Alzaco rendevuas kun ekologio !


Eŭropo Ekologio Alzaco arigas gecivitanojn de la tuta Alzaco, balotajn elektitojn de la plej suda parto (Sundgau) ĝis la plej norda ĉe Wissembourg, asociajn respondeculojn, membrojn de la verduloj, de la Sendependa Ekologiista Movado kaj aktivulojn de la regionalista partio Unser Land. Unuafoje de 23 jaroj, alzacaj ekologiistoj kandidatiĝas unuiĝintaj ĉe la regionaj balotoj.


Ĉar balotantoj manifestis tiun deziron okaze de la lastaj eŭropaj balotoj, ili decidis eliri siajn tradicie rezervitajn kampojn, preterkonsideri la vundaĵojn de la pasinteco, la ordinarajn ide-klivojn en la publika agado.


Ili decidis kuniĝi ĉar Alzaco bezonas, ke ekologio kapablu atingi vetcelojn de nia epoko. Tiuj defioj estas multnombraj, ekologiistoj proponas al ili kune respondi.


Pli ol cent mil Alzacanoj estas senlaboraj, dekmiloj estas devigataj labori laŭ truditaj partatempaj laborskemoj kaj baraktas en malstabila vivsituacio, tro da gejunuloj ekigas sian plenkreskulan vivon ĉe senelira vojo: ne reflikadon kaj aranĝetojn ili bezonas. La verda ekonomio kaj ekologia konverto de aktivaĵoj kapablas krei daŭrajn kaj ne alilokeblajn laborpostenojn.


Pli kaj pli da alzacanoj suferas pro malbonaj loĝkondiĉoj, pro toksa aero, pro ekscesaj hejtadkostoj, pro bruo, pro malsekura urba medio kaj pro sanmalfavoraj vivkondiĉoj: forlasante familiojn, urbojn kaj municipojn je sia senhelpa sorto, Alzaco ne relanĉos sian humanisman idealon. Bonestadon kaj kvietigon oni atingos per regiona kontrakto pri konkretaj solidarecoj.


La naturmedio malantaŭeniras je pli ol 1000 hektaroj jare: la precipa agrikulturo eraras plu per unuspecia kultivado de maizo: malkoheraj pecoj da « verda kontinuo » kaj pinĉo da ekologia manĝaĵo en niaj teleroj ne sufiĉos por restarigi la kvaliton de la akvo, kiun ni trinkas nek por reteksi biodiversecon.


En Alzaco, la etoso varmiĝos ! La strasburgaj temperaturoj estos baldaŭ tiuj de Montélimar (sudfranca urbo) kaj dramaj veteraj epizodoj plioftiĝos: ne per regionaj rapidtrajnoj kaj per publikaj transportrimedoj kun kapacito limigita je 15% de la alzaca enloĝantaro nia regiono sukcesos enteni tiun plivarmiĝon kaj adaptiĝos, eĉ malpli per elektra klimatizado.


La klimata defio kaj la energia vetcelo sekvigos konsiderindajn subitajn ŝanĝojn por nia ekonomio, agrikulturo, transportrimedoj, vivstiloj kaj kondutoj. Tie rolas la alzaca efikeco: nek per novaj aŭtoŝoseoj (ekzemple la orienta ĉirkaŭŝoseo de Strasburgo), nek per nuklea obstino, sed per la rimedoj de la verda ekonomio.


Nia regiono pliriĉiĝas per sia kultura diverseco kaj dulingvismo, tion oni plifortigu. Alzaco disfloros danke al nova transrejna kunlaborado kaj danke al sia kapablo aliĝi al la tutplaneda solidareco de la 21a jarcento. La ĝeneraligita uzado de dulingveco en instruado tiel, kiel en la publika medio ebligos plene setli nian regionon en ĝian rejnan kulturan kaj ekonomian medion, tiel firmiganta ĝian statuson de vera eŭropa regiono.


La ekologiistoj kuniĝis ĉar ne simple sufiĉas alarmi ŝanĝeti rande la direkton de konservativaj administraj politikoj. La ekologiistoj kuniĝis por proponi al Alzaco etapojn por ĝia necesa transformado: ili pretas ŝofori.


