Por ricevi AVE-NOvajhojn rete bonvolu sendi retmesaghon al AVE

AVENO 42 - Aprilo 2017
koncize

Agado de AVE-anoj, Subskriboj, Raportoj

AVE kaj pri la Verdaj Partioj tutmonde

Socio, Homaj Rajtoj, Paco

Ekologio, Ekonomio, Naturo, Sano 

Bonvenon al AVENO 42

Bonvenon por Vi - Sanon, Felichon kaj Sukcesojn.

aktualigite: 2017-05-7

Politike ni deziras:
Abolicion de Atomenergio, Mortpuno, Torturo, Diktaturo, Fanatismo
kaj Respondecan rilaton kun la naturo.

Agado de AVE en 2016 kaj 2017
AVE vivas de kunlaboro, informoj, diskuto & kaj via partopreno en kunvenoj.

  • 2017
      2017-03-30/04-02 Liverpool - AVE che la Tutmondaj Verduloj: Global Greens
      Jen la retejo, kie ili kolektas komentoj kaj proponojn pri la programo. https://www.globalgreens.org/node/3755
      AVE ofertos laborgrupon pri lingva justeco ene de la tutmondaj verdaj partioj.

      2017-06-02/05 Freiburg (Germanio) - GEK kaj EEU-kongreso
      Ni planas AVE-kunsidon enkadre de la EEU-kongreso.

      2017-07/08 Seulo - UK kaj SAT-Kongresoj
      Mi esperas ke kelkaj AVE-anoj partoprenos. Mi (Manfred) bedaurinde ne povos.

      2017-07-20/08-12 Biciklado kontrau atomenergio kaj tele-milito en Svisio kaj Germanio:
      La ekologiisma biciklado "tour de natur" sekvontsomere iros de Bazelo al Mannheim kaj tie
      al Ramstein, de kie Usono gvidas la spavoj (tele-stirataj aviadiloj) kiuj fotas kaj pafas en la orientaj regionoj.
      Bele estus se partoprenus pluraj esp-istoj.
      Informoj haveblas je http://www.tourdenatur.net , (dankon a Ronaldo N)
  • 2016 Okazis la jenaj kongresoj, kie AVE povus partopreni:
      2016-07-23 ... UK en Nitra, Slovakio - AVE ne partoprenis

      2016-07-16/23 SAT-kongreso en Herzberg, Germanio
      okazis kunsido de la ekologia frakcio, sed mankas raporto :(

  • Agado de AVE en 2015: AVE vivas de kunlaboro, informoj, diskuto & kaj via partopreno en kunvenoj.

    La publika kunveno de AVE okazis je Mardo 28-a de Julio 2015, je la 14:30 en la salono Cart.
    Partoprenis ch. 50 personoj.
    i.a. Betty prezentis la 3-an projekton "Akvo por Kalima" - kiu intertempe sukcesis
    pri niaj Afrikaj Projektoj - Tanzanio, D.R.Kongo, ...

    Gheneralaj informoj pri AVE

    Raporto pri la AVE-kunveno 2015

    Kelkaj ligoj:

    EEU Europa Esperanto Unio
    Europaj Valoroj & la EU-Himno en Esperanto kaj multaj oficialaj EU-lingvoj

    Esperanto faciligas la lernadon de fremdaj lingvoj:
    Springboard 2 Languages, Saltotabulo al aliaj lingvoj

    Aliaj Esperanto-organizajhoj:
    UEA Universala Esperanto Asocio
    SAT Sennacieca Asocio Tutmonde
    TEJO Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
    TEVA Vegetaranoj

    Verdpartiaj kontinentaj federacioj:
    Tutmondaj Verduloj
    Europeangreens.eu

    -->

    2016 Stato de AVE - konciza raporto pri 2015:
    AVE-anoj loghas sur chiuj kontinentoj:
    La nombro da membroj kaj abonantoj ne multe shanghighis, komence de 2016 estas ch. 330 (rete), sed supozeble aliaj elfalis senkomente.
    Aktive partoprenis - pere de respondoj, demandoj, kontribuaj dokumentoj iom pli ol 40.
    Apartan dankon al tiuj pluraj kiuj pagis la kotizon (5 EUR), au ech donacis al niaj projektoj en Tanzanio kaj DR Kongo.

    La membro-kotizo por AVE ja estas libervole paginda, kaj malalta: 5 EUR jare..
    Vi povas pagi al nia UEA-konto "avex-z", au pere de la bank-konto de UEA (vidu sube). Niaj enspezoj sufichas por pagi la kotizon de AVE kiel UEA-fakasocio, se estas pli ni uzas por la projektoj.

    Diskuti ene de Verduloj:
    2012 ni shanghis la diskutejon al Ipernity, kiu uzas multajn lingvojn, i.i. Esperanton.
    Tie vi povas rigardi la blogojn serchante: "Verduloj" en la kategorio Grupoj
    Krome vi trovos jam plurajn "Dokumentojn" ankau sub "Verduloj". Dokumentoj en Ipernity
    Kompreneble, por komenti vi devas alighi kaj ensaluti.
    Fakte la regulaj blogoj de AVE ne aperas en Ipernity.
    Ili aperas rete semajne kaj de tempo al tempo kolektataj en AVENO
    vi povas mendi la semajnan elsendon de AVE,
    ne forgesu noti ion (aligho al AVE (au simile)) en la ret-poshtan linion de "Koncernas", kaj prefere rakontu iomete pri vi (chu aktivas en (verda) partio au Civil-Sociala-Organizo / NRO)..

    Membrighi: bonvolu ighi membro de AVE, speciale se vi estas membro de iu verda au ekologi-favora partio.
    Bonvolu kontribui pere de artikolo kaj/au pago de kotizo (vidu sube en la kolofono). AVE estas kunlaboranta fakasocio de UEA kaj ankau de SAT, enkadre de la Ekologia Frakcio..

    Nia ne-formala strukturo:
    Goerge Sossois, Michael Leibman, Dominique Vasconi-Coutourier subtenas la sekretarion - Manfred Westermayer.
    Pluraj aliaj sendas valorajn informojn kaj artikolojn.

    En 2016, plej laste 2017, AVE bezonas novan sekretarion:
    Tiu devas esti prefere membro de Verda Partio (au ekologia CSO/NRO), zorgi por la retejo (eble pli moderna), ktp.

    Adreso kaj pagmanieroj:
     Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)
    La AVE-Kotizo (propono, jare & libervole): 5 EUR
    "Riĉuloj:" volonte pagus pli
    Paginda al nia UEA-Konto: avex-z
    aŭ per monbileteto (EUR) en letero - ni kvitancos la alvenon.
    Ghenerale vi povas pagi al la poshtkonto de UEA en Nederlando:
    IBAN: NL24PSTB0000378964, BIC: PSTBNL21
    notico: (de "via nomo" por Kto. avex-z)

    Sekretario: Manfred Westermayer
    Kandelstr. 62, DE-79194 Gundelfingen (Germanio);
    Ret-adreso: AVE
    AVENO-Indekso

    Agotagoj de UN, ...


    Al la enirpordo