AVENO 29 Junio 2005


Kara geamikoj,

Intertempe multaj gravaj aferoj skuis la mondon - la giganta Tsunamo; la katastrofa situacio en Afriko. Kaj ĝenerale grava - la malamo inter kelkaj etnoj kaj religioj.

Tamen - bondezirojn por vi.


AVE-Statistiko:

439 membroj kaj 46 abonantoj. Mi forstrekis malnovajn adresojn de ne-aktivuloj. En 2006 tiuj AVE-membroj estos formetataj el la listo, kiuj post 1998 nek sendis artikolon nek kotizon.


> Ĉu AVE iĝu registrita asocio ?

Tiu-ĉi demando ne estas nova ĉe AVE; ĉ. 1995 dum kunveno la plejmulto de la ĉeestantaj deziris lasi la lozan strukturon de retaĵo. Avantaĝoj: AVE pli facile ricevus monon de fondusoj, ĝuos pli grandan reputacion flanke de la ne-esperantista Verda Movado, AVE mem estus pli demokrata. Malavantaĝoj: La aktivuloj bezonus multe da tempo por la strukturaj diskutoj kaj elektoj. Ni bezonus pli da mono kaj papero por la formalaĵoj.

Komento: La manko da demokratieco estas la plej grava problemo; demokratio bezonas fidindan strukturon. Sur­baze de interreto AVE povus iĝi pli demokrate.

Unua ŝtupo: diskuto ene de la diskutolisto [verduloj].

La rezulto: Jes, kunlabori en la estraro: 1; Jes, kunlabori en la komitato: 3; simple Jes: 4; Sindeteno: 6; Ne: 3.

Do, la emo inter la membroj engaĝiĝi sin persone estas malgranda; tamen ni daŭrigu.

Dua ŝtupo: Vera balotado inter la AVE-membroj:

Se vi ne partoprenas en Vilnius (aŭ Riga) - bonvolu sendi la kunmetitan baloto-slipon kun via elekto al la sekretario. Tria ŝtupo: diskuto kaj decido en Vilnius dum la AVE-Kunsido kaj laŭeble nomumi provizoran estraron (3 homoj) kaj komitaton (5-7 homoj) por du jaroj.

Ĉiu AVE-membro havas la voĉdon-rajton, sed ne la abonantoj. La voĉdono por la strukturo ne estas sekreta ! Nur poste ni elektos inter la homoj kiuj pretis labori en la estraro kaj komitato. Se estas pli da kandidatoj ol la bezonataj (3 kaj 7 respektive ) okazos sekreta voĉdono.


> Venontaj fiksdatoj por AVE-anoj:

2005-07-02/07 Zagrebo, SAT, Ekologiisma Frakcio.

2005-07-19 Riga, okaze de la IEK; publika AVE-kunsido kun lokaj Verduloj en Medio-Ministrejo pri Agenda 21 …

2005-07-27 Vilnius, ekologia ekskurso (E3) kaj vespera renkontiĝo de AVE kun lokaj Verduloj.

2005-07-28 Vilnius, UK;oficiala AVE-Kunsido & Budo.

2005-08-01? Zakopane, IJK; AVE-Junularo


De aliaj organizaĵoj:

2005-08 Odessa-Regiono, Dnestro Ekspedicio 2005

2005-06-30/-7-05 Veganeca Biciklado

2005-07-18/26 Ouagadougou, Planet ERE 3, pri ekologio en Afriko, flanke de AVE partoprenos Sébastien Essou.


>>AVE Raportoj

Plej aktuale: subteno de AVE-anoj al la Verdaj Partioj:

Corinne Daudier estas la ĉefa organizantino de multlingva ttt-ejo kiu prezentas la deputitojn en la Eŭropa Parlamento de la frakcio Verduloj/Eŭropa Libera Alianco al eŭropaj civitanoj. Per nia laboro, ni deziras ke ĉiuj eŭropaj civitanoj havu aliron al informoj sen iu lingva diskrimin­acio. Nia ideo estas promocii lingvo-egalecon pri EU­parlamenta informado al ĉiuj. Vi povas vidi ĝin ĉe : <http://ikso.net/verduloj/testo-verduloj>

La Esperanto-Grupo ene de la franca Verda Partio, elektis novan respondeculinon, Francoise Jaillet, partopreninto je Eŭropa Bunto 2004: <jaillet at club-internet.fr> . Bondezirojn kaj sukceson.


2004-07-13 AVE-kunsido dum la IJK en Kovrov:

Raporto de Oxana Burkina, kiu gvidis la kunsidon:

Komence ni sinprezentis, kiu kiom aktivas, pri kio interesiĝas ktp. Ni diskutis globalajn problemojn, kelkajn verdajn movadojn. Ni parolis pri tio, ke ni devas havi pozitivajn celojn, do iun bildon de bona estonteco, sed ne nur batali kontraŭ malĝustaj jam ekzistantaj aferoj, kaj de tiu ideo venis al la temo de estonteco - kiuj imagoj pri ĝi jam ekzistas, mi opinias, pli-malpli ellaboritaj; ni interŝanĝis la informojn pri libroj, kiu laŭ nia opinio taŭgas por iel formi tiun modelon de estonteco kaj alternativa nuntempeco. Ekzemplo estas humanista koalicio kiu kongresis en St. Peterburgo (pli da informoj tra Oxana). El la viglaj diskutoj sekvis la jenaj punktoj:


1 - Estas propono fari dissendoliston por verdemuloj, interesiĝantoj, por diskuti, interŝanĝi sperton ktp. kaj fakte mi kaj Oleg Izjumenko estas preta fari tion.

2. Lokaj grupoj. Ekzemple, Tomio diris (li iam estis membro de AVE, se mi ne eraras, kaj en Svedio estas en verda partio), ke vere malofte okazas, ke homoj povas internacie kunveni, kaj kutime oni komunikas nur enkadre de unu lando, kaj oni bezonas verŝajne havi iujn pli-malpli lokajn kunigojn de verdemuloj, ekzemple, organizon, kie komunikas homoj el 2-3 proksimaj unu al la alia landoj. Ĉu AVE havas tiujn filiojn? Fakte mi pensas, ke tio estas je aktiveco de lokaj homoj.