La ekologiistoj scias, ke la amplekso kaj de la vetceloj kaj de la civitanaj atendoj postulas novan regmanieron kaj majoritatan forton por Alzaco. Ili proponas fokusi rigardon koheran kaj komunan al la regiona teritoria aranĝskemo: ili proponas agi per nova viglo planada.




Por respondi al tiuj defioj kaj servi al bonestado de alzacaj loĝantoj, ni modifos la regionan regmanieron per:

- gvida asembleo, por difini kaj konduki kunaranĝitajn strategiojn kaj adaptitajn laŭ la trajtaro de tiu ĉi teritorio, eĉ se ĝi ne havas reglamentajn povojn, la regiono povas mobilizi sian konvinkpovon :


- engaĝitaj elektitoj: por firmigi sin, la mesaĝon pri agado de la regiono portu surterenen la elektitoj. La regiona regmaniero funkcios same kiel ŝtata registaro, kun prezidanto (ĉefministro), animanto de la regskipo, kaj vic-prezidantoj (ministroj) respondecaj pri stirado de apartaj sektoroj de la regiona agado.


- rekoncentriĝo al la prioritatoj: la financaj rimedoj de la regiono estos limigitaj: ili estos koncentritaj je prioritatoj por esti efikaj. Ni tial ĉesigos la monan surŝutetadon por ke la rimedoj, je kiuj ni disponos fariĝu potencaj ŝanĝopeliloj.


- loko por ellabori socialan pakton: por venki la defiojn de la estonto necesas agi preter la antagonismoj traarkantaj la socion kaj necesas trovi legitiman lokon, kie oni povu intertrakti pri la sociala pakto: la regiono disponas ĉion por tia misio: la regionaj strategioj estos difinitaj kune kun la koncernaj agantoj kaj ni faros el la sociala kaj ekonomia komitato la lokon de la definitivaj traktoj inter la diversaj konsisteroj de la alzaca socio.


Tiu ĉi manifesto estas skizo de projekto kiun ni volas porti por Alzaco. Ni volas ĝin vivigi kun vi. Kaj ni esperas trovi vin flanke de ni por pli justa, pli solidara, pli respondeca kaj pli ekologia Alzaco.


Por Alzaco noviga kaj agema fronte al ekologiaj defioj


Regiono pinte efika en la venontaj jardekoj, devas kapabli je energia efikeco kaj je forta malkreskigo de poluado. Regiono tia devas kapabli bremsi kreskon de la elektra konsumado (+13% inter 2002 kaj 2007) por konformigi sin al la eŭropaj celoj redukti la konsumnivelon je 20% kompare kun 1990. Regiono tia kapablu diversigi siajn energifontojn kaj alniveligi la kontribuon de renoviĝantaj energioj je ties necesa produktnivelo (30%), konkorde kun la ambiciaj celoj de niaj transrejnaj najbaroj. Regiono tia partoprenas en reduktado de forcejefikaj gasoj kaj trovu rimedojn por eviti du saturiĝojn: tiun pro rubaĵoj kaj tiun pro vojtrafiko.

La Regiono estos la katalizilo de la ŝanĝo sur la alzacaj teritorioj kaj kunordigos la tutan klimatan agoplanon de komunumoj por teni regionskale la ĝeneralan gas-ellasan reduktocelon (-40% anta
ŭ 2020 agante pri industrio, la serva sektoro, la transportrimedoj, la varm-izol-rekapabligo de loĝejoj) kaj por komenci la klopodojn adaptiĝi al la klimata misagordiĝo.


PROPONO 1:

Lanĉi negativvatan planon per konsummastrumado kaj energiefikeco por redukti ĝis 30% antaŭ 2020 la tutregionan energikonsumadon de Alzaco kompare kun 1990.


PROPONO 2:

Elpaŝi ekster la nuklean seneliran vojon transformante la elektroproduktejon de Fessenheim en laboratorion pri centraldismuntado. Tiu projekto unika en Eŭropo estos faktoro de novigo, de allogeco de nia teritorio kaj de laborpostena kreado.


PROPONO 3:

Disvolvi regionan branĉon de elstareco koncerne renoviĝantajn energiojn, sektoron kun fortaj dungaj eblecoj agante per investado en entreprenajn kaj privatulajn projektojn, subtenante muntadon de lokaj projektoj kaj organizadon de novigaj centroj .


