Atomenergio: malĝusta vojo.

 

Ĉu Germanujo denove risku atomenergion? kurent- kaj energiprezoj altiĝas, niaj preferataj celoj por klimatprotekto, sed ankaŭ la diskutado pri sekura energiprovizado kaj pro la dependeco de Germanujo de oleo- kaj tergasliverado: Per tio la interesita industrio provas ĉiam denove , eki debaton pri atomenergio kaj ties mitoj. Sed ĉu kontribuas la atomenergio al klimatprotekto? Ĉu ĝi prezentas sekuran energiprovizadon? Kaj ĉu zorgas atomenergio por malaltaj energi- kaj kurentprezoj? La ministerio por medio donas respondojn.

 

Ĉu protektas atomenergio la klimaton?

 

Ne. Atomenergio ne protektas la klimaton. Atomcentraloj nur disponebligas elektron kaj ne povas malpliigi la elpuŝon de karbon­dioksido de la trafiko kaj de la hejtado. Ĉar atomcentraloj nur produktas elektron, sed ne uzeblan termoenergion, estas necesaj suplementaj termo-energielektro-centraloj aŭ termo-energi­centraloj – kun respektiva elpuŝo de la forceja efikgaso karbondioksido.

Modernaj elektro-termo-instalaĵoj, en kiuj elektro kaj termo (varmeco) samatempe estas produktataj, parte estas pli konvenaj al la klimato ol atomcentraloj kombinataj kun efika hejtvarmeco. Pli bone en la klimatbilanco estas alternativaj energioj kaj antaŭ ĉio entute pli laŭcela uzado de energiresursoj.

Atomenergio ankaŭ ne estas necesa, atingi niajn celojn de klimatprotekado: Jam hodiaŭ ni havas 15 procentojn elektron el alternativaj energifontoj. 2020 ĝi estos pli ol 30 procentoj. Pro tio ni atingos nian celon, malaltigi la elpuŝon de forcejefikogaso je 40 procentoj kompare al 1990 – kvankam ĝis tiam estos malŝaltitaj preskaŭ ĉiuj atomcentraloj.

 

Ĉu atomenergio kontribuas mondvaste al la klimatprotektado?

 

Ankaŭ mondvaste ne ofertas la konstruado de atomenergio perspektivon por protektado de la klimato: La kvoto de atomenergio estas ĉirkaŭ du procentoj de la mondvasta energi-
konzumado – kaj malpliiĝas. Finfine aldona atomenergio, por anstataŭi efikan klimat­protekto-rimedojn, jam pro kostoj estas iluzio: Se atomenergio efektivigus konsiderindan kontribuon al la klimatprotektado, oni devus laŭ Internacia Energiagenturo konstrui mondvaste 1400 novajn atomcentralojn – egalgrade en politike stabilaj kaj malpli stabilaj ŝtatoj. Tio estus senres-
pondeca pro la danĝero de vastigado de nuklea materialo por atomarmiloj.

 

Ĉu atomenergio estas „ekologia energio“?

 

Ne. Tio ĉi jam pro tio ne estas ĝusta, ĉar atomenergio postlasas grandan kvanton de danĝeraj rubaĵoj por tiuj ĝis nun nenie en la mondo ekzistas solvo de sekuraj findeponejoj. Sed atomenergio ankaŭ ne estas karbondioksidlibera (CO2) tekniko. Ĉar por la klimatobilanco de energiportanto oni devas inkluzivigi la tutan produktvojon – de la krudmaterialekstraktado, trans la transporto, la prilaborado ĝis al la uzado kaj la konstruado de atomcentraloj. Karbondioksido ja ne estiĝas dum funkciado de atomcentraloj, sed dum la uranekspluatado, dum la uranriĉigo, kaj dum la reaktivigo de uranio aŭ dum la findeponado.

Studaĵo de la eko-instututo de urbo Freiburg (Frajburgo) montras: Germana atomcentralo produktas, depende de kie la uranio venas, inter 31 kaj 61 gramoj CO2 po kilovathoro. Kontraste al tio evidente staras pli bone alternativaj energioj kiel ventforto kun 23 gramoj CO2 po kilovathoro aŭ akvoforto kun 39 gramoj CO2 .

 

Ĉu atomenergio estas sekura?

