AVENO 26
Pozitivaj Informoj el la Tuta Mondo

>> Pozitive (AVENO 26)

> Rusio: Justeco - Grigory Pasko estis absolvita de jugxkorto en Ussuriysk (RU) subtenita de Bellona (en). Li publikigis informon pri la dangxeroj de dronigitaj submarsxipoj kun atomcentralo kaj tial estis enkarcerigita.

> Tajvano: Ekde 2003-01-01 komencis la dua stadio limigi la uzadon de plastikaj ujoj. Oni malpermesas senpagan donadon de plastikaj sakoj en multaj cirkonstancoj.

> Germanio: ladskatoloj por trinkajxoj estas kovritaj devige per lu-pago, cxefe cxar ofte ili kusxis ie ajn en la publika spaco. Kaj cxar la procentajxo de reciklitaj ladskatoloj ne atingis la postulitan kvanton. 2003-04-17 la akcio-kurzo de KokoKolo falis, cxar oni vendis malpli da ladskatoloj en Germanio.

> Energio: Produktado de nefosiliaj energioj kreskas dank al legxoj kiuj rajtigas enmeti kurenton en retojn. Germana legxo EEG garantias prezojn kiuj respektas la kostojn por produkti 1 KWh da elektra energio. 2002 jam 3,75% de la kurento el vento-generatoroj. Entute 8% el regajneblaj energiofontoj BMU (de)
kaj Worldwatch (en) .

> Tutmonda Etiko (Weltethos, Prof-o Kueng (DE)): Paco inter la religioj estas kondicxo por paco inter la popoloj; tial necesas sincera dialogo inter la religioj. Felicxe la gvidantoj jam teorie akceptis tion, sed praktike malpli. Ekz-e la nova encikliko de la papo malakceptas la komunan euxkaristion.

 
  • Al la komenco de tiu cxi AVENO
  • AVE
     Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)