PROPONO 4:

Starigi kun aliaj komunumoj « Planon pri rubaĵoj kiel resurso» celanta redukton de rubaĵoj je ties produktfonto, strukturigon de lokaj traktad- kaj revalorigad-branĉoj kaj favorante alternativajn modojn de enfosado kaj forbruligado.


PROPONO 5:

Difini novan regionan strategion komunan pri daŭrpova urbanismo enskribitan en transrejna dimensio, kiu ebligas ĉesigi urbosterniĝon kaj lukti kontraŭ spaca disapartigado, garantiante paralele la loĝrajton. Estas necese adapti la aranĝon de nia teritorio por ke moviĝeblecoj estu elekteblaj kaj ne suferige trudataj kaj por ke uzi ĉiumatene sian veturilon ne estu devige plu.


PROPONO 6:

Komenci transportrevolucion rezignante pri novaj vojinfrakstrukturoj (orienta kaj suda ĉirkaŭŝoseoj de Strasburgo aŭ norde de Mulhaŭzo) kaj detiri disvolvrimedojn por eksterŝosea transportado finfine impostante la ŝarĝoveturilojn sur niaj ĉefaj veturvojoj. La regiona konsilio adoptos Regionan aranĝskemon de la teritorio kaj de la transportrimedoj.


PROPONO 7

Koherigi publikajn transport-retojn (regionan, departementan kaj lokan) koncerne la investadon, la itinerojn, la ekspluatadon, la tarifaron (kreskigi la vetur-eblojn por ricevantoj de minimuma enspezo). Antaŭ 2020, pli ol 50% de la profesikiala ĉiutaga pendolvojaĝado estu plenumita per publikaj kaj malplej CO2-ellasaj transportrimedoj. Plirapidigi la transformadon de stacidomoj en krucpunktojn de diversaj transportrimedoj, konektajn kaj interŝanĝajn spacojn, kaj lokon de civitaneco.


PROPONO 8:

Plifortigi la publikan servon de regionaj trajnoj rifuzante ties privatigon, favorante malfermojn de novaj linioj kaj disvolvante la ĝeneralan servoferton por teritoria plidensigo de la reto.


Al ekologia transformado de la ekonomio


La krizo, kiu forte trafas la alzacanojn ne estas simpla vivakcidento: la alzaca ekonomio estas despli vundebla ke unu el ĝiaj trajtoj estas, ke ĝi suferas la pezon de malnoviĝanta industria modelo. Estus vane injekti milionojn da eŭroj por bonstate tenadi pasintepokajn, poluajn kaj alilokeblajn industriojn. Al relanĉo, kiu utilus nur por plidaŭrigi kaŭzojn de la krizo, ni kontraŭstare proponas la projekton de ekologia transformado de nia regiona ekonomio. Ne plu temas pri simptomoj mildigendaj sed ja temas pri kaŭzoj, kiujn oni devas trakti per longperspektivaj solvoj.


PROPONO 1

Subskribi la unuan kontrakton de ekologia transformo kun la aŭtomobila industrio: ĝi inkluzivos tutan ĉapitron « ekonomian kaj industrian » cele al komenco de transiro de produktmanieroj al la produktado de « sobraj » aŭtoj kaj al publikaj transportoj kaj alian ĉapitron « sekureco de laborposteno kaj trejnado ».

Ĝenerale la ekonomiaj aktivaĵoj estos kondukataj al agmanieroj pli respektemaj de la naturmedio kaj sociale respondecaj.

Tiamaniere koncerne turismon, gravan sektoron de la alzaca ekonomio, la regiono ĉesigos ĉian subtenon al kaperaj projektoj similantaj al industria turismo kiel la tiel nomata « Bioscope » kaj la turismejo Pierre et Vacances, spronante anstataŭe iniciataron rilatajn kun ekologia turismo, kiu apogas sin sur vivantaj riĉecoj (tiaj, kia la tiel nomata Ecomusée).

La bita ekonomio kaj verdaj komunikteknologioj estos integritaj en la transformstrategion atentante lukti kontraŭ la teritoria kaj sociala bita klivo (malriĉaj homoj, kiuj ne povas pagi al si retalireblon ekzemple).


