Eŭropa himno


Kantu kune amikaro,

ni la ĝojon festas nur,

nek rivero nek montaro

plu landlimoj estas nun.


Ho Eŭropo, hejmo nia,

tro daŭradis la divid'.

Nun brilegu belo via,

ĉiu estas via id'.


Via flago kunfratigas

homojn post milita temp',

via leĝo nun kunigas

civitanojn en konsent'.


De l' Malnova Kontinento

ĵus ekstaris la popol';

gvidas ĝin tre nova sento

kaj kuniga forta vol'.


Sub la ŝildo de la juro

ni vivados en konkord'.

Tio estas nia ĵuro:

unu land' kaj unu sort'.


Jen ekzemplo por la mondo,

jen direkto, jen la voj':

Tuthomara granda rondo

en la paco, en la ĝoj'!



Aŭtoro de la teksto (2010 ?) : Umberto Broccatelli, Italio

lau la origina teksto de Friedrich Schiller „An die Freude“

http://www.wix.com/dtisljar/europo