AVENO 26
Agado de AVE

>> Raportoj pri la agado de AVE ekster la Verdaj Partioj. (Aveno 26)

> Aral-Maro: Ni kunlaboras kun "Aralseeverein" en Berlino, kiu cxefe okupigxas por subteni infanojn en la suda regiono - apud Nukus; aparte pri la infan-hejmo "Ertek" kie logxas infanoj de tuberkulozo-infektitaj gepatroj. Instalajxo por bona trinkakvo zorgos por akvo kaj financaj rimedoj tie.

> 2002-07 Riga: 12a IEK Ekologio kaj Multnacia Kulturo en Latvio. Organizita de Verda Ondo (Mara Timermane) kaj Tutmonda Turismo (A. Grzebowski). Krom la turisma aspekto (cxarma Hanse-Urbo Riga, bani en la Golfo de Riga, spekti folklorajn dancojn en kelkaj regionoj de Latvio) ni lernis multon. La unua tago de la kongreso okazis en kongresejo kun traduk-servo. Presentigxis pluraj firmaoj kiuj okupigxas pri sano, reciklado (sistemo de Verda Punkto por rekolekti pak-materialon). Sciencistino el Ekologia Laboratorio informis nin pri nov-evoluita produkto (libere acxetebla) el aveno, kiu gustas simile al jogurto, aparte por homoj kiuj ne toleras lakto-produktojn. Ni vizitis NRO-on kiu subtenas handikapitajn virinojn por produkti kaj vendi meti-artajxojn. Ni vizitis esplor-fabrikon en Salaspils, kiu kunfandas eluzitajn plastikajxojn (cxefe botelojn el PET) kun sablo por produkti pavimsxtonojn - pozitive gxi bezonas malpli da energio ol sama produkto el betono; negative montrigxis ke gxi eligas moligenzojn (kemiajxoj kiuj moligas plastikajxojn) kaj la cxirkauxanta aero iomete odoris "kemie" (certe oni devus bruligi la rubgason). En Tukums oni ege vigle klarigis al ni en naturklera muzeo la vivociklon de libelo - por ke ni homoj partoprenu ilian vivon kaj tiel rekte komprenu la bezonon je naturprotektado. En Vaidava ni vizitis bienon kiu produktas kurac-herbojn, kaj acxetis teon. En Sigulda ni vizitis pregxejon sur herbeja monteto proksime de tombejo de latva sanktulo; kelkaj laboris por elfosi (fondi) labirinton laux ekologia vidpunkto. En Latvio postrestis rememoro al pagana religio; ni vizitis unu el la sanktaj lokoj. Bedauxrinde pluvis dum ni vizitis la Kemeri Nacian Parkon, tiel ni povis eniri nur mallongan vojon sur bretoj super la marcxo. Ankaux tie trovigxas klerigocentro kiu atentigas pri la neceso protekti la specialan naturon tie. Lauxdire la plej granda enlanda rivero, Gauja, estas ege dangxera, cxar gxia fluejo sxangxigxas kaj kreas vorticojn. AVE arangxis diskut-vesperon pri ekologia politiko enkadre de la kongreso kaj kun vigla partopreno de interesuloj el Barcelono (irigacio-plano de Hispanio, kiu endangxerigus i.a. la naturon en la delto de la Ebro), gxis okcidenta Siberio (oleo-ekspluatado kun mediaj problemoj). Cxerpi energion el suno, vento , akvo kaj biomaso kaj uzi gxin plej efike estas grava celo. Alia temo estis la lingvo-politiko de la EU. Mi volis reveturi buse kun Irina el Rusio, sed sxia vizo por Latvio iel ne plu valdis en Litovio kaj ne en Pollando; pri tio mankis informo en Siberio. Felicxe eblis uzi pramsxipon de Liepaja. Tie, sur la kajo trovigxis partoj por 6 ventogeneratoroj.

