AVENO 26
Verdaj Partioj en la tuta mondo

Informoj pri la tutmondaj Verdaj Partioj

Verdaj Partioj: (mll: VP.)
Gxenerala TTT-ejo: Verda Interreta Socio:
Global Greens
Bonvole trovi la aliajn ligojn sub Ligoj La Verdaj Partioj trovigxas laux la kontinentoj.

>> Verdaj Partioj Plejmulte el "Update" de EFVP, 2002/5-6, 2003/02. TTT-adresoj trovigxas ankaux en la TTT-ejo de AVE. EFGP

> 2003-02-15 Tutmondaj manifestacioj kontraux la Irako-Milito, kun partopreno de la Verdpartianoj. Tutmondaj Verduloj (nome de la federacioj en Ameriko (Annie Goeke), Auxstralio (Margaret Blakers) kaj Euxropo (Arnold Cassola)) substrekis ke UN estu super iu ajn nacia decido, rilate tutmondaj aferoj. Kaj ili postulas aboli la ekonomiajn sankciojn. (Laux Pekka Haavisto)

> 2003-01-22/24 Tutmonda Sociala Forumo: Ankaux Verdaj Partioj partoprenis la TSF en Porto Alegre. Raporto de Gyoergy Droppa, Hungario, komitatano de la EFVP, raportis pri internacia renkontigxo de Verduloj i.i. la portugalaj Os Verdes Hungara Verda Partio.

>> Afriko > Kenya: Ni gratulas al Wangari Mathaai, delonge batalanta por virinaj rajtoj, ekologio k.a.. Sxi estis nomita Ministro pri Medio, Naturaj Resursoj kaj Sovagxbestoj. Tsigereda Walelign Skribu al Sinjorino Tsigereda Walelign

>> Ameriko

> Brazilo: sukceso: nun 16 (+15) MP

> Urugvajo: La fondinto D-ro Talice forlasis la VP - kaj aperis la Partio Ekologia el Suno. Mi votis por la Verda Partio kiam gxi ekzistis. Bedauxrinde la PES nun estas nur grupeto ene de plej granda "maldekstra" partio, nome "Frente Amplio". Ili havas malgrandan representivecon, kaj nenian forton en la Legxa Palaco de mia lando. (laux S. Burgues)

> Usono: USGP (usona VP) kontrauxis la Irakan Militon de la registaro Bush. Ralph Nader aludis en sia parolado la dependecon de Bush de la oleo-industrio; kaj postulis pli-efikigi la uzadon de teroleo kaj aliaj energioj en Usono. Green Party (Usono). Ili karikaturis la konatan varbafisxon de Exxon: "Put a tiger in your tank" ! Stop Esso Parlamentano de la usona sxtato New Jersey, Matt Ahearn, sxangxigxis de la Demokratoj al la Verduloj; cxar la Demokratoj kritikis lin pro malalta mono-altirado "fundraising". Nun 170 verdaj deputitoj en 23 usonaj sxtatoj.

>> Auxstralio: La verdaj gesenatoroj Bob Brown kaj Kerry Nettle kontrauxas al la registaro kaj kune kun la Labora Partio subtenas mocion de malkonfido kontraux John Howard. Green Party (Australio)

>> Azio

> Japanio: Kerry Nettle (27-jara), verdpartia senatorino (AU), vizitis verdajn organizajxojn en Japanio. Sxi aktivas en la movadoj kontraux la fosado de urania mino, por la homrajtoj de malliberuloj, por la politiko de komunaj trafikiloj en urbo; kunordigis "Tergloban Junularan Verdanaron" en la Teknologia Universitato de Sydney en 2001; sukcesis en la elektado de supra cxambro kiel Verda Partiano (NSW-sxtato) en 2001. Sxi kampanjas pri: Dauxr- eblo, Diverseco, Justeco, Memdecido. (Tahira Masako, JP).

> Koreio, suda: demandu cxe Korea Federacio por Naturmedia Movado. Korea Naturmedia Movado

>> Euxropo: > 2004-6 Balotado por la Euxropa Parlamento. VP-oj en Euxropo eldonos komunan Verdan Platformon.

> 2004-02-22/24 Romo(IT): Euxropa VP-Kongreso & AVE.

> EFVP kontrauxas la unuflankan invadon en la Irakon, kaj subtenas la UN-rezolucion 1441.

> EU/EP: Parlamentanoj de Verduloj/Regionalistoj postulas la dauxrigon de la UN-inspektoroj, tiom longe kiom ili opinias necese (Laux Helmut Weixler).
Ernst Guelcher prezentis diskutopunktojn pri la KESP (Euxropa Sekureco- kaj Defendo-Politiko) Ernst Guelcher.

