2008 - Novjaraj Bondeziroj
|
Ekologio:
Ke la homaro reduktu sian malbonan influon al la natura medio
kaj monda klimato.
Ne plu agadi tiel ke tutaj besto-specioj ekstermiĝas
(trofiŝado, agri-mono-kulturo, POP) - biologie ankaŭ
la homo estas besto.
Ne plu ĵeti plastikaĵojn kaj
aliajn kemiaĵojn en la ĉirkaŭaĵon.
Ne plu
trouzi la fluantajn akvojn (Aral, Flava Rivero .......)
Ne plu
polui la grund-akvojn.
Respekti la Naturajn Rajtojn, inkluzive de la Bestajn Rajtojn)
Redukti la troan nasko-kvanton per saĝaj rimedoj.
Bona Regado:
Ke la civitanoj resistu kontraŭ registaroj aŭ
parasitecaj klanoj ("koloraj revolucioj").
Sendependaj povumoj (Justico, Leĝofarado, Regado).
Bona kaj ĝusta informado.
Libera Inform-mediaro.
Respekto kaj protekto de ĵurnalistoj.
Respekto de la Homaj Rajtoj far la Regantoj.
Merkata ekonomio kun socialaj kaj ekologiaj kadrokondiĉoj.
Paco:
Ke armil fabrikoj ĉesu la produktadon de kontraŭ-
civitanaj armiloj (atombomboj, grund-minoj, grapolbomboj
(pafaĵoĵetoj el bombo)).
Ke la soldatoj ĉesu terorigi la ne-soldatojn.
Ke ne plu homoj devas fuĝi el sia hejmlando pro militoj -
jam sufiĉas se tio bezonatas pro naturaj katastrofoj.
Ke konfliktojn oni diskutu je Ronda Tablo subtenita de UN.
Ke la homoj ne uzu la diferencon en la religioj por mortigi unu
la alian.
(mi evitas detalajn ekzemplojn, ĉiu konas plurajn el
ili)