 

La principaj riskoj de atomenergio ne estas regeblaj. Ankaŭ ne en Germanujo. Atomenergio estis la estonteca energio de la kvindekaj jaroj de la pasinta jarcento. Ĝi devus esti ĝenerale uzebla kaj tiom malmultekosta, ke la kurentmezurilo ne plu estus necesa. Duona jarcento kaj kelkaj atomkatastrofoj poste la revoj krevis. Germanaj atomcentraloj ja apartenas al la plej sekuraj de la mondo, tamen ekzistas kiel kutime risko de „Nukleara Grandega Akcidento“ (Super GAU).

   Kiel proksime ni parte staris antaŭ nuklearaj katastrofoj, montris al ni de tempo al tempo funkciadperturboj (misfunkcio) ĉirkaŭ la globuso.

En la sekureca zono de la atomcentralo Brunsbüttel (Germanujo) okazis 2001 hidrogeneksplodo.

Tiu ĉi, laŭ ekspertoj, dum iom alia paso, povus ekgvidi ĝis nukleara kunfandiĝo kun nukleara kontaminado.

   Je Marto 2002 hazarde ekrimarkis ekspertoj dum kontrolado de la atomreaktoro „Davis Besse“ en Usono, ke la surtubo (germ. Stutzen) de la reaktorkovrilo jam estis trikvarone trarustiĝinta – sen iu tion antaŭe rimarkis.

   En la jaro 2003 en la atomcentralo „PAKS“ en Hungarujo preskaŭ okazis nukleara kunfandiĝo kiu estus kaŭzinte enorman nuklean kontaminadon, post kiam atomaj brulaĵstangoj estis detruataj post parta malfunkciado de malvarmiga sistemo.

   2006 la kurentprovizado de la sveda atomcentralo Forsmark malfunkciis. Se estus nur unu plua reserva dizelelektra agregato ne funkcianta, la sekvoj estus netakseblaj.

   En la jaro 2007 deformis tertremo en Japanujo la tubosistemon de kvin reaktoroj kaj kaŭzis fajron kiu nur post pli ol dek du horoj povis esti estingigita.

 

Antaŭ la fono de la paneoserio en kelkaj francaj atomcentraloj en la jaro 2008 ni estas kontentaj, ke la diskutado pri la danĝeroj de atomteknologio en Germanujo estas tiel intensa, kaj ke la kontrolado de atomcentraloj estas en diversaj manoj.

En Francujo ricevis la kontrolinstanco, antaŭ ne longa tempo, pli grandan sendependecon. Tio ĉi estas bone, ĉar la atomcentralo-uzanto EDF kaj la nuklea konzerno Areva majoritate apartenas al la ŝtato.

   Ankaŭ la perturboj kaj paneoserioj en la germanaj atomcentraloj Brunsbüttel kaj Krümmel montras: Atomenergio estas tiom kompleksa, ke tiaj okazaĵoj estas sistemkaŭzaj riskoj de tiu ĉi tekniko. Cetere, la plej malnovaj atomcentraloj en Germanujo ne estas sekuraj kontraŭ aviadilkraŝoj, kaj multe malpli kontraŭ teroristatencoj. Tial tiu risko ĝuste ne plu estas nekonfesinda kaj neniakaze akceptebla, konsiderante la tragikajn okazaĵojn de la 11-a de Septembro 2001.

   Adekvate granda estas daŭre la skeptikeco kontraŭ la atomenergio: Laŭ ia reprezenta enketo de la instituto por demoskopio Forsa de Aprilo 2009 du trionoj de la germanoj volas daŭrigi aŭ eĉ akceli retiradon el la atomenergio. Nur kvar procentoj kredas, ke atomcentraloj hodiaŭ estas sekuraj kaj ne plu ekzistas danĝero de akcidento.

 

Ĉu atomcentraloj estas danĝera por la mondvasta paco?

 

Per la nombro de landoj, kiuj uzas atomcentralojn, kreskas la risko, ke armiluzebla plutonio aŭ uranio povas veni en malĝustajn manojn. La konfliktoj pro Nordkoreujo kaj Irano montras kiom en la lastaj jaroj tiuj riskoj altiĝis.