Respondo de la sekretario de AVE:

Al 1) Post tio AVE ekis diskutoliston [verduloj] sub Yahoo, ĉar VerdVerd ne plu (?) funkciis.

Al 2) Jes, ankaŭ mi sentas ke nia strukturo estas iomete malforta. Landaj agadoj (de AVE-anoj kun siaj Verdaj Partioj aŭ kun NRO-oj okazas plejparte nur en Aŭstralio, Francio kaj Germanio. Ĝis nun ne ekzistas kontinentaj aŭ landaj AVE-strukturoj. AVE precipe estas retaĵo; eĉ man­kas demokratia strukturo (ekz-e AVE ne havas estraron) – ĉar tia strukturo kostus multe da tempo kaj mono.


2004-07-29 AVE okaze de la 89a UK en Pekino

Kunsidis ĉ. 30 partoprenantoj. La katedro estis kovrita per la oficiala afiŝo de la Eŭropa Verda Partio 2004 en Esperanto - dank' al la Finna Verda Partio kaj Walter Klag, kiu tradukis la sloganojn. Koncize pri la temoj:

Mencio de ekologiaj problemoj en Ĉinio: Kreskado de energiokonsumo, arbarigo (pozitiva, sed parte kun ne-adekvataj arboj (poploj)), grandskala eksperimento pri genteknike modifitaj organismoj (GMO).

Ligno por forĵetendaj manĝobastonetoj (kreskigo de aparta arbo-speco). Grandskala varbado kaj ekstera lumigo de konstruaĵoj; steloj ne estas videblaj en Pekino!

Ni parolis pri konflikt-reduktado anstataŭ militado. Subteni evoluon estas pli saĝa ol pafi kaj konkeri.

Ni havis viglan diskuton ĉefe pri la ebleco fortigi la pozicion de Esperanto ene de la Verdaj (kaj aliaj) Partioj:

Ni ne altrudu Esperanton, sed postulu lingvo-rilatajn Homajn Rajtojn. Tamen AVE proponas eksperimenton uzi Esperanton dum pluraj jaroj en unu laborgrupo de la Eŭropa Parlamento kiel dua relajsa lingvo.

Sed ĉefe niaj taskoj estas trovi pli da esperantistoj, ĉar politikistoj ĉefe orientiĝas laŭ nombroj kaj tendencoj.

Mi uzis la kunsidon de prof-o Zhou Liu-Xi pri "Paca disvolviĝo de Ĉinio" por ekdemandi pri Tibeto - kompreneble sen tuja rezulto (mankis la tempo por argumentado); post la kunsido mi transdonis unupaĝan dosieron pri historiaj vidpunktoj (el Aveno 26).

Bedaŭrinde la kongresa kuriero ne publikigis la raporton.


2004-08-01 TianJin, kunsido pri ekologiaj demandoj.

Dank' al Hao WeiNing ni havis interesan diskutadon en la ekologia departemento kun fakuloj. Bonan sukceson !

Ni parolis pri alternativaj energioj (en Urumqi mi vidis poste kampon kun ĉ. 200 vento-generatoroj); efika uzado de energio; respondeco de Ĉinio ankaŭ por tiuj regionoj ekster Ĉinio, de kie ili importas grandskale lignon (Siberio kaj Birmo), ĉar la tieaj registaroj ne sekvas bonan forsto-politikon (laŭ VerdPaco)

La reciklado de plastaj materialoj okazas: boteloj estas kolektataj de iuj homoj. Sed ĉu plastikaj saketoj - kiujn oni ricevas daŭre - estas kolektataj aŭ bruligataj ?

Internacia interŝanĝo de spertoj gravas; VerdPaco tamen ĝis nun ne rajtas aktivi oficiale en Ĉinio.


> 2004-08 Bratislava: AVE ĉe SAT:

AVE aktive kunlaboras en la ekologia frakcio de SAT.

Ni diskutis pri la lastjara resolucio kaj konstatis, ke ĝi ankoraŭ validas. Tatjana Auderskaja el Odesso montris du ekologiajn filmojn kiujn produktis ŝia grupo:

- Birdoj de ukrainiaj marĉejoj.

- Perloj de ĉenigramarujo.

Aparte ŝi informis pri la konstruado de bar-digoj kaj kanalo en la deltao de la Danubo, kiuj havas kontraŭ-ekologiajn postsekvojn. Pro tio la Ekologiisma Frakio de SAT - same kiel la Sociala kaj Ekologia Unio (en Rusio kaj Ukrainio) - postulas: (red. de la AVE-sekretario):


> Deklaracio de la Ekologiisma Frakcio de SAT kaj AVE:

La Ukraina Registaro planis kaj konstruis kanalon en la natura reservejo de la deltao de la Danubo. Ĝi detruas la ekologion de tiu biotopo. Ili misatentis la protestojn kaj proponojn de pluraj ekologiaj organizaĵoj. Ni postulas:


1. De la Ukraina Registaro ke ĝi observu la internaciajn kaj naciajn legojn pri naturprotektado; kiuj ne permesas trarompi la limojn de naturaj rezervejoj (sub la Ramsar-Traktato) kaj okazigi tie mastruman aktivadon, nocan al la natura medio.

2. De UNEP (Ekologia Programo de UN), ke ili pli atentas pri kontraŭ-ekologiaj planoj de diversaj registaroj; por influi ilin sufiĉe frue kaj konsili pli saĝajn manierojn por trovi balancon inter ekologiaj kaj ekonomiaj bezonoj.


> 2004-08 Bilbao, AVE-kunsido okaze de EEU-kongreso:

Sandor Horvath organizis la kunsidon kaj disdonis informilojn de AVE. Kunsidis preskaŭ 30 homoj. Post la enkonduko pri la rolo de AVE; pluraj partoprenantoj raportis el siaj landoj:

-Ian McDowall raportis pri Irlando, la familio Fettes, la bieno "Bloomville" kaj ke finfine ekzistas kelkaj bonaj signoj pri Esperanto.

- Alain Delmotte pentris pli malgajan bildon pri la situacio de Esperanto rilate al Esperanto en Belgio. Tamen Flory Witdoeckt raportis ke Bart Staes (belga verda EP-ano) apogas Esperanton en la EU-Komisiono.

