AVENO 28
Mozaiko: Socio, Homaj Rajtoj, Paco

> Mozaiko, Homaj Rajtoj, Sociala Vivo: Pri la rolo de la religioj: Yehuda Bauer, profesoro kiu nun laboras en Yad Vashem (Memorejo pri la Holokaŭsto) donis intervjuon en germana radio (Deutschlandfunk) pri la islama fundamentalismo. Li komparis ĝin kun Hitlera kaj Stalina politiko kaj diris, ke ili ĉiuj alstrebis la tutmondan regadon. La plej grava diferenco estas, ke la islamaj fundamentalistoj ne konas registaron, kaj ekzemple la organizaĵoj kiel El Qajda estas nur unu el ili, kiu regas en sia regiono; multaj similaj en siaj regionoj (Algerio,..) kaj ke ili ne konkurencas inter si, sed kune montriĝas kiel islama fundamentalismo. Li ankaŭ diris, ke ili prezentas mutaciitan islamon (*); tute ne eblas batali kontraŭ ili per armeo kaj polico. Necesas subteni la moder(n)ajn islamanojn, ĉar neniu alia ol ili povas eble atingi la mensojn de la fundamentalistoj kaj informi la normalajn homojn - por ke ili ne iĝu iliajn vasalojn. *) El la Islama Esperanto Centro, Amjad Butt, Muree (PK), mi ricevis similan respondon fine de 2000, kiam mi demandis pri la agado de la Talibanoj en Afghanio kiu entute kontraŭis la Homajn Rajtojn. Li diris ke ili agas laŭ antaŭ-islama filozofio, kiun anstataŭis la profeto Mohammed. Paco-Muzeoj ne simple montras la historion. Ilia tasko estas doni fonajn informojn kaj instrui la vojon preventi similajn fi-agojn. Samarkand (UZ): Ĝi uzas Esperanton, dank' al Anatoli Ionesov, kaj kolektas simbolojn kaj autografojn de eminentuloj pri paco. Verdun (FR): Tie okazis plej grandaj bataloj dum antaŭaj militoj inter Germanio kaj Francio. En Marto 2004 tie okazis komuna Esperanto semajnfino kun francoj kaj germanoj. Argentinio: La Tortura Centro iĝas muzeo pri la batalo kontraŭ la faŝista registaro de la generaloj en Argentinio. Ili mortigis multajn homojn. Dank' al la Manifestacioj de la Patrinoj la socio retrovis respekton kontraŭ la Homaj Rajtoj. Berlino (DE), Juda Muzeo: Interesa arkitekturo de Daniel Libeskind substrekas la interplektaĵon de judoj en la eŭropa socio post la forpelo el Palestino fare de la romianoj. Ĝi montras la judan kulturon kaj kelkfojajn pogromojn en diversaj landoj; aparte tiun kun la celo de totala neniigo de judoj en Eŭropo fare de la germanoj dum la nazia epoketo. Ĝi montras kiom rapide kultura popolo povas ŝanĝiĝi en murdista. Almenaŭ ni lernis, ke necesas ekkoni interetnajn konfliktojn sufiĉe frue kaj trovi rimedojn por solvi ilin juste; kaj aparte, ke necesas cenzuro kiam rasistoj volas krei malamikecon. Demokratio devas esti forta kaj justa kaj toleremo bezonas limojn - difinitaj pere de la Homaj Rajtoj. Berlino (DE), Muzeo pri la Forpelado de Homoj: Oni debatas ĉu Berlino estas taŭga loko. Dum la historio forpelado de homoj okazis ofte: ekz-e germanoj el nuna Pollando kaj ĉechio, kiel sekvo de la Dua Mondmilito. Nuntempe ekzemple temas: pri forpelado de la Dafur etno en suda Sudano fare de la araba etno de norda Sudano - ambaŭ islamaj, eble pro la resursoj akvo kaj fekunda grundo; indiĝenoj en ambaŭ Amerikoj - pro enmigrado (ekonomio, bezono de plia viv-spaco) en la vivregionon de indiĝenoj; kunvivo ne facile eblis pro tro granda diferenco inter iliaj vivmanieroj. Ni aldonu ĉeĉenion kaj Tibeton - tie ne temas pri forpelado, sed pri subpremo de alia etno sekve de najbara koloniismo. ĉu iam UNo sukcesos redukti ankaŭ tiajn konfliktojn ? En Israelo oni