   Sekureco de atomcentraloj nur funkcias per ŝtata inspektado. En multaj politike nestabilaj sojlo- kaj evolulandoj tio validas nur limigite: Sekurecnormoj povus esti neglektataj, kaj armiluzebla nuklea materialo veni en la manojn de teroristoj. Kontraŭe multaj evolulandoj rigardas Germanujon, por vidi, kiel sukcesa ekonomia evoluo kaj efika klimatprotektado sen atomenergio estas atingebla.

 

Kien la radioaktivan rubaĵon?

 

Mondvaste nenie ekzistas permesata findeponejo por altradianta defalaĵo el atomcentraloj. Ankaŭ en Germanujo ne estas videbla ia solvo – kvankam la atomdefalaĵoj estas alte danĝeraj kaj minimume unu miliono da jaroj sekure devas esti ŝirmataj kontraŭ la medio. Ĝis hodiaŭ la atomrubaĵo nur estas provizore deponita. Ĉu la ekspluita salominejo ĉe Gorleben estas taŭga, ĝis nun ne estas pruvita. Sen komparado kun alternativoj ne estas prijuĝebla, ĉu Gorleben estas la plej taŭga loko. Tial devus esti serĉata la plej taŭga loko por fine deponi altradiantajn defalaĵojn. Kiu sin esprimas por atomenergio, sed sen antaŭjuĝan serĉadond al deponejo malakceptas, estas nefidinda.

   Kiel komplike estas, atomrubaĵon deponi, montriĝis en la salominejo Asse ĉe Wolfenbüttel. Asse devus esti testprojekto por sekura fina deponado, nun tie penetras de ĉiuj direktoj tage ĉirkaŭ dek du miloj litroj da akvo kaj malkompaktigadas la jam poran salon. Asse estas nerefutebla pruvo, ke atomenergio neniakaze estas ia formo de „ekologienergio“. Atomelektro ŝajnas nur pura, ĉar la malpureco kaj kun ĝi la danĝeroj estas enfositaj en la tero – por esti ŝarĝo de niaj infanoj kaj genepoj.

 

Kial estis limigita la funkciada tempo de germanaj atomcentraloj?

 

Antaŭ la novelo de la atomeĝo la atomcentraloj en Germanujo posedis – alie olen aliaj landoj – tempe ne limigitan uzadpermeson. En la jaro 2000 gvidis nova taksado de la riskoj de atomcentraloj al la decido, limigi la uzadtempon de la germanaj atomcentraloj al meznombre 32 jaroj. Decidante estis la akcidentrisko kaj la neklara fina deponado de la radianta rubaĵo. La federacia parlamento decidis 2002 la ŝanĝon de la atomleĝo, ke tiuj riskoj ankoraŭ nur estas responseblaj en limigita daŭro.

   Post konvencio inter la federacia registaro kaj la energikonzernoj en la jaro 2000 kaj de la ŝanĝita atomleĝo estu malŝaltotaj unue la plej malnovaj kaj la principe malpli sekuraj reaktoroj: Biblis A kaj B, Neckarwestheim 1 kaj Brunsbüttel. Poste sekvos Isar 1, Unterweser kaj Philippsburg 1. Stade kaj Obrigheim jam estas malfunkciantaj. Ĝenerala plilongigo pro la riskoj por la civitanoj laŭ la atomleĝo ne estas intencita. La plej malnovaj atomcentraloj supozeble tiam estis modernaj, kiam ili estis ekŝaltitaj al la reto. Hodiaŭ tiuj atomcentraloj ne estus permeseblaj, se oni ilin volus nove funkciigi.

 

Ĉu povas esti longigota la uzadtempo de la plej malnovaj atomcentraloj?

 

Absolute jure rigardata laŭ atomleĝo nur eblas en specialaj esceptokazoj kaj kun konsento de la mediministerio. Ĝuste pro tio ke la risko de akcidento ĉe malnovaj reaktoroj estas pli granda, fiksis la atomleĝo: La plej malnovaj reaktoroj unue devas for de la reto, la plej novaj kaj plej modernaj laste. La leĝo lasas libera la decidon al la entreprenistoj, la plej malnovajn reaktorojn pli frue ol intencite malŝalti, kaj la restantan uzadtempon de malnova aldoni al pli nova atomcentralo. La uzadtempo de atomcentraloj jam hodiaŭ povas esti longigata, se anstataŭe oni malŝaltas malnovajn atomcentralojn pli rapide. Tio faras la forlasadon de atomuzado por la enteprenistoj fleksebla kaj ekonomie tre bone kalkulebla.