> 2002-07 Alicante (ES): SAT-Kongreso, AVE-renkontigxo enkadre de la ekologiisma frakcio. Prezento de ekologia agado lauxlonge de la Dnjestro-Rivero fare de verda junula Eo-klubo gvidata de Tatjana Auderskaja. Protestoj de diversaj grupoj (i.a. SEU kaj AVE) sukcesis eviti la konstruadon de kanalo tra la kanejo de limano (lago rande de la maro) (sed vidu cxe Negative). Krome estis proponita de Grigorij Geht (Odessa) krei datumbankon de ekologiaj teknikoj. Bona temo, cxar eviti dangxerojn por la medio - kaj por ni mem - estas pli sagxa ol agi nur post la damagxoj. Ekz-e temas pri la farbado de kamionoj. Apliko de bona tekniko savos materialon kaj protektas la aeron kaj akvon kontraux dangxeraj materialoj.

> 2002-08 Verona (IT): EEU-Kongreso. Publika AVERenkontigxo ne estis akceptita! Tamen AVE ofertis materialon en la librovendejo. Kaj dank' al SFE-anoj ni diskutis pri tutmondismo je frangxo-renkontigxo kaj disdonis la tradukitan artikolon pri GxKKS (angle: GATS). Tie ni ankaux diskutis la proponon de Kristian Garino partopreni en la balotado, 2004, al Euxropa Parlamento enkadre de propra Esperanto-Listo. Sed rapide ni trovis plurajn argumentojn, ke gxi ne nur estus iluzio sed ecx malrekomendinda afero! Nia tasko estas, informi mense malfermajn homojn kiuj pretas akcepti E-on kaj diskuti ene de niaj partioj pri lingvopolitiko. Bone, ke prezentis sin David ApFergus de la nova Komunikad-Centro en Bruselo. Li "batalas" kontraux lingva diskriminacio; kaj tiel preparas vojon al la neuxtrala Esperanto. Parto el niaj donacoj indas iri al tiu centro.

> 2002-09-01 Johannesburgo (ZA): "Rio+10" Monda Konferenco pri Dauxrebla Disvolvigxo. Dank' al sudafrikaj geamikoj de EASA, AVE - kaj Esperanto entute - estis reprezentita sur la pintokonferenco "Rio+10". Sekvas la komenca raporto de Harro kaj la fina de Elisee: La oficiala delegito de EASA estas Elisee By'elongo, en forumo organizata far UNESKO (UN programo pri edukado, scienco kaj kulturo, (en) UNESCO), en kiu oni diskutos la rolon de kultura diverseco kiel garantiilon por la dauxr- igebleco de disvolvigxo. Tiu evento servos kiel preparigxo por marda rondtablo de UNMP (UN medio-programo, angle: UNEP) kaj UNESKO kun sxtatestroj pri kultura kaj biologia diverseco kaj iliaj rilatoj al la konferenctemo. Tie li esprimos la subtenon de la Universala Esperanto Asocio por la deklaro universala de UNESKO pri la kultura diverseco. Tutcerte, nia Praga Manifesto kongruas kun tiu grava dokumento de UNESKO, speciale gxi ellaboras la 6an artikolon de la UNESKO-a deklaro. Nu, al kelkaj cxefaj rezultoj de nia laboro gxis nun : 1. Disdono de centoj da informiloj pri Esperanto (pli ol 300 flugfolioj pri la lingvo, 50 pli dikaj informiloj, kaj 200 flugfolioj pri AVE), cxefe al delegitoj cxe la t.n. Globala Forumo (tio de la NRO-j), sed ankaux cxe la ekspozio en la vilagxo "Ubuntu" (= homaranismo). 2. Vizito al la ekspozicia stando de UNESKO kie la tri kunlaborantoj nin auxskultis tre simpatie. Ni sukcesis lasi mesagxon por s-ino Monique Fouilhoux, kiel petite de Vincent. Mi esperas, ke Elisee ankoraux sukcesos vidi sxin persone dum la morgauxa forumo. 3. Intervjuo de nia delegito en Radio "Kanalo Afriko". Gxenerale, mi povas raporti ke estas grandega evento, tre bone organizata, kun kelkaj dekmiloj da partoprenantoj. Laboro de unusola delegito nia povas atingi maksimume kelk- cent de ili. Tamen, esperu, ke kelkaj inter ili revenu al siaj hejmlandoj kun la eksciigxo, ke ecx kvankam eblas fari tiel grandan konferencon preskaux sole per la angla lingvo, ekzistas pli demokrata kaj pli efika solvo - kiu finfine ankaux helpas protekti la kulturan diversecon. Dr. Harro v. Blottnitz

