AVENO 28
Agado de AVE
> AVE-Aktivado ene de la Verdaj Partioj:
AVE estas organizaĵo rande de la Verdaj Partioj. Ni
esperantistoj en
ĉiuj landoj devus aktiviĝi por trovi la potencialajn
esperantistojn
en la ekologia, pacema kaj tutmondiĝa movado - kaj aparte
en la
Verdaj Partioj. Nur se kreskas la nombro da esperantistoj en la
partioj ni povas efike instigi ilin alpreni nian vizion de
neŭtrala
Lingvo Internacia. Diversaj verdaj TTT-ejoj interligas AVE sub
"Esperanto".
> AVE festas sian 20an naskiĝjaron en 2004.
ĉar ne eblas festi kune ni festos plurfoje: Romo, Pekino,
Kovrov,
Bratislavo kaj eble Bilbao.
Okaze de nia 20-jariĝo grandan dankon:
Unue al la fondintoj
de AVE;
Due al tiuj kiuj verkis artikolojn por VERDire kaj AVENO,
partoprenis
la diversajn renkontiĝojn kaj klopodas konvinki la
diverslandajn
verdajn partiojn kaj movadojn;
Trie al la membroj de AVE; kaj
Kvare ni
ne forgesas tiujn (ankoraŭ) ne-verdajn samideanojn kiuj
subtenis nin
diversflanke: kuna agado ĉe terminologiaj demandoj,
ĉeesta helpo je
informotabloj okaze de kongresoj de la Verdaj Partioj, kuna
diskutado
de niaj rezolucioj kaj eĉ al nia konkurenca ERA, kiu
kelkfoje estis
pli sukcesa kaj tiel subtenis nian ideon ĉe la Verdaj
Partioj.
Dank' al nia daŭra kunlaboro Esperanto ekzistas ene de la
Verdaj
Partioj en la tuta mondo, kaj eĉ en landoj kie Verda Partio
ankoraŭ
ne ekzistas.
Do - tute koncize: Elkoran dankon al Vi ĉiuj !
> AVE en Francio/ EU Bunta
Dum la somertagoj de la francaj Verdanoj, ni (50) havis kolokvon
dum
du horoj pri la malgrandaj lingvojn en Francio, kaj fine ni
parolis
favore al Esperanto. ĉefaj disktuantoj estis Roch Julien;
franca
kandidatino al la Eŭropa Parlamento, Francoise Jaillet
parolis favore
al Esperanto; ŝi ankaŭ partoprenis la manifestacion
Eŭropo Bunta
(Charly Dumont)
> AVE kaj Esperanto-NRO-oj:
76a SAT-Kongreso en La Chaŭ-de-Fono (CH) (detaloj en Aveno
#27):
AVE kunsidis enkadre de la 76a SAT-Kongreso kaj tie diskutis
aparte
pri la tutmondiĝo kaj prezentis sin Marie-France Conde Rey
el la
Verda Frakcio de la Esperanta Civito. Ĝis nun AVE ne havas
formalan
ligon kun tiu-ĉi nova virtuala ŝtato en esperantio -
ĉu eblas diri
tiel? ĉu ni devus diskuti la inviton al establo enkadre la
Forumo de
EC?
AVE-anoj bonvolu esprimi vian opinion.
La Verduloj klopodas, ke la novaj reguloj de Tutmonda Komerca
Organizaĵo (en: WTO) kaj Ĝenerala Konvencio de
Komercoj en la Servoj
(en: GATS) ne ekfunkciu tiel, kiel ili aspektas nun: alproprigo
de la
tutmonda ekonomio kaj eĉ de publikaj servoj fare de
transnaciaj
korporacioj kaj bankoj. Laŭ la Verdaj Partioj necesas
difini framon
ekologian, socialan kaj homrajtan kiel minimumo antaŭ ol
fari
kontraktojn. AVE tradukis la Tutmondan ĉarton de la VPoj en
Esper-
anton, kiu pritraktas tiun temaron pli detale.
