AVENO 28
Mozaiko: Ekologio, Ekonomio


> Mozaiko, Ekonomio kaj Naturo:
GMO: Industria agrikulturo ŝatas enkonduki novajn
organismojn, kiuj
estas modifitaj genetike. Ekz-e oni enkondukas genetikan
informeron el
bakterio (BT) por ke majzo iĝu rezistema kontraŭ
insekto, aŭ alia
por ke la majzo iĝu nesentema kontraŭ herbicido (sama
firmao
produktas la herbicidon kaj la majzo-semgrenojn) aŭ el
fiŝo por ke
fragoj ne detruiĝu pro frosto.
Plej danĝera estas risko kiu ne tuj montriĝas; sed jam
oni scias la
jenajn:
-  brazil-nuksa geno en soj-fabo kiu kaŭzas alergian
ŝokon en sentema
   persono; kompreneble oni haltis tian produktadon.
-  esplora nutrado de ratoj pere de GMO-aj terpomoj kaŭzis
malbonajn
   ŝanĝojn en la reno kaj sango.
Oni ne povas preventi la interkruciĝon inter kolzo GMO-a
kaj natura.
Abelbredisto ne plu povos deklami la produktitan mielon
GMO-libera.
Ekonomia problemo ankaŭ gravas, ĉar temas pri
patentoj. Bienistoj de
jarmiloj kulturas semojn, de jaro al jaro. ĉar la
GMO-plantoj staras
sub patento-protekto; oni devas pagi licenc-kotizon aŭ
aĉeti novan
semaĵon ĉiujare. Tio signifas kvazaŭ re-sklavigon
de la bienistoj
nun sub la jugo de internaciaj konzernoj.
Usono devigis la EU-Komisionon liberigi la merkaton kun
GMO-produktoj.
La sola defendilo estas, ke ĉiu produkto devas montri la
enhavon de
GMO, sed ne kiam porkoj aŭ bovoj estis nutritaj per
GMO-majzo, ktp..
Do, iometa risko restas, eĉ se aĉetanto per lupeo
rigardas la
produkto-etikedon. Ni aliĝu al la protestantoj kaj elektu
zorgeme
kiam ni aĉetas nutraĵojn.


Klimato/ Resursoj
En Germanio okazas stafeto por protekti la klimaton, organizita
de la
Klimato-Alianco. Ĝi finos la 1a de Juni okaze de la
Konferenco pri
Renoveblaj Energioj en Bonn (DE). Indiĝenoj el la
pluvarbaraj
regionoj akompanas la stafeton. Ili protestas kontraŭ la
ekspluatado
de teroleo en ekologie malstabilaj zonoj, aparte en la
pluvarbaroj.
Do, ne nur temas pri la klimato post la bruligo de teroleo- kaj
gaso,
sed jam komence pri la detruoj okaze de la ekspluatado. Vi
rememoras
la fi-agadon de SHELL en Nigerio.
Mi legis ke Yukos volas resanigi la detruojn (faritaj dum
sovetiaj
tempoj) en nord-okcidenta siberio kaj ke ili klopodos eviti
poluadon
de tero kaj akvo. Nuntempe Yukos estas atakita de la registaro,
unu-
flanke pro ne pagataj impostoj, aliflanke pri politikaj aspiroj
de la
"fondinto" Chodorkowski.
La uzado de teroleo altiĝas pro la ekonomia kresko en
ĉinio k.a.
evoluantaj landoj. Kompreneble ili ankaŭ rajtas
evoluiĝi. Sed ni
ĉiuj devas klopodi vivi kun elĉerpeblaj resursoj, kaj
efektivigi la
enerio-uzadon. Prefereble ni investu en renoveblaj energioj.
Suno,
akvoforto (sub ekologiaj framokondiĉoj), vento (kie eblas),
biomaso;
kaj aparte redukti la uzadon de resursoj.
Aĉeti novan produkton povas esti bona, se ĝi bezonas
malpli da
energio kaj kondiĉe ke oni recikligas la uzitan materialon.


Migrantaj Birdoj / Sovaĝaj Bestoj en Irano:
Lasta tempe mi kune kun aliaj preskaŭ 20 geamikoj veturis
al nordo de
Irano, apud Sari, por rigardi kaj ĝui migrantajn birdojn.
En Irano ni
havas kelkajn gravajn lokojn al kiuj ĉiujare alflugas
milionoj da
migrantaj birdoj, nome Mijankale, Ferejdunkenar, Samanskale (?).
Ni
helpe de Ekotur kiu okupas pri aranĝado de rondvojaĝoj
- precipe por
konatiĝi kun medio diversflanke, kaj helpe de regionaj
verdaj
organizaĵoj vizitis Daŝt-e Naz kie oni prizorgas
flavan iranan
cervon kaj Mijankale marĉon. Fakte okaze de Internacia Tago
de
Marĉoj (2a de Feb-o) helpe de kelkaj regionaj verdaj
organizaĵoj oni
okazigis 'Birdajn Festojn' en naturparko de Mijankale kie estas
la
ununura ejo por rozaj flamengoj. Flanke interesa estas ke ili
interesiĝis pri Esperanto kaj D-ino Karimi intencas
organizos kurson
por ili surloke. (laŭ Fatemeh Solat, Irano).

Naturprotekto en Kubo: Esperantistoj laboras por zorgi la
plantojn,
florojn, riverojn, arbarojn, kaj klopodas pri daŭrebla
agmaniero. Se
iu ŝatus subteni nin, la adreso: Inst. de Amistad con los
Pueblos,
P.K. 48 Bajamo 1, CU-85110 Granma, Cuba. Rafael Cabrera, tel-o
42-5503. , 
(laŭ Geidis
E. Liens)

Sciencaj informoj pri araneoj kun belaj fotoj prezentas Ed
Nieuwenhuys, dank' al Ronald Nobel ? en Esperanto:


Fotovoltaiko en Germanio:
                                                6
La EEG, Leĝo favore al Renoveblaj Energioj, estis
aktualigita. Ĝi
donas ekonomian certecon al investantoj kaj firmaoj kiuj
produktas kaj
instalas tiajn ilojn. La ĉefa ideo estas la certigitaj
prezoj por la
produktita energio. Ekz-e por fotovoltaika kurento: 0,457 EUR /
KWH
kiel baza rekompenco kun adiciaj cendoj laŭ diversaj
detaloj. Malpli
da mono por kurento el vento kaj akvo. Tiel la industrio por
daŭrebla
energio instalaĵoj povas kreski. Ne temas pri subvenico,
ĉar la
konsumanto devas pagi la kromkostojn. Miksitan prezon ni jam
havis dum
la tempo de la energio-monopoloj - sed ne konsciis.
,

 
  • Al la komenco de tiu cxi AVENO
  • AVE
     Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)