Informoj pri la tutmondaj Verdaj Partioj
Verdaj Partioj: (mll: VP.)
Gxenerala TTT-ejo: Verda Interreta Socio:
Global Greens
Bonvole trovi la aliajn ligojn sub
Ligoj
La Verdaj Partioj trovigxas laux la kontinentoj.
>> Euxropo: oni atingas cxiujn asociitajn Verdajn Partiojn pere de la TTT-ejo de la Euxropa Federacio de la Verdaj Partioj (EFVP). Ili preparas la fondigxon de Euxropa Verda Partio.
Europeangreens.org
> Auxstrio: VP. ricevis pli da segxoj en la landaj balotoj en Tirol kaj Supra Auxstrio.
La plej altajn procentajxojn ili ricevis en Sistrans (32,6%), Lans (27,4%) kaj Innsbruck (27%).
Tie ili estas nun la tria forto. La procentajxo de la dekstruloj (FPOe) estis duonigita.
> Belarusio: VP ekzistas sed vivas sub malbonaj kondicxoj - kauxzitaj de la kontrauxdemokrata registaro de la prezidento. Ecx lokaj konsilistoj havas politikajn problemojn. Ili kunlaboras kun la ukrinia VP.
> Belgio: VP (Ecolo) perdis la parlamentan statuson, perdinte 60% de la vocxdonintoj.
> Germanio/ Bavario: VP. pliigxis iomete, SPD malpliigxis draste (pro la politiko de malaltigo de socialaj bonfaroj), sed CSU (Kristana Socia Unio) ricevis pli ol 2/3 de la segxoj. Nek liberaluloj nek dekstruloj superis la 5%-sojlon.
> Pollando: Fondigxis Verda Partio.
Gabriele Szuba aktivas en la komitato de la Euxropa
Federacio de la Verdaj Partioj
Zieloni.org
> Ukrainio: VP publike informis pri la dangxeroj de Genetike Modifitaj Organismoj.
Ukraina Verda Partio (ret-adreso)