AVENO 26
Mozaiko


>> Mozaiko (AVENO 26)

> Tomek Wilkoszewski ankoraux trovigxas en malliberejo: Bonvolu legu . Temas pri malfacila afero - cxiukaze li meritas la liberecon. (2003-03-01)

> Atrazin virinigas vir-ranojn ! La trudherbicido Atrazin (kemiajxo kontraux nedezirataj herboj en la agrikulturo) efikas sur ranoj kiel inigenzo (in-ig-il-ajxo). Hayes k.a. trovis vir-ranojn de la specio (Rana pipiens) en usonaj lageto, kies gonadoj estis damagxitaj kaj produktis ovo-cxelojn (ovolojn). La saman efikon ili trovis en la laboratorio, kiam ili tenis ranlarvojn en akvo kun Atrazin en diversaj koncentrecoj. La nul-efika limo estis tre malalta (0,1 ppb). (Nature, 2002, 419, p.895). Pli vastaj esplor-rezultoj trovigxas en libro de la laborgrupo pri "Sekvo-estimo de Teknikoj" de Baden-Virtembergo (sudokcidenta Germanio). Temas pri "endokrin-efikaj substancoj", kie krom Atrazin estas listigita Simazin kaj la fungicidoj Dithiocarbamat, Vinclozolin kaj Fentin. Aparte dangxeraj estas la "-azin"oj, cxar ili trovigxas ofte en la trinkakvo en pli alta koncentreco ol oficiale akceptita. Tiaj "-cidoj" ofte havas ankaux kancerogenan efikon. Je intensa agrikulturo kun kemiajxoj ne eblas malhelpi, ke ili aperas en la trinkakvo (kaj en la aero dum la aplikado - cxu vi jam flaris ion, kiam oni sxprucis grenejon ? (Mi jes). Indus ekstrakti pli el tiu libro: Akkan k.a. "Pflanzenbehandlungs- u. Schaedlings-Bekaempfungsmittel in der Umwelt", ISBN 3-503-07027-3 .

> Ecstasy (ekstesi) damagxas la cerbon ! Tiu sinteza drogo (3,4-Methilendioksi-N-metilamfetamino) detruas neuxronojn kiuj dependas de Serotonino; krome gxi damagxas la dopaminergan sistemon. Mi ne certas cxu necesis esplori tion je simioj - ekzistas pluraj homoj kiuj vivas kun reduktita mensa kapablo pro tiaj festo-drogoj. Cxiukaze je la simioj montrigxis gravaj damagxoj, kiel la Parkinson-malsano (Ricaurte k.a., Science, 2002, vol.297, p.2260). Do, festu, sed evitu la damagxigajn pilolojn. Bona muziko kaj agrablaj homoj suficxus por esti gaja.

> Verda Kemio - cxu paradoksa ? La naturo funkcias pere de kemiaj interagoj - kaj gxi ankaux konstruas venenajn substancojn; la cxefa diferenco al la industria kemio kusxas en reagoj kaj substancoj kiuj ne estas adaptitaj al la naturaj cikloj. Ni rememoru al la katastrofoj de Bhopal kaj Seveso; al milita uzado kiel en Vjetnamio (fare de Usono, defoliigenzoj, kiuj krom-kauxzis kripligxon de beboj, homoj mortis kaj malsanigxis kronike); al agrikultura uzado (DDT, k.s. ) kiu toksigas la nutrajxcxenon kun la sekve de la "malapero" de birdoj (Rachel Carson) ; kaj al cxie-trovgeblaj kemiajxoj pro protekti sxipojn, por moligi plastajxojn (ili agas kiel inigaj-hormonoj - vidu supre cxe Atrazin). Intertempe kemiistoj klopodas eviti dangxerajn krom-efikojn; tiu kampo nomigxas Verda Kemio (Green Chemistry). Trovu ekzemplojn en diversajn TTTejoj de la naciaj kemio-organizajxoj, (en), .