komencis forlasi la malbonan spiralon de perforto - kaj nun celas al paca kunvivado kun Palestino. Sed ĝis nun la detruado de domoj en Palestinio kaj la reciproka mortpafado daŭras. La plano liberigi Gaza-Strion kaj likvidi ĉiujn (ne nur multajn) neleĝajn setlejojn povus gvidi al paco. Sed ĝis nun regas malpaco. Proksiman Orienton kaj Irakon subteni por trovi pacon kaj stabilecon, postulas finna verduloj Pekka Haavisto (UNEP= UN Medio-Fonduso). La ĉefa kondiĉo estas neŭtrala gvidado sub la UN-oj. Norda Koreio kunlaboras kun la mondo. Vizitoj de familianoj kaj instalo de lego-salono de la Goethe-Instituto. Interparolo kun najbaraj registaroj. Aprilo 2004: Post vizito de la Ŝtatestro Kim en Pekino okazis terura akcidento kun trajno-vagonoj kun fekundenzo amonionitrato kiuj eks- plodis proksime de Dandong. ĉi-rilate la registaro akceptis helpon el eksterlando; eĉ el Usono. Seksperforto kaj prostituo: Dank' al la Verduloj prostituinoj nun havas oficialan statuson en Germanio. Tio signifas, ke ili rajtas iĝi membro de sindikato por servoj, pagi impostojn (kiel ili jam antaŭe devus), havas la rajton okupiĝi pri sia laboro/profesio, kaj normalan aliron al la 7 sano-sistemo. Antaŭe ili laboris kvazaŭ sen-leĝa. Do, ili ne havis rajton labori tiel, sed tamen la ŝtato sendis kuracistojn por eviti infektojn, kaj ili devas pagi impostojn. Kaj multaj laboras kaŝite, ĉar ili estis "importitaj" el malriĉaj landoj, kaj kvazaŭ apartenis al iu sklavo- posedanto. ĉar ili "pekis" kontraŭ pluraj leĝoj - ili fakte ne povis turni sin al la polico. Virinoj kiuj laŭ-leĝe loĝas en Germanio ne devas okupiĝi pri prostitucio. ĉiu senlaborulo ricevas sufiĉe da mono por subteni la vivon. "Ĝuantaj viroj je kostoj de plorantaj virinoj" (citaĵo el japana letero) estas fiaj; viroj devus esti pli sentemaj kaj kompreni, ke ofte la virinoj ne libervole sekse servas por ili. Simile temas pri amasa seksperforto en militoj - aŭ seksa humiligo (kion praktikas ne nur Usono). Finfine la civila kaj la milita fiuzoj montras, ke interseksa edukado de viroj estas malbona; ĝi estas socia problemo kaj la virinoj - ankaŭ la netrafitaj - devus publike diskuti tiun temon. Se adicie venas la problemo de drogoj - denove afero de duobla moralo - tiam por virinoj komencas vico de problemoj, kaj ekz-e drogo- uzantaj viroj uzadas siajn koleginojn por alporti monon. Ni Verduloj volas abolicii la leĝojn kiuj krimigas la drogouzantojn. Ni volas ke malgravaj drogoj estu liberaj - sed devige vendataj sub kvalito- kontrolo. Sed la merkato de t.n. "malmolaj" drogoj estu sub severa kontrolo kaj al la klientoj devus helpi socilaboristoj kaj kuracistoj, por ke la ciklo de krimaj agoj haltas. Ne eblas finfine haltigi uzadon de drogoj (de kafo, sukero, alkoholo, laboro, komputilo, haŝiŝo, ....). Sed necesas edukado al libera kaj forta persono, individuo kiu scias kiel vivi, konas siajn rajtojn, respektas tiujn de aliaj kaj akceptas siajn devojn sociajn. Ĝendra demokratio: angle "Gender Democracy" - t.s. efika egaleco de bonŝancoj inter la viroj kaj virinoj. La neologismo "ĝendro" temas pri la sociaj roloj de viroj kaj virinoj. Demokratio kaj Sociala Vivo en Kamerunio La celo de mia hodiaŭa letero kondukas nin malkovri pri demokratio kaj la sociala vivo en Kamerunio. 1960 Se mi retrorigardas en la pasintecon, Kamerunio akiris sendependecon la 1-an de januaro 1960, la koloniismaj jaroj estis ege kruelaj; pro koloniismaj interesoj, la lando estis apartigita en du respublikoj: la franclingva kaj la anglalingva. 