AVENO ##
Informoj el la tuta mondo
>> Negative (AVENO 26)


>> Negative

> Germanio: Nukleaj Centraloj kaj Infano-Kancero. Oni decidis forlasi la nuklean teknologion; sed la rugx-verda registaro decidis ke la permesoj dauxru gxis 20 jaroj, por ne perdi investitan kapitalon. Kaj "jam" 2005 la unua el la nun funkciantaj centraloj estos malsxaltata - Obrigheim. La nukleaj centraloj rajtas eligi radioaktivajn substancojn, cxar ne eblas eviti tion entute. Depende de la izotopo kaj la korpan parton kiun gxi trafas - la eligita substanco povas kauxzi damagxojn. La eligitan radioaktivecon oni mezuris, kaj la plej "malpura" germana centralo trovigxas en Gundremmingen, Bavario. Fakte temas pri kontaminajxo (neologismo) sed tiu termino ne elvokas sentojn de la fina risko - mort-malsanigi. Plurloke cxirkaux nukleaj centraloj la loka logxantaro riskas esti trafita - kaj plurloke oni rimarkas plialtigxon de kancero cxe infanoj, cxar je kreskanta organismo la risko estas pli alta. Bedauxrinde - eble sub influo de lobio - la sxtato rifuzis fari specialajn statistikojn. Nur nun la NRO "Energiewende atomkraftfreies Schwaben" (energi-sxangxigxo al Sxvabio libera je atomcentraloj) sukcesis ke la Federacia Radioprotektada Oficejo ekfunkciis studon pri kancero-statistiko rilate al atomcentraloj dank al Ruth Paulig (V., Bavara Parlamento)

> Rusio: La NRO "Baikal Medio-Ondo" kiu protektas la regionon de la Baikal-Maro, la plej granda resurso da trinkakvo en la mondo, estis "vizitita" de la Sekreta Polico FSB. BMO publikigis ke cxirkaux la Elektrokemia Fabriko Angarsk trovigxas radioaktive poluitaj areoj. Sed pli gravas aktuale, ke BMO kontrauxas la konstuadon de oleodukto tra la naturrezervejo "Tukinsky Nacia Parko" planita de Yukos, unu el la grandaj oleo-konzernoj. Denove montrigxis, ke nia uzado de importita energio rezultos en damagxoj de pra-naturo aliloke. Baikalwave (en) (SEU,2002-11)

> Rusio: La neglekto de dauxrebla arbar-protekta politiko kauxzas grandarean detruon de la "Taiga" en Siberio. Arbaroj estas faligitaj kaj la ligno plejparte eksportita en Cxinion. La ofizialaj besto- kaj arbar-gardistoj ecx ne estas protektataj de la sxtato, do, ne povas vere protekti. La pagitaj licencoj ne estas uzitaj por replanti la arbaron, sed sxtele privatigitaj. (> antauxa Aveno)(2003-04-18, TV, ARD, cxirkau Angarsk)

> Ukrainio: Dauxras la planoj kaj klopodoj uzi la delton de la Danubo, biosfera reservato de UNESKO, por konstrui havenon aux simile. Okazis publika protesto en Moskvo. Kaj tiam la prezidento Kucxma decidis ne akcepti la planon; sed komence de 2003 denove publikigis similan planon. pri la Danubo (en) (SEU,2002-12-06) Alia projekto celas al konstruo de damo por la rivero Suda Bug por malvarmigi nuklean centralon. Suda Bug (ru).

> Iraka Milito endangxerigas la migro-birdojn. Pli ol unu miliono da migrantaj birdoj nun trovigxas je la hejmenflugo de suda Afriko al siaj kovnestoj en la norda Azio (kaj Euxropo, mw). La marcxaj regionoj en la suda Irako estas tre gravaj lokoj por fari pauxzon kaj cxerpi novan energion. La milito povus malplibonigi aux ecx detrui cxi-tiun regionon. (2003-02-23 el Sunday Independant, Sudafriko (tra Badische Zeitung)). Kaj kio okazis finfine ? Rimarko: ne pensu ke AVE nur klopodas pri la birdoj; pri la milito kaj la trafitaj homoj, detruoj (..) ekzistas dauxra informado cxie en la mondo - pli-aux-malpli objektiva. Ni esperas ke en Irako evoluigxos ekonomio kaj Homaj Rajtoj.

 
  • Al la komenco de tiu cxi AVENO
  • AVE
     Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)