- Marie-Therese Lloancy klarigis la situacion en Francio. Ŝi mem partoprenis la Verdajn somertagojn apud Toulouse.

- Aliaj substrekis la ideon ke esperantistoj nepre devas esti involvitaj en aliaj grupoj (Greenpeace, Friends of the Earth, Verdaj Partioj, Biciklada grupo, Ruĝa Kruco, Oxfam....).

-Ideo por venontaj kongresoj:

Fari konkretan laboron surloke dum la restado. Eble kunlabori kun lokaj verduloj pri rubaĵo, trafiko, Homaj Rajtoj, konflikt-reduktado, ktp. AVE jam dufoje faris seminarion post la UK en Montpellier (Larzac) kaj Berlino (Jetrichovice). Finfine ni regardis la filmojn de Tatjana Auderskaja el Odessa, kiuj estis tre ŝatataj.

Komento de AVE: Aveno-legantoj kiuj aktivas en tiaj grupoj, bonvolu verki artikolon pri via agado en tia grupo kaj pri la intereso uzi Esperanton de ili. La ideo organizi Seminarion 2005 prefere antaŭ la UK en Vilnius. Tio ne efektiviĝos, sed ni havos po 2 kunvenojn.


>> Mozaiko / Demokratio:

> Eŭropo: La Eŭropa Parlamento decidis ke la 27a de Januaro iĝu memortago kontraŭ rasismo kaj antisemitismo en Eŭropo. Eble pli bone: Tago de Interetna Amikeco.

1945-01-27 La sovetunia Ruĝa Armeo liberigis la nazian koncentrejon Auschwitz. Espero estas, ke la rememoro helpos eviti similajn kruelaĵegojn estonte.

(Badische Zeitung/ AFP, 2005-01-28)


> Korupteco, Nepotismo: Estas problemo en ĉiuj landoj - pli aŭ malpli. Ĝi estas danĝera por la evoluo de la landoj, ĉar ĝi donas avantaĝojn al koruptaj homoj aŭ firmaoj, kaj samtempe damaĝas la publikan intereson.

Transparency-International monitoras (rigardas) la diversajn nivelojn de korupteco kaj listigas ilin: www.

transparency.org (en, es, fr), kaj transparency.de (de).


> 2005-02 Oranĝkolora Revolucio en Ukrainio sukcesis. Gratulon !

Bondezirojn al la nova ukraina registaro, kiu devos reorganizi multon saĝe. Ili finfine instigis la demokratojn en pluraj ŝtatoj lukti kontraŭ t.n. Prezidenta Demokratio.


> Centra-Aziaj Ŝtatoj iĝas oranĝkoloraj:

Kasaĥio, Kirgisio, Tadŝikio, Turkmenio, Uzbekio.

Ankaŭ tie la homoj diras "ni estas la popolo", simile je la finiĝo de la GDR (Germana Demokrata Respubliko).

T.n. Prezidenta Demokratio pli kaj pli koruptiĝas; la familianoj k.a. rajtis ĉerpi el la trezoroj de la ŝtato, kaj ricevis bonsalajritajn postenojn, dume la granda resto de la popolo malpli bonfartis kaj aparte ne rajtis kritiki la superulojn. Finfine, kiam montris ke la balotado estis falsigita kaj opoziciaj grupoj ne rajtis esti elektitaj, la homoj "obstine" protestis tiom longe kaj amase, ke post Ukrainio nun en Kirgisio pli da demokratio okazas. Espereble EU kaj UN subtenas ilin sur la malfacila vojo rilate ekonomio (ĉar la korupteco damaĝis al la tuta ŝtato) kaj instalo de ne-koruptaj instancoj. Ni ja scias, ke ankaŭ demokratio ne povas malhelpi koruptecon - tion oni vidas en Germanio, k.a. - sed forta demokratio kun bona disdivido de la povoj (sendependa legislativo, ekzekutivo kaj judikativo kaj liberaj amaso-komunikiloj) limigas ĝin.

Ankaŭ en Belorusio, Rusia Federacio kaj Popola Respubliko de Ĉinio k.a. mankas tia libereco.

(red. MW, laŭ E.Windisch, Bad. Zeitung, 2005-3-26, p.5)


> Israelo, Palestino:

Palestino: Balotado al komunumaj konsilioj funkciis bone kun 80%a partopreno. Hamas-Partio apartenas al la grupo kun la plej multaj seĝoj. Por ke virinoj havu pli bonan ŝancon subtenis ilin s-rino Ina Fuchs [fuĥs] de la Heinrich Boell Fonduso - la politika fonduso de la germana Verda Partio. La virinoj devis lukti ankaŭ kontraŭ iliaj propraj familioj, ĉar politika agado de virinoj en tiu regiono ankoraŭ estas nekutima - unu el la esceptoj estas Hanan Ashravi. Ili lernis kiel paroli efike kaj uzi amas­komunik­ilojn La plej gravaj temoj por la virinoj estos: Alfabetigo, Akvo kaj Socia Sekureco.

(Deutschlandfunk, Intervjuo kun Ina Fuchs, 2005-01-28)

Bonaj esperoj: ili interparolas - palestina ĉefministro Abbas moderas la ekstremistojn; Israelo retiros la setlantojn en Gaza, sed detruos iliajn domojn ( ĉu tion postulis la araboj?). En la Okcidenta Bordoregiono ankoraŭ troviĝas vilaĝoj de judaj setlantoj, kies protekto per la Muro malhelpas la ĉiutagan vivon.


> En Lebanono homoj protestas kontraŭ la okupacio

fare de Sirio. Supozeble la registaro de Sirio mendis la murdon de la eksa ĉefministro Hariri (en Februaro 2005), ĉar li sekvis memstarecon de Lebanono. (...)