1972 Feliĉe la lando sukcesis unuiĝi en unusolan respublikon; homoj ekde tiam povis konkorde ekvivi, unu kun alia senkonsidere diversecojn ĉiuspecajn (lingvaj, tribaj kaj religiaj). ĉio ĉi daŭris ĝis 1990 Apero de la demokratio en nia lando; komence de februaro samjare okazis en "Bamenda" (provinca ĉefurbo), la unua granda manifestacio postulanta multipartismon; la polico tiam fidela al la registaro, dispelas muskolforte la manifestacion; sed bedaŭrinde, malĝoja estis la bilanco: "6 mortigintoj", la unuaj martiroj de la demokratio. Tiel sekvis tagon post tago, semajnon post semajno, monaton post monato, grandskalaj manifestacioj tra la tuta lando; malfeliĉe, anstataŭ sidiĝi ĉe la sama tablo kaj pridiskuti la aferon, la malnova reĝimo male sin organizis plu ; armiloj ĉiuspecaj estis distribuitaj al registaraj fideluloj por batali la opoziciantoj; tiel startigante sian subpreman mortigmaŝinon. Dume, la opozicio siaflanke devis ankaŭ pluorganiziĝi; fondiĝis kelkaj "172 politikaj partioj". Kial? Por kion fari ? Pro kio ? Simple surbaze de triboj, de etnoj. Bedaŭrinde kelkfoje okazis interetniaj kaj intertribaj bataladoj, pro politika aparteno; kaj tiel iras la afero demokatia en multaj landoj Afrikaj. 1991 estis katastrofa jaro por la nova demokratio kiu volis sin instali; okazis ĉiutaga pafado, mortigado; multaj homoj arbitre estis arestitaj kaj senkulpe enkarcerigitaj pro siaj konvinkoj politikaj, pro siaj opinioj; multaj aliaj personoj malaperis, dume aliaj ĝis nun estas en karcero pro la samaj kialoj. En la sama jaro okazadis tumultoj. En "Yaounde Universitato" ankaŭ studentoj partoprenis la politikan ludon, parte ili postulis pli bonajn kondiĉojn. Militistoj kaj policanoj eniris en la universitaton: okazis pafadoj, senkulpaj arestadoj, senhomaj torturoj; multaj studentoj tiel bedaŭrinde malaperis, dume kelkaj bonŝance sukcesis fuĝi eksterlanden. Sed por silentigi la familiojn de la malaperintoj kaj de la mortigintoj, registaro diskrete disdonis gravajn monsumojn po 3.000 USD al ĉiu familio por celebri la funebrajn ceremoniojn. Mi mem tiutempe apartenis al "Demokratio Liberala" NRO pri homaj rajtoj; plurfoje mi estis arestita kaj liberigita, mi perdis ĉiujn miajn posedaĵojn; polico vizitis/-as min; cetere ĝis nun oftas surpriza traserĉado en mia hejmo. 1992 okazis unuaj pluristaj balotadoj (prezidenta,parlamenta kaj komunuma); masivaj fraŭdoj, remburado de urnoj, koruptado de opoziciantoj; dume la plimulto el la loĝantoj ne ricevis balot- kartojn; do ne povis plenumi la civitanan devon. 1997 La samaj ĉi-supre menciitaj fifaroj okazis en por la duaj, kaj ĉijare (2001?) la 30-an de junio por la triaj pluristaj balotadoj; kiel kutime la ĉiama registara partio sin proklamis "fina venkinto"; bedaŭrinde ne ekzistas "sendependa balotokomisiono". Kamerunio kun siaj 14 milionoj da enloĝantoj, kun 236 triboj kaj etnioj devas pluvivi en konkordo; "sed longe daŭros ankoraŭ mallumaj tagoj, tamen mi forte kredas ke ne eterne ili daŭros; espereble venos iam tempo, kiam la homoj ĉesos esti lupoj unu kontraŭ alia". Elkore Auguste Patrice Tonga, Douala, CM (Li mortis 2002 ĉefe pro manko da mono - li raportis pri agrikulturo kaj ekologio, vidu en Aveno #26)

 
  • Al la komenco de tiu cxi AVENO
  • AVE
     Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)