Returne

AVE Renkontigxoj
2002-02-03

AVE
 86a UK en Zagrebo, AVE-Renkontigxo:
2001-07-22 Christoforo Fettes, honora membro de UEA kaj
kunfondinto de AVE, povis cxeesti post longa devo-ligita pauxzo.
  El la raporto de la sekretario Manfred Westermayer menciindas
la dauxrigo de la laboro de AVE kun la Verdaj Partioj. Kvarpagxa
fikcia artikolo "Esperanto für Europa" de Britta Loose (Germana
Eo Junularo), estis publikigita en la diskutbaza libreto "Grün 2020 - Der Junge Blick"; gxi skizas argumentojn por la enkonduko
de Esperanto kiel komune akceptita internacia lingvo kaj la
necesajn malfacilajn pasxojn por atingi tiun statuson. Artikolo
de MW, pri la tauxga uzado de Esperanto rilate la renkontigxojn
de la civitanoj de partneraj (gxemelaj) urboj estis publikigita
en AKP 2001/1, jxurnalo por alternativa municipa politiko.

1a Tutmonda Kongreso de la Verdaj Partioj en Canberra:
AVE
partoprenis dank' al Sandor Horvath, Jenny kaj Alan Bishop kaj
Brian Currie informis pri Esperanto kaj ili partoprenis en
diversaj diskutrondoj. S.H. raportis pri la kongreso; lia
artikolo aperis en Sennaciulo, 2001-05.

Sukceso de NRO-oj en Odessa:
Tatjana Auderskaja organizis la AVE-renkontigxon en Nagykanizsa
enkadre de la ekologia frakcio de SAT. Sxi raportis pri la
endangxerigita ekologio en la deltao de la Dnjestro, proksime de
Odessa. Oni planis la konstruadon de auxtosxoseo inter Ukrainio
kaj Moldavio tra la kanejo de la cxemarborda lago, t.n. "liman";
kvankam tiu teritorio estas sub la protekto de la Ramsar-
Traktato. Nur amasa protesto de civitanoj kaj pluraj NRO-oj
finfine haltigis tiun planon. Subtenita de partnera Eo-klubo
Yokohama ili verkis filmon pri la vivo de la birdoj en tiu
deltao, kiu estis montrita en la kongresa librovendejo.  Pliaj
informoj cxe: Alla Shevtchuk, Social-Ecological Union, Odessa,
alla@eco.odessa.ua Ivan Rusev, The Nature Heritage Fund,
wildlife@paco.odessa.ua . Sekvis vigla diskuto.

La Balaton-Lago
Gxi mempurigxas pere de kanejo; alfluantaj
nutrajxoj endangxerigas la kanejon. Laux Janos Sarközi (HU)

Agado kontraux la mortpuno:
 Ni esperantistoj kune agu por
aboliciigi la mortpunon tutmonde - komencante en landoj kiel
Usono kaj Japanio. Ni gxojis, ke Ivo Peyraut, prezidanto de la
PK de SAT cxeestis kaj parolis pri la minacanta mortpunigo por
Billy Waldon "Sekoja", kiu kiel esperantisto vojagxis dum la
80aj jaroj en Euxropo por informi pri la malobservado de la
Homaj Rajtoj fare de la Usona registaro kontraux la indigxenoj.
Li estis arestita kaj akuzita antaux 1990 pri pluraj krimoj kiuj
okazis en tiu tempo, kiujn li versxajne ne faris.
  Kontraste al la Homaj Rajtoj en Usono necesas ke la akuzita
persono pruvu sian senkulpecon. Pro tiaj legxaj komplikajxoj kaj
manko de mono por bonkvalita pledisto, li gxis nun ne sukcesis
rericevi sian liberecon -male. Tial pluraj grupoj nun klopodas
trovi justecon por li. Ankaux UEA defendas la Homajn Rajtojn,
kiu laux artikolo 3 atestas la rajton vivi; do, cxiuj samideanoj
povas kunlabori - kun multaj aliaj NRO-oj (kiel A.I.) por
finfine aboliciigi la mortpunon gxenerale. SAT kolektas monon
por subteni la juran defendon de Billy Waldon. SAT-konto cxe
UEA: satx-s.  Belan kaj informricxan T-cxemizon vendas: Ljo,
LafigŠre, F-07740 Malarc.

Gxenerala Konvencio pri Komerco en la Servoj:
Por trovi pli justan mondo-ordon necesas kontrauxi la nunajn
globalizajn tendencojn kiuj preferas grandkapitalistojn,
sucxante monon el la popoloj.
Wilfried Hüfler disdonis tekston pri GxKKS (en: GATS). Dank' al
Ginette Martin ni tradukis plejparton de tiu enkonduka teksto ?
Ankaux Peoples Global Action kontrauxas tiun cxi novan koncepton
de la Tutmonda Komerco Organizajxo (en: WTO). Ili avertis
kontraux la pintokonferenco 2001-11 en Dohar (Qatar).

 


  • Returne
  • Al la komenco de tiu-cxi AVENO
  • Al la indekso de AVENO
     Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)