> Irako: Malfacila komenco de mem-registaro; bone, ke la granda aro da ministroj estas iomete distributia laŭ la etnoj kaj religioj. En Eŭropo troviĝas 14 lokoj por ekzil-irakanoj por voĉdoni. En Berlino montriĝis vigla uzado de tiu ebleco. Oni devis elekti el inter pli ol 100 partioj aŭ personoj. (Deutschlandf., Sabine Adler 2005-01-21)


> Irako - kristanoj malhelpataj je balotado

Certe estas progreso ke okazis pli-aŭ-malpli demokrata balotado. Bedaŭrinde kelkaj grupoj/etnoj ne povis/volis partopreni: Multaj sunnitoj ne volis. Multaj kristanoj ne povis. Ĉar oni forprenis la balotokestojn. Evidente kulpis la Demokrata Partio de Kurdistano (KDP). El 200.000 da asiriaj kristanoj kiuj loĝas oriente de Mossul, 90% estis malhelpitaj baloti ĉar KDP-uloj fortransportis 24 baloto­helpantojn kune kun la balotokestoj. Ekz-e la vic-urbestro de Qaraqosh, Louis M. Ayoob plurfoje alvokis kaj demandis - kaj estis neglektita. Je 17a horo li alvokis la usonan konsulon en Mossul. Tiu-ĉi sendis 2 helikopterojn kun baloto-kestoj, kiuj devus alveni je 22a horo (kun permeso plidaŭrigi la balotadon ankaŭ nokte). La helikoptero venis, sed la vic-urbestro estis kaptita de kurdaj soldatoj antaŭ la surterigejo de la helikopteroj. Li aŭdis la helikopterojn, sed tiuj, ĉar neniu venis - for­flugis. Post tio li estis ellasita el la torturejo. Episkopo Basilios Georgos Casmoussa postulas internaciajn kontrolistojn je la sekvaj balotoj.

(E. Decker, Bad. Ztg. 2005-03-03,p.3)

Rim-o (de MW): Bedaŭrinde, ke subpremita etno, kiel la kurdoj siavice subpremas malpli fortan etnon.


> aliaj arabaj landoj:

Post la baloto en Irako - eble ŝanco por araba demo­kratio. Kuvajto la unuan fojon permesis liberan balotadon por duono de la seĝoj en lokaj konsilioj - elektiĝis almenaŭ du virinoj. Kaj Massouma al-Mubarak, 54, profesorino pri politiko, kiu engaĝis sin por la rajtoj de la virinoj iĝis ministrino, kaj tial ankaŭ sidas en la parlamento. "Jam" je la sekva balotado ankaŭ virinoj rajtos voĉdoni.

(laŭ Karim El-Gawhary, tageszeitung, 2005-06-14, p.2)


> Genocido en Darfur - Sudano / Afriko:

La katastrofo havas diversajn kaŭzojn. Sekvos koncize diversaj historiaj aspektoj por pli bone kompreni kial "Darfur" okazis:

La regiono Darfur: Libio kaj Egiptio norde, Ĉad okcidente, kaj centra Sudano kun la ĉefurbo Kartum oriente. Sudan estas simile granda kiel okcidenta Eŭropo. Temas pri konflikto inter nomadoj (Ĝalul) kaj kamparanoj (Fur). La klimata ŝanĝiĝo - ampleksiĝo de la dezerto en la nordo - devigis la nomadojn orientiĝi pli al la sudo. Ĉar akvo estas la plej grava vivnecesaĵo por homoj kaj bestoj.

En historiaj tempoj la Ĝalul estis nomadoj kun kameloj kiuj pendolis inter la stepo sude de la dezerto kaj la monteta regiono en la centra Darfur, kie la Fur akceptis ilin gastame. Kiel nomadoj la Ĝalul ne posedis teritorion, sed kutimo-rajtojn moviĝi sur la vojoj kaj (verŝajne, MW) paŝti la kamelojn survoje. Ili interŝanĝis la reciprokajn produktojn kun la kamparanoj. Lakto kaj viando kontraŭ milio. Krome ili rajtis iĝi kamparanoj - kaj uzi areon - se ilia grego perdiĝis. Ek de 1980 la dezerto etendiĝis suden kaj la kamparanoj bezonis pli grandajn areojn por la agrikulturo; pro tio la paŝtejoj malampleksiĝis pli kaj pli. Krome kamparanoj kvazaŭ tranĉis la kamel-vojoj pere de kamparoj kaj ne permesis uzi bonkvalitajn kampojn al tiuj Ĝalul kiuj perdis sian gregon.

Pro diversaj politikaj cirkumstancoj - kolonia historio unuflanke, kaj poste socialisma politiko de Sudano; ekz-e mankis la regionaj ŝejkoj, kiuj povus interpacigi.

La sudana registaro ne interesiĝis evolui la regionon.

Okaze de la granda sekeco kaj sekve malsatmizero en la jaroj 1984 kaj 1985 komencis bataloj inter nomadoj kaj kamparanoj. Libio (Ghadafi) kolektis la nomadojn sub la flago de Islamo, kaj tiel ili iĝis kvazaŭ "Araboj".

Aliflanke la sudana registaro punis rabistojn pere de islamaj punoj, forhakado de la mano kaj kelkaj estis ekzekutitaj kaj la korpoj publike prezentitaj. Tiel kreskis la malamo inter la du grupoj; kaj la kamparanoj iĝis "Afrikanoj". Ambaŭ grupoj estas islamanoj.

( salto al post 2000 ..(MW)): Por estingi daŭran ribeladon de la kamparanoj, la registaro uzis la nomadojn - kaj ili nomis sin Janjawid [ĜanĜavid], nomo de antaŭa beduena milicio - formale sub la sudana armeo.

La taktiko subpremi la ribeladon estas malaltkosta ("bruligita tero"): torturi la homojn, amase perfortigi virinojn, mortigi ĉ. 50.000, forpeli ilin de la loĝlokoj, bruligi la vilaĝojn, detrui fruktarbojn kaj la kamparanan infrastrukturon, kiel akvumo-kanaletoj. Pli ol 1.000.000 nun vivas en rifuĝejoj en la najbara Ĉad.

