine. Kontraste, se ni nun investas en redukton de emisoj de forcejaj gasoj, la kostoj povus esti limigataj al 1% de tutmonda malneta enlanda produkto jare - kvinono de la kostoj de neago. En 2008, Lordo Stern reviziis tiun nombron supren, dirante ke 2% de malneta enlanda produkto necesus por haltigi klimatŝanĝiĝon.

Ekonomiaj kaj socialaj sistemoj en EU konstruiĝis sur dependeco de malmultekosta kaj abunda energio. Konsidere la aktuale okazanta energia krizo, ni redirektu nian ekonomion kaj evoluigu alternativajn, daŭrigeblajn kaj renovigeblajn energiojn, kaj ankaŭ energiŝparojn kaj efikecokreskon. Se ni disvolvas strategion por fari tion nun, la aktuala redukto kaj malapero de fosiliaj bruligaĵoj ne superfortos nin. Estus “regata ŝanĝiĝo”, kiu eĉ estus pozitiva el multaj vidpunktoj, precipe se oni konsideras la pliiĝon de rezultonta enpostenigo. Tamen, se ni ne komencas prepari hodiaŭ, la rapidaj reduktoj de energiprovizoj, kiuj certe okazos, povus kaŭzi konsiderindan aflikton por socio en plej multaj industriaj landoj. Tamen tre malmultaj studoj estas farataj por antaŭvidi la detalajn konsekvencojn de subita kolapso en la provizo de petrolo kaj gaso, eĉ malpli da studoj pri kiel eviti ilin.


Fareblo en la EUa kadro

La sola laŭleĝa rimedo en la Traktato alportanta al EU la kompetenton leĝfari pri energio rilatas al energia infrastrukturo sub la Tut-Eŭropaj Retoj, pri kiu la Eŭropa Parlamento havas kunan decidopovon, t.s. egalan decidopovon kun la Konsilio. Tamen, ĝenerala praktiko evoluis tiel, ke en plej multaj aliaj flankoj de energia politiko, EP ankaŭ kundecidas, ĉar leĝo estas ofte adoptita en politiko pri naturmedio, interna merkato, ktp.

Ĉiuj flankoj de nuklea energio estas pritraktataj laŭ la Euratom-traktato, kiu atribuas al Eŭropan Parlamenton neniun decidofaran rolon.

Se la traktato de Lisbono estus ratifikata, energipolitiko fariĝus, kiel plej multaj aliaj kampoj, kundividata kompetento inter la membroŝtatoj kaj EU, kun aranĝoj deciditaj per kundecido. La traktato de Lisbono ankaŭ fiksas, ke internaci-nivelaj aranĝoj pritraktantaj klimatŝanĝiĝon estu konsentataj per kundecido.



Atingoj de Verduloj 2004-2009


La Verduloj estis la unuaj, kiuj politike atentigis pri la klimatŝanĝiĝo kaj la okazonta nesufiĉo da energio. Ni alvokis al fundamentaj ŝanĝoj pri nia energia, industria kaj esplora politikoj por akceli la energirevolucion, havenda por minimumigi klimatŝanĝiĝon kaj direktiĝi al renovigeblaj energioj. Inter postuloj de verduloj estas devigaj celoj por redukti la emision de forcejaj gasoj, konforme al la aktuala scienco, pliigo je la uzo de renovigeblaj energifontoj kaj plibonigoj je energia efikeco en ĉiuj sferoj, de hejmizolaĵo kaj hejmaj aparatoj ĝis ĉiuj sektoroj de la transportindustrio (kamionoj, ekspedado, pasaĝerveturiloj, aviado).

Dum aliaj politikaj grupoj hodiaŭ asertas aprobi iujn el ĉi-tiuj politikoj; per siaj agoj ili ofte ankoraŭ preferas la malnovajn industriojn kaj malhelpas gravajn ŝanĝiĝojn.

En 2007 EU devontigis sin unuflanke redukti per minimume 20% siajn emisiojn de forcejaj gasoj ĝis 2020 (kompare kun la eligoj en 1990) kio altiĝus al 30%, se deviga internacia interkonsento estus atingata por anstataŭigi la protokolon de Kioto. Dua sindevontigo estis pliigi la uzon de renovigeblaj formoj de energio per 20% ĝis la sama dato. La “klimata aranĝo” estis destinita por atingi tiujn sindevontigojn kaj la Verduloj argumentis favore al kiel eble plej rigoraj rimedoj:


Aŭkcie vendi emisio-permesojn sub Emisio-Komercada Sistemo (ETS):

Plibonigoj estis proponataj al la misa merkatobazita sistemo starigita sub la Protokolo de Kioto limigi kaj komerci emisiojn de iuj segmentoj de peza industrio, interalie redukto per 21% de emisioj ĝis 2020, kompare kun la niveloj de 2005. La Verduloj volis, ke plejeble multe da industriaj sektoroj kun ĉiuj emisio-permesiloj estu objekto de aŭkcia vendado, prefere al senpaga asignado. La principo de kompleta aŭkciado estis certigita por la energio-sektoro, sed la Konsilio ekskludis industrioj konsistigantaj je pli ol 90% de la restantaj emisioj de plena aŭkcio-vendado kaj permesis ĝis 50% de la emisio-reduktoj esti atingataj pere de aĉeto de eksteraj kompensaĵoj (t.s. aĉeti ‘kreditojn’ je emisioreduktaj projektoj en evolulandoj anstataŭ liveri realajn hejmajn (EU-aj) emisioreduktojn).