PROPONO 2:

Revizii subtenkondiĉojn al entreprenoj inkluzivante interalie devigajn kaj postulemajn naturmediflegemajn kaj socialajn kriteriojn. La regiona agado ne favoros necertajn postenojn kaj trudatajn partatempajn laborkondiĉojn sed utiligos la gajnojn de produktivo certe pli por partigi la laboreblecojn ol por detrui laborpostenojn.

PROPONO 3

Adopti Regionan disvolvskemon pri sociala kaj solidara ekonomio, por pli bone strukturigi tiun branĉon de la ekonomio, kiu jam reprezentas pli ol 11% de la alzacaj laborpostenoj. Ĝia kapablo superas la ununuran reensociigon de homoj perdintaj sian laboron kaj ĝi estas cisterno da vivlokproksimaj kaj socie utilaj postenoj tiel en la homhelpa servosektoro (helpo al maljunuloj ekzemple) kiel en la fako de naturmedia flegado. Temas resume pri alia maniero entrepreni, labori kaj konsumi, kiun ni volas kuraĝigi kaj disvastigi en Alzacon. Regiona informcentro ebligos diskonigi sciindaĵojn pri tiu sektoro kaj dividi kun aliaj homoj la bonajn agmanierojn de la koncernaj agantoj.


PROPONO 4

Difini regionan strategion pri novigo kaj pri esplorado rekoncentrita pri esencaj sektoroj de la verda ekonomio: renoviĝantaj energioj, toksologio, kemio, naturmedia sano, agroekologio kaj revalorigado, recikligado de rubaĵoj.


PROPONO 5

Subteni sur la diversaj subteritorioj la aperigon de lokaj strategioj por disvolvi dungitecon, valorigante la scifarojn de la teritorioj kaj disvolvante novigajn agadojn.

La regiono inkluzivos la transprenon de entreprena aktiveco disvolvante agadojn ĉe metiistoj kaj treetaj firmaoj, faciligante la intergeneracian transdonadon de aktiveco kaj promociante la plufunkciadon de entreprenoj aparte fare de salajruloj kadre de kooperativo.


PROPONO 6

Efektivigi la rajton pri trejnado kiel rimedon por sekurigi la profesiajn vivovojojn kaj kiel pelilon por ekologia modernigo de nia ekonomio. La trejnoferto estos strukturigita ĉirkaŭ demokratigo de aliro al trejneblecoj (en tiu kadro la nacia asocio por profesia trejnado de plenkreskuloj estu plifortigita) kaj ĉirkaŭ adapto al novaj metodoj kaj teknologioj de la verda ekonomio.


PROPONO 7

Tiri profesiajn komencajn trejnadojn al rango de sociale promociaj, postulemaj kaj altkvalite edukaj studvojoj per lernado en firmao kaj per lernado en lernejo. Eksterklasĉambra lernado en profesia medio estos optimumigita kaj reguligata per regiona konvencio por entrepreno trejnanta kaj ne diskriminacia.


Por naturmedio protektata kaj harmonia vivmedio


Ĉiujare biodiverseco iras plu retroen en Alzaco kaj nia Regiono lamas dum la internacia celo estis ĉesigi tiun erodadon de biodiverseco antaŭ 2010. Multajn sektorojn oni kontribuigu komencante per agrikulturo, kies intensiva agmaniero kaj troa uzado de plantprotektenzoj difektis la akvan kaj grundan kvaliton. Tiu diverseco estas parto de la riĉeco de nia Regiono, necesas do relerni kiel vivi kun la naturo en urbo same kiel en kamparo.


PROPONO 1

Rekonkeri la alzacan biodiversecon, kunlabore kun la ŝtato kaj la komunumoj per Regiona planskemo pri ekologia kohereco, kiu kunordigos la politikojn je diversaj skaloj kaj kiu estu trudpela por urboplanado kaj infrastrukturaj projektoj. Regiona observad-instanco estos taskigita pri sekvado de ĝia agado.

Aparta zorgemo estos dediĉita al humidaj areoj, al sekaj herbejoj, al vogeza medio, kies erodado plu okazas laŭ netolerebla ritmo.


