AVENO

Ne-Registaraj Organizoj

AVE

Agado de Neregistaraj Organizoj

Bonvolu atentigi pri la diversaj Ago-Tago de UN.
  • Fiksdatoj kaj Ago-Tagoj
    >> NRO   BuyItGreen: BIG-Net, pri municipa investado sub
    ekologiaj premisoj. Internacia Konsilio por Lokaj Mediaj
    Iniciativoj.
    www.ICLEI.org (el Update 2001/6)
    
     > Tamtamo 07 de Indigxenaj Dialogoj (ID):
    2001-10-22 Bonn: Biologia Diverseco:  La sesion organizis
    unuafoje IUCN kaj GTZ. La sesio kunigis NROjn, esplorajn kaj
    evoluigajn instituciojn, registarojn kaj Indigxenajn Popolojn.
    Ili diskutis ligojn inter komunuma partopreno, rajtoj de
    intelekta proprajxo (IPRoj), sekureco de mangxajxo, malricxeco
    kaj ABS. Membro de la Indigxena Estraro de ID s-ro Jebra
    Muchahary (de la Bodo-popolo en Barato) sendis la deklaracion de
    la kunveno.
    www.idnetwork.nl/tamtamo
    
     > 2001-10-10/12: Jokkmokk (SE):
    Pri indigxenaj popoloj kaj forstomastrumado en Fennoskandio
    (Skandinavio) kaj Kanado. La boreala (norda) arbaro apartenas al
    la vivmaniero de la nordaj indigxenaj popoloj. Ilia survivado
    kiel popolo estas ligata al gxia natura integro. Moderna forst-
    mastrumado kreas minacojn; pere de atesto-skemoj oni povas
    inicii respondecan evoluon. La konferenco temis ankaux pri la
    rajtoj rilate la areon kaj resursojn; gxi promocias la socialan
    kaj ekonomian evoluon de iliaj  komunoj.
    Sami Council: www.samicouncil.org;
    Grand Council of the Crees: www.gcc.ca;
    Taiga Rescue Network, Box 116, Ajtte, SE-96223 Jokkmokk:
    www.taigarescue.org
    
    
     > Sociala Pinto en Porto Alegre:
    En tiu urbo de suda Brazilo kunvenis kritikantoj de la
    novliberala tutmondigxo fine de Januaro 2001; tie jxus 2002-01
    okazis ankaux la 2a Tutmonda Socia Forumo.
    En pozitiva kaj konstruiva spirito, ili proponis teorian kaj
    praktikan kadron ebligantan antauxvidi novtipan tutmondigxon kaj
    aserti, ke alia mondo, pli humana kaj solidara, eblas. P.A.,
    cxefurbo de Sxtato Rio Grande do Sul, la plej suda de Brazilo,
    cxelime de Argentinio kaj Paragvajo, Porto Alegre igxis
    paradigmo. Gxi estas socia laboratorio, kiun
    internaciaj observantoj iom fascine rigardas. Originale de dek
    du jaroj regate de maldekstra koalicio gvidata de Partio de
    Laboristoj (PL), tiu urbo spertis sur multaj kampoj, (logxado,
    publikaj transportoj, vojumado, rubajx-kolektado, flegejoj,
    sociaj logxejoj, alfabetizado, lernejoj, kulturo, sekureco,
    ktp...) rimarkindan disvolvigxon. Sekreto de tia sukceso?
    Partopreniga bugxeto, ebleco por logxantoj de la diversaj
    kvartaloj tre konkrete kaj demokratie difini uzadon de komunuma
    mono. Tio signifas decidi kiajn infrastrukturojn ili deziras
    krei aux plibonigi kaj precize postsekvi laborevoluon kaj
    elekton de financaj engagxoj. Neniu defrauxdo, trouzo tiel
    eblas, kaj investoj ekzakte korespondas al plimultaj deziroj de
    kvartalaj logxantaroj. En 2000-10, PL-kandidato al urbestreco
    reelektigxis per 63%.  En tiu originala urbo, en kiu floras
    demokratio, Tutmonda Sociala Forumo provos starigi alian
    tutmondigxon ne plu ekzkluzivantan popolon, enmetantan medio-
    protekton, krizon de sociaj malegalecoj kaj zorgadon al homaj
    rajtoj.  Laux Ignacio Ramonet en "Diplomatia Mondo", traduko en
    SAT-Diskuto
    
     > Nazia Koncentrejo Dachau (en Eo)
    La memorejo en Dachau trovigxas sur la tereno, kie nazioj en
    1933 instalis sian unuan koncentrejon por malliberigi politikajn
    kontrauxulojn kaj aliajn pro etnaj au religiaj kialoj
    persekutatajn personojn. Ekspozicioj montras al vizitantoj la
    kruelecon de la nazia regximo, por eviti ke gxi forgesigxu.
    Multaj retligoj kondukas al aliaj memorejoj de la nazia
    persekutado. Ligo gvidas al Eo-versio de cxi-tiu pagxaro:
    "Fremdsprachliche Texte": www.kz-gedenkstaettedachau.
    de/gedenkstaette/german/frame/links.htm El "eventoj":
    reinhard.foessmeier@ixos.de
    