> Diskuto pri enprizonigitaj esperantistoj:
Dum la ĝenerala kunsido kaj en aparta rondo "komitato
Armand Su" de
la Esperanta Civito ni diskutis pri:
* Portos: "Teorio de Feliĉo" arestitaj en Rusio, sub la por
ni
necertaj akuzoj teni junuloj preskaŭ sklave kaj posedis
pafilojn). Iu
diris ke ili ne pagis ŝmirmonon al la polico. Klarigo sub
UK.
* Sekojo / Billy Waldon: defendanto de indiĝenaj rajtoj,
akuzita en
Kalifornio pro faroj pri kiuj ni opinias ke li ne faris ilin.
Sed
pruvi la senkulpon estas malfacile. Probleme estas, ke li
ŝajne ne
ŝatas kunlabori kun elstara jura defendanto.
* Armand Su: post ellaso mortis pro kruelaĵoj en la
ĉina gulago. ĉu
iu scias detalojn ?
* alia Armand: mortis en sovetia gulago (laŭ EC)
ĉiukaze necesas certigi, ke la Homaj Rajtoj estas
observataj - ili
restis tre longe en la esplora aresto.
La ĝenerala opinio estis ke ni klopodu por justaj procesoj,
kaj tenu
samideanan kontakton kun ili.
> AVE estas kunlaboranta organizaĵo en la ekologiisma frakcio
de SAT.
Okazis aparta kunsido en tiu-ĉi kadro, kaj post
opini-kolekto de la
(ĉ. 20) partoprenantoj ni (Stella de Weerd, David Buhlmann,
MW)
verkis la jenan deklaracion:
Deklaracio de la Ekologiisma SAT-Frakcio:
Agnoskinte la influon de la homa agado sur la
ĉirkaŭantan medion kaj
al la ekspluato de la resursoj de la tero kaj la interdependenco
rilate la tutmondiĝon ni konstatas, ke necesas pripensado
de racia,
efika, sanrilata agadmaniero politika:
1) Rilate la Transporton:
- Eviti transporton laŭeble, prefere uzi vagonaron sur
reloj
anstataŭ kamione sur stratoj.
- Preferi regionajn produktojn.
- Subteni la evoluon al taŭga publika trafiko, inkluzive
eksterurban parkadon.
- Provizi adekvatajn, sekurajn biciklo-vojojn.
2) Rilate la Medion:
- Ni bonvenigas la EU-Komisionon kiu malpermesis la uzon de
persistantaj kemiaĵoj ("malpura dekduo": DDT, PCP,
Atrazin, ..).
- Amendi la Euratom-Kontrakton, kiu apartenos al la nova
konstitucio
de la Eŭropa Unio: forlasi la atomenergian vojon, kaj
zorgi pri la
problemo de radioaktiva rubaĵo.
3) Inciti al efika Uzado de Resursoj:
- Reuzado kaj reciklado de materialoj.
- Subteni la aplikadon de alternativaj energioj, inkluzive la
efikan
uzadon de elektra kurento kaj izolado de konstruaĵoj.
- Redukti la utiligon de papero por profitcela varbado.
4) Rilate Saniga Nutraĵon:
- Preferi la organikan agrikulturon al uzado de kemiaĵoj.
- Ni bonvenigas la novan decidon en la EU, redukti
la subvenciadon de amasa agrikultura
produktado, sed preferi subtenon laŭ la prizorgata areo
(nuntempe
ĉiu ŝtato rajtas elekti la manieron de
subvenciado).
- Ne riski la uzadon de GMO (vidu supre).
- Atentigi pri post-efikoj sekve de aplikado de danĝeraj
metodoj.
- Subteni statistikon pri kanceroj, por ekkoni tiajn
post-efikojn.
Krome ni partoprenis la Socian kaj Politikan Forumon, kies
enhavo kaj
rezulto ankaŭ rilatas al la Verda Politiko, do koncize:
* Malpli da homoj en la sindikatoj (pro diversaj kaŭzoj;
alta kotizo,
burokrateco & perditaj strikoj).
* Nejusta divido: 349 homoj posedas 45 % de la valoraĵoj
de la mondo.
* Liberalismo, liberecano: ne miskomprenu la terminojn.
* Malfortigado de la sociala reto (plialtigo de la aĝo por
pensiiĝi,
ktp.) en Germanio, Francio, Britio, Hispanio, Svisio.