 

Kio signifus pli longa uzadtempo por la kvanto de atomrubaĵo?

 

Ĝenerala plilongigo de uzadtempo ne portus ion por la klimatpolitiko kaj por la monujo de la civitanoj. Ĝi kompreneble estus gvidanta al pli da atomrubaĵo kaj pro tio la ne solvata problemo de findeponado grave pligrandiĝus. Jam nun en Germanujo ekzistas sesmil tunoj da altege danĝeraj atomdefalaĵoj en formo de priradiitaj nuklea brulaĵo. Ĝis estos malŝaltitaj en la jaro 2022 la lasta atomcentralo, ili produktos ankoraŭ ĉirkaŭ 4800 tunojn. Se la uzadtempo estus plilongigota, po uzadjaro altiĝos la rubaĵo je 450 tunoj. La uzadtempon longigi dek jarojn signifus: Malŝaltante la lastan atomcentralon en la jaro 2022 ekzistos anstataŭ 10 800 tunojn 15 300 tunoj da radianta rubaĵo en la formo de priradiitaj nuklea brulaĵo. – preskaŭ pli ol kvindek procentoj da atomrubaĵo.

 

Ĉu longigado de la uzadtempo helpos por ŝanĝi al alternativaj energioj?

 

Ne! La tempo por ŝanĝado al alternativaj energioj estis jam enkalkulita en la tempospaco de finigado de atomuzado. Krome Germanujo eksportas jam hodiaŭ pli da elektro al eksterlandoj, ol ĝi importas. Eĉ kiam en la jaro 2007 en Germanujo ne funkciis sep reaktoroj el dek sep, estis ankoraŭ eksportata elektro. Nia provizadcerteco do estas pli ol garantiata.

   La renovigeblaj energioj por tio zorgas, ke ne estiĝos provizadmanko. Se estos, kiel planita, la lasta reaktoro en la jaro 2022 malŝaltata, povas esti laŭ aktualaj esploradoj de la federacia ministerio pri medio jam jare ĉirkaŭ 180 miliardoj kilovathoroj da elektro produkata el renovigebla energio. Tio evidente estas pli ol preskaŭ 150 teravathorojn, kiuj germanaj atomcentraloj hodiaŭ jare produktas ankoraŭ. Krome estas ek de la decido forlasi la atomenergion ĉiu jare produktita pli da elektro en centraloj por alternativaj energioj, ol pro malŝaltitaj atomcentraloj estas ne produktita.

   Tio validas ankaŭ por la proksima estonteco kaj tiuj tiam malŝaltotaj reaktoroj: La elektroproduktado el alternativaj energioj pli ol duobliĝi inter 2002 kaj 2010 – de tutecerte 45 miliardoj kilovathoroj al pli ol 100 miliardoj kilovathoroj. Tio anstaŭigas jam la duoblon de la elektro el atomcentraloj, kiuj ĝis 2010 laŭ atomkontrakto estu malŝaltotaj.

   La celo de la federacia registaro ĝis 2010 atingi parton de elektro el alternativaj energioj de minimume 12,5 procentoj, estis kun 14 procentoj jam en la jaro 2007 klare superita. Tiu parto altiĝu ĝis 2020 al minimume 30 procentoj kaj poste al ĉirkaŭ 50 procentoj en la jaro 2030.

Granda parto de elektro venos el vent- kaj sunenergio. Tiu ŝanceliĝante produktota kurentkvanto devas esti egaligota per adaptiga sistemo.

   Sed atomcentraloj estas male: neflekseblaj kaj malfacile reguligeblaj: pro tio ili ne estas prudente uzeblaj en restrukturita energi-ekonomio, kiu baziĝas al renovigeblaj energioj kun alta parto de malcentraj forto–varmeco–kunligadinstalaĵo(KWK). Jam en la venontaj jaroj oni devas fari en la energisistemo spacon por pli flekseblaj energicentraloj.

 

Ĉu energikonzernoj pro longigita uzad­tempo ne povus investi siajn profitojn en alternativajn energiojn?