> La fajroj en Auxstralio somere 2001-2002 Estas konjekto ke cx 70% de la fajroj komencigxas per ne naturaj kauxzoj. Cxu akcidente aux intence? Eble fuminto eljxetis cigaredfinajxon el auxtofenestro aux iu bienisto malbone taksis la cirkonstancoj mediaj dum "regadfajro". Por iuj homoj la ago ekbruligi fajron havas allogegan tenton - ecx se la rezulto povas esti morto de homoj kaj detruo de proprajxo. En iuj monatoj depende de la kondicxoj, iuj ajn fajroj estas malpermesataj en Auxtralio ecx por niaj famaj viandrostajxoj. El la komencaj fajroj en novembro 2002 unu estas cx 40 km suden de mia nuna logxloko kiu trovigxas cx. 450 km for de la orienta marbordo de Auxstralio. Cxi tie nun estas plejparte kampoj por kreskigi tritikon kaj pasxtejoj por sxafoj kaj bovoj. En la pli montaj, rokecaj (nefekundaj) regionoj cxi tie trovigxas arbaroj, kaj ankaux iomete cxe la riverbordo. La fajro komencigxis per fulmo en la montetoj de Nacia Parko post sxtormo kaj ofte en la somero en Auxstralio tio povas okazi. Se la tereno kaj plantaro estas sekaj kaj la sxtormo ne produktas multe da pluvo, fajro povas rapide disradii speciale se forta vento okazos la sekvajn tagojn. En mia nuna regiono, herbfajroj en kampoj apud la Nacia Parko minacas kontraux lignaj fostoj de bariloj, pasxtobestoj kaj foje konstruajxoj. Malgraux ke oni ofte vidas kamionojn, aviadilojn kaj helikopterojn kiuj jxetas akvon kontraux la fajroj, ofta rimedo por kontrauxi la fajron estas fajro mem. Oni komencas bruligi fajron apud nefajrema (venten) loko por malrapide bruli (kontrauxventen) al la venanta fajrofronto kaj tiel malrapidigi gxin kaj espereble igi la fajron regebla. Sed la decido uzi tiun rimedon estas foje dangxera kaj cxi foje malgraux loka konsilo ne uzi gxin, gxi estis uzata kun malbona rezulto. Loka scio pri fajroj estas tre grava kaj tio estas nia malavantagxo. Estis historie registrita ke kiam la Euxropeanoj venis al Auxstralio, la indigxenoj diris ke "ili lasas fajron diskuri kiel neregataj infanoj". La indigxenoj vivis kun kaj uzis la fajrojn por sia avantagxo pri movado tra la arbaroj kaj produkto de pasxtejo por indigxenaj bestoj kaj ecx por elfugxigi la bestojn en sian lokon. Sed la Euxropanoj ne petis konsilon de la indigxenoj, ili strebis anstatauxi la sovagxejon per verdkampoj. Malgraux ke oni ofte auxdas aux legas en novajxraportoj ke "fajro detruis arbaron" tio estas tute malvera pri la Auxstralia plantaro. Nur monato post fajro la arbaro regeneras sin. Plejparto el la euxkaliptoj kaj aliaj specioj ne mortas pro fajro ecx pro fajrego. Plejparto el la specioj bezonas fajron kaj ecx varmegan fajron por semumi. La problemo estas se fajro okazas tro ofte, la junaj plantoj estas detruitaj antaux ol ili suficxe maturigxas por produkti semojn. Do gxenerale fajro po malpli ol 10 jaroj estas detruema. Sed post 10 jaroj la abundo de fajrajxo estas dangxere minaca en sekaj kaj ventaj kondicxoj. Do kion fari ? Alia malavantagxo de oftaj fajroj estas la efiko je iuj bestoj. En 1994 okazis fajrego en Nacia Parko sude de Sidnejo (Royal) kaj nun en 2001. Iuj el la bestoj kaj bestetoj rampas en tunelojn, kavernojn, riverojn, ktp sed aliaj kiel la malrapidaj koaloj nur grimpas gxis la plej alta parto de la arbo. En fajrego tio tute ne tauxgas. La arbaroj laux la orienta marbordo kaj montocxeno de Auxstralio prezentas la plej malfacilan problemon. Cxar cxi tiu regiono estas la plej homlogxata regiono en Australio. Dum varmega somero kun temperaturo de pli ol 40 gradoj kaj ventrapideco je cx 60-80km/hr kaj la arbaro seka pro nepluvema printempo, plus la oleoplenaj folioj, la arboj povas kvazaux eksplodi kiam alvenas la fajrofronto. Estas preskaux senutile kontrauxi gxin. La nura rimedo por la logxantoj estas fugxi kaj esperi ke la kontrauxfajristoj povas protekti ilian domon. Tiel la fajrobatalantoj agas. Ili strebas protekti homojn kaj posedajxojn sed alie atendas gxis pluvo alvenas aux gxis la fajro simple alkuras al fina loko. En Sidnejo mi logxis en dometo tute cxirkauxita de arboj cxe la rando de suficxe granda Nacia Parko kiu lauxas riveron. Mi povis elrigardi mian fenestron aux sidi sur mia verando kaj vidi nek homon nek domon. Nekredeble en urbo de 4 milionoj da homoj. Tuj el la pordo mi povis gxui naturon - birdojn, testudojn, florojn, lacertojn, serpentojn, arbojn ktp. Mi gxuis ses jarojn en tiu loko kun mia familio kaj se oni demandus al mi 'cxu vi riskos tion denove post la minaco de la fajroj' mi tuj respondus jese. Kaj tiaj estas multaj kiuj deziras havigi al si kvietan naturan lokon iom for de la bruo kaj konfuzo de la moderna vivstilo. (de Terry Manley, red.)