Ĉar la registaro mem instigis la miliciojn, ĝi daŭre vanigis la postulojn de la UN kaj unuflanke promesis allasi la helpantojn, sed aliflanke fakte ne ebligis tion. Nuntempe (2004-09) ni vidas - espereble - la finon de tia genocid-simila milito. Sed post la fino necesus nova komenco. (Koncizigita laŭ Le Monde Diplomatique, 2004-09/paĝoj 14/15, aŭtoro: Alex de Waal, germana de Niels Kadritzke)


Prefere la Afrika Unio (afrika UN) devus aktivi, ĉar -

simile kiel en Irako, politika enmiksiĝo de la kristana

okcidento estas ne-ŝatata. (Laŭ Ramesh Thakur, UN-

Universitato Tokio, taz 2004-09-27, p.11)


> Ĉinio / Tibeto-Memortago:

En Berlino: Eŭropa Manifestacio okaze de la leviĝo de la tibeta popolo, 1959-03-10, okazis 2005 en Berlino. Parolis (i.a.): Ngawang Sangdrol, iama politika malliberulo, (19 jaroj en ĉinaj gulagoj), Harry Wu, ĉina aktivulo pri la Homaj Rajtoj, kaj parlamentanoj. 1959 miloj da tibetanoj manifestaciis antaŭ la Potala-Palaco kontraŭ la perfortaĵoj fare de la ĉinoj, kiuj invadis Tibeton 1949. Sekve la politika kaj religia plej supera persono, Dalai Lamao, fuĝis al Hindio. Post tio komencis periodo de severa subpremo kaj detruo de tibetaj kulturaĵoj. Tibeto ne estas vere "aŭtonoma" provinco; sed kvazaŭ interna kolonio de P.R.Ĉinio. Pro tio multaj urboj en Eŭropo, 572 en Germanio, hisas la tibetan flagon antaŭ la urbodomoj.

(lit, Badische Zeitung Freiburg, 2005-03-11)


La Popolkongreso de la P.R. Ĉinio kunsidis kaj diskutis i.a. pri la Mortpuno: Profesoro Chen Zhonglin el Sichuan jam en la antaŭa PK rakontis la nombron de la jaraj oficialaj mortigoj (10.000!); li proponis amendon, ke ĉiu verdikto de mortpuno devos esti konfirmita de la Supera Juĝkortumo. Tiam li estis "mutigita" - sed nun lia propono estis diskutita. Alia pozitiva afero estis, ke Ĉinio klopodas pri pli bona sekurec-tekniko en la karbominejoj.


> Ĉinio/ Tajvano: Malpli pozitiva estas, ke post la redono de la kolonioj Hongkongo kaj Makao al la PRĈ, nur "mankas" Tajvano. Pro tio la PK decidis leĝon "kontaŭ la disfendiĝo". Tio signifus militon, se Tajvano decidos plenan sendependecon. Nuntempe ĝi celas al Tajvano; sed certe uzeblas ankaŭ kontraŭ la strebado de plia aŭtonomio ekz-e en Tibeto, Turkestano, Interna Mongolio.

La burĝaj ĉinoj fuĝis al Tajvano sub Ĉiang Kajŝek, kaj tie evoluiĝis alia kulturo, pli demokratia ol en la komunista "ĉeftereno". La nuna demokratia registaro favoras plenan sendependecon. Dank' al la forta evoluiĝo de la ĉina ekonomio, la ĉina armeo estis pli kaj pli armita; la militara buĝeto ĉiujare altigita eĉ pli ol la ĝenerala ekonomia kresko; tiel ke post decido de tiu leĝo minacus milito kontraŭ Tajvano.

(MW laŭ raportoj de Georg Blume kaj Sven Hansen en "die tageszeitung", Berlin, 2005-03-04/09)


> Homaj Rajtoj en P.R.Ĉinio ankoraŭ subpremataj:

Kelkaj eŭropaj moŝtuloj (Solana, Chirac kaj Schroeder) ŝatus abolicii la armil-embargon, do la eblecon eksporti armilojn al P.R. Ĉinio, kiu estis decidita en EU post la TianAnMen-Masakro en 1989, pluraj elstaraj NRO-oj kiuj defendas la Homajn Rajtojn, kiel Amnestio Internacia, protestas kontraŭ tiu ideo. La nombro da malliberigoj de disidentoj kaj intelektuloj altiĝis post kiam Hu Jintao iĝis ŝtata prezidento.

Zhang Lin estas malliberigita nun pro pretekstita "kom­ploto por subfosi la ŝtatan potencon", kaj li estas minacita de 13-jara malliberigo ĉar li volis partopreni la entombigon de Zhao Ziyang komence de 2005 – alt­rang­ulo, kiu estis malliberigita ĉar li ne volis la masakron je TianAnMen 1989. Alia manifestacianto, Yang Jianli, estis kondamnita 2002 en sekreta kvazaŭparada proceso.

Plejmultaj ĉinoj ne rimarkas subpremon de opoziciuloj, ĉar ĝenerale la vivo iĝis pli libera. Kritiko ne estas permesata. Ankaŭ la movado favore al vera aŭtonomio de la t.n. aŭtonomaj provincoj Tibeto (Xizang) kaj Turke­stano (XinJiang) estas subpremata brutale: pere de tor­turoj, kvazaŭparadaj procesoj, mortigoj. Du-trionoj de la tutmondaj ŝtataj pun-mortigoj okazas en Ĉinio. Ĉinio setligas han-ĉinojn, la reganta etno en PRĈ, en tiajn provincojn (ankaŭ en la Interna Mongolio, MW) por ke la lokaj etnoj iĝu minoritatoj kaj iam oni povos akcepti eĉ plebisciton, ĉar la majoritato estos han-ĉinoj.

(red.MW, laŭ H. Maas, Bad. Zeitung 2005-03-26, p.5)


> Japanio kaj Ĉinio: Ĉagreno pro Historio kaj Oleo !

En Aprilo 2005 komencis kontraŭ-japanaj manifesta­cioj kaj atakoj en pluraj ĉinaj urboj. Evidente la ĉina registaro bonvenigis ilin, ĉar la polico ne sufiĉe protektis la japanajn ambasadejojn, ktp.. Kompreneble, ni Verduloj estas por la rajto fari manifestaciojn, kondiĉe ke ili estas justaj kaj pacaj. Ĉi-tiuj manifestacioj ne estis pacaj !