 

Multaj apogantoj de la uzadtempo-longigado argumentas, ke per la enspezo el plilongigaj uzadtempoj oni povus akceli la esploradon de alternativaj energioj, malatigi la kurentkostojn ktp: Sed: Neniu el tiuj, kiuj propagandas tion, povas klarigi, kiel kaj en kiu amplekso oni povas aŭ devas la energiproviz-entreprenoj al tiuj bonfaroj devoligi. Ĉu akciaj societoj al ŝarĝoj de iliaj posedantoj rezignos pri eblaj profitoj, estas pli ol dubinda.

 

Ĉu malaltiĝos la benzin- aŭ hejtoleoprezoj pro atomenergio?

 

Nafto en Germanujo estas praktike ne uzata kaj gaso nur je ĉirkaŭ 10 procentoj por produkti elektron. Altiĝantaj oleo-, benzin- aŭ gasprezoj havas tial neniajn rilatojn al atomenergio: aŭtomobiloj ne funkcias per atomforto kaj loĝejoj ne estas hejtataj per uranio. Atomcentraloj anstaŭigas nek gason nek oleon – kaj ne povas malaltigi oleo- aŭ gasprezojn.

 

Ĉu malaltiĝos la elektroprezo pro pli­long­igo de la uzadtempo?

 

Ne, alikaze devus nuntempe la prezoj malaltiĝi, ĉar la atomcentraloj ja momente produktas elektron. Anstataŭe ni havas – je atomelektro – de post jaroj ege pli altaj energiprezaltiĝoj ol en aliaj partoj de Eŭropo. La elektroprezon faras la Lepsika (Leipzig) elektroborso kaj dependas ĉiam de la plej multekosta ofertanto. Tiu praktike estas neniam la jam komplete amortizitaj atomcentraloj. La sperto montras, ke elektroprezoj kontinue sen ekkonebla kaŭzo altigas. La kvar grandaj energientreprenoj devige altiĝas la elektroprezon pro ilia merkatdomineco.

   Malmultekosta elektro el jam amortizitaj atomcentraloj do ne efektivigas al prezo, sed donas al la energientreprenoj aldonan profiton. Pli longigata rest-uzadtempo por dek sep germanaj atomcentraloj donus ĉiun jaron pli ol kvin miliardojn Eŭroj da profiton en la kasojn de energikonzernoj. Sesdek unu miliardoj Eŭroj da kromgajno estas atendataj de la energientre-
prenoj, se la uzadtempo estas longigota al 40 jaroj. Tio signifus firmigegi ilian merkatdomin-ecan staton – dum plie altiĝantaj kurentoprezoj.

 

Kiajn konsekvencojn havus pli longaj uzadtempoj por la energimerkato?

 

Pli longaj uzadtempoj de atomcentraloj detenas la neprokrasteble necesajn investojn al efikaj elektrocentraloj per forto-warmo-kuplado kaj al alternativaj energioj. Aldone atomcentraloj staras rekte kontraŭ daŭre efikebla energiprovizado, ĉar ili ne estas flekseblaj kaj malfacile reguligeblaj. La malnova centralotipo estus konservata, la dominanta merkatreganta stato de la kvar grandaj elektrokonzernoj firmiĝota, longedaŭranta efika estonteckapabla energiprovizado almenaŭ prokrastita.

   Kiel grave la subtenantoj de la atomforto traktas la temon montras jam anonco el la jaro 1993: „Suno, akvo kaj vento ne longatempe povas kontentigi pli ol kvar procentojn de la elektrobezono.“ Ege malĝusta, la alternativaj energioj jam hodiaŭ disponigas pri 15 procentoj da elektro.

   Pro pli longaj uzadtempoj estus en danĝero aldone dek miloj da laborlokoj, kiuj ekestos per alternativaj energioj, pli da energiefikeco kaj entute la pli efikeca klimatprotekto.

La sekvo: Ĉe mondvaste altiĝanta bezono kaj kreskanta malabundiĝo de la energiresursoj grimpas longatempe la energikostoj evidente supren, se Germanujo ne malpli iĝos dependa de fosiliaj fueloj kiel oleo, gaso aŭ uranio.

 

Ĉu ekzistas renesanco de atomenergio?

 

Ne. La parolado pri nova atomenergi–konjunkturo estas pura iluzio de la lobiistoj. Sed malgraŭ kelkaj nove konstruataj atomcentraloj: Evidente pli multe da nukleaj reaktoroj pro alta aĝo estas malŝaltataj. Multaj novaj konstruaĵoj jam de jarcentoj estas anoncitaj, sed neniam realigitaj – ĉar tio sen ŝtata finaca helpo ne estas ekonomie kalkulebla.