> Pri estigxo de la federacia supersxtato (el verda vidpunkto): La libervola unuigxo de pluraj sendependaj sxtatoj en Euxropo en politikan unuon povas esti ankaux interesa por aliaj partoj en la mondo. Aparte rilate la perforte unuigitaj sxtatoj - ekz-e Rusio, Cxinio, la t.n. "Proksima Oriento" - kaj eble iam diversaj partoj de Afriko. Finfine oni devas trovi interkonsenton - alimaniere la situacio cxiam pli akrigxas. En Euxropa Unio nun temas pri federacio de plejparte sendependaj sxtatoj, eble iam gxi igxos federacia sxtato, ties apartenantaj landoj havus limigitan sendependecon. 2002-03-01 okazis kunsido de verda badeno-virtenberga Laborgrupo pri Internacia Politiko. Unu el la temoj estis la estigxanta EU-Konstitucio. Post eble du-jara diskutado nun la komisiono publikigas sian proponon de EU-Konstitucio. El la Verduloj/Regionalistoj (V/EFA, (en)) estas komisiitaj s-ro McCormick kaj J. Voggenhuber kiel viculo. Kaj nun la komisiono devas pripensi amason da amendo-proponoj. Rilate la temo Lingvo trovigxas unu alineo sub la Artikolo 7: "Pri la EU-civitaneco": "...EU-Civitano havas la rajton skribi en unu el la lingvoj de la unio: peticion al la Euxropa Par- lamento (EP), al la alparolulo por civitanoj, al la organoj kaj konsilantaj oficejoj de la unio - kaj ricevi respondon en la sama lingvo." Sed ne estas klara kiu estas "lingvo de la unio" kaj kiu ne. Cxu la euxska aux pli poste la kurda apartenas al ili ? Cxu la soraba (DE), kataluna (ES), bretona (FR), walisa (GB) aux aliaj lingvoj de naci-malplimultoj apartenos al ili ? Heide Ruehle (DE, kaj verda EP-anino) klarigis al ni kelkajn postulojn de la Verduloj: - Plia substreko, ke temas pri EU de la civitanoj; do, kun pli da rajtoj por la EP. - La naturprotekto estas tro malforta; dauxrigeblo povas esti simple antropo-centra celo. Rim(MW): La avangarda programo de la germanaj Liberaluloj (Freiburger Thesen, 1966) jam menciis la medio-protektadon, sed sole favorcele por la homaro; tio estis spirite tro malvasta - unu el la kauxzoj de la estigxo de la Verda Partio en Germanio (komencoj en 1975, partopreno je baloto al la EP en 1979, fondigxo en '80). - La EU-Cxarto de la Bazaj Rajtoj devus esti parto de la konstitucio, ne nur aneksajxo; sed eble temas nur pri diversa tradicio verki tekstojn. - La EU bezonos alian manieron de la prezidenteco de la EU-Konsilio; kaj aboli la duonjaran intersxangxon. - La energiopolitiko devas celi al regajneblaj resursoj; la Euratom-Traktato devas esti aktualigata, cxar ecx nun gxi preskribas la uzadon de nukleaj centraloj, kiujn ni ne akceptas. - La EU devas sekvi pli komunan politikon, ekz-e rilate la eksterlanda politiko. Montrigxis ke la Komuna Ekstera kaj Sekureca Politiko (KESP) subskribita en Amsterdam ne estis sekvita, kiam alvokis la usona prezidento minaci la Irakon per milito. Certe estas malfacile trovi interkonsenton en tia demando. Nek la germana kanceliero rajtus kategorie diri "ne", nek aliaj rajtus diri "jes". Laux KESP necesas konsultado inter la EU-Sxtatoj. Eble bone, ke montrigxis la kriza afero jam antaux la konstitucio estis aprobita. Do, pri tiaj problemoj - aparte kiam ne vere urgxas - necesas gxenerala proceduro por trovi interkonsenton. Gxenerala demando estas, cxu ni volas federacian EU kun la gravaj konsekvencoj perdi sian sendependecon parte al EU-Instancoj. La Verduloj volas ke la principo de subsidiareco (ekz-e respondeco de sxtato, regiono, urbo laux la diversaj niveloj) gvidu la EU-Konstitucion kaj ni esperas, ke la principo de konekseco - tiu, kiu ordonas, zorgas por la mono - estu sekvata. Por financi la EU-Kasojn oni povus enkonduki impostojn kun internacia karaktro: eko-imposton por aviadilo-fuelo kaj la t.n. Tobin-Imposto por devizo-transakcioj, pri kiu aparte Attac okupigxas. Krome necesas egalaj impostoreguloj almenaux ene de la EU. Cxu ekzistas diversaj vidpunktoj inter la Verduloj ? Jes. Ekz-e: La belgaj Verduloj timas malfortigon aux malfunkciadon de la EU, kiam tro rapide tro multaj novaj sxtatoj aligxas. Ekz-e J. Voggenhuber (AU) volas konservi la kristanan karaktron. Kaj necesas konsideri regulojn por la najbaraj sxtatoj (Algxerio, Moldavio, Ukrainio), cxar tro granda diferenco sekvas al envio kaj cxagreno - kaj Francio havas apartajn ligojn al nordafrikaj sxtatoj. Ni esperas, ke cxiaj problemoj estu moderigataj pace. AVE tradukos la politikan platformon okaze de la EP-balotkampanjo 2004.