> 2002-09-15/17 Bruselo: EFVP-Konsilio Kio sekvas el Rio+10 (Jo'burg)? Israelo-Palestino, surbaze de la Oslo Plano kaj la Koalicio por la Paco. Verdaj Partioj volas reirigi ambaux flankojn al la konferenc-tablo (mortigi unu la alian estas tro triviala solvo) - ekz-e la germana ministro J. Fischer vizitados la regionon por subteni la dialogojn. Akceptitaj Rezolucioj: VP-oj ne volas: Militon kontraux Irako; Arbofaligadon kontraux la naturmediaj legxoj; tian GxKKS (en: GATS); Uzadon de Sonar kiu per-sone surdigas kaj sekve mortigas marajn mambestojn (delfenoj, balenoj); Dauxrebla mastrumado de fixkaptado, limigo urgxe necesas; Tehxnetio 99 - radioaktiva, sed Britio ne evitas gxian eligon. Diskutado pri: Israelo/Palestinio; Cxecxenio; Solidareco inter la VP; Demokratia, civitaneco-bazita Euxropo cele al dauxreblo. Dank al ERA, E-o brancxo de la Partito Radicale, en Update 2002/6 aperis artikolo pri la estonta traktado de la rezolucio #33 en Berlino en formo de verda seminario pri lingvoj.

> Auxstrio: Die Gruenen gajnis cx. 10 %; kaj tial okazis interparoloj cele al koalicio kun la kristandemokratoj, sed finfine por ili ne eblis kompromisi tro. Tamen estis bona afero, cxar la VP montris sian propran profilon. Franz Floss

> Belgio: Agalev, flandra VP, kunlaboras kun evoluantaj landoj - sxatas diskuti pri tiu temo Agalev.

> Bulgario: auxtune balotoj por komunumaj konsilioj, en '04 por la parlamento. Bulgaraj delegitoj subtenis E-on je EFVP-Kongreso. AVE-ano Ivan Tr. Minchev tenas kontakton Bulgaraj Verduloj.

> Cxehxio: Strana Zelenych kunlaboras kun NRO-oj, sed ne sukcesis superi la baron. Nova estraro: Jan Beranek, Jana Ulbrychova Cxehxaj Verduloj.

> Estonio: 2002-10 Matti Nappus novelektita konsilisto en Saue Estonaj Verduloj
Estona Verda Partio.

> Finnlando: Balotado je 2003-03-16 rezultis en 8% kaj 14 segxoj en la parlamento.

> Germanio: Sukcesa rezulto (8,6%) de la VP kaj denove koalicio kun Socidemokratoj (SPD). Verdaj parlamentanoj (kaj la partianoj) subtenas la registaron por resti fidela al "Ne al Iraka Milito" - sed akceptos la UN-rezolucion 1441.

> Hispanio: Los Verdes prezentigxas por labori en la komunumajn konsiliojn. Imma Mayol en Barcelona jam aktivas tie por instigi la urban administracion al dauxrebla evoluo (sunenergio, Agenda21) Hispanaj Verduloj.

> Kiprio: Verda Partio (Kinema Oikologon) subtenis la novan prezidenton. Ili kunlaboras kun la turko-kipraj verduloj por atingi pacon sur la insulo Kipraj Verduloj

> Kroatio: Zeleni Hrvatske kunlaboras por malhelpi la oleodukton de Rusio al la Adriatika Maro tra Lojnske Polje - ekologia ekskurso UK 2001. Unu el la problemoj estus la balast-akvo de oleosxipegoj Kroataj Verduloj .

> Latvio: sukceso (10%) - 12 sidoj en la parlamento; 3 ministroj, i.i. Indulis Emsis pri Medio.

> Nederlando: 2003-01-22, GroenLinks perdis du segxojn al nun 8 en la nacia parlamento. Dum la aktivado aligxis pliaj 5000 membroj. Groenlinks

> Norvegio: Cxefe: Loka Agendo 21, energio, EU, sana kaj sekura nutrajxo, urba ekologio. Gronne (NO)

> Pollando: Reprezentis la polan Verdan Movadon cxe EFVP-Konsilio Pola Verda Movado .

> Rusio: Verdpartianoj el 26 regionoj de la Rusa Federacio diskutis la mediajn problemojn kune kun SEU (SocialaEkologia Unio - AVE delonge kunlaboras kun Sv.Zabelin) kaj EFVP-delegitoj, enkadre de la "Verda Oriento-Okcidenta Dialogo". Ili publikigis 4 postulojn: Fermi la fabrikon en Cxeljabinsk, kiu recikladas rubon el atomcentraloj. Subskribi la Klimatan Traktaton. Prepari Tut-rusian konferencon de Verduloj. Malfermi Cxecxenion kaj fari pacan politikon. (> Opinio). Kontaktu kun Andrej: Rusa Verda Movado

> Serbio: Diversaj VP-oj kunlaboras Serba Verda Partio

> Slovakio: Almenaux 1 % Slovaka Verda Partio

> Svisio: Gruene/ Les Verts diskutis pri demokrataj iniciativoj kiel nacia sano-asekuro, kontraste al la nuna merkato-hxaoso. Pri Genetike Modifitaj Organismoj, kiun ili volas malpermesi por la sekvaj kvin jaroj atendi esplorrezultojn. 2003-05-24 ili festos 20-jarigxon en Bern.

> Ukrainio: En Odessa ili bone sukcesis kun 4 sidoj en Odessa kaj 38 en la regiono; Vjacheslav Kruk igxis vic-urbestro de Odessa - gratulon. Verda Partio en Odessa
---------------

Mallongigoj: VP = Verda Partio, MP, MEP = Membro de la (Euxropa) Parlamento, landoj (DE), lingvoj (eo)

 
  • Al la komenco de tiu cxi AVENO
  • AVE
     Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)