PROPONO 2

Kuraĝigi agrikulturon, kiu disvolvas produktaĵojn kaj agmanierojn konformajn kun la regiona interesaro rilate dungitecon, nutraĵkvaliton, trafon al naturmedio (grundakvo, kotofluo, biodiverseco...) kaj malfacile alireblajn areojn (montaro, ktp...). Alzaco metos sian pezon en la decidpesilon por ke la venonta reformo de la Komuna Agrikultura Politiko konfidu al regionoj aljuĝadon de helpmono kadre de la unua piliero laŭ tiuj kriterioj, kaj tiel donu al Alzaco levstangon por puŝi antaŭen la renovigon de agrikulturo.


PROPONO 3

Ĉesigi la unuspecian kultivadon de maizo kaj relanĉi plurspecian kultivadon por kontraŭbatali la samigadon de la pejzaĝoj kaj de la grundoj. La Regiona Konsilio subtenos ĉefe la konvertojn en ekologian kultivadon por preteratingi la celojn de la loka komisiono pri akvo SAGE Ill-Akvotavolo-Rejno, kiuj alstrebas, ke 10% de la agrikultura surfaco estu antaŭ la jaro 2015 ekologia kultivsurfaco. La Regiona Konsilio ankaŭ strebos al preteratingo de la celoj de la tiel nomata Grenelle de l'environnement (naciskala politika pintdiskutado, kiu naskis longperspektivan planon por daŭrpova evoluigo), tiuj estas havi en Alzaco 20% da ekologie kultivataj surfacoj antaŭ 2020. Por tion atingi, la Regiono disvolvos komencajn kaj daŭrajn trejnadojn pri ekologia kaj biodinamia agrikulturo kaj faciligos setladon de junaj agrikulturistoj same kiel de ekologiaj produktantoj per aparta biena politiko.


PROPONO 4

Firmigi en daŭro kampulan kaj kvalitan agrikulturon, strukturigante mallongajn vendcirkvitojn tiel por ekologia manĝaĵo kiel por konvencia/kutima agrikulturo, direkte kaj al la kolektiva satigsektoro kaj al la privatuloj (strukturigado kaj subtenado al komune apogata agrikulturo (franclingve AMAP)). Subteni bredadon respekteman de la besta bonestado, kiu konformigas sin al postulemaj normoj rilate koncentritecon sur ĉiu kvadratmetro, rilate viv-, transportad- kaj nutradkondiĉojn.


PROPONO 5

Garantii ĉies aliron al trinkebla akvo, sen antaŭa pritraktado. Starigi ĝeneralan kaj koheran mastrumadon de akvo regionskale konsiderante la tutan akvociklon. Necesas ree bonkvalitigi subteran akvon kaj surteran akvon respektante la jam apogitajn engaĝiĝojn kaj la devigojn de la kadra direktivo pri akvo interalie respekti la dumvintran grundokovradon, la plivastigon de mastrumskemoj al ĉiuj akvofluoj kaj kunordigadon por la komunumoj (kompletige al la akvoagentejo) kaj por la privatuloj de la agado « neniu plantprotektenzo plu».



PROPONO 6

Prastatigi la dinamikon de la Rejno per rekonekto de ties iamaj akvobrakoj kaj per restarigo de la rejna arbaro. La plivastigo de polderaj areoj kaj de areoj por agrikultura disŝprucado havos du funkciojn: luktadon kontraŭ inondoj kaj restarigon de la ekologia intenca subakvigado, kiuj kontribuos al flegado de la humidaj areoj.


PROPONO 7

Preventi la malsanojn rilatantajn kun vivstilo certigante kvalitan nutradon, garantiante al Alzacanoj sanfavorajn kaj ekologiajn loĝejojn, garantiante protektadon kontraŭ poluo kaj nocaĵoj (interalie sonaj). La Regiona Konsilio postulos seriozan studon pri la sekvoj por la sano de la novaj infrastrukturoj. Ĝi anticipos sanproblemojn rilatantajn kun dominterna aerpoluaĵo interalie per subteno al ekologia konstruado, garantiante la naturmedirespektan kvaliton de la konstruaĵoj preter ĝia sola energiŝparemo. Pri tiu temo, translandlima informcentro estos kreita kaj funkciigata partnere kun profesiaj kaj asociaj agantoj de la sektoro por prinombri kaj disvastigi la konojn kaj bonajn agmanierojn.



