AVE kunveno okaze de la UK en Roterdamo (2008-07)


Saluton al ĉiuj,

La AVE kunveno ĉe la UK, estis ĝenerale sukcesa, kvankam ĉio ankoraŭ dependas de la estonta plenumado de diversaj taskoj.

Sed antaŭ mi komencas reliefigi la pozitivajn aspektojn, mi unue volas "konfesi" ke la aranĝo ne estis kolektive preparita, pro manko de tempo. Manfred sciigis min ke li ne povas veni al Roterdamo kaj mi volontulis por gvidi la kunvenon.

Tiu manko de kolektiva preparado rezultigas ke ni ne havas oficialan protokolon pri la kunveno. Mi do donas miajn proprajn subjektivajn impresojn pri la afero, kaj atendas viajn rimarkojn, reagojn ktp. Tamen mi asertas ke estis sukcesa kunveno pro tio ke:

            1) Ĉe-estis la kunvenon tridek-kvin homoj, kio estas, laŭ miaj informoj, iom pli multa ol en antaŭaj AVE kunvenoj ĉe UK.
            2) Diversaj problemetoj pri la nuna funkciado de AVE estis klare metataj sur la tablon; same pri demandoj koncerne la rolo de AVE.
            3) Oni elvoki oportunaĵojn.
            4) Pluraj personoj pretas antaŭenigi niajn planojn, daŭrigante la laboron.
           
    Laŭ memore, unu el la elvokitaj problemaj  estas la troo da tempo dediĉita, ĉe la Verdaj, ĉefe, la Franca Verda Partio, al pridiskuto pri internaj aferoj. Ĉu la samo validus ĉe AVE, ĉar ni ne estas diskutinta pri ekologio k.t.p..  Fakte, mi samopinias pri mia Partio, "les Verts" kiu ofte perdas efikecon pro tendencaj konfliktoj. Sed mi vidis nian UKan diskuto kiel neceso por organizi efikajn agadojn venontjare. Ekzemple, ni povus kolektive prepari prelegon-debaton pri Paco, Krudaj Materialoj kaj Klimatŝanĝoj ĉe la Bialistoko UK. Estas grave ĉar la ekologisma movado ne grandas en la orienta Eŭropa. Sed kiel arigi pli da homoj? Ni devas prepari dokumentojn ktp. Do ni devas organizi nin tiu-cele.

        Unu persono plendis ke ŝi jam de longe ne estas ricevinta informojn de AVE. Mi transdonas ŝian nomon al Manfred, kiu korektos siajn datumojn.

         Ni diskutis pri la  la elektronikaj dissendlistoj. Ekzistas iom da konfuzo ĉi-rilate. La enskribo sur la listo permesas kaj la ricevon kaj la sendon de mesaĝojn. Mi mem forgesis pri la sendo ĉar la listo ne estas sufiĉe uzita, krom de nia kara produktema Manfred! Do, nun ni ĉiuj vivigu la liston, karaj geamikoj!

    Do, tiu-ĉi raporton mi sendas per la listo, kaj al ĉiuj kiuj donis ilian retadreson, al ni, ĉe la kunveno. Pardonu min se vi ricevas la raporton dufoje. Se vi ne estas jam aliĝinta, vi povos fari tion alklakante la sekvantan ligilon aŭ metante ĝin en la adresa ĉelo (address bar) de via reta navigilo. Se vi renkontas problemojn, bonvolu diri al mi.

lists.riseup.net/www/info/verduloj


    Pli ĝenerale, koncerne la ttt-paĝaro, ni konsentis ke la paĝaro povus esti plibeligita, igita pli legebla, ktp. Mi jam estis diskutinta la problemon pasintjare kun Manfred kiu tute konsentas pri la indeco de la afero. Se mi bone legas la notojn de Christopher Fettes, Marcos Cramer, ke multaj inter vi jam konas pro lia sperta laboro ĉe Vikipedio kaj ĉe TEJO, volontulis por tiu tasko. Ni  dankas lin, kaj bondeziras sukceson al li; krome mi pensas ke li tute pretas akcepti helpon kaj dividi siajn konojn.

Koncerne la celoj de AVE, precipe la rilatoj kun la Eŭropa Verda Partio, mi pensas ke ili estas pri- diskutindaj. Persone, mi pensas ke ni ĉiuj volas defendi la naturan medion, favori la pacon kaj la homajn rajton, kontraŭi la militismon ktp. Kiu ajn templimon oni enkalkulas, ĉiam necesas pli da internaciaj kontaktoj je diversaj niveloj. Kiel ni scias la homoj jam komunikas je la plu alta nivelo (per la angla) pri ĉi-specaj problemoj sed por konsciigi kaj la problemojn kaj, ĉefe, la eblajn solvojn necesas la plej eble bona komunikado, je eble plej diversaj niveloj. Por tio, nepras Esperanto. Do, kie ajn oni diskutas pri la "verda temaro" ni pravas esti, ĉu la Verdaj Partioj ĉe-estas aŭ ne. Sed la baza fakto, estas, laŭ mia opinio, ke la Verdaj Partioj estas la plej distingebla, strukturita kaj politike influa forto en la "ekologisma movado". Tie, estas pli facile, konstrui plurjaran strategion por montri ke Esperanto jam, eĉ modeste, povas vivigi rilatojn inter Verdanoj de diversaj landoj. La grupo kiu nomiĝas "grupo" de Heerlen celas precize kunigi la Verdanojn kaj aliajn trans la limoj. Tio kreas oportunon montri kiel E-o utilas, paralele kun (sed pli efike ol) aliaj lingvoj.

Mi dankas ĉiujn kiuj helpas min gvidi la diskutojn kaj esperas ke la venonta jaro permesos al ni antaŭenigi Esperanton en la (ekologisma) verda movado.

Mikajlo Lajbmano (Michael Leibman)