* Konekseco-principo: ŝtato kiu ordonas leĝojn cele
la urbojn, devas
provizi ilin per mono.
* Ŝtato / Universitato prenas pli da mono de siaj
studentoj en kelkaj
landoj.
Krom multaj aliaj aferoj SAT diskutis pri la ideo organizi
apartan
por-esperantan liston okaze de la EP-baloto. La plejmulto
opinias, ke
ĝi estos pli malutila ol la iniciantoj kredas; do, eĉ
ne okazis
decido pri ĝi. Laŭ mi (MW) ĝi kreos malestimon en
la partioj
kontraŭ Esperanton; dume ni varbas por konvinki la partiojn
ke la
potencialo de Esperanto estas utiligenda.
Retejo de E-D-E
> 88-a UK de UEA en Gotenburgo:
La ĝeneralan kunvenon de AVE partoprenis 50 homoj. Post
informo pri
AVE (MW) ni diskutis la apogon de la alternativaj
energio-fontoj,
inkluzive tiu de ŝparema, efika uzado - ankaŭ pri la
nigriĝo
"Black-Out" en Usono, kiu montris la danĝeran punkton de
centralizita
energio-produktado.
Kelkaj avertis, ke la Verdaj Partioj faras nenion favore al E-o.
Do,
ni diskutis pri la lingva politiko de la Verdaj Partioj. (pri
detaloj
b-vu legi supre: Verdaj Partioj kaj Esperanto).
Mi vizitis la
oficejon
de la sveda Verda Partio kaj donacis al ili la belan afiŝon
pri la
kondiĉoj por Paco, verkita en Esperanto kaj 118 aliaj
lingvoj kun iom
da ĝenerala informo pri Esperanto. La deĵorantino jam
sciis pri
Esperanto.
Daŭrigo - pri enprizonigitaj esperantistoj:
En Gotenburgo - post la SAT-Kongreso - MW povis diskuti kun
Tamara de
la grupo de Portos, "Teorio de Feliĉo"; ŝi montris al
mi TV-filmon
pri la agado de ŝia grupo en Rusio. Kelkaj de iliaj
organizantoj
troviĝas en malliberejo.
Nun mi komprenas iomete: Portos estas organizita simile al
kibuco:
organizantoj sed ankaŭ laboristoj (ĉu en kibuco
laboras pagataj
laboristoj ?), inter ili junuloj, kiuj antaŭe vivis sur la
strato.
Ili estas/-is organizitaj simple, sed efektive: pago laŭ
laborkvanto,
ili vivis kune sur la firmaa areo. Mi ne scias ĉu ili pagis
imposton
- do, eble kondutis kiel propra ŝtateto; ili havis armilojn
- sed ĉu
laŭ-leĝe por defendi siajn posedaĵojn ?
ĉiukaze Tamara havas
altajn celojn - ĉu ili konformas la demokratian manieron de
la dis-
partigo de la potencoj ?
Pri tio mi dubas.
> Praktika Agado de AVE
> AVE subtenis eldonon de la flugfolio de la Esperanto-Versio de
Le
Monde Diplomatique por la Eŭropa Socia Forumo en Parizo.
> AVE subtenas la asocion Aral-See-Hilfe, kiu nun subtenas
infano-departementon en la tuberkulozo-malsanulejo "Sultanov" en
Nukus/ Karakalpakio (UZ) kaj surloke kunlaboranta kun NRO
"Central
Asian Free Exchange" (CAFE Nukus). Temas pri duonjara renovigo
de 60
ĉambroj, lavejoj kaj necesejoj, centra provizo de varma
akvo. La
kuracistoj de la Sultanov- Tuberkulozo-Centro dankas al
ĉiuj
donacantoj (ekz-e pere de la AVE-konto ĉe UEA: avex-z (b-vu
mencii
"por Aral")
Ni tradukis ĝeneralan paĝon de la regiona germana
branĉo de la
Amikoj de la Tero (BUND). Tie vi ankaŭ trovos pli pri la
riskoj de
GMO (Genetike Modifitaj Organismoj) - kaj sub Mozaiko.
Pri sud-rejna grupo de BUND
Pri BUND en Esperanto