Por solidara Alzaco, riĉa je ĝia diverseco


La regiona projekto ebligu pli bone kunvivadi en kvietigita socio. La Regiono kontribuu al teksado de solidarecoj kun la plej malfortaj, inter homoj kaj inter ĉi tieaj aŭ alilokaj komunumoj. La regiona estonto konstruiĝos danke al ĉiuj civitanoj kaj la Regiona Konsilio ludos rolon de faciliganto kaj mediacianto de la publika debato.


PROPONO 1

Fari el la solidareco kaj egalrajteco la volbo-tenan ŝtonon de la publika agado, pelata de specifa vicprezidanteco. Ĝi konkretiĝos per konstanta zorga konsiderado de la socialaj sekvoj de la enpotencigataj politikoj. Skemo pri vivlokproksimaj publikaj servoj garantios egalecon sur la teritorio kaj la luktadon kontraŭ diskriminacioj oni kondukos per apartaj agadoj koncerne aliron al justico. Por la homoj plej diskonektitaj disde dungiteco, starigo de fortikaj trejnadoj pri la franca kaj bazaj konoj estas la necesaj antaŭpaŝoj por laŭiri ĉian trejnadvojon.


PROPONO 2

Promocii regionon alireblan por handikuloj kaj homoj kun specifaj moviĝeblecoj. La regiono integros la tiel nomitan planon « Réflexe handicap » en sian agadon pere de la agprogramo agendo 22, kunordiga skemo de la politikoj pri handikapeco teritoriskale. La franca gestolingvo kaj transskribado en brajlan skribaĵon estos iom post iom integritaj en la komunikkulturo de la regiono. Alireblo fariĝos devigo en konstruaĵoj konstruitaj kaj subtenataj de la Regiono.


PROPONO 3

Promocii regionan identecon vivantan kaj riĉan je siaj diversecoj. La dulingveco estas kaj valora heredaĵo kaj bonega atuto por Alzaco kaj la estonto de Alzacanoj. Sekve, estas grave enskribi ĝin en la modernecon disvolvante dulingvajn kompetentojn. La ekzistado de dulingvaj klasoj estas daŭrigenda ĝis la duagrada diplomo (Baccalauréat) kaj la profesia trejnado inkluzivu tiun trajton, tiel ke ĉiuj lernantoj havu la eblecon elekti la dulingvan instruadon. Alzaco disponas je forta identeco kaj por ĝin valorigi, vasta interkonsento aperigos dum la mandato emblemajn markilojn de tiu komuna identeco: flago, blazono, logotipo...

La publika aŭdvida servo devos enskribiĝi en demarŝo al lingva diverseco kaj proponi televidajn kaj radiajn elsendojn en la alzaca lingvo. La publikaj servoj plibonigos grande sian alireblon por la alzaclingvaj civitanoj.

La Regiono cetere starigos novpensitan kunlaboradon kun la disvolviĝantaj landoj laŭ la diverseco de la alzaca loĝantaro kaj laŭ ties enmigrada historio.


PROPONO 4

Lanĉi planon por urba solidareco kaj ekologia loĝmaniero, kiu estu pakto kontraŭ eksigiteco de malbonkondiĉe loĝantaj homoj aŭ de senhejmuloj. Tiu pakto ankaŭ estos rimedo por subteni la ekologian loĝamanieron kadre de sociala kaj solidara ekonomio. Diversa kaj partoprena, ĝi estos la ilo de la regiono por batali kontraŭ malbonkondiĉa loĝado.


PROPONO 5

Igi al ĉiuj kulturon pli travivebla favorante helpon al etaj kulturlokoj disigitaj en la tuta Alzaco, kaj tion ni faros malprofite al gravaj budĝetvoraj kulturcentroj. Faciligi traviveblon de kulturo al la tuta junularo vizitanta lernejon kaj lernanta en firmaoj plifortigante interalie en ĉiuj instruejoj renkontiĝeblojn kun ĉiaj artistoj, homoj el teatra kaj el la kinarta medio. Firme subteni artistojn, teatrajn trupojn, sendependajn kulturproduktantojn kadre de konvencioj subskribitaj kun la Regiono.


PROPONO 6

Igi liceojn, metilernejojn kaj socialajn kaj sanitarajn trejnadcentrojn lokoj, kiuj edukas al ekologia civitaneco, al praktikado de demokrateco, al kulturaj iniciativoj, al socialaj metilernadoj, al luktado kontraŭ diskriminacioj. Garantii al ĉiuj kvalitan edukadon provizante necesajn materialajn kaj pedagogiajn helpojn (celante senpagecon de nepre havendaj ekipaĵoj kaj manlibroj). Certigi la efektivan integriĝon de la lerneja dungitaro en la edukan komunumon.