Almenaŭ la kriado kaj detruo de fenestroj, ktp. ne endanĝerigas homojn, ĝi tamen montras la ĉagrenon kaj, ke la ĉina registaro bonvenigas tian nivelon de aĉa manifestado. Laŭdire la komenco de la protestoj estis pro la ne-sufiĉa prezento - en novaj japanaj lernolibroj - de la japana konkero-milito (1931 - 1945) en la okupita Ĉinio, kiu finiĝis nur antaŭ 60 jaroj; dank' al la Ruĝa Armeo de Mao Dse Dong (kaj sovet-rusa Ruĝa Armeo, MW). Sufiĉas nomi la masakron de Nanking (1937, kie estis mortigitaj ĉ. 300.000 ĉinoj) kaj la perforta uzado de ne-japanaj virinoj kiel seks-sklavinoj por la japanaj soldatoj.

Ĝis hodiaŭ mankas adekvata historia prilaboro kaj pardonpeto flanke de la japana imperiestro kaj registaro. Mi skribas adekvata, ĉar okazis ia senkulpigo, sed ĝi estas senvalorigata de daŭra honorigo de la japanaj milito-krimuloj; ekz-e flanke de la ĉef-ministro, kiu regule vizitas la Yasukuni-Sanktejon, kie ankaŭ milit-krimuloj estas entombigitaj. Do, la protestoj en Ĉinio estas kompreneblaj. Tiom rilate la historio.

Sed ankaŭ la estonteco montras problemojn. Samtempe Japanio intencas ekspluati oleon sub la marfundo de la Flava Maro inter Japanio kaj P.R.Ĉinio. Necesas diplo­mation trovi interkonsenton pri la komuna uzado de tiuj resursoj. Dank' al la pozitiva ekonomia evoluo (parte ne tiom pozitiva rilate la natur-medio kaj homaj rajtoj) ankaŭ PRĈ bezonas pli kaj pli da ter-oleo.

(laŭ: Georg Blume kaj Chikako Yamamoto, tageszeitung, Berlin, 2005-04-18, p.9 ka 11)

En Ĉinio oni klopodas efektive uzi la energion kaj evoluas la uzadon de alternativaj energioj; tamen, dum oni opinias, ke aŭtomobilo devas esti sufiĉe granda por montri la socian statuson de homo, same kiel preskaŭ ĉie en la mondo (kaj devas havi voston kiel la vir-koko...) estas malfacile ŝpari resursojn.

Mi opinias, ke necesas Ronda Tablo en tiu orient-azia regiono kie ĉinoj kaj japanoj (kaj koreoj kaj eble tajvananoj) diskutas sian komunan historion kaj ankaŭ sian komunan estontecon. (komento de MW, AVE)


> Togo: Filo de mortinta ŝtat-presidento postsekvos la patron laŭ mal-demokratia decido. La popolo ne volas tion; germana ambasadejo subtenis veran elekton de prezidento. Laŭdire la registara flanko organizis bruligadon de la biblioteko kaj detruon de la Goethe-Instituto en Lomé. Togo estis germana kolonio antaŭ la unua mond-milito. Francio, ŝajne ne emas ĝeni la registaron, do, akceptis la decidon.


> EU: La NE al la proponita EU-konstitucio okazis 2005 en Francio kaj Nederlando. Poste la komuna buĝeto ne estis decidita, ĉar Britio malemas kun-financi la grandajn subvenciojn por la eŭropa agrikulturo, i.a. en Francio. Ni esperas, ke dum la prezidenteco de Blair (Britio) la necesaj reformoj estos decidataj. Krom tio necesas komunaj reguloj por la impostado de financaj enspezoj, ĉar multaj grandaj kaj malgrandaj kapitalistoj emas eviti imposton por la ricevitaj interezoj akj dividendoj.

Pliaj ŝtatoj - la landoj ek de Ukrainio ĝis Turkio - emas aliĝi al EU, sed EU mem ankoraŭ ne trovis la necesan politikan stabilecon. Evidente EU bezonos pli da tempo por reformiĝi kaj integriĝi novajn landojn.


> Rusio: Prezidento Putin volas bari la Duma (la rusa oparlamento) kontraŭ malgrandaj partioj. Nova leĝo ne nur postulas sojlon de 7% por esti reprezentata en la rusa parlamento. La nova leĝo ankaŭ malpermesas ke malgrandaj partioj faras ligon okaze de la elekto, por havi la ŝancon superi la sojlon. Sojlo donas sencon por eviti dissplitiĝo de la parlamentaj fortoj; tamen 7% estas tro alta. Plej multaj landoj havas 4-5 %an sojlon. (sen cit.)

Nesavisimaja gazeto“ estos aĉetata de Gazpromo, tio signifas, ke ĝis estas fakte kontrolita de la Kremlo.

(laŭ Elke Windisch, Bad. Zeitung, 2005-06-08, p.37)

T.n. Putin-Junularo, „Naŝi“ (eo: Niaj) sub W. Jakemenko manifestacias favore al Putin kaj aparte por la rusa etno.

(Klaus-Helge Donath, die tageszeitung, 2005-06-29,p.10)

Putin alstrebas sian trian (ĝis nun ne-leĝan) prezidento-periodon. La parlamento ne akceptis. (mosnews, 06-29)


> Rusio – Mal-Justeca Ŝtateco: La Kazo Jukos

2004-10-06: Alvokon al la rusa registaro sendis 49 subskribintoj: Membroj de la Eŭropa Parlamento kaj de naciaj parlamentoj, respondeculoj de diversaj NRO-oj kaj partioj (kristdemokrata, liberala, socidemokrata, verda).

Krom la strangaj metodoj kiu preskaŭ detruis la ekonomian bazon de la firmao Jukos; ili aparte kritikas la manieron de la proceso kontraŭ la respondeculoj de Jukos, M. Ĥodorkovski (MBK) kaj Lebedev. La subskribintoj suspektas ĉefe politikajn motivojn kaj postulas justan jurisdikcion kaj proceduron kontraŭ la konzerno kaj ties antaŭaj respond­eculoj. Ili postulas malferman, travideblajn procedurojn kaj obei la internacian rajton al hipotezo de senkulpeco favore al la akuzitoj - valida ankaŭ en Rusio.