   Ek de 1989 ĝis 2007 altiĝis la nombro de reaktoroj mondvaste nur de 423 al 439 – eĉ malpli ol unu po jaro. Fine de la jaro 2008 cetere estis en uzo ses reaktoroj malpli ol antaŭ kvin jaroj: 438 anstataŭ 444. Intertempe ekzistas nur ankoraŭ 436. Eĉ en Usono hezitas la energiekonomio la riskojn kaj kostojn de atomenergio: Ek de pli ol tridek jaroj – ek de la preskaŭ-akcidentego de la atomreaktoro „Three Mile Island“ ĉe Harrisburg – estis ne plu mendita nova atomcentralo. Kaj kiam la entreprenistoj intencas realigi novan konstruaĵon, ili unue postulas de la ŝtato triciferan miliardoj-Dollar-sumon, por malpliigi la financajn riskojn.

   En la Eŭropa Unio (EU) nuntempe uzas 15 el 27 ŝtatoj atomcentralojn. Irlando planis en la sepdekaj jaroj kvar reaktorojn, pro protestoj de kontraŭuloj de atomcentraloj, la planoj ne realiĝis. La restantaj dek unu ŝtatoj – inter ili ankaŭ Greklando kaj Danujo – neniam intencis uzi atomenergion. Kaj ne nur Germanujo, ankaŭ Belgujo kaj Hispanujo firme intencas forlasi la uzadon de atomenergio. En Aŭstrujo en la sepdekaj jaroj estis konstruata atomcentralo ĉe urbo Zwentendorf, ĝis hodiaŭ ĝi ne estas en uzo. Kie en EU fakte estos konstruata nova atomcentralo , kiel en Finnlando, la kostoj kaj la konstruprogreso kaj la financado forkuras de la kontrolado: La reaktoro estos plej frue 2012 – do, tri tutaj jaroj malpli frue ol planita – uzebla. Kaj fariĝos pli multekosta minimume je 1,5 miliardojn Eŭroj ol antaŭe kalkulita – kvindek procentoj pli.

 

Ĉu atomenergio sendependigas de energiimportoj?

 

Germanujo estas 100 procente dependa de uranio-importoj por la atomenergio. Laŭ aktualaj informoj de la Internacia Atom-Organizaĵo (IAEO) kaj de la Organizaĵo por Ekonomia Kunlaborado kaj Disvolviĝo (OECD) sufiĉas la monvaste ekonomie eksplueblaj kuŝejoj de uranio je la nuntempa jarkonzumado ankoraŭ 100 jaroj. Poste devus esti uzataj pli multekostaj ekspluat- kaj produktadprocedoj.

   Pro la fineco de favora ekspluatebla uranio antaŭe estis konstruata la reaktortipo Rapida Bredreaktoro – ligita kun la espero, ke estas eble multobligi la uranioreservojn. La Rapida Bredreaktoro aldone generas la venenegan plutonion –kio estas krome danĝera, ĉar plutonio povas esti uzata por atombomboj. La bredteĥnologio kaj la plutonio-ekonomio iĝis mondvaste al unuaranga sekurteĥnika risko kaj al ekonomia fiasko. La germana prototipo, la Rapida Bredreaktoro en Kalkar, kostis ĉirkaŭ kvin miliardojn Eŭroj kaj neniam estis en funkcio. Tion pagi devis la konsumantoj.

   Sed ankaŭ sekurpolitike la reiro al la plutonio-ekonomio – precipe antaŭ la fono de la grandiĝanta terorista minaco – estas neniakaze aprobinda. En progresema energiekonomio estas pli ĝuste necesa, esti malpli dependa de importoj. Ĉe tergaso kaj nafto tio signifas: Varmeco devas esti pli efike produktota, pli ŝpareme konsumota kaj pli forte apogota de estonteckapabla energioj, antaŭ ĉio de alternativaj energioj kiel suno, biomaterialo aŭ tero-varmeco: Krom tio estas grava, la restantajn importojn certigi: per longtempaj kontraktoj kaj plej eble larĝa distribuo al diversaj landoj kaj importistoj.

 

Ĉu atomenergio estas ekonomia?