PROPONO 7

Cele al pli da demokrateco, debatigi publike la plej gravajn regionajn politikajn gvidliniojn, raportante pri agadoj kondukitaj per disvolvado de kontroliloj por civitanoj pri gravaj publikaj servoj, faciligante aliron al informoj kaj ekspertizoj, partoprenigante la civitanec-promocian asocian sektoron, subtenante ĉie kun la Ekonomia kaj Sociala Alzaca Konsilio la partoprenajn agmanierojn pere de regiona komisiono pri debatoj. Alimaniere regi kun gecivitanoj signifas multe malfermi la regionan institucion al la socio kaj plifortigi la dialogon kun tiuj, kiuj vivigas la regionon: asocioj, sindikatoj, movadoj. Temos pri tio, ĉesi disdoni monon kvazaŭ kiel oficisto ĉe giĉeto sed pli ĝuste starigi partnerecojn kun aliaj komunumoj, kun la asociaj kaj ekonomiaj agantoj.


PROPONO 8

En la nuna debato pri reformado de la teritoriaj komunumoj, plifortigi la regionskalan spacon kiel demokratan spacon, kiu portas iniciativojn kaj futurpromesajn eksperimentojn. La regiono disponu je daŭrstabilaj financrimedoj, je pli ampleksa kompetentaro kaj je demokrata kaj reprezenta procezo por nomumi la elektitojn, kiuj ĝin regas. Tiaj estas la bazoj de originala modelo de diferencigita federismo, kiu estas la dezirinda estonto de la decentrigado de la povo.


Ekologio en Alzaco: nun !


Komencante hodiaŭ balotkampajnon, gekandidatoj de la listo Eŭropo Ekologio Alzaco submetas al la balotantoj tiujn 4 aksojn derivitajn en 31 proponojn. Tiuj ĉi konsistigas la gvidtrabojn de ilia projekto por Alzaco.


Tio estas la unua etapo: tiu de la Forumo de Eŭropo Ekologio Alzaco. Tiu demarŝo de kolektiva ellaborado komenciĝis en julio kaj ties fina pintmomento estis la regiona forumtago de la 17a de oktobro: tiu ĉi manifesto estas la rezulto de tiu laboro.


Temas nun pri tio, komenci la duan etapon: renkontiĝi kun la civitanoj, kun la ĉiutagaj agantoj, kun la reala socio.


Tiel, dum la venontaj semajnoj, la ekologiistoj aŭskultos, debatos, interŝanĝos sur la reala tereno. Mergante ĉi tiujn 31 proponojn en la publikan debaton, ili ambicias pliriĉigi ilin por deploji Densan programon, celofirman kaj kredindan.


Dimanĉon la 14an de marto okazos la unua balotvico dum kiu, ĉiu povos libere elekti la ekologiistan projekton, validigi konscie la juston de tiuj proponoj.

Je ĉi tiu nuna horo, kiam la registaro estas forigonta la laŭvoĉkvante proporcian regionan balotsistemon, ĝi estas senstrukturigonta la regionon en multnombrajn distriktetojn, dum ĝi estas kontestontaj la financajn kaj politikajn rimedojn necesajn al agado de la regionoj, la civitanoj povos utiligi tiun lastŝancan baloton por esprimiĝi. La tempo por agi etiĝas senĉese plu, por venki la defiojn pri la klimato, pri energio kaj pri biodiverseco, por kontraŭstari la firman celon de Sarkozy fuŝi la regionan politikan spacon.

La 14a de marto estos okazo por klare montri sian favoron al renovigemo de la regiona kaj teritoria politiko, por intenco planada de la ekologia transformado, por regiona kontrakto pri teritoria solidareco.


La 14an de marto estos ŝanco ne mistrafinda por komuna vivkvalito, por ekonomio al ĉiuj profitdona, por Alzaco pionira en mondo, kiun ni deziras pli ekologia, pli kvieta, pli solidara.


Tradukita de Fabien Tschudy, Strasburgo


  • Al la enirejo
  •  Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)