AVENO 23

AVE Renkontighoj

AVE
> Universala Kongreso de Esperanto, Zagrebo
> Raporto de la AVE, UEA fakgrupo

Renkontigxo de Verduloj dum la 86a UK en Zagrebo (2001-07-22) La
Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE) renkontigxis dimancxe;
ili kunligas politikon favore al ekologio, socialeco, paco,
agnosko de Homaj kaj Bestaj Rajtoj. Preskaux kvarono de la AVE-
anoj aktivas en sialanda Verda Partio (kie gxi jam ekzistas);
parte en oficiala kunlaboro kun gxi. Christoforo Fettes, honora
membro de UEA kaj kunfondinto de AVE, povis cxeesti post longa
devo-ligita pauzo. El la raporto de la sekretario Manfred
Westermayer menciindas la daurxigo de la laboro de AVE kun la
Verdaj Partioj. Plurpagxa fikcia artikolo "Esperanto fuer
Europa" de Britta Loose, kiu respondecas por la publikaj
kontaktoj de la Germana Esperanto Junularo, estis publikigita en
la diskutbaza libreto "Gruen 2020 - La Juna Elrigardo"; gxi
skizas argumentojn por la enkonduko de Esperanto kiel komune
akceptita internacia lingvo kaj la necesajn malfacilajn pasxojn
por atingi tiun statuson. Artikolo de MW, pri la tauxga uzado de
Esperanto rilate la renkontigxoj de la civitanoj de partneraj
(gxemelaj) urboj estis publikigita en AKP, jxurnalo por
alternativa komunala (municipa) politiko.  
AVE partoprenis en la unua tutmonda kongreso de la Verdaj
Partioj en Aprilo 2001 en Canberra (AU); Sandor Horvath, Jenny
kaj Alan Bishop kaj Brian Currie informis pri Esperanto kaj ili
partoprenis en diversaj diskutrondoj. S.H. raportis pri siaj
spertoj dum la kongreso kaj ankaux verkis artikolon por
Sennaciulo, Majo 2001; J.B. verkis artikolon kiu estis
publikigita en AVENO 23 (konciza versio por la UK) - baldaux
aperos la pli ampleksa #23a. Internacia teamo de AVE-anoj
tradukis la Tutmondan Cxarton de la Verdaj Partioj, kiu estis
decidita en Canberra; la aktuala versio baldaux estos legebla
sur la AVE-hejmpagxaro. 
Nuntempe nur malmultaj el la aliaj verduloj agoskas la valoron
de la Internacia Lingvo, sed ni dauxrigas tian kunlaboron.
Rilate la paco, ne nur en Euxropo, ni tradukis tekston pri la
Komuna Ekstera kaj Sekureca Politiko de la Euxropa Federacio de
la Verdaj Partioj (entue 39 en tuta Euxropo); gxi estas samtempe
bazo por la Verduloj/Regionalistoj en la Euxropa Parlamento, kaj
povas servi kiel paradigmo en aliaj partoj de la mondo; tiel gxi
estis ligata al la kongresa temo "Dialogo inter la Kulturoj".  
> Sukceso de NRO-oj en Odessa:
Tatjana Auderskaja organizis la AVE-renkontigxon en Nagxkanizsa
enkadre de la ekologia frakcio de SAT. Sxi raportis pri la
endangxerigita ekologio en la deltao de la Dnjestro, proksime de
Odessa. Nur amasa protesto de civitanoj kaj pluraj NRO-oj
finfine malhelpis la konstruadon de auxtosxoseo inter Ukrainio
kaj Moldavio tra la kanejo de la cxemarborda lago, t.n. "liman";
kvankam tiu teritorio estas sub la protekto de la Ramsar-
Traktato. Subtenita de la partnera klubo Yokohama ili verkis
filmon pri la vivo de la birdoj en tiu deltao, gxi estis
montrita en la kongresa librovendejo.
Post la raportoj okazis vigla diskuto: 

> La Balaton-Lago: 
Gxi estas dauxre purigata pere de la kanejo, sed tro multaj
nutrajxoj el la alfluoj endangxerigas la kanejon. 
---
> Agado kontraux la mortpuno:
Ni esperantistoj kune agu por abolicii la mortpunon tutmonde -
komencante en la malmultaj demokrataj landoj kiel Usono kaj
Japanio. Ivo Peyraut, prezidanto de la plenumkomitato de SAT,
parolis pri la minacanta mortpunigo por Billy Waldon "Sekoja",
kiu kiel esperantisto vojagxis dum la 80-aj jaroj en Euxropo por
informi pri la malobservado de la Homaj Rajtoj fare de la Usona
registaro kontraux la indigxenoj. Li estis arestita kaj akuzita
antaux 1990 pri pluraj krimoj kiuj okazis en tiu tempo, kiujn li
tutversxajne ne faris, kelkaj el ili ecx estas ridinaj.
Kontraste al la Homaj Rajtoj en Usono necesas ke la akuzita
persono pruvu sian senkulpon. Pro tiaj legxaj komplikajxoj kaj
manko de mono por bonkvalita pledisto li gxis nun ne sukcesis
rericevi sian liberecon -male; tamen pluraj grupoj nun klopodas
trovi justecon por li. Ankaux UEA defendas la Homajn Rajtojn,
kiu laux artikolo 3 atestas la rajton vivi, do cxiuj samideanoj
povas kunlabori - kun multaj aliaj NRO-oj (kiel A.I.) por
finfine abolicii la mortpunon gxenerale. SAT kolektas monon por
subteni la juran defendon de Billy Waldon.
--
> GxKKS / TATS
Por trovi pli justan mondordon necesas kontrauxi la nunajn
globalizajn tendencojn kiuj  preferas grandkapitalistojn,
sucxante monon el la popoloj. 
Wilfried Huefler disdonis tekston pri GxKKS (GATS en la angla); 
ni povus traduki gxin (en: GATS, Global Agreement on Trade in
Services). Dank' al Ginette Martin ni tradukis plejparton de tiu
grava teksto; restas ankoraux parto por traduki - kiu emas ?
Ankaux Peoples Global Action kontrauxas tiun cxi novan koncepton
de la Tutmonda Komerco Organizajxo (en= WTO)
 
  • Returne
  • Al la komenco de tiu-chi AVENO
  • Al la indekso de AVENO
     Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)