     > Tabako: 2001-11 okazis la "Internacia Semajno de Rezisto
    Kontraux la Multnaciaj Tabak-Entreprenoj", kaj cxe ni okazis
    diversaj agadoj pro la "Lukto por kontrolo de Tabakismo"; inter
    tiaj mi partoprenis la  kunvenon de apogo al la konvencio
    "Marko", kiu estas la unua traktato pri la Monda Publika Sano de
    la Monda Organizajxo pri Sano (MOS). La celo estas difini
    kontrolajn politikojn por tabakismo, efikaj por haltigi la
    epidemion pri tabak-konsumo je monda nivelo.   La Multnaciaj
    Tabakentreprenoj nun sercxas eviti ke cxi tiu konvencio "Marko"
    estu solida kaj efika. Pro tio, la MOS kaj la NROj kiuj apogas
    siajn agadojn, petis ke en cxiuj la membraj landoj, la lokaj
    NROj kiuj apogas la lukton por kontrolo de Tabako, disvolvu
    agadojn informante pri la konvencio kaj pri la bariloj  kiuj
    malfaciligas gxin.   Cxe la kunveno ni ankaux vidis la vidbendon
    de INFACT "Murdajn  gajnojn" (Making a Killing), kiel la plej
    granda tabakentrepreno en la mondo, impulsas la disvolvon de la
    epidemio de tabako tra la mondo. Ekz-e TADEN protestis en la
    lasta UK kontraux la dauxra fumado en la kongresejo. Cxu UMEA
    oficiale prezentos apogon al la Konvencio "Marko" ? S.B. atendas
    informojn pri eblaj agadoj rilate la tabakismon en via lando.
    Laux Sandra Burgues: sburgues@fmed.edu.uy . Esplor-teksto en
    AVE-TTT kaj Puraj Pulmoj 2001/3.
    
     > GMO en Usono (2001-07-04):
    7 GMO-nutrajxoj kaj lakto stimulita per BGH (bovina
    kreskohormono) estas vendataj en Usono:
    Sojfabo (pli ol 60%), kolzo (50%), kotono (50%), maizo (30%) kaj
    malpli oftaj papajo, terpomo, kukurbo;
    4 aliaj estas akceptataj sed ankoraux ne acxeteblaj: tomato,
    sukerbeto, radicchio kaj lino.
    Se vi miras pri kotono kaj kolzo - oni produktas oleon el ili.
    Por pli detala informo, cxi tie hejmpagxoj kiuj informas i.a.
    pri la organismo (viruso, bakterio, ..) el kiu venas la speciala
    geno: www.safe-food.org/consumer/shop.html .
    Krome okazas per-venta distribuo de la polenoj, kaj la GMO-
    firmaoj ecx postulas tributon por tiamaniere akirita tipo
    www.purefood.org/monsanto/percy.cfm .
    Rilate al Bacillus Thuringensis, kiu mortigas utilajn insektojn:
    www.purefood.org/ge/monarch.cfm .
    La GMO-industrio inventis t.n. oran rizon, kiu enhavas Vit-o A
    kaj devus preventi blindigxon - tio sxajnas esti malinformo:
    www.purefood.org/patent/vitaminAhoax.cfm
    BGH, uzita por triono de la laktoprodukto en Usono, povas kauxzi
    kanceron de mamo, prostato kaj limfo:
    www.purefood.org/rbghlink.html
    
     > Certifikatoj por dauxrebla forsto:
    El diskuto en la konsilio de Karlsruhe (DE). Ekzistas diversaj
    certifikatoj por dauxrebla forst-mastrumado:   PEFC (Pan-Euxropa
    Forsto-Certifikato): gxiaj kriterioj estas neklaraj kaj mankas
    sendependa kontrolo - ne konsilinda.   FSC (Forest Stewardship
    Council) Certifikato garantias sendependan kontrolon, sen uzado
    de pesticidoj kaj fertiligenzoj, kaj ke en publikaj arbaroj 5%
    de la areo restu netusxita referenca areo. Krome ili observas
    socialajn laborkondicxojn, ekz-e regula klerigo kaj lauxeble
    seninterrompa okupigxo. Tutmonde areo de 17 milionoj hektar
    obeas la FSC regulojn.
      Super la FSC ekzistas en Germanio la Naturland-Certifikato kiu
    permesas pli da biodiverseco; pli da specoj, morta arbotrunk-o
    restas, por birdoj kaj insektoj.
    Greenpeace, Robin Wood kaj BUND kunlaboris kun la forst-
    ekonomio; la ligno havas pli bonan kvaliton. Laboro kaj
    materialo kostas malpli. Nature miksita arbaro estas pli stabila
    kontraux insekto-epidemioj kaj ventegoj.
    El Ligo por Medio- kaj Natur-protekto DE (BUND)
    Heimisches Holz: www.bund.net/bawue/aktionen/projekte/holz
    
    
    
  •  
  • Al la komenco de AVENO 24
     Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)