 

Kurento el atomcentraloj estas multekosta kaj malprofitiga – ĝi ankoraŭ nur profitigas, se la ŝtato donas tre altajn subvenciojn. Intense klopodas ekzemple la atomlobiistoj en Usono pri tiaj subvencioj – sen subvencioj nenia nova konstruaĵo. La produktado de kurento en novaj atomcentraloj kostos unu kWh da kurento ĉirkaŭ duoble multe ol la produktado en karbo- aŭ gasocentraloj.

   Por la atomekonomio atomcentraloj estas pro la altaj investkostoj – ankaŭ por sekureco kaj fina depono de la radianta rubaĵo – granda ekonomia risko. Tion ankaŭ montras la nova konstruaĵo de la atomcentralo en la finna Olkiluoto: La konstruaĵkostoj de 4,7 miliardoj Eŭroj intertempe estas 50 procentoj pli altaj ol planite. Atomenergio hodiaŭ ŝajnas nur tial malmulte
kosta, ĉar esplorado kaj evoluigado aŭ sufiĉaj asekuroj ne komplete estas enkalkulitaj. Kiom multekosta atomforto estas por la civitanoj, montras ankaŭ la deponado de nuklea rubaĵo: Ĝis fine 2007 nur por la esploradminejo Asse (Asse droniĝas) eldonis Germanujo 257 milionojn Eŭroj. La sekvontaj kostoj estos ĉirkaŭ du miliardojn Eŭroj.

   Entute signifas la strategio de la plilongigo de uzadtempo de malnovaj atomcentraloj nek en la Usono, kie la uzadtempo de kelkaj centraloj estisplilongigata al 60 jaroj, nek aliloke la starton en nova atom­energi­konjunkturon. Tiu plilongigo nur dokumentas la provon de la entreprenistoj, per malnovaj kaj teknike malaktualaj investaĵoj, plej eble longe gajni monon – je la kostoj de la sekureco. Sed tio kontribuas sed al prokrastado de necesaj investoj en modernajn instalaĵojn kaj povus – kapvorto provizad-certigeco – amare venĝi.

 

Ĉu atomcentraloj certigas laborlokojn?

 

Atomcentraloj en komparo kun aliaj energibranĉoj havas nur malmultajn laborantojn, kiuj pro la malkonstruado de la nuklea instalaĵo tamen estos longatempe okupataj. Laŭ informoj de la uzantoj, aliro el la atomenergio koncernos ĝis 38 000 laborlokoj en la atomindustrio – efektive dum tre longa tempospaco. Investoj en energiefikecon, alternativajn energiojn kaj entute en la klimatgardadon kontraŭe generas ŝovon por laborlokoj kun futuro. Ĉirkaŭ 280 000 homoj jam laboris en la jaro 2008 en la kampo de alternativaj energioj, tendeco altiĝanta. Germanujo en tio kampo estas mondvaste gvidanta, kun sufiĉe positivaj sekvoj por kreskado kaj laborado. La ventobranĉo ekzemple havas ĉe ĝia valor-kreado intertempe eksportkvoton de pli ol 80 procentoj.

 

Kiel energikostoj povas esti stabiligataj?

 

Per pli multe da konkurado ĉe la energimerkato, plia energiefikeco kaj pli alternativaj energioj. Efiko – ne atomelektro – povas malaltigi kaj stabiligi la kostojn. Unue per efikegaj elektrocentraloj, sed ankaŭ per efika konsumo de energio en konstruaĵoj, veturiloj, en la industrio. Per pli alta energiefiko eblos ĝis la jaro 2020 la energikostojn en Germanujo malaltigi je pli ol 20 miliardojn Eŭroj. Se restos la naftoprezo tiom alta aŭ plue altiĝos, la profito estos rimarkeble pli alta.

   Pli efike uzi energion, aldone malaltigos nian dependecon de importoj da mondvaste rariĝontaj fosiliaj energiportantoj kiel nafto aŭ tergaso. Kaj ĝi faras nin malpli dependa de la altiĝantaj mondmerkataj prezoj por oleo aŭ gaso –– kaj per tio kapabla por la tutmonda konkurenco.

 

Kiel aspektos la energimiksaĵo en la estonteco?