Klarigo de MW:

Jukos kaj ĝia fondinto kaj presidinto M.B. Ĥodorkovskij, - kiu ek de fino de 2003 sidas en malliberejo Matrosskaja ĉefe pro politikaj kaŭzoj: subtenis la evoluon al Mal­ferma Socio en Rusio, kaj subtenis opoziciajn partiojn. En Majo li kaj P. Lebedev estis kondamnita al 9 jaroj en gulago ĉe Uljanovsk; iu diris ke tie li laboros kiel bibliotekisto.

Jukos - rusa naftofirmao subtenas la t.n. Malferman Socion, socialajn kaj klerigajn instituciojn kaj klopodas mastrumi respondece por ne damaĝi la naturon; kiel farite dum la sovetiaj tempoj. Ekz-e ili investis por uzi la tergason kiu akompanas la krudan oleon. Pli en nia ttt-ejo sub "Malferma Socio".


> Usono - Mortpuno ne plu por junaj krimuloj:

Aktuale 72 da mortpunigitaj junuloj en Usono estas savitaj, ĉar la supera juĝkortumo en Usono decidis ke junuloj ne plu estu mortigotaj pro krimo. Ĉefe pro psikologiaj pripensoj, ke sub 18-jariĝo ili ne estas plene konsciencaj kaj tial malpli respondecaj. (sen cit.)

Usono - DNA-testoj senkulpigas: Intertempe pli ol 10 mort-punigitaj estis liberigitaj, ĉar DNA-testo pruvis ilian senkulpecon. Tamen, eĉ tiu fakto ne sukcesas ke Usono entute abolicias la mortpunon; nia amiko Billy Walden/Sekojo ankoraŭ troviĝas en San Quentin, mortpunigita. Mortpuno estas leĝa kaj aplikata en: Irano, Paki­stano, Saŭdi Arabio, Jemeno, Nigerio, Kongo, PR. Ĉinio, Usono.(Juergen Koar, Bad. Zeitung., 2005-3-4, p.5)


>> Ekologio:

> Brazilo/ Amazonio - Krimaj Arbar-Faligistoj

Kvankam la brazila prezidento Lula Da Silva laŭ-vorte kritikas la ligno-mafion en Amazonio; tamen lia registaro ne sukcesas regi tie. Mafiistoj mortigis la monakinon Dorothy Stang meze de Februaro 2005. La federacia polico almenaŭ identigis unu el la mendintoj, segiston kaj bieniston. Sed pli severa estas la problemo, ĉar la povohava kaj korupta parlamentano Jader Barbalho, de la Centra Partio PMDB apartenas al la registara plimulto de Lula. Do, la supera kulpulo sidas kvazaŭ apud la prezidento.

La registaro grandkvante subvencias la segistojn kaj grand-bienulojn kiuj produktas post la faligo de la arbaroj soj-fabojn kaj bovo-viandon. La registaro apenaŭ financas mediajn aferojn (kontrolistoj-protektantoj, juristoj, policistoj aŭ areo-reformo). Dorothy Stang partoprenis je pluraj evoluaj projektoj favore al malgrandaj bienistoj, lu-prenantoj de grundo. Ŝi subtenis iliajn rajtojn antaŭ parlamenta esplor-komisiono.

(Gerhard Dilger, tageszeitung, Berlin, 2005-02-26, p.11)


> Usono/ Britio - Uraniaj Armiloj:

Dum la milito en Irako, kaj pli frue jam en Jugoslavio, oni uzis t.n. DU-armilojn. En la regiono de Basrah, suda Irako, oni "aplikis" 300 t da DU-armiloj. DU estas angla mll. „depleated uranium“; do, malriĉigita Uranio. T.s. la plej granda kvanto da radioaktiva isotopo de Uranio estas forprenita, sed parto restas. Uranio estas tre peza, kaj pro tio utila detrui eĉ fortan kiraso-platon de tanko; je tiu agado ĝi mem pulvoriĝas. La ĉefa izotopo U238 estas ne-fendebla sed radioaktiva kaj rekte kaŭzas malsanojn.

Loĝantoj de Basrah devis kolekti la detruitan materialon por reciklado (tute bone - ĉu ne) sed tiamaniere ili kontakt­iĝis kun la urania polvo. AVE raportis pri tio tuj post la milito. Nun okazas scienca esploro de la sekvoj de tiu milito. Sano de la homoj reduktiĝis; multe pli da beboj mortas (8-foje tiom ol antaŭe). 25% de tiuj kiuj ankoraŭ vivas havas kanceron. Intervjuitaj estis scienculoj kaj kuracistoj el Greifswald (proksime de Lubmin, fermita atomreaktoro de eksa GDR), Bremen kaj Basrah.

<Juergen Hahnefeld, Deutschlandfunk, 2005-03-04, 7:50>


Pli pri DU : http://members.tripod.com (angle)

(laŭ Leo DeCooman)


> Nuklea reciklado-fabriko Sellafield / Thorp (GB):

Elfluis grandega kvanto da alt-radiokativa "supo" - imagu la naĝbasenon de olimpikaj ludoj. La „supo“ enhavas 20 t da Uranio kaj 200 kg da Plutonio (sufiĉe por 20 atom­bomboj) en nitrat-acido, kiu (supozeble detruis tubon kaj elfluis en basenon provizita por tia akcidento. Ĝis nun estas ne-klara, ĉu eblas regajni la materialon, ĉu oni "fin-fermos" la basenon. Laŭ la informoj neniu persono estis trafita de la radioaktiveco (ĝis nun); la fabriko estis fermita ĝis iam. (Badische Zeitung, 2005-05-10, p.5)


>> Neregistaraj Organizaĵoj

> Elkoran Gratulon al Wangari Maathai el Kenio. Ŝi ricevis la Nobel Premion por la Paco 2004; fondis la Verdan Movadon en Afriko - mem plantis kaj organizis planti milionojn da arboj, sub danĝeraj kondiĉoj; batalis ankaŭ por la Homaj Rajtoj. (pli en Aveno #20, p. 3).