> Raporto pri Rio+10 de Elisee Byelongo: EASA (Esperanto Asocio de Sudafriko) partoprenis aktive dum la diskutadoj por plibonigi la mondon kaj tiel prepari la bonan vojon al dauxrigebla disvolvigxo, kiun devas gxui la venontaj generacioj. EASA kaj UEA akceptis apogi kulturan diversecon kun fokuso al lingvaj rajtoj. La strategioj de EASA farigxis efektivaj tra disdonado de multpotencaj flugfolioj al delegitoj partoprenintaj en la globala popola forumo kaj tiuj aktivuloj en politikaj debat-konferencoj. EASA disdonis 950 informilojn pri esperanto cxefe en NASREC kaj Ubuntu-vilagxo, kie artefarite trovigxis ekspozicio kun diversaj artajxoj kaj informdisauxdigiloj,ktp. Inter tiuj disdonitaj pli ol mil propagandiloj, estis: La Praga Manifesto. Informilo de EASA. Teksto kun mencio:"A world with one language? No, that's not what we want." Varbilo de UEA: "An update on Esperanto". Informilo de AVE. InterretoAdresoj. Flugfolioj de EKDO (Esperanto Klubo de Durbano) kun elementa leciono. Informilo de C.I.T.D (Centro por informado, trejnado kaj disvolvigxo) kun projektoj de lingvo-instruado kaj aparte pri Esperanto. Krome: EASA estis intervjuita plurfoje kaj ricevis multajn adresojn de interesuloj. Indas raporti, ke EASA-anoj kunlaboris subtenante sian delegiton, Elisee Byelongo, per diversaj servoj i.a fotokopiado de informiloj, konsiloj pri strategio...Kune, ili propagandis pri esperanto cxe la Ubuntu vilagxo, kie post varbado cxe informbudo de UNESKO, ili eniris por mangxi en restoracion kiu uzas sunbrilan energion por kuiri. Kromaj subtenantoj: UEA kaj AVE, J. Cloete, A. von Blottnitz, O. Sher. Laux raporto de Elisee Byelongo.

> 2002-11-09 Prago (CZ): Konferenco pri Apliko de E-o en Scienco kaj Tekniko. Temoj teknikaj "Sojlo en rivero Danubo", "Radaksoj" .. kaj terminologiaj, i.a. duope (Wera Blanke kaj MW) pri la uzado de E-o en la politika sfero.

> 2002-11-09 Florenco (IT): Euxropa Sociala Forumo; organizita de Giuseppe Valente k.a.; Wilfried Huefler partoprenis kun teksto pri la Gxenerala Konvencio pri Komerco en la Servoj (angle: GATS) - vidu nian retpagxaron sub Dokumentoj. Sub malfacilaj kondicxoj la esperantistoj diskutis pri la socialaj temoj enkadre de la Tutmondigxo/ Globaligxo, kaj informis pri Eo (Marija Belosevic). Fondigxis reta diskutejo de la Sociala Formumo Esperantista. Preparkonferenco de grupo de esperantistoj okazos 2003-05-24/25 en La Chaux de Fonds (ch).

 
  • Al la komenco de tiu cxi AVENO
  • AVE
     Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)