 

Energiefikeco kaj alternativaj energioj: Tiu duobla strategio estas esenca por moderna sekura energiprovizado en la industria naci-ekonomio. Per tiu integrita energi- kaj klimatprogramo (IEKP) la federacia registaro realigos la strategion. Estontece tiel en Germanujo eblos elektroprovizado sen atomenergio. Alternativaj energioj produktas ne nur medioagrablan elektron, sed ankaŭ povas meztempe produkti grandan parton da nacia varmec- kaj fuel-bezono, do, povas rekte malpliigi la dependecon de importotaj energiportantoj kiel gaso kaj nafto.

   Same grava estas la efikecstrategio de la federacia registaro. La energio devos esti pli inteligente kaj ŝpareme uzata en ĉiuj sekcioj. 30 ĝis 40 procentoj de energikonsumo de la industrio jam hodiaŭ povus esti ŝparata je ekonomie raciaj kondiĉoj. Tio signifas: La ideoriĉaj povoj de la inĝenieroj anstataŭigas importojn de krudmaterialo. Kaj tio gardas kaj kreos laborlokojn en Germanujo.

   Tio validas ankaŭ por novaj kaj efikaj karbo- kaj gaso-elektrocentraloj, plua kaj grava kolono ene de energimiksaĵo de estonteco. Dum la sekvantaj 15 jaroj en Germanujo devas renovigotaj triono de ĉiuj elektrocentraloj: 40 000 megavatoj. Nun estas postulataj la plej modernaj teĥnologioj – alternativaj energioj, altefikaj karbo- aŭ gas-elektrocentraloj kaj estonte karbocentraloj, kiuj ellasos malmulte da karbondioksido (tiel nomataj CCS-centraloj – karbonkaptado kaj –stokado). Gaso- kaj vapor-elektrocentraloj (GuD) blovas relative malmulte da karbondioksido en la atmosferon, eluzas la brulmaterialon tergaso altefike kaj konvenas kaŭze de ĝia alta flekseco speciale en elektrosistemo kun alta parto da alternativaj energioj.

   Modernaj karbocentraloj kun rendimento de pli ol 45 procentoj ŝparas pli ol triono de la karbondioksido (CO2) kompare al malnovaj. Novaj elektrocentraloj estas ankaŭ pli bone reguleblaj kaj konvenas pli bone en flekseblan energimerkaton. Aldone, tiuj novigaĵoj kreas loborlokojn – ankaŭ ĉar germanaj firmaoj sur la mondmerkato gvidas en la teĥnologioj de elektrocentraloj. Tiu vojo de la novigeco – altefikaj karbo- kaj gascentraloj kun forto-warmec-kuplado kaj alternativaj energioj – estu konsekvence pluevoluenda.

 

Konkludo: Ni pludaŭrigos eliri el la nuklea epoko

 

Ne ekzistas kaŭzo, nuligi tiun interkonsenton kun la atomekonomio, forlasi la atomenergion. Restas la elirado. Ĝi prezentas validan leĝon, laŭ kontrakto de koalicio de la federacia registaro ĝi ne staras je dispono. Kaj ĝi ofertas al la elektrobranĉo longan tempon da planadcerteco.

 – pri tio aliaj branĉoj nur povas revi.

   La estonteco ne konsistu en la revivado de multekosta risktekniko el la mezo de la pasinta jarcento, kaj ne en plua produktado da altradianta atomrubaĵo, kiu radias milionojn da jaroj kaj por kiu ankoraŭ ni ne havas sekuran daŭripovan deponejon. Fine ĝi ankaŭ ne povas ekzisti en tio, plialtigi la riskon de la disvastigo de armilkapablaj nukleaj substancoj kaj pro tio danĝerigi la mondpacon.

   La estonteco kuŝas en longedaŭra energie­konomio, kiu speciale baziĝas en efikeco kaj pli da alternativaj energioj. Tio ankaŭ estas grava, por fariĝi pli sendependa de energiimportoj kaj tiel resti konkur- kaj estonteckapabla. Atomenergio kontraste al tio ne donas respondon al la energi- kaj klimatpolitikaj defioj de nia nuntempo.

 

 

Germana originalo:

„Atomkraft ein teurer Irrweg“, eldonis Bundesministerium für Umwelt, Naturschutz und Reaktorsicherheit, April 2009

www.bmu.de

Tradukis: Franz Zeller; korektis Manfred Westermayer: manfred@westermayer.de

 

 

  • Al la enirejo
  •  Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)