Returne

AVE kaj la Verdaj Partioj
2002-02-03

AVE
AVE cxe la naciaj Verdaj Partioj:
> 2001-03-09/11 Stuttgart (DE): Federacia Asembleo:
Informstando kun Julia Noe, Wilfried Hüfler, Wolfgang Gunther
kaj MW (elsendo de parolado en TV Phoenix).

+2001-09-01/02 Berlin (DE): Somera Akademio de la Verda Partio
(Bündnis90/Die Grünen):
Okazis AVE-informstando. AVE interparolis i.a. kun Heidi Hautala, MEP (el FI), kaj presidantino de la grupo de Verduloj/Regionistoj). Pro la aktuala diskuto sxi interesigxis pri la Pariza Rezolucio (vidu AVENO 21), ke Eo igxu unu el la oficialaj laborlingvoj por neuxtrale reprezenti la lingvojn kiuj ne estas oficialaj, cxar post la EU-etendigxo la nombro de naciaj lingvoj atingos 20.
Prof-o Andrej Markovits (US) , diskutis la konceptajxon de la nova Baza Programo de la germana Verda Partio; krom multaj lauxdoj kaj kelkaj kritikoj pro manko da konkretaj eldiroj (ekz-e kontraux dekstruloj kaj stalinistoj) li proponis por la EU similan lingvan sistemon kiel en Hindio "tri plus/minus unu lingvoj" laux David Laitin: vilagxa kaj regiona gepatra lingvoj, nacia lingvo kaj finfine supernacia lingvo por tuta Euxropo laux la kunteksto. Li sxajne preferas la anglan por tiu supernacia rolo - kaj respondis, ke Esperanto estus tro normiga kaj estus iluzio. Ni germanaj verdpartiaj e-istoj tamen klopodas dauxrigi la diskuton. > 1a Tutmonda Kongreso de la Verdaj Partioj en Canberra: AVE partoprenis dank' al Sandor Horvath, Jenny kaj Alan Bishop kaj Brian Currie kiuj informis pri Esperanto kaj partoprenis en diversaj diskutrondoj. Sandor raportis pri la kongreso; lia artikolo aperis en Sennaciulo, 2001-05. Raporto de la 1a TKVP, Canberra 2001-4-14/16: Mem cxeesti tian eventon cxiam estas pli ekscitiga ol nur rigardi oficialajn kontribuojn televide kaj radie. Pro la titolo, pro la fakto ke gxi estas la unua kaj pro fervora konsternigxo pri la naturmedio de nia belega planedo, mi volis nepre cxeesti kaj utiligi la pretekston starigi Esperanto-budon laux la jam antauxlonge ricevita peto de M. Westermayer de AVE. Impona evento cxe la impona kongresejo de Kanbero. Oni ne povis mistrafi cxe la enirejo okulfrapan unupersonan manifestacion kontraux milito kaj polucio sur nia planedo. Kvankam ne videbla, prezentante sin poste, la manifestacianto, Benny Zabel, surprizis nin informinte ke li naskigxis en Bialistoko kaj liaj gepatroj parolas esperante. Interne trovigxis la kutima informgicxetoj, T-cxemizvendejoj kaj multaj budoj de diversaj federacioj de verdaj partioj en nia regiono ekz-e Vjet-namio, Koreio kaj Nov-Zelando. Iom post iom dum la 3 tagoj aperis stoketoj da flugfolioj por forpreni kaj cxiutage la informilo 'Spinifex' - kun Esperanto kontribuo en numero 3. Neniu respondis la defion! Sandor Horvath el Suda Auxstralio estris la agadon kaj arangxis la spacon dum Brian Currie, mi kaj mia edzo Alan kunhelpis. Finfine Alan dejxoris plejmulte, legante sian profesian legadon, dum Sandor, Brian kaj mi cxeestis la prelegojn kaj laborgrup-ojn pri komunikado kaj lingvo/ kulturo. Vizitintoj al la budo inkluzivis francan esperantiston el Provenco kaj la filon de la konata Gregoire Maertens (BE). Pli ol 700 partoprenantoj el surpriza nombro da landoj, 70, gxuis la sxancon pridiskuti la plej gravajn temojn por la estonteco de nia planedo, samtempe kreante specialan Cxarton aprobita de la plejmulto da oficialaj delegitoj. La malneta cxarto haveblis en Eo. Kompreneble, por ni estis plej interese la prilaborado de interpretadbezonoj. Laboregis interpretistoj en almenaux ses lingvoj reprezentitaj. Ili sidis supre malantaux vitrajxo. La laborlingvoj estis la angla kaj franca sed necesis traduki ankaux el la franca. Tre afabla virino faris sian eblon por kontentigi la lekciiston kaj la auxskultantojn sed ne eblis sen rimarki gxenon de unu flanko aux la alia. Malantaux la kulisoj ni, esperantistoj faris nian eblon por informi pri Esperanto cxe laborgrupoj sed pli efike allogante oficialajn delegitojn subskribi rezolucion. Nur je la fino mi konsciigxis ke rezolucioj estas akceptataj nur de oficialaj delegitoj. Almenaux eblis atentigi la homojn pri bona alternativo al fusxa tradukado. La sekva konferenco okazos en Sudafriko antaux 2006. Jen defio al ni subteni kaj instigi niajn amikojn en Afriko ne nur dauxrigi la bonan laboron sed agi sur oficiala tereno. Ni esperu por Esperanto kaj por la meritinta homaro. Verkita de Jenny Bishop por AVENO #23  
  • Returne
  • Al la komenco de tiu-cxi AVENO
  • Al la indekso de AVENO
     Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)