> 1-a Konferenco de Verduloj Tutmondaj
> Global Greens 2001 (2001-04-14/16)
Mem cxeesti tian eventon cxiam estas pli ekscitita ol nur
rigardi oficialajn kontribuojn televide kaj radie. Pro la
titolo, pro la fakto ke gxi estas la unua kaj pro fervora
konsternigxo pri la naturmedio de nia belega planedo, mi volis
nepre cxeesti kaj utiligi la pretekston starigi Esperanto-budon
laux la jam antauxlonge ricevita peto de Manfred Westermayer,
sekretario de AVE, asocio de verduloj esperantistaj.
Impona evento cxe la impona kongresejo de Kanbero oni ne povis
mistrafi cxe la enirejo okulfrapan unupersonan manifestacion
kontraux milito kaj polucio sur nia planedo. Kvankam ne videbla,
prezentante sin poste la manifestacianto, Benny Zabel, surprizis
nin informinte ke li naskigxis en Bialistoko kaj liaj gepatroj
parolas esperante. Interne trovigxis la kutima informgicxeto,
T-cxemizvendejoj kaj multaj budoj de diversaj federacioj de
verdaj partioj en nia regiono ekz-e Vjetnamio, Koreio kaj Nov-
Zelando. Iom post iom dum la tri tagoj aperis stoketoj da
flugfolioj por forpreni kaj cxiutage la informilo 'Spinifex' kun
Esperanto kontribuo, sed nur en numero3. Neniu respondis la
defion!
Sandor Horvath el Suda Australio estris la agadon kaj arangxis
la spacon dum Brian Currie, mi kaj mia edzo, Alan kunhelpis.
Surprize estis finfine Alan kiu dejxoris plejmulte, utiligante
la tempon por sia propra profesia legado dum Sandor, Brian kaj
mi cxeestis la prelegojn kaj laborgrupojn pri komunikado kaj
lingvo/ kulturo. Vizitintoj al la budo inkluzivis francan
esperantiston el Provinco kaj la filon de la tre konata Gregoire
Maertens el Belgio.
Pli ol 700 partoprenantoj el surpriza nombro da landoj, 70,
gxuis la sxancon pridiskuti la plej gravajn temojn por la
estonteco de nia planedo, samtempe kreante specialan Cxarton
aprobita de la plejmulto da oficialaj delegitoj. La provcxarto
haveblis en Esperanto. Dank' al pluraj tradukistoj en la tuta
mondo; kaj intertempe ankaux la fina versio estas havebla por
nia pripensado (rim. MW).
Kompreneble, por ni estis plej interese la prilaborado de
interpretadbezonoj. Laboregis interpretistoj en almenaux ses
lingvoj reprezentitaj. Ili sidis supre malantaux vitrajxo. La
laborlingvoj estis la angla kaj franca sed necesis traduki
ankaux el la franca. Tre afabla virino faris sian eblon por
kontentigi la lekciiston kaj la auxskultantojn sed ne eblis sen
rimarki gxenon de unu flanko aux la alia.
Malantaux la kulisoj ni, esperantistoj faris nian eblon por
informi pri Esperanto cxe laborgrupoj sed pli efike allogante
oficialajn delegitojn subskribi rezolucion. Nur je la fino mi
konsciigxis ke rezolucioj estas akceptataj nur de oficialaj
delegitoj. Ne gravas, almenaux eblis atentigi la homojn pri
bona alternativo al fusxa tradukado.
En la lasta tago estas anoncita ke la venonta konferenco okazos
en Afriko iam antaux 2006. Jen defio al ni subteni kaj instigi
niajn amikojn en Afriko ne nur dauxrigi la bonan laboron sed agi
sur oficiala tereno. Ni esperu por Esperanto kaj por la
meritita homaro. Jennifer Bishop
> AVE cxe la naciaj Verdaj Partioj:
2001-03-xx Stuttgart (DE): Federacia Asambleo:
Informstando kaj partopreno en la diskuto (sendita en TV-elsendo
Phoenix).
> 2003-09-01/02 Berlin (DE): Somera Akademio de la Germana Verda
Partio (Buendnis90/Die Gruenen):
AVE havis informstandon; interparolo i.a. kun
Heidi Hautala (MEP el Finnlando kaj prezidanto de la grupo de
Verduloj/Regionalistoj) - pro la aktuala diskuto sxi
interesigxis pri nia propono (vidu AVENO 21), ke Esperanto igxu
unu el la oficialaj laborlingvoj por reprezenti tiujn lingvojn
kiuj ne (plu) havas tian statuson; cxar post la EU-etendigxo la
nombro de naciaj lingvoj atingos 20 aux pli. Profesoro Andrej
Markovits (US) (andymark@umich.edu) diskutis la malneton de la
nova Baza Programo de la germana Verda Partio; krom multaj
lauxdoj kaj kelkaj kritikoj pro manko da konkretaj eldiroj (ekz-
e kontraux dekstruloj kaj stalinistoj) li proponis por la EU
similan lingvan sistemon kiel en Hindio -modelo "tri plu/minus
unu lingvoj" lau iu s-ro Leighton (?): vilagxa kaj regiona
gepatra lingvoj, nacia lingvo kaj finfine supernacia lingvo por
tuta Euxropo laux la kunteksto. Li sxajne preferas la anglan por
tiu supernacia rolo - kaj respondis, ke Esperanto estus tro
normiga "normativ" kaj estus iluzio. Ni germanaj verdpartiaj
esperantistoj klopodus dauxrigi la diskuton, ekz-e en Rostock
(nacia asambleo de la germana V.P., unue fine de novembro, sed
pro la kontraux-terorisma milito sxovita al printempo)
|