> Alternativa Nobelpremio / Right Livelihood Award: fondita de Jakob von Uexkuell. Ĉiujare li premias ĉ. 3 personojn, kiuj engaĝiĝis por la Homaj Rajtoj aŭ Naturprotekto. Wangari Maathai ricevis ĝin jam 1984.

www.rightlivelihood.org/


>>> Novaĵoj el la Verdaj Partioj

>> Ameriko:

> 2004-10-03 Brazilo: La Verda Partio sukcesis en la diversaj balotoj: urbestroj (3+52), substituaj urbestroj (10+58), komunumaj konsilistoj (100+672 kaj 3+25 en la grandaj urboj). (melovian @ mps.com.br)


>> Aŭstralio:

2004-Aŭgusto: Senatano Kerry Nettle protestis kontraŭ tio, ke en la plena asembleo de la UN Aŭstralio kontraŭis la postulon, ke Israelo malkonstruu la Israelan Muron. (Jon Edwards, update 2004/4)

2004-Aŭgusto: Parlamentanino Lee Rhiannon protestis kontraŭ la konstruado de nova atom-reaktoro je Lucas Heights, NSW, ĉar ne ekzistas planoj por la radioaktiva rubaĵo. (Cate Faehrmann, update 2004/4)

2004-aŭtuno: La Verda Partio: pli ol 7% en la Senato kaj en la Reprezentejo. (Margaret.Blakers @ aph.gov.au)

>

>> Azio:

2004: PR.Ĉinio: Verda Partio ĝis nun ne ekzistas - krome nur unu partio rajtas decidi ion (ĝis nun).

En Hongkongo, kie validas iomete aliaj reguloj,

la demokratoj ricevis pli da seĝoj en la Leĝa Konsilio.

(Harald Maas en Badische Zeitung 2004-09-08 (de))


>> Euxropa Verda Partio: vizitu la novaĵojn (angle)

www.europeangreens.org/news/update/june2005.pdf

Euxropa Parlamento: Bonvolu viziti la EP-frakcion de la Verduloj kaj Eŭropa Libera Alianco: www.greens-efa.org

Projekto de AVE prezentas ilin sur multlingva hejmpaĝo: ikso.net/verduloj/testo-verduloj; Esperanto servas kiel relajsa lingvo por la tradukoj (estrino: Corinne Daudier).

Bonvolu kunlabori kaj membriĝi en la Verda Partio de via lando – nur tiamaniere Esperanto havos ŝancon !


2004-Februaro: fondiĝis la Eŭropa Verda Partio en Romo.

2004-Majo: EP: Verdaj Partioj ricevis 35 seĝojn el 699; Frakcio Verduloj/Eŭropa Libera Alianco: 35 & 7 seĝoj.

2005-05-08 Riga, EFG-Konsilio por Klimato-Kampanjo.


Trans-limaj kunlaboroj inter la VP: ekz-e Heerlen Group inter Belgio-Germanio kaj Nederlando (Jos van Dijk); Gruene-Verts Dreyeckland sude de Strasburgo. Ebleco por Esperanto – bonvolu engaĝiĝi en internaciaj kontaktoj.


2004-08: Belgio - Ecolo: Somera renkontiĝo en bona etoso por diskuti la politikon: kun "Vilaĝo de la Asocioj".


2005-04: Bulgario - Verduloj aktivas surloke kaj kandidatiĝas por la nacia parlamento; ili koalicias kun aliaj malgrandaj partioj (I. Minchev).


2004-08: Finnlando: Vihreä Liito decidis novan ampleksan programon por la EU. Aparte interesas, ke ili pledas por sido de EU en la konstanta Sekureca Konsilio de UN; anstataŭante Brition kaj Francion. Krome ili tre pledas por respekto de la Lingvaj Rajtoj de minoritataj lingvoj. VL eldonis kelkajn afiŝojn okaze de la baloto-kampanjo ankaŭ en Esperanto - dank' al traduko de la sloganoj fare de W. Klag. En EP (2004, 1 seĝo, 10,4%)


2004-10: VL en lokaj konsilioj:7,4% (-0,4 de 2000)

(Jarmo Sunnari; Pannu Laturi)


2004: Hispanio-Katalunio: Iniciativo por Katalunaj Verduloj: nun estas membroj en la kataluna registaro;

virinoj strebas al la samnivela reprezentado kiel la viroj.

(Susanne Rieger)


2004: Jugoslavio – Serbio: La diversaj verdaj grupoj en Serbio devus unuiĝi - alimaniere ili ne sukcesos en la parlamentaj balotoj komence de 2005. (B. Antonijevic)


2004-10-28 Latvio, Ĉefministro Indulis Emsis (Latvijas Zala Partija), rezignis, ĉar plimulto malakceptis la proponitan budĝeton - bedaŭrinde. Verduloj kun-regis en koalicio de kelkaj partioj.


2005 Litovio: Verda Partio jam ekzistas.; boinvolu kontakti: (violeta.ivinskiene cxe vilnius.lt)


2005 Rusio: Laŭdire Verda Partio de ekologistoj fondiĝis (ekologisto A. Jakovlev), sed ilai hejmapĝo www.greenworld.org.ru ĝis nun ne montras partion.

Kunligita kun la EFGP estas Verda Partio kiu ankaŭ rilatas al Homaj Rajtoj, k.s. :www.resist.ru


2004: Slovenio: Verduloj kaj Junula Partio (SMS), ambaŭ ligitaj al la Eŭropa Verda Partio, ricevis 0,7% kaj 2,1% en ŝtataj balotoj (inter 22 partioj). Gratulon al Petr Misja, SMS, kiu elektiĝis urbestro en Podcetrtek (2005).


AVE-kotizo: Jare 5 EUR, UEA-konto: avex-o.

AVE ĝojas pri viaj raportoj kaj komentoj.

Citaĵoj pri la Verdaj Partioj: parte el „Update „


AVENO: Bulteno de la

Asocio de Verduloj Esperantistaj


Sekretario: Dr. Manfred Westermayer

DE 79194 Gundelfingen, Kandelstr. 62

ret-adreso: ave@verduloj.org

TTT-ejo: www.verduloj.org


Pensas tutmonde

Respektas ĉiujn lingvojn

Agas surloke kaj regione

Verda Movado & Esperanto