Returne

Agado de AVE
2002-02-03

AVE
Raportoj:
 > Agado de AVE:
Nia internacia teamo tradukis novajn dokumentojn:

 > Dokumentoj de la Verda Movado (vidu sub dokumentoj):
KESP: Komuna Eksterlanda kaj Sekureca Politiko en EU (EFVP).
TCxVP: Tutmonda Cxarto de la Verdaj Partioj, Canberra 2001.
GxKKS: Gxenerala Konvencio pri Komerco en la Servoj, 2001;
Argumentoj kontraux neoliberalisma tutmonda politiko rilate la
publikaj servoj (akvo, sano, edukado, ...).

 > Konsiloj (Originaj tekstoj de AVE-anoj) pri:
Asbesto,
Energio,
Kongresoj,
Plastoj (PVK kaj Poliuretano),
Rubotraktado,
Trafiko.

Indus traduki la Ago-Deklaro pri Klimatosxangxigxo
(de EFVP, Mediteraneo-Grupo).

 > Informstandoj 2001 de AVE (raportoj sekvas):
Canberra: Tutmonda Kongreso de la VPj;
Stuttgart: Federacia Kongreso de la VPj;
Zagreb: 86a UK;
Berlin: Somera Akademio de la VP.

 > La Tutmonda Cxarto de la Verdaj Partioj legeblas en Eo sur la
AVE-hejmpagxaro. 28% el la frakcio de Verduloj/ Region-istoj en
la EP subskribis la subtenan tekston de s-ano Pirlot. Rilate la
paco, ne nur en Euxropo, ni tradukis tekston pri la Komuna
Ekstera kaj Sekureca Politiko de la Euxropa Federacio de la
Verdaj Partioj; gxi estas samtempe bazo por la Verduloj/
Regionistoj en la EP, kaj povas servi kiel modelo en aliaj
partoj de la mondo; tiel ligata al la kongresa temo "Dialogo
inter la Kulturoj".

 > Aral-Maro: Mi dauxre kunlaboras kun "Aralsee-Hilfe" en
Berlin, kiuj estas en rekta kontakto kun "Atamakan" en Xalkabad,
norde de Nukus. Aktuala celo, krom medicina helpo, estas trovi
bonan akvon, kiu kusxas profunde je 1500 m. Ili kunlaboras
ankaux kun usona NRO "Counterpart". Izraela-franca NRO konstruis
en Muinak kelkajn malgrandajn akvo-prilaborajn staciojn. Solar-
Fabriko en Frejburgo evoluigis kombinitan pumpilon kaj filtrilon
uzante la sunenergion kiu povas provizi trinkakvon surloke (B.Z.
2001-12-08).
ZEF (Centro por Evoluo-Esploro), Bonn, esploras pli efikan
irigacion. Nia kunlaboro kun "Perzent" en Nukus dormas.

 > 2001-04-22 Tehrano: Esperanto kaj Ekologio.
Kune kun la respondeculoj de la urbo, 15a distrikto, ni arangxis
kunvenon kun mediprotektantaj Neregistaraj Organizajxoj (NRO).
La nomo de Sabz-Andishan "S.A." (verdpensuloj) ege helpas nin
kaj ilin akiri subtenojn. Do, en Tehrano je 17a gxis 20a horo
okazis kunveno je la nomo: "Esperanto, Internacia
Interkomprenigxo kaj Media Protektado" kiun partoprenis pli ol
180 personoj inter ili ankaux respondeculoj de Tehrana urbodomo
kaj respondeculoj de pli ol 30 NRO aktivaj pri medioprotektado.
Laux-vice paroladis: D-ino Azar Karimi: Pri la instituto kaj
gxiaj celoj.  M.Reza Torabi: Pri Eo kaj E-movado. G.Reza
Azarhushang: Eo kaj dialogo inter la civilizacioj. Ingx-ino Nazi
Solat: Pri la verda movado kaj Eo. Krome prelegis: Ingx. Noruzi
(de Avay-e Sabz) (= Verda vocxo) kaj D-ro Moattari (gxenerala
direktoro de Gxehe-ye Sabz Iran (Irana Verda Fronto) kiu je la
komenco de sia prelego en Eo salutis la publikon kaj esprimis
sian deziron lerni E-on.
* la partoprenantoj estis akceptataj dum la ripozo per kukoj kaj
sukoj kiujn la urbestro Tehrano (15-a d-o) preparis. * la
programo estis surbendigita kaj filmita.
* La kvina TV el Tehran preparis raporton.
* Partoprenis jxurnalistoj el kelkaj jxurnaloj.
* Vicurbestro kaj aliaj interesigxis lerni Eon.
* Tiel ni influis la verdan movadon.
* Finfine dankon al cxiuj kunlaborantoj kun la espero ke S.A.
akiris novan horizonton. Laux Reza Torabi: torabi@mail.com

 > 86a UK en Zagrebo, AVE-Renkontigxo:
2001-07-22 Christoforo Fettes, honora membro de UEA kaj
kunfondinto de AVE, povis cxeesti post longa devo-ligita pauxzo.
  El la raporto de la sekretario Manfred Westermayer menciindas
la dauxrigo de la laboro de AVE kun la Verdaj Partioj. Kvarpagxa
fikcia artikolo "Esperanto für Europa" de Britta Loose (Germana
Eo Junularo), estis publikigita en la diskutbaza libreto "Grün
2020 - Der Junge Blick"; gxi skizas argumentojn por la enkonduko
de Esperanto kiel komune akceptita internacia lingvo kaj la
necesajn malfacilajn pasxojn por atingi tiun statuson. Artikolo
de MW, pri la tauxga uzado de Esperanto rilate la renkontigxojn
de la civitanoj de partneraj (gxemelaj) urboj estis publikigita
en AKP 2001/1, jxurnalo por alternativa municipa politiko.

 


  • Returne
  • Al la komenco de tiu-cxi AVENO
  • Al la indekso de AVENO
     Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)