> 2002-06-18/19 Cheljabinsk (RU): Okaze de internacia konferenco pri "Ekologio kaj Homaj Rajtoj" publikigis, ke en multaj sxtatoj mankas publika aliro al datumoj rilate ekologio kaj ke la Homaj Rajtoj devas esti ligitaj kun la Ekologiaj Rajtoj por ekscii pri ekologiaj damagxoj kaj pli grave por preventi aktualajn kaj estigxontajn.

> Kamerunio: Agrikulturo, Ekologio, kaj Demokratio. Kvankam agrikulturo floradas en Kamerunio, 2/3 de la logxantaro malsatas kaj mizeras, dum la cetero vivas kvazaux en paradizo. La antauxa registara politiko rilate al la kreado de etaj projektoj pri agrikulturo estis bonvena; sed bedauxrinde inter la legxo-propono, ties elekto kaj gxia plenumo ekzistas largxa fosajxo. La sinsekvaj registaroj tiurilate fiaskis, dum ties anoj senrajte favoras iliajn gefamilianojn. Bonsxance nia grundo estas produktema; homoj sukcesas plugi malgrandajn surfacojn por sin nutri. Ignorita de la plejmulto de la logxantaro, ekologio estas cxiutage ofendita, homoj forgesas ties celon. Dum ekologiistoj rolas kiel naturprotektantoj; ekspluatantoj enlandaj kaj eksterlandaj helpe de la registaro al kiu oni donas gravajn monsumojn, senarbarigas plurajn regionojn difektante la naturon, eksportante miloj da sxtipoj, kauxzante seriozajn problemojn al tieaj indigxenoj; tiuj cxi kelkfoje vole-nevole ricevas trinkmonon pro la detruigo de iliaj plantejo, kulturejo. Aliflanke, antaux kelkaj jaroj, kelkaj afrikaj registaroj akceptis sxipojn (el okcidento) plenaj je venenaj ruboj, kaj sxmirmonon de kelkaj usonaj dolaroj; kaj konsekvence sekvis malsanoj. Cxu Afriko estas rubejo? Tio estas vera insulto kontraux la homa specio. En niaj respektivaj landoj, uzinoj liberigas fumojn el fumtuboj, kauxzante nekalkuleblajn konsekvencojn. ***** Laux Auguste Patrice Tonga, Douala (mortis tro juna pro malsano (kaj manko da mono?) fine de 2002). Li ankaux sendis artikolon pri la malhelpo de demokratio fare de la registaro en sia lando. *****

 
  • Al la komenco de tiu cxi AVENO
  • AVE
     Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)