Uzo de renovigebla energio:

EU adoptis celon, ke almenaŭ 20% de energio venu elrenovigeblaj fontoj plej laste en 2020. La Verduloj argumentis favore al ligo de la celoj pri la uzo de renovigeblaj energioj kaj por la membroŝtatoj kaj por EU, kaj ankaŭ por pli bona aliro de elektro produktita el renovigeblaĵoj al la elektra reto, kaj de biogaso al la gasreto, por ke ili povu esti merkatumataj. La Konsilio konsentis pri ambaŭ. La Konsilio insistis pri enmeto de deviga celo pri renovigeblaĵoj en transporto, inter kiuj estas agrobrulaĵoj, malgraŭ la penoj de la Verduloj forigi ĉi tiun celon


Kion Verduloj volas :


Plej grava estas forta sindevontigo de EU intertrakti ambician, agresan kaj devigan internacian interkonsenton batali kontraŭ klimato-ŝanĝiĝon post 2012. Tio rezultus je novaj celoj por la redukto de forcejaj gasoj, kaj en la EU kaj tutmonde. EU devas fari gravajn reduktojn de siaj emisioj konforme al la lasta scienca sperto, tio estas per almenaŭ 40% ĝis 2020 kaj 95% ĝis 2050 kompare kun la niveloj de 1990, kaj ĉi tiuj devas esti farataj ene de EU, prefere ol eksterlande. Certigita kaj sufiĉa financada fonto estu akirebla por adapto al la klimatoŝanĝiĝo kaj mildigo rilate la klimatoŝanĝiĝon en evolulandoj.


= Energia rendimento kaj ŝparoj

La EU-a aktuala nedeviga celo de minimume 20% ŝparoj en energio plej laste en 2020 estu farata deviga kun baldaŭa energiŝpara programo en la konstruada sektoro. Novaj domoj havu netan energikonsumon nulan kaj ekzistantaj konstruaĵoj estu reekipataj. Forta publika subteno necesas. Malpli energiefikaj elektraj aplikaĵoj, kiaj inkandeskaj bulboj estu iom post iom forigataj.


= Renovigebla Energio

Ekzistas grandega potencialo por produkti ekologie puran energion el renovigeblaj fontoj, kiaj vento, biogaso, sunenergio, akvofaloj, grundvarmo kaj biomaso. Verduloj postulas, ke almenaŭ 25% de la EU energio senprokraste venu el renovigeblaj fontoj. Ĉi tio necesigas malcentraligon de la energiproduktado kaj ankaŭ konstruon de Eŭropa Superreto por konekti ĉiun eŭropan civitanon. Verduloj ankaŭ deziras ambiciajn renovigeblajn celojn preter 2020, almenaŭ 50% en 2030 por elektro.


= Verdaj Laborpostenoj

Eŭropo estas teknologie gvidanto en la renovigebla energisektoro. En 2006, la sektoro okupigis 250.000 homojn kaj havis spezon de 15 miliardoj da eŭroj. Vera sindevontigo por energirevolucio rezultigos la estigon de milionoj da laborpostenoj en la renovigebla energio kaj rilataj sektoroj.


= Ne al nuklea energio

Verduloj kredas, ke nuklea energio ne estas solvo por la klimatoŝanĝiĝo. La nuklea industrio tutmonde malprogresas kaj ajnaj provoj retroirigi tiun malprogreson estus kaj tro multekosta kaj ne estos realigitaj ĝustatempe por helpi la urĝe bezonatan redukton je forcejgasaj emisioj. La riskoj de atomenergio estas konataj jam de multaj jaroj kaj neniu el ili estas solvita. Ni povas atingi ambiciajn emisioredukto-celojn dum iom-post-ioma nuligado de atomenergio.



Informoj kaj respondeculoj pri klimatŝanĝiĝo kaj la verda energirevolucio

  • La Verduloj en la Eŭropa Parlamento
    Konsilisto pri Klimato kaj Energio: Michel Raquet, tel: 0032 2 2842358, ret-adreso
    Konsilisto pri Medio: Terhi Lehtonen, tel: 0032 2 2843052, ret-adreso

  • Utilaj retejoj:
    Verdulaj retpaĝo pri klimatŝanĝiĝo: stopclimatechange.net
    Interregistara spertularo pri klimatŝanĝiĝo: ipcc.ch

  • Fontindikoj:
    Stern-raporto: hm-treasury.gov.uk/stern_review_report.htm
    Lordo Stern revizias sian konkludon: tinyurl.com/c8dhz2 kaj tinyurl.com/dlhpq4

  • Verda Nova Ekonomio: neweconomics.org
    Eŭropa Medio-Agentejo: raportopri emisioj: tinyurl.com/ckn9jj
    raporto pri energio: reports.eea.europa